Выбрать главу

La antitezo estas unu el la plej belaj retorikaj figuroj. La esenca elemento de beleco estas la kontrasto. Ĝi reliefigas la formojn kaj akcentas la kolorojn en la naturo kaj en ĉiuj artobranĉoj. Same tiel ĝi estas ankaŭ bonega rimedo por reliefigi la ideojn: La vivo de herooj riĉigas la historion, kaj la historio plibeligas la vivon de herooj.

(2) Apostrofo (greke apostrofe) estas figuro, per kiu oni interrompas sian penson, por direkti sin al personoj, kiuj ne ĉeestas aŭ al senvivaj objektoj. La oratoro sufiĉe ofte uzas apostrofon. Neniu alia figuro estas tiel konvena por esprimi la pasion kaj por transplanti ĝin en la korojn de la aŭskultantoj, kiel ĝuste la apostrofo. La oratoro, ne povante plu regi siajn sentojn eksplode elverŝas ilin. Preskaŭ forgesante sian publikon, li direktas sin vigle al personoj neĉeestantaj, al mortintoj, al dioj. Li vokas ilin kiel atestantojn pri la vereco de ĉio, kion li diras, kion li sentas. Lia ekscito estas kulmina. Lia inspiroforto profunda.

La du plej grandaj oratoroj de la antikva mondo — Demosteno kaj Cicerono — postlasis belegajn ekzemplojn de apostrofoj. Menciinda estas la apostrofo de Demosteno al la Grekoj, mortintaj por la patrolando sur la kampo de Maratono. Same tiel konata estas la apostrofo de Cicerono al la famaj Romanoj por interesigi ilin pri la sorto de sia kliento Milono (en la parolado «Pro Milone»).

(3) Eksklamacio (latine exclamatio) servas por esprimi indignon, koleron, admiron, timon, miron kaj similajn fortajn sentojn. La oratoro, cedante al spontana impulso, forlasas sin al tre viva sento de ĝojo, surprizo, furiozo. La eksklamacioj kutime komenciĝas per iu interjekcio: Ho! Ve! Fi! k.a. Ili ĉiam estas eldirataj per pli alta kaj pli forta voĉo, krom se temas pri rezignaciaj eksklamacioj, kiuj povas esti tre bone eldiritaj per voĉo profunda kaj malforta.

La eksklamacioj estas sufiĉe oftaj en paroladoj tre solenaj. Ili donas al la parolado patosan karakteron. Tial ili povas esti uzataj nur post la spirita preparo de la publiko al tia patosa parteto. Kutime, do, ili troviĝas ĉe la fino de oratora periodo: «Ho dioj, kiel lin Cezaro amis!» (el la jam citita parolado de Antonio).

(4) Epifonemo (greke epifonema) estas aparta kategorio de eksklamacio, eldirita per tuta frazo. Ĝi entenas profundan penson aŭ ĝeneralan maksimon, kiel rezulton de la antaŭa rezonado. Jen ekzemplo: «Kaj la vizaĝon volvinte en mantelo, ĉe la bazo de la Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis. Ho kia falo, miaj samlandanoj! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke!» (el parolado de Antonio super la kadavro de Cezaro, vidu la Aldonon); aŭ: «Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!» (el parolado de D-ro Zamenhof ĉe la kongreso en Bulonjo-sur-Maro).

(5) La retorika demando estas tia demando, kiun la oratoro faras al publiko aŭ al kontraŭulo, sed al kiu li aŭ tute ne atendas respondon, aŭ mem donas la respondon, aŭ la respondo venas de la kontraŭulo aŭ de la publiko en formo de aplaŭdoj, krioj, neado k.s. La retorika demando ne nur vivigas la stilon, sed ankaŭ, precipe se la publiko reagas, vivigas kaj ekscitas la tutan atmosferon de la parolado. En sia parolado Brutus starigas plurajn demandojn al la publiko, kaj li finas tiun parton per la demando: «Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis!». Ĉi tie la publiko devus reagi, sed Brutus, iom nelerte, anstataŭ fakte fari paŭzeton por doni al la publiko la tempon respondi, mem daŭrigas dirante: «Mi paŭzas por la respondo». Nun la publiko reagas, sed la efekto ne estas tiel bona, kiel ĝi povus esti sen la lasta frazeto de Brutus. Antonio, multe pli lerta oratoro ol Brutus, ankaŭ starigas plurajn demandojn al la publiko. Sed li lasas tiujn demandojn neresponditaj, aŭ li lerte elvokas spontanan respondon de la aŭskultantoj.[120]

(6) Komunikacio (latine communicatio) estas tia demando, per kiu la oratoro kvazaŭ konsultus la juĝistojn aŭ la kontraŭulon, por devigi ilin favore respondi al lia tezo: «Kion, do, estus devinta fari la akuzito?». La respondo, pro la antaŭa argumentado, devas esti, ke la akuzito nepre ne povis agi alie ol li fakte agis.

