Выбрать главу

Malnova estas la latina eldiro, ke la poeto naskiĝas kiel poeto kaj ke la oratoro fariĝas oratoro: poeta nascitur, orator fit. Ĝi devus signifi, ke poezia talento estas necesa por esti poeto kaj ke la studo ne povas anstataŭigi la talenton en poezio. Kontraŭe, oratoro oni povus fariĝi nur per lernado, eĉ ne havante talenton. Tiu opinio estas erara. Sendube, talento estas necesa por kiu ajn artobranĉo. Sendube, sen talento oni povas fariĝi nek poeto, nek pentristo, nek skulptisto. Sed sen talento ankaŭ oratoro oni ne povas fariĝi.

Almenaŭ ne granda oratoro. Same tiel sendube! Kaj same kiel oni lernas kaj studas ĉiujn artobranĉojn, same tiel la personoj, kiuj havas oratoran talenton, devus studi retorikon por eliri el la kadroj de nur talentaj parolantoj, por fariĝi veraj oratoroj. Sekve, estas preferinde diri, ke la oratoro kaj naskiĝas kaj fariĝas: orator et nascitur et fit.

La parolarto grave distingiĝas de la aliaj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon. Ĝi estas la sola arto, kiu estas publike kreata kaj el forma kaj el enhava vidpunktoj. Poeto laboras hejme aŭ aliloke, sed ĉiam solece. Li skribas siajn versojn, legas kaj relegas ilin, korektas la netaŭgaĵojn, forstrekas kaj alskribas, kaj li havas ĉiam la eblecon deŝiri ĉion, se li ne estas kontenta kun la rezultoj de sia laboro. Kiam poeto presigas sian verkon, li ne kontaktas senpere kun la publiko. La publiko legas ĝin tia, kia ĝi estas presita. La publiko tute ne scias kaj ne povas scii kiom la poeto laboris, suferis, ĝojis, ekscitiĝis, kiam li verkadis ĝin. La samon oni povas diri pri novelisto, romanisto kaj ĉiu ajn alia verkisto.

La aktoro en la filmo kreas antaŭ la publiko nur de sur la ekrano… Fortaj scenoj, kiuj kortuŝas profunde la publikon, estis eble dekfoje aŭ eĉ centfoje ripetitaj kaj luditaj antaŭ ol la bildo estis allasita al la admiro de la publiko. Nur la teatra aktoro fakte kreas antaŭ la publiko. Sed li kreas nur la formon kaj ne la enhavon. Tiun ĉi lastan kreis la drama verkisto, kiu pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko kaj tiel kontaktas kun ĝi.

Kontraŭe, la oratoro kreas sian verkon antaŭ la publiko mem. Sendube, ankaŭ la oratoro preparas sin, ankaŭ li devas profunde pripensi sian paroladon antaŭ ol ĝin eldiri, sed la elokucio mem okazas tute publike, en senpera kontakto kun la aŭskultantoj. La oratoro ne havas eblecon longe pensi antaŭ ol eldiri la frazon, kiel tion povas fari poeto aŭ alia verkisto. La oratoro ne havas eblecon «forstreki» sian eldiritan frazon, se ĝi ne plaĉas al li. Bona oratoro neniam ellernas parkere sian paroladon, kiel tion faras la aktoro kun sia rolo. Vera oratoro produktas antaŭ la publiko, kio postulas apartan fizikan forton kaj intelektan streĉon. Sed lia arto estas ankaŭ aparte premiata de la publiko, kiu havas eksterordinaran situacion aktive partopreni en tiu arta kreado. Ĉar, se la oratoro per sia parolado povas profunde impresi la aŭskultantaron, same tiel la publiko povas multe influi la oratoron. En tiu reciproka influado naskiĝas la granda oratoraĵo kiel preskaŭ komuna verko de la oratoro kaj de la publiko. Tio donas apartan ĉarmon al la parolarto.

Pro la karaktero de la parolarto, en kiu troviĝas tri elementoj, nome la oratoro, la publiko kaj la parolado mem, estas plej logike, ke la retoriko, do la teorio pri la parolarto, sekvu la saman dividon.

Estas menciinde, ke la antikvaj instruantoj pri parolarto dividis la retorikon je tri partoj laŭ alia kriterio. La unua parto rilatis al t.n. invencio (latine enventio). Ĝi traktis la serĉadon de argumentoj kaj pruvoj por la farota parolado; ĝi studis la manierojn altiri la publikon kaj akiri ĝian bonvolemon; ĝi dediĉis apartan atenton al la metodoj eksciti la pasiojn kaj tuŝi la korojn. La dua parto koncernis la t.n. dispozicion (latine dispositio), sub kio oni komprenis la ordigon de la kolektitaj pruvoj kaj argumentoj, la eluzon de la esploritaj metodoj por venki la publikon. Temas pri la parto, kiu rilatas al skizo de la paroladplano. La oratoro, post kiam li havigis al si sufiĉan materialon, ordigas ĝin, decidas pri la enkonduko, pri la sinsekvo de la argumentoj kaj pruvoj, pri la fina konkludo. Li antaŭvidas diversajn situaciojn kaj decidas kiel li agos kaj reagos en tiu aŭ alia situacio.

Fine, la tria parto, nomata elokucio (latine elocutio) pritraktis la eldiron mem de la parolado antaŭ la publiko.[116] Ĝi estas, laŭ Cicerono kaj laŭ Kvintiliano, la plej grava kaj samtempe la plej malfacila parto de la retoriko.

