La diversajn tonaltecojn de sia voĉo la oratoro povas kaj devas plej larĝe utiligi. En la plej fortaj, plej dinamikaj, plej gravaj partoj de la parolado estas necese altigi la voĉon. Tiu altigo kutime estas akompanata de samtempa fortigo de la voĉo kaj plirapidigo de la parolado. Tio, tamen, ne ĉiam okazas. Kelkfoje oni altigas kaj plifortigas la voĉon, eble oni eĉ plirapidigas la paroladon, kaj ankaŭ la fina, kulmina penso de iu parto estas, eble, elparolata per voĉo plej forta kaj plej alta, sed la vortoj de tiu frazo estas eldirataj malrapide, tre klare, iom dise unu de la alia, por ke ĉiu el ili profunde enpenetru en la cerbojn de la aŭskultantoj. Alian fojon estas necese laŭgrade, iom post iom, altigadi kaj plifortigadi la voĉon, sekvante senĉese la plifortigon de la argumentado, sed antaŭ ol eldiri la finan, konkludan frazon, oni faras mallongan paŭzon kaj tiam per malpli alta, malpli forta voĉo, tre malrapide oni elparolas la ĉefan penson tre klare. La paŭzeto sendube vekas la atenton de la aŭskultantoj kaj la kontrasto inter la antaŭlasta frazo, eldirita en la plej alta tono, kaj la lasta kun subita malaltigo de la voĉo, tute certe efikas bone: la publiko memoras la penson.
Estas konsilinde eldiri la emociajn, kortuŝajn partojn de la parolado en la pli malaltaj registroj de la voĉo. La koloro de tiuj voĉtonoj estas ĉiam pli mola, pli dolĉa, iel karesa, velure delikata. Tial ĝuste la malaltaj tonoj tre taŭgas por influi la koron, por elvoki homecajn sentojn. Paroli ĉe enterigo de amiko aŭ kamarado en altaj registroj estas preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene. Male, paroli en dolĉaj, profundaj tonoj antaŭ la armeo, estas ankaŭ preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene, eĉ ridinde. Inter tiuj du ekstremoj troviĝas amaso da nuancoj. Eĉ dum funebra parolado oni povas uzi la pli altajn tonojn, se temas, ekzemple, pri politika funebra parolado, se el la morto de iu persono oni deziras tiri politikan kapitalon — afero, kiu bedaŭrinde okazas sufiĉe ofte! Aliflanke, preskaŭ ne ekzistas parolado, kiu ne enhavus ankaŭ kortuŝajn partojn. Advokato pledanta antaŭ tribunalo, pastro predikanta en preĝejo, politikisto parolanta en parlamento, sciencisto evoluiganta sian penson en akademio, popoloratoro en amaskunveno… ĉiu oratoro regule havas en sia parolado almenaŭ kelkajn partetojn, kiuj direktiĝas pli al la koro ol al la cerbo de la aŭskultantoj. La tono kaj la koloro de tiuj partetoj devas esti adekvata al la enhavo. Se ne, la malproporcio mortigas la ideon.
Por ĉiuj aliaj partoj de la parolado — do por tiuj, kiuj estas nek dinamikaj nek kortuŝaj — oni devas uzi la mezajn registrojn, alterne iom altigante kaj malaltigante la voĉon kaj tiel envolvante la vorton en taŭgan muzikon. Precipe dum la rakontaj partoj, dum la vicigado de simplaj pruvoj oni uzu la mezajn registrojn. Nenio estas pli ridinda ol la malproporcio inter ordinara, kelkfoje eĉ banala enhavo, kaj la emfazo de la voĉo. Paroli, ekzemple, pri simpla persona travivaĵo, per alta kaj forta voĉo, akcentante patose ĉiun vorton — impresas vere ne nur ridinde, sed ankaŭ iom stulte. La publiko prave opinias, ke la parolanto ne kapablas distingi malgravaĵon de gravaĵo, ke lia inteligenteco, estante tro modesta, konsideras ian ajn bagatelaĵon mondoskua problemo.
(b) La rapideco de la parolado havas unuarangan signifon por la sukceso. En la ĉiutaga vivo oni renkontas homojn, kiuj parolas tre rapide, sed ekzistas ankaŭ personoj, kiuj esprimas sin tre malrapide. Tio dependas kaj de la naturo kaj de la kutimo. En la nordaj landoj oni kutime parolas pli malrapide ol en la sudaj, sed oni povas trovi ankaŭ en la nordo multajn, kiuj parolas rapide kaj, inverse, en la sudo same tiel multajn, kiuj parolas malrapide.
Ankaŭ inter la grandaj oratoroj troviĝis tiaj, kiuj parolis tre rapide (precipe en Italio) kaj tiaj, kiuj parolis malrapide.
