Выбрать главу

La konstanta progresado de universalismo, spite al artefaritaj baroj kaj malhelpoj, estas senduba fakto. Sur la ekonomia kampo ĝi esprimiĝas per ĉiam pli forta interdependeco de la diversaj mondopartoj. Sur politika kampo ĝi montriĝas en la klopodoj formi superŝtatajn internaciajn organismojn, kia estis la Societo de Nacioj kaj kia estas hodiaŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Sur kampo idea, la scienco kaj arto, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis apartenaĵo de fermitaