Выбрать главу

La retorikaj figuroj donas aromon al la parolado. Sendube! Sed oni ĉiam memoru, ke tro da spico faras la manĝaĵon malbongusta! Nur modesta utiligo de la figuroj, utiligo adekvata al la enhavo de la parolado kaj al ĉiuj eksteraj cirkonstancoj, estas vere bona. Kiom da figuroj kaj kiujn el ili la oratoro uzu, oni ne povas diri. Tio dependas de lia persona gusto kaj bontrovo. Granda oratoro fariĝos pli granda per taŭga uzado de la retorikaj figuroj. Malbona oratoro montriĝos ankoraŭ pli malbona, se li malbone utiligos ilin![121]

3. Triobla intelekta aktiveco

La intelekta aktiveco de la oratoro estas sintezo de memoro, atento kaj fantazio. La unua direktiĝas al la pasinteco, la dua al la estanteco, dum la tria kree imagas la estontecon.

Temas, kompreneble, pri vera, klasika oratoro, kiu ne legas sian paroladon, antaŭe jam plene kunmetitan, sed kiu libere evoluigas antaŭ la publiko siajn pensojn.

Tia oratoro, sendube, preparas sian paroladon. Li mobilizas sian tutan scion, li koncentriĝas al la temo, ordigas la faktojn kaj argumentojn, vicigas ilin, pripensas la eblajn figurojn, kreas la tutan paroladplanon. Pri tio la oratoro, kiel ni vidos, kutime faras notojn.

La memoro ebligas al li konservi la ideojn viglaj. Dum la parolado mem la oratoro rememoras pri ĉio, kion li decidis diri. Li senĉese prezentas al si ne nur la tuton de la parolado, ne nur la sinsekvon de la unuopaj periodoj, sed ankaŭ la diversajn detalojn, kiujn li decidis esprimi. La memoro, krome, prezentas por la oratoro grandan rezervujon de plej diversaj faktoj kaj scioj, kiujn havigis al li lia klereco. Dum la unua memorado, nome tiu, kiu rilatas al la materialo preparita por la konkreta parolado, estas ĉiam tre aktiva, tiu ĉi dua memorado estas pasiva; preskaŭ subkonscia. Sed, ĉar la memoro — kiel entute la intelekta aktiveco — de la oratoro estas aparte streĉita dum la parolado mem, tial en konvena momento — pro iu asociiĝo, pro iu rimarko, aŭ pro alia kaŭzo — ankaŭ tiu ĝia pasiva flanko subite aktiviĝas. Ĝi retrovas la kaŝitan, sed ne perditan, scion kaj kapablas ĝin eldiri.

Kelkfoje okazas eĉ al la plej bonaj oratoroj, ke la memoro ilin perfidas. Kvazaŭ batita per martelo sur la kapo, la oratoro en iu stato de duonkonscio ne plu scias kion li fakte volas diri. Li vidas sin antaŭ centoj aŭ eĉ miloj da okuloj, li aŭdas sian propran voĉon, sed li tute ne povas rememori pri la sekvo de sia parolado. Situacio tre malagrabla! En tia kazo restas al li neniu alia solvo krom fari «variaciojn» sur la temo de la lasta eldirita frazo. La saman penson, ĵus diritan, li rediros per aliaj vortoj, en alia formo. Samtempe li streĉos sian tutan atenton por rememori pri la plua paroladsekvo. Kelkfoje li devos fari plurajn «variaciojn» ĝis li fine rememoros. Rememorinte, li kutime povos tuj reveni al la ĉeftemo. Se dum la provoj rememori li tro malproksimiĝis de la temo, la oratoro ne faros saltegon al la temo, sed per kelkaj pontofrazoj li elegante iom post iom kondukos la aŭskultantojn al la interrompita pensofluo. La ĉefa afero estas eviti, ke la publiko rimarku tian rompiĝon de la paroladfadeno. Fakte, se la oratoro estas vera, granda oratoro, la publiko — krom, eble, kelkaj spertuloj — neniam rimarkos tion. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!

Por helpi la memoron oni uzas notojn, kiuj enhavas la ĉefajn punktojn de la parolado. Se la memoro por momento forlasas la oratoron, li povas ĵeti diskretan rigardon al la notoj. Sufiĉas por li vidi unu solan vorton, por rememori pri la tuta eldirota idearo. La notoj donas al la oratoro la necesan sekurecon. Li konscias, ke se la memoro lin perfidos, la notoj lin savos. Tiu konscio ofte sufiĉas por funkciigi bone la memoron. Konscia, ke la notoj estas antaŭ li sur la tableto, sur la pupitro aŭ en lia mano, li plej ofte tute ne bezonas rigardi ilin. Estas oratoroj, kiuj tenas la notojn en la poŝo. Ili, do, estas preskaŭ neutiligeblaj. Tamen, la nura fakto ke ili ekzistas, donas al la oratoro la necesan sekurecon.