Tiu divido, kvankam tre taŭga kaj ankaŭ hodiaŭ valida por analiza studo de la parolado mem, ŝajnas tamen ne sekvinda, ĉar ne sufiĉe kompleta. Granda majstro komparis foje la paroladon al ludo de pilko. En tiu ludo, krom la pilko mem, partoprenas la persono kiu ĝin ĵetas kaj la persono kiu ĝin ricevas. Same tiel en bona parolado ludas gravan rolon ne nur la vortoj kaj frazoj, el kiuj ĝi konsistas, sed ankaŭ la personeco de la oratoro kaj la karaktero de la publiko. Moderna retoriko devas, do, pritrakti la diversajn ecojn de la oratoro, la karakteron de la publiko kaj, kompreneble, la paroladon mem.

Ĉapitro IX.

Fizikaj ecoj de la oratoro

1. Aspekto

Estas neeble diri kian fizikan aspekton devus havi la oratoro. Por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj. Bona oratoro povas esti alta aŭ malalta, juna aŭ maljuna, dika aŭ maldika. Lia fizika aspekto ne multe gravas, se li scias adapti al ĝi sian parolmanieron, sian sintenon, sian eksteraĵon kaj precipe sian voĉon. Ĉefa afero estas eviti la malproporcion. Tre malalta homo, ekzemple, aspektos ridinde, se li eluzos sian plenan voĉon kaj preskaŭ kriegante faros la tutan paroladon. Same tiel ridinda aspektus grandegulo, kiu daŭre parolus per ia milda, dorlota voĉo. Malalta homo devas atenti sian malaltecon kaj klopodi korekti ĝin.

Tiucele li povas tre bone uzi malgrandan podion, se li ne havas okazon paroli de sur loko, troviĝanta almenaŭ iom super la nivelo de la aŭdantaro. Aliflanke, tro alta homo devas nepre eviti paroli de sur altaj podioj kaj katedroj. En ambaŭ kazoj temas pri paroladoj farataj starante, do pri tipaj paroladoj. Se oni parolas sidante, kio regule okazas en la universitatoj kaj en aliaj lernejoj, tiam la sidloko de la parolanto devas troviĝi iom pli alte ol la sidlokoj de la aŭskultantoj.

Se oni ne povas starigi pozitivajn postulojn pri la aspekto de la oratoro kaj pri liaj fizikaj ecoj ĝenerale, tamen oni povas diri ke iuj ecoj estas nepre necesaj al la oratoro. Homo muta, balbutanta, forte siblanta tute certe ne povas esti oratoro. Ankaŭ aliaj fizikaj mankoj povas tre malfaciligi la taskon de personoj, kiuj deziras paroli publike. Blindeco, plena aŭ parta surdeco, aŭ alia grava fizika manko povas prezenti seriozajn malhelpojn. La oratoro devas atenti sian aŭskultantaron, li devas senĉese rigardi ĝin, vidi ĝiajn reagojn, aŭdi la eventualajn rimarkojn, altrudi iamaniere sian personecon al ĝi. Personoj kun grandaj fizikaj mankoj tion ne povas fari, aŭ ne povas fari komplete. Tial ili havas pli da malfacilaĵoj kiel oratoroj, ol normalaj homoj sen fizikaj mankoj.

2. Voĉo

La ĉefa fizika eco de la oratoro, eco sen kiu orataro ne estas imagebla, estas la voĉo.

Ĝi estas la tuto de sonoj, kiujn produktas la vibrado de la voĉaj kordoj pro la aerpremo, eligata el la pulmoj tra la laringo en la faringon, kaj de tie tra la buŝo kaj la nazo eksteren. Tiu voĉkrea aparato estas tre komplika kaj delikata. Ĉi tie sufiĉas diri, ke la voĉo estas formata en la laringo, kies kavo estas dividita en du partoj pere de la mallarĝa aperturo de la gloto. En la laringo troviĝas la voĉaj kordoj, konsistantaj el elasta, fibra histo. Multnombraj mukecaj glandoj ekzistas en la membrano de la laringo, speciale en la epigloto. En la laringo troviĝas pluraj muskoloj, kies tasko estas streĉi aŭ malstreĉi, proksimigi aŭ malproksimigi la voĉajn kordojn. Kiam la aero, eligata forte el la pulmoj tra la gloto vibrigas la voĉajn kordojn, tiam ili ritme ekmoviĝas kaj pro siaj longeco, larĝeco kaj streĉiteco — principe tute same kiel ĉe la muzikaj instrumentoj — produktas diversajn sonojn. La superglotaj kavoj de la laringo, de la faringo, de la buŝo kaj de la nazo formas la sonorajn skatolojn, rolas kiel resonuĵoj kaj modifas la tonon. Certe ankaŭ la subglotaj kavoj, nome tiuj de la traheo kaj de la brusto influas almenaŭ parte la kvaliton de la tono, sed ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorite en kiu senco precize kaj ĝis kiu grado.

вернуться

[116]

Mi sentas min devigata uzi la teknikajn neologismojn invencio, dispozicio kaj elokucio, por kiuj mi donas klarigojn en la teksto mem. Laŭ Kvintiliano, la latina vorto «eloqui» signifas manifesti publike sian penson pere de la parolado, esprimi sin antaŭ la publiko.