Ekzistas ankaŭ konsonantoj, kiuj formiĝas sen kompleta interrompo de la aera fluo. Ili estas h, h, s, z, ŝ, ĵ, j, f, v. Ili nomiĝas frotaj konsonantoj aŭ frikativoj, ĉar ili formiĝas diversamaniere preskaŭ per frotado: h en la laringo, h en la gorĝo per alproksimigo de la langradiko al la mola palato; s kaj z per la langopinto kaj la supraj dentoj; ŝ kaj ĵ per la langopinto kaj la dentokarno super la supra dentovico; j per la langa dorso kaj la osta palato; f kaj v per la lipoj. Male, la aliaj konsonantoj ekestas tiamaniere, ke la aerfluo estas plene interrompita per iu obstaklo kaj nur post la venko de tiu obstaklo ĝi eliras. Depende de la obstaklo kaj de la formo, en kiu ĝi malhelpas la aerfluon, kreiĝas tiu aŭ alia konsonanto.
En la formiĝo de la eksplodaj konsonantoj aŭ plozivoj la forto de la aerfluo kvazaŭ eksplode supervenkas la obstaklon. Tiuj konsonantoj estas p, b, t, d, k, g. Ĉe p kaj b la fermitaj lipoj prezentas la obstaklon; ĉe t kaj d tiun rolon havas la langopinto, apogita sur la supra dentovico; fine, por formi k kaj g la langa dorso (ĉe k) aŭ la langa radiko (ĉe g) devas tuŝi la palaton.
Se la malhelpo al la aerfluo estas plena, sed dum la eksplodo ĝi tamen ne ĉesas tute, kreiĝas la eksplodo-frotaj konsonantoj aŭ afrikatoj: c, ĉ, ĝ. Ĉe c la pinto de la lango tuŝas la dentokarnan linion de la supra dentovico; ĉe ĉ kaj ĝ okazas preskaŭ same, sed la surfaco de la lango, kiu tuŝas la dentokarnon, estas pli larĝa.
Ankaŭ la nazaj konsonantoj aŭ nazaloj kreiĝas tiel, ke la aerfluo estas plene malhelpita, sed ĉe ilia formiĝo la aero eliras tra la nazo. Tiaj estas m, n, nj. Por formi m oni interrompas la aerfluon per la lipoj; por aŭdigi n oni ĝin interrompas metante la langon sur la suprajn dentojn aŭ la supran gingivon; por korekte produkti nj oni devas larĝe apogi la tutan antaŭan parton de la langa dorso sur la ostan palaton.
Fine, la l kaj r formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango. Tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj.
Parto de la konsonantoj nomiĝas voĉaj, ĉar ili estas pli sonoraj pro la vibrado de la laringo. Ili estas b, v, d, z, j, ĝ, g. Al ili respondas, en precize sama vicordo, la senvoĉaj aŭ nesonoraj p, f, t, s, ŝ, ĉ, k. Senvoĉaj aŭ nesonoraj konsonantoj en Esperanto plue estas c, h kaj ĥ, kiuj ne posedas la respektivajn voĉajn. Same tiel, la pliaj voĉaj aŭ sonoraj konsonantoj j, m, n, r, l ne havas respondajn senvoĉajn en la Internacia Lingvo. La minacoj al korekta elparolo venas precipe de la nesufiĉa distingado inter la voĉaj kaj la paralelaj senvoĉaj konsonantoj.
Ne estas loko ĉi tie por esplori la fonetikajn regulojn.[118] Ĉiu lingvo havas siajn apartaĵojn. Same la Internacia Lingvo. Ankaŭ Esperanto havas, krom la puraj vokaloj, plurajn duonvokalojn. Oni povas diri, ke tiuj sonoj, en kiuj superregas la tona elemento, havas vokalan karakteron. Antaŭ ĉio temas pri la kvin klasikaj vokaloj. Tiuj sonoj, en kiuj superregas la modifa elemento (modifoj, elvokitaj per la lipoj, lango, nazo) estas konsonantoj. Sed, inter tiuj du grandaj kategorioj ne ekzistas absoluta dividlinio. Ekzistas lima teritorio, kie la sonoj havas duoblan karakteron. Tiaj estas en Esperanto la nazaloj m, n kaj nj, la likvidoj l kaj r, la frikativo j, la sonkunmetoj nk kaj ng.