La rapideco de la parolado parte dependas de la bona kono de la lingvo. Ju pli ofte oni uzas iun lingvon, ju pli intime oni konatiĝis kun ĉiuj ĝiaj nuancoj, des pli facile la penso trovas adekvatan esprimon, des pli rapide oni povas paroli. Se la parolanto devas cerbume serĉi la vorton, se li hezitas inter du aŭ pluraj vortoj, ĉar li ne konas sufiĉe ilian signifon, tute certe li ne povos rapide paroli. Tial estas tre malfacile paroli en fremda, ne sufiĉe konata lingvo. La parolanto, en tiu okazo, estas devigata ne nur uzi nur tiujn vortojn, pri kiuj li disponas, sed li ankaŭ riskas uzi ilin malkorekte. Tio hezitigas lin kaj devigas lin paroli tre malrapide, malflue. Ĝi antaŭ ĉio rilatas al ĉiuj fremdaj naciaj lingvoj, kiuj pro siaj teruraj malfacilaĵoj estas preskaŭ neellerneblaj por alilandanoj.[117] Ĝi ne koncernas la Internacian Lingvon, kiun ĉiu persono povas bone ellerni en multe pli mallonga tempo ol sian propran nacian literaturan lingvon.
En ĉiu okazo bona scio de la lingvo ebligas rapidan asociigon inter la vorto kaj la ideo, kaj tial ĝi estas antaŭkondiĉo de plena regado super la rapideco.
Se oni esceptas la eventualajn difektojn kaj mankojn de la voĉorganoj, ĉiu persono povas atingi — per pli aŭ malpli longa ĉiutaga ekzercado — sufiĉe grandan rapidecon de la lingvo. Oni devas laŭte legi bonajn tekstojn, precipe skribitajn paroladojn de grandaj oratoroj, klopodante atingi kiom ebleplej grandan rapidecon, sed atentante tamen, ke plena klareco estu konservita. Tiel oni sukcesos tute certe alkutimigi la langon al rapida elparolo de la vortoj kaj de la frazoj. Kiam oni atingas tion, tiam facile oni povas konscie reguligi la rapidecon. Bona kuranto, ja, povas iri tre malrapide, se li tion volas, sed peze moviĝema homo neniam povas fariĝi bona kuranto!
Multaj personoj, kiuj parolas publike, tute ne atentas la rapidecon de la parolado. Ili parolas aŭ rapide aŭ malrapide laŭ sia kutimo el la ĉiutaga vivo, sen ia ajn konsidero al la enhavo de la parolado aŭ de ĝia parto, al la ejo en kiu ili parolas, al la nombro kaj konsisto de la publiko k.t.p. Kaj tamen, ĉiuj ĉi faktoroj estas decidigaj por la elekto de taŭga rapideco.
Ofte okazas, ke oni parolas ne nur monotone, sen iu ajn modulado de la voĉo, sed ankaŭ tro malrapide dum la tuta parolado. Estas aŭdeblaj paroladoj, en kiuj la parolanto ne uzas pli ol 40 vortojn en minuto. Kaj tio daŭras ne dum parteto de la parolado, sed dum la tuta tempo. La enuiga, malrapida voĉo de la parolanto — senkonsidere al la ideoj kiujn li esprimas — elvokas dormemon kaj oscedojn, kaŭzas malatenton. Des pli, ke la plimulto de la publiko regule finas en sia menso la frazon de la oratoro pli frue ol li mem!
Alia tipo de publika parolanto estas tiu, kiu parolas tro rapide: kelkfoje ĝis 180, eĉ ĝis pli ol 200 vortojn en unu minuto. Ankaŭ tia parolanto, se li konstante uzas tiun grandegan rapidecon, faras eraron. Li, unue, riskas ne elparoli klare la vortojn kaj tial esti nekomprenata eĉ de la plej atentaj aŭskultantoj. Due, li riskas miselparoli la vortojn kaj tiel elvoki tute alian ideon. Fine, la monotona torenta elverŝo de vortoj elvokas post iom da tempo la malatenton de la publiko. La aŭskultantoj, kiuj komence klopodis sekvi la parolanton, laciĝas, ne plu sekvas liajn pensojn, sed nur de tempo al tempo kaptas kelkajn vortojn aŭ kelkajn frazetojn.
Bona oratoro konscie reguligas la rapidecon de sia parolado. Supozante, ke li ekregis bone kaj la lingvon kaj la langon, li povas decidi kiel rapide li parolos en diversaj cirkonstancoj. Li havas je dispono vere grandan skalon: de 60 ĝis proksimume 180 vortoj en minuto!
[117]
El vidpunkto de retorikaj postuloj, la kriterio pri lingvoscio estas, kompreneble, multe pli severa.