La atento direktiĝas al la estanteco. Dum la parolado la oratoro devas observi ĉion ĉirkaŭ si. Rigardante la publikon, li konstatas, ĉu ĝi aŭskultas lin, ĉu ĝi atente sekvas la paroladon, kiel ĝi reagas, ĉu ĝi aprobas aŭ malaprobas la eldiritajn pensojn, ĉu ĝi komprenas lin bone. Surbaze de tiuj konstatoj, li jen larĝigas sian penson por pli bone komprenigi ĝin, jen li mallongigas iun parton, ĉar al li ŝajnas, ke la publiko jam akceptis la koncernan ideon.

Se la publiko komencas laciĝi pro la pezo de la argumentoj aŭ pro alia kaŭzo, la oratoro uzu la interrompon kaj per taŭga anekdoto, spritaĵo aŭ simile li skuu la spiritojn. Iu el la aŭskultantoj povas fari ian rimarkon — amikan aŭ malamikan. La oratoro atentos ĝin kaj tuj decidos ĉu kaj kiel reagi.

La atento servas al la oratoro ankaŭ por adapti la manieron kaj stilon de sia parolado al la konkreta medio. Li reguligas sian voĉon, siajn gestojn, sian sintenon konforme al la medio en kiu li parolas. Same tiel lia lingvo respondas al la medio.

Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne kapablas atenti. Por pli bone koncentriĝi, ili neintence fiksas la rigardon al iu objekto — bildo, glaso, fenestro, najlo, ĉapelo aŭ kiu ajn alia objekto. Kelkfoje ili fiksas la atenton nur al difinita persono. Ili aŭdas sian voĉon, sed ne aŭdas la rimarkojn. Ili amuziĝas aŭskultante sin mem, sed ne atentas ĉu la publiko enuiĝas.

Tio estas malbona. La oratoro, eĉ se lia rigardo ripozas de tempo al tempo sur iu objekto aŭ sur iu persono, tamen devas tre atenti al ĉio kio okazas. Nur en la partoj plej ekscitaj, post kiam la oratoro sukcesis levi la tutan publikon — kaj, paralele kun ĝi, sin mem — al stato de rava entuziasmo, la atento malstreĉiĝas. Sed nun ĝi ne plu estas necesa. Ebriigitaj de la vortoj kaj de la pensoj, kiujn ili reprezentas, la publiko kaj la oratoro, formante unuecan tuton en forta ekstazo, ĵetas sin impete antaŭen. En tiu oratora vulkano vere ne gravas ĉu la lafo fluas iom dekstre aŭ maldekstre!

La fantazio estas krea pensado pri la estonteco. Ĝi estas tre grava intelekta eco de la oratoro. Li devas ne nur memori tion, kion li preparis, sed li ankaŭ devas klare formuli en sia kapo la penson, antaŭ ol ĝin eldiri. La oratoro preskaŭ aŭdas la tutan frazon unue en sia intelekto kaj poste reale, el sia buŝo. Kaj dum li elparolas unu frazon, li jam pensas al la sekva. Se li ne agus tiel, la vortoj povus lin facile konduki al io, kion li tute ne volis diri. Kaj tio, fakte, ofte okazas al malbonaj oratoroj. Krome, precipe en kelkaj lingvoj, oni ne povas bone fini la frazon el gramatika vidpunkto, se oni ĝin malbone komencis. Esperanto, kiel analizite aliloke, estas tre taŭga tiurilate. Ĝi ne nur larĝe ebligas la konscian meton de difinita vorto en la deziratan lokon por pliheligi ĝin aŭ por ombrigi ĝin! La granda libereco koncerne la vortordon en Esperanto plifaciligas la feliĉan alvenon ĝis la fino, se hazarde oni komencis malbone la frazon.

La fantazio ebligas al la oratoro antaŭvidi klare ankaŭ tutajn partojn de la parolado. Se, ekzemple, li rememoras subite pri iu historia okazintaĵo, kiun li povus bone utiligi en sia parolado, lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan okazintaĵon kun ĉiuj bezonataj detaloj. Se li konstatas, ke iu grava detalo mankas, li prefere rezignu pri la rakontado. Nur se li konstatas, ke la tuta okazintaĵo prezentiĝas freŝe al lia spirito, se li, krome, antaŭvidas bonan efikon je la publiko, li komencu paroli pri ĝi.

Multaj homoj ne havas tiun kapablon. Kiom da fojoj okazas, ke en societo iu komencas rakonti anekdoton aŭ spritaĵon. Post kelkaj vortoj li konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, komencas rerakonti iom alie, denove haltas. Tia homo ne kapablas antaŭvidi la tuton de la anekdoto, li ne kapablas prezenti ĝin al si bilde. Tial li komencas la rakontadon ne sciante kie li ĝin finos, nek kiel li ĝin finos. Nu, se tiaspeca rakontado, kaŭzita de fantazimanko, estas amuza en amika rondo, ĝi estas neebla por bona oratoro. La oratoro devas ĉiam precize scii kien li iras kaj kun kiu celo li iras tien. Lia fantazio montras al li la vojon.

вернуться

[121]

En tiu ĉi parto estas uzitaj kelkaj teknikaj esprimoj, ne troveblaj en la Plena Vortaro. La enkonduko de tiuj neologismoj estis neevitebla. La klarigoj troviĝas en la teksto mem.