La belsoneco de iu lingvo dependas de ĝia klareco. Kaj la klareco estas grandparte kondiĉita de la ofteco de la vokaloj. La vokaloj estas sonoraj, ili donas la muzikon al la lingvo kaj samtempe faras ĝin klara. Tial la Internacia Lingvo estas ne nur klara, sed ankaŭ belsona. Tial ĝi estas ne nur rimedo de pensado kaj de komunikado, sed ankaŭ bonega instrumento de la parolarto. Oni devas nur ekposedi ĝin plene el ĉiuj vidpunktoj, do ankaŭ el la fonetika!
Ĉiu oratoro (kaj ne nur oratoro!) devas, antaŭ ĉio, atenti al korekta prononcado de la vokaloj. En Esperanto, kiel dirite, ili estas duonapertaj. Same tiel oni devas atenti al akcento. En Esperanto, kiel konate, ĝi estas sur la antaŭlasta silabo. Tamen, en kunmetitaj vortoj, la flankelementoj konservas delikatan akcenton. Tio reliefigas la vorton, ritmigas la paroladon. Krome, nur tiel oni kelkfoje povas eviti konfuzon kaj miskomprenojn, precipe se oni faras tute, tute malgrandan paŭzeton inter la ĉefelemento kaj la flankelemento(j). Estas, ja, diferenco inter la elparolo de pét-àrdo (ardo de peto) kaj petàrdo (malforta eksplodilo). Plue, se du samaj literoj troviĝas unu apud la alia, oni nepre elparolu bone ambaŭ. Inter bar-roko (roko de baro, roko kiu baras) kaj baroko (arkitektura stilo) estas ankaŭ granda diferenco. Entute, oni atentu pri la plej korekta elparolo de ĉiu unuopa litero.
Jen kelkaj el la plej oftaj fonetikaj eraroj:
Kelkaj personoj inklinas akcenti la lastan silabon, aŭ, eĉ se ili korekte akcentas la antaŭlastan, tamen ili trolongigas la lastan. Tial la lasta silabo de la antaŭa vorto kungluiĝas al la unua silabo de la sekva, kio estas kaj malbela kaj povas kaŭzi miskomprenon: morala naturo — mora/lana/turo; bela ringo — be/laringo… Tre ofte oni ne elparolas la literon h, kio ankaŭ povas kaŭzi grandan konfuzon: horo — oro, hajlo — ajlo, halo — alo, havo — avo, hardi — ardi k.t.p. Al tiuj eraroj atentu precipe la francaj kaj italaj esperantistoj. Sed ankaŭ alilandaj!
La Angloj, Usonanoj kaj la aliaj personoj, kies gepatra lingvo estas la angla, tre ofte, parolante en Esperanto, formas la sonojn tro en la gorĝo. Tial ili ne estas klaraj. Krom tio, oni ĉiam memoru, ke o ne estas ou, ke e ne estas ej k.t.p. La Rusoj kaj Poloj devas bone distingi inter n kaj nj, inter l kaj lj: ni ne estas nji. Ili ĝenerale evitu la troan moligon de la lingvo. Oni, do, ne diru: ljia njepo nje estas esperantjisto!
La Germanoj ofte ne distingas inter la voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj: b kaj p, v kaj f, d kaj t… Tiun eraron kelkaj faras ne nur parole, sed eĉ skribe. Oni, do, ne diru, ke ili pasigis la tagon en granda tento, se oni deziras paroli pri tendo. Oni ne diru, ke la junularo drinkis, se ĝi nur modeste trinkis!
La personoj, kies gepatra lingvo estas la itala, atentu bone al prononco de la litero z. Ĝi ne estas egala al la itala z en la vorto «zio», sed ĝi pli similas al la itala s en la vorto «Asia».
[118]
Pli detale en la verko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien