Выбрать главу

Bela ekzemplo de parolado apartenanta al la unua kategorio, estas la parolado de Dro Zamenhof dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto. Al la sama kategorio apartenas la parolado de Brutus post la mortigo de Cezaro.

Klasike bela ekzemplo de sukcesa parolado antaŭ malamika publiko, estas la oratoraĵo de Antonio super la kadavro de Cezaro[122].

Plej ofte la publiko estas nek tro amika nek tro malamika, sed prefere iom bonvole neŭtrala.

La homoj venas al parolado pro diversaj kaŭzoj. Unuj interesiĝas pri la temo, aliaj pri la oratoro; kelkaj venas pro la kutimo viziti iun ejon, aŭ pro ia devo, aliaj por montri sin ĝentilaj al la oratoro, aŭ por publike deklari sin apartenantoj de iu movado, kiun reprezentas la oratoro. Multaj ĉeestas paroladon, ĉar ili deziras instruiĝi kaj ĝui la oratoraĵon el arta vidpunkto.

Tiu diverseco faras ke inter la aŭskultantoj troviĝas personoj pli aŭ malpli inklinaj al la oratoro. Lia tasko estas konservi la amikojn, entuziasmigi la indiferentulojn, venki la malamikojn. Por atingi tiun celon, li utiligas ĉiujn retorikajn rimedojn, dum la amikoj helpas lin konscie aŭ nekonscie per diversmaniera aprobado. La entuziasmo iom post iom disvastiĝas. De la amikoj ĝi pasas al indiferentuloj, de tiuj eĉ al ne tro obstinaj malamikoj. La publiko ĉiam pli fariĝas homogena ankaŭ el tiu vidpunkto. Trenata de la oratoro, impresita de la paroladtorento, ĝi reagas unuece. En la grandaj momentoj de la parolado, sur la kulminaj punktoj, la interna entuziasmo eksplode manifestiĝas per aplaŭdegoj. Eĉ la plej obstinaj kontraŭuloj, profunde tuŝitaj de tiu komuna ekscita agordo, estas ĵetataj en la kirlon de senbrida fervoro. Ili ne kuraĝas kontraŭstari, ili eĉ ne kuraĝas resti indiferentaj. Iliaj manoj aŭtomate leviĝas por partopreni la komunan aplaŭdadon, la komunan aprobadon. La amaso, lerte gvidata de la oratoro, englutis ilin kaj ili fariĝis nur ĝia konsista parteto.

Jen, tia estas la publiko, la dua elemento de ĉiu parolado. La oratoro devas precize scii kun kiu li gvidas sian publikan konversacion. Nur la profunda kono de la publiko kiel tuto kaj de ĉiuj elementoj, kiuj determinas ĝian konkretan karakteron, ebligas al la oratoro bone reguligi sian paroladon. Nur tiel liaj vortoj trafos la celon.

Ĉapitro XIII.

La parolado

La parolado estas sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj per vortoj kaj gestoj pri difinita temo, antaŭ publiko.

Tiu ĉi difino postulas kelkajn klarigojn.

Kiam ajn oni parolas, ĉiam oni esprimas iun penson. En ĉiu ajn konversacio oni ion komunikas al alia persono. Simpla konversacio malvolviĝas tiel, ke al demando sekvas respondo, ke aserto de unu persono kompletiĝas per aserto de alia persono, ke jesadon aŭ neadon oni konfirmas aŭ malkonfirmas. Tiamaniere, en privata konversacio senorde amasiĝas la pensoj, alportataj de du aŭ pluraj personoj.

La parolado, male, konsistas el ordigita, arte ordigita, logika sinsekvo de pensoj. Estas unu persono, kiu evoluigas tiujn pensojn — la oratoro. La alia persono — la publiko — partoprenas en tiu konversacio per aprobado aŭ malaprobado, per instigoj aŭ senkuraĝigoj, sed ĉiam en la kadro de la evoluigataj pensoj fare de la oratoro.

En privata konversacio oni tuŝas plej diversajn temojn. Ofte oni saltas de temo al temo. Multfoje la personoj, partoprenantaj en la konversacio, parolas pri io ajn, sub la freŝa impreso de iu hazarda okazaĵo: pluvo, akcidento, renversita glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono… Okazas, ke eldirita vorto, eĉ neintence eldirita vorto, devojigas la konversacion al neatenditaj temoj.

La parolado ĉiam pritraktas difinitan temon. La oratoro parolas pri ĝi sisteme, vicigante unu penson post la alia laŭ certa ordo. Se la oratoro devojiĝas, tion li faras intence, ĉiam kun la celo helpi, subteni en kiu ajn senco la fundamentan temon.

Nu, oni povas sinsekve, ordigite evoluigi siajn pensojn pri difinita temo ankaŭ en privata konversacio, al pluraj aŭ nur al unu persono. Se fakte temas pri privata konversacio, tiaspeca evoluigo de pensoj ne estas parolado. Sed, se la aŭskultantoj havas karakteron de publiko, t.e. se ili ĉeestas ĝuste por aŭskulti kaj ne por paroli, tiam — senkonsidere al la nombro de la aŭskultantoj — temas pri parolado.

La publiko kutime estas multnombra: almenaŭ kelkaj personoj. El multaj vidpunktoj la nombro de la aŭskultantoj havas grandan signifon. Tio estas senduba. Tamen, principe, la nombro ne determinas la publikon kiel tian. La publiko povas konsisti el pluraj miloj da personoj, sed ĝi povas konsisti ankaŭ el nur kelkaj personoj, aŭ eĉ el unu sola persono! Juĝisto, antaŭ kiu advokato pledas por sia kliento, estas fakte publiko, kvankam li, eble, estas tute sola en la ĉambro!

La publiko estas esence determinita per sia pozicio de aŭskultanto, pozicio intence kaj konscie elektita, same kiel la oratoro estas esence determinita per sia pozicio de parolanto, pozicio, tute same, intence kaj konscie elektita. La du malsamaj pozicioj estas jam antaŭe fiksitaj: oni scias kiu parolos kaj kiu aŭskultos. Kelkfoje oni tion scias plurajn tagojn aŭ eĉ monatojn antaŭ la parolado. Kelkfoje oni tion ekscias en la lasta momento. En ĉiu okazo oni tion scias, ĉar oni anoncas ĝin aŭ ĝi sekvas el la cirkonstancoj: oni tintigas ian sonorilon aŭ glason, oni donas la parolon, la parolonto ekstaras aŭ simile. Ĝuste tiu konscia pozicio de «aŭskultantoj» faras la ĉeestantojn publiko. Okazas grava psika transformiĝo kaj ĉe la aŭskultontoj kaj ĉe la parolonto. La oratoro konscias, ke oni atendas de li sinsekvan, arte ordigitan evoluigon de pensoj pri iu temo. La aŭskultontoj, nun jam fariĝantaj «publiko», eksilentas, subpremas siajn personajn pensojn, preparas sin al aŭskultado. Temas pri konversacio tute aparta, pri konversacio inter oratoro, kies tasko estas paroli, kaj publiko, kies devo estas aŭskulti. Temas pri vera parolado, ĉar la sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj okazas antaŭ publiko.

1. Diversaj specoj

La paroladoj estas divideblaj je diversaj kategorioj. Ankaŭ la kriterioj, kiuj estas decidigaj por la kategoriigo, estas pluroblaj. Kiel kriterion oni povas preni la enhavon de la parolado, la lokon kie ĝi okazas, la celon kiun oni deziras atingi, la formon, la demandon ĉu ĝi estas skribita aŭ ne k.t.p.

La antikvaj retoroj, sekvante la ekzemplon de Aristotelo, dividis ĉiujn paroladojn je tri ĉefaj specoj: deliberativaj, demonstrativaj kaj juĝejaj paroladoj.

(a) DELIBERATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa tasko estas konvinki, konsili, persvadi la publikon en difinita senco. Per ĝi la oratoro luktas por akcepto aŭ malakcepto de iu decido. La vorto mem tre konvene montras la karakteron de tiaspeca parolado. En la latina lingvo deliberativus estas adjektivo devenanta de la verbo deliberare. Ĝi signifis «ekzameni kune, konsiliĝi, konsultiĝi kune», do pridiskuti, pritrakti kune komunajn problemojn. Sub deliberativaj paroladoj oni komprenis antaŭ ĉio la paroladojn faritajn en la grandaj kunvenoj de plenrajtaj civitanoj. Tie oni decidadis pri milito kaj paco, pri leĝoj, pri aliancoj, pri diversaj interŝtataj kontraktoj, ĝenerale pri aferoj koncernantaj la publikan vivon.

El ĉiuj paroladoj, la deliberativaj estis la plej alte taksataj de la antikvaj majstroj. Tiun specon ili konsideris kiel la plej elstaran. Meze de kontraŭaj opinioj, esprimataj per aproboj, rezistoj, interrompoj, rimarkoj, krioj… la oratoro klopodis venkigi sian opinion en la intereso de la publika bono. Li devis ne konfuziĝi, sed energie konduki sian ideon al la venko.

Ankaŭ hodiaŭ tiaspeca parolado estas la plej signifa. Tamen, la diferenco inter la pozicio de la moderna oratoro en parlamentoj, aŭ en aliaj politikaj kunvenoj, kaj la pozicio de la antikva oratoro en la iamaj popolkunvenoj, estas sufiĉe granda. En la antikva demokratio la oratoro turnis sin al la popolo, al la amaso, kiu eble malamike rilatis al li, sed kiu estis relative facile impresebla. Hodiaŭ la oratoro turnas sin al deputitoj aŭ al aliaj reprezentantoj de partioj aŭ de ŝtatoj, kiuj havas precizajn instrukciojn kiel agi, kiel konduti, kiel voĉdoni. Ne malofte la decido fakte estas farita jam antaŭ ol la problemo estas pridiskutita! Tio, kompreneble, ne signifas ke tiaspeca parolado hodiaŭ havas nenian sencon. Bona oratoro havos okazon ankaŭ en la nunaj cirkonstancoj multfoje influi la decidon per sia parolado. Aliflanke, ankaŭ la pli larĝa publiko — do ne nur la profesia publiko, t.e. la publiko kiu estas devigata laŭ sia pozicio ĉeesti la paroladon — havas tre ofte la okazon aŭdi la oratoron. Tiu publiko formas al si opinion pri la afero ne surbaze de instrukcioj, sed sub la influo de la argumentoj. La gazetaro kaj la radio diskonigas la pensojn de la oratoro, kelkfoje eĉ la tutan paroladon, tiel ke grandaj amasoj povas konatiĝi kun liaj ideoj. Tiel ankaŭ hodiaŭ granda oratoro kontribuas al formiĝo de la publika opinio kaj povas ĝin influi ĝis sufiĉe alta grado.

вернуться

[122]

Vidu tiujn paroladojn en la Aldono.