Выбрать главу

Oratoro kun larĝa ĝenerala kulturo preskaŭ neniam estas embarasita. Preparante sian paroladon, li, se necese, facile trovas la fontojn, el kiuj li ĉerpos novan specialan scion. Se advokato, ekzemple, estas devigata pritrakti la demandon de kaŭzeco inter la vundo kaj la morto de la viktimo, por pruvi, ke la viktimo ne mortis pro la ricevita vundo, sed pro alia kaŭzo, li devas trastudi gravan parton de alia fako, de fako, kiu ne estas la lia, nome de medicino. Li, kompreneble, ne fariĝos tial specialisto pri la koncerna medicinbranĉo, sed li povos fari taŭgajn demandojn al la ekspertizistoj, li povos en sia parolado konvene argumentadi ankaŭ pri tiu punkto. La ĝenerala kulturo helpos al li orientiĝi sur nekonata kampo, ĝi indikos al li la fontojn de la nova speciala scio, kiun li bezonas por la konkreta parolado.

Ankaŭ ekster tiaj okazoj, la ĝenerala kulturo povas tre bone servi la oratoron. En ĉiu ajn parolado li ĉiam povas ĝin utiligi por trafe, tuj respondi al eventualaj rimarkoj de iu aŭskultanto aŭ de la kontraŭulo; li povas fari spritajn aludojn, aŭ belajn komparojn; li povas citi famajn aŭtorojn aŭ eldirojn de konataj personoj. Entute, li havos grandajn eblecojn por ornami la paroladon, por ĝin vivigi, por fari ĝin interesa.

Se la ĝenerala kulturo de la oratoro devas esti kiel eble plej larĝa, lia speciala kulturo devas esti kiel eble plej profunda. Ĉiu oratoro devas ĝis la plej alta grado koni sian propran fakon. Ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri juro ne konante sufiĉe bone juron; ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri kiu ajn temo — pri medicino, tekniko, arto, teologio, filozofio, politiko, lingvo… aŭ Esperanto — se li ne konas sufiĉe kontentige la koncernan fakon. Ne povas nejuristo oratori pri juro, nek laiko prediki en preĝejo. De la oratoro oni postulas plenan fakecon ĉiam, kiam li parolas pri faka temo.

Tial, paralele kun la ĝenerala kleriĝo, la oratoro dediĉu la plej grandan atenton al siaj fakaj studoj. Neniu nova atingo, neniu nova direkto estu nerimarkita kaj nestudita de li. Kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde. Li refreŝigu la antaŭan scion kaj akiru novan. En la momento de la parolado li nepre devas plene estri la temon, ĉar li estas tiu, kiun la publiko venis aŭskulti. La publiko prave supozas, ke li scias pri la afero pli multe ol ĝi, aŭ almenaŭ, ke li povas lumigi la problemon el iu nova vidpunkto. Tiun ĉi supozon, cetere tre avantaĝan por la oratoro, li devas konfirmi per la enhavo de sia parolado, per sia bona kono de la priparolata afero.

La speciala kaj ĝenerala kulturoj de la oratoro estas antaŭkondiĉoj por bona parolado el enhava vidpunkto. La persona klereco de la oratoro — kaj la konscio pri tiu klereco — donas al li la necesan certecon. Ĝi multe helpas al li akiri la t.n. oratoran kuraĝon. Krome, la klereco de la oratoro grandigas lian aŭtoritaton en la okuloj de la publiko kaj tial liaj pensoj fariĝas pli fortaj kaj pli facile akcepteblaj.

2. Lingva kulturo

Jam plurfoje estas akcentita la granda graveco de la lingvo por la parolarto. Ĉiu oratoro devas tre bone koni la lingvon, en kiu li parolas publike. La lingvoscio de la oratoro multe dependas de lia ĝenerala kaj speciala kulturoj. Ju pli klera li estas, des pli da vortoj li konas. Sed el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj precipe, ilia taŭga uzado. Same tiel estas grava la korekta apliko de la gramatikaj reguloj. Oratoro, kiu parolas malbone la lingvon, ĝenas la aŭskultantojn, riskas miskomprenojn, estas devigata oferi multajn belajn pensojn pro la nesufiĉa kono de la koncerna lingvo. Ĝenerale li lasas la impreson de neklera persono.

La oratora stilo estas pli vigla, pli elstara ol la ordinara stilo. Apartan viglecon donas al ĝi la retorikaj figuroj. Al la vortoj aŭ al la penso oni donas specialan, iom deturnitan sencon kun la celo pli trafe, pli efike elvoki la deziratan sencon.

Inter la figuroj oni distingas la vortofigurojn de la pensofiguroj. La vortofiguroj plivastigas, pliampleksigas, aŭ deturnas, laŭ difinita maniero, la kutiman signifon de la vortoj; tiel oni atingas certan efekton, pli fortan ol se oni uzus alian vorton kun la ordinara senco. La pensofiguroj konsistas en turniĝo de la pensoj, sendepende de la uzataj esprimoj.