Sub komunikacio oni komprenas ankaŭ la identigon de la oratoro kun la defendata afero aŭ persono, ekzemple se advokato, parolante pri sia kliento, diras: «Oni akuzas nin…»

(7) Enumeracio (latine enumeratio) estas tre ofta pensofiguro: la oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn de la antaŭa argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo kaj tiel pli forte trafi la spiritojn. En la sama parolado oni povas plurfoje uzi enumeracion. Estas eĉ konsilinde tion fari post ĉiu parto, enhavanta plurajn argumentojn, aŭ traktanta plurajn flankojn de la problemo. Por ke la enumeracio estu trafa, oni observu jenajn regulojn: 1) la resumo, estu tre mallonga; 2) oni ne ripetu la argumentojn, sed nur la rezulton, do la konkludon de la argumentado; 3) unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu unu post la alia; 4) la ĝenerala ideo, la plej forta konkludo, devas troviĝi ĉe la fino de la enumeracio.

(8) Koncedo (latine concessio) estas figuro, per kiu la oratoro cedas en kelkaj punktoj aŭ pri kelkaj faktoj al sia kontraŭulo, kvankam ili estus kontesteblaj. Tion la oratoro faras por pruvi, ke malgraŭ tiuj faktoj aŭ punktoj nekontestitaj, li tamen pravas. La figuro estas bona por montri toleremon kaj tiel akiri la simpatiojn de la aŭskultantoj. Ĝi, cetere, taŭgas ankaŭ por resti en la kadroj de la ĉefaj argumentoj, por ne perdi la tempon diskutante ne tro gravajn aferojn. Oni memoru, ke ofte la kontraŭulo intence akcentas bagatelaĵojn kun la celo devojigi la oratoron al sfero negrava, kaj por bati lin des pli facile sur la ĉefa batalkampo.

(9) Gradacio (latine gradatio) estas figuro, per kiu oni amasigas plurajn ideojn, ordigas ilin laŭ la interna forto, kaj eldiras ilin unu post la alia tiel ke la plej forta estas eldirata ĉe la fino. Ĉe enumeracio temas pri resumado de la antaŭaj konkludoj surbaze de la antaŭa argumentado; la gradacio ne estas resumo, sed tute simpla laŭgrada vicigo de ideoj: «Zamenhof estis nobla en animo, granda en pensoj, genia en sia intuicio…» La gradacioj estas ĉiam eldirataj per laŭgrada ŝanĝado de la voĉo, en logika dependeco de la gradacia enhavo.

(10) Interrompo estas intenca ĉesigo de la idedisvolvado por transpasi al alia ideo, kies ekspliko pliklarigos la interrompitan. La intertompo estas kelkfoje vere necesa. Se oni uzas ĝin tro ofte dum la sama parolado, ĝi lacigas la aŭskultantojn kaj iel akvigas la tuton. Precipe oni atentu, ke la interrompo ne estu tro longa. Povus, nome, facile okazi, ke la aŭskultantoj forgesos la ĉefan penson. Eĉ pli, la oratoro mem povas troviĝi en embaraso: li, eble, ne scios reveni al sia forlasita ideo!

(11) Hiperbolo (greke hyperbolê) estas retorika figuro, per kiu oni troigas la aferon, uzante vortojn, kiuj laŭ sia preciza senco estus mensogaj, sed helpe de la kunteksto ili donas ĝustan valoron al la esprimita ideo. Jen ekzemplo de hiperbolo: «Li diris pli da mensogoj ol kiom da sableroj troviĝas sur la marbordo!».

(12) Litoto (greke litotês, de la radiko litos, malgranda) estas la malo de hiperbolo. Ĝi utiligas esprimojn, kiuj malfortigas la penson, sed kun la celo komprenigi pli ol oni fakte diras. Litoton oni precipe uzas por maski modestecon. Antonio diras en la citita parolado: «Mi oratoro ne estas kiel Brutus», kvankam li estas multe pli ruza oratoro ol Brutus. Kiam Zamenhof, parolante pri la Unua Universala Kongreso, diris: «Modesta estas nia kunveno…», fakte li volis akcenti ĝian gravecon. Tiun penson li esprimis aliloke: «Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago».

вернуться

[120]

Vidu la Aldonon, p. 250, 253, 254.