Ĉiuj retorikaj figuroj havas la celon igi la ideon pli klara, pli sentebla, pli palpebla; aliflanke, ili ofte celas frapi la atenton de la aŭskultantoj per siaj originaleco, ĝusteco, trafeco. La figuroj altigas la nivelon de la parolado, tuŝas la korojn, vigligas la spiritojn. Ili donas sangon kaj koloron al la ideoj. Modeste, sed bone uzataj, ili plibeligas la paroladon.

Jen la ĉefaj retorikaj figuroj:

(a) Vortofiguroj. — Ili estas tre multnombraj. La plej oftaj estas:

(1) Elipso (de la greka elleipsis) konsistas en la ellaso de unu aŭ pluraj vortoj, kiujn oni ne konsideras nepre necesaj por la kompreno de la penso. En la ĉiutaga vivo oni senĉese parolas «en elipsoj», ĉar la konkreta situacio facile komprenigas la mankantajn vortojn. Ju pli intima, ju pli familiara estas la konversacio, des pli multe da elipsoj troviĝas en ĝi. Ankaŭ kiel oratora figuro, la elipso estas tre ofta. Ĝia ofteco dependas grandparte de la «familiareco» de la temo. En faka parolado, antaŭ samfakuloj, la elipso estas pli ofta, ol en faka parolado antaŭ nefakuloj. Ju pli intime la oratoro konas la publikon, des pli oftaj povas esti la elipsoj. Veraj elipsoj, en retorika senco de la vorto, estas, tamen, tiuj, kiujn oni formas per forigado de vorto, kutime uzata en la koncerna frazo. Tio devigas la spiritojn de la aŭskultantoj plenigi la malplenon per certa cerbostreĉo. Ĝuste tial la koncerna penso estas pli bone memorigita. Aliflanke, oni atentu: ne misuzu tiun ĉi figuron, ĉar facile povas okazi, ke la aŭskultantoj ne komprenos la sencon kaj tiam ili entute ne memoros la ideon!

(2) Hiperbato (de la greka hyperbaton) estas renverso de la kutima vortordo aŭ propoziciordo. Tiu figuro, tre ofta en poezio, estas uzata en la parolarto precipe por esprimi la pasiojn. Ĝi kreas iom da patoso: Homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis! Tiu frazo estas pli patosa ol la simpla frazo: Oni mortigis mildan homon…

(3) Konjunkcio (latine conjunctio), kiel retorika figuro, konsistas en la ripetado kaj akcentado de la sama konjunkcio kun la celo plifortigi ĝian signifon. Por resti ĉe la sama ekzemplo: Oni mortigis homon kaj mildan, kaj grandan, kaj noblan! Tiu ripetado de la konjunkcioj kun la celo atingi difinitan efekton, havas absolute nenion komunan kun la ofta terura eraro de multaj personoj senĉese ripetadi iun konjunkcion aŭ alian vorteton. Malbona estas tiu oratoro, kiu ne trovante la necesan vorton, komencas ĉiun periodon, eĉ ĉiun frazon, per «sed», per «kaj» kaj aliaj similaj vortoj.

(4) Pleonasmo (greke pleonasmos) estas uzo de superflua vorto, kiu ree esprimas jam esprimitan ideon. La pleonasmo, do, estas kontraŭa al elipso. En la ordinara, ĉiutaga vivo, la uzo de pleonasmoj estas plej ofte rezulto de nesufiĉa kono de la lingvo aŭ de simpla neglekto. Sed kiel retorika figuro ĝi servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso. Aŭdi, oni, ja povas nur per oreloj; vidi per okuloj. Tamen, la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj, estas pli reliefaj.

(5) Ripeto, kiel retorika figuro, konsistas en la intenca ripetado de la sama vorto aŭ de la sama frazo plurajn fojojn. Se oni ripetas la saman vorton komence de la frazo, tiun figuron oni nomas «anaforo» (greke anafora). Se la sama vorto estas ripetata en diversaj propoziciaj turniĝoj, la figuro nomiĝas «konversio» (latine conversio). Jen ekzemplo de anaforo: «Bona estis Ludoviko kun siaj kolegoj en gimnazio; bona en la familia rondo; bona inter la amikoj, bona ĉiam kaj ĉie…» (Per tia ofta ripetado de la vorto «bona», elsaltas ĝia graveco). Jen ekzemplo de konversio: «Ke oni parolu bone malbone pri la fama kardinalo, miaj versoj kaj mia prozo diros pri li nenion. Li faris al mi tro da bono por paroli pri li malbone. Li faris tro da malbono por paroli pri li bone» (Corneille pri kardinalo Richelieu). Belajn ekzemplojn de konversioj oni trovas en la famaj paroladoj de Brutus kaj de Antonio.[119] Oni dediĉu apartan atenton al la vorto «ambicia», kiu plurfoje ripetiĝas en ambaŭ paroladoj.

вернуться

[119]

Vidu la Aldonon, p. 249 kaj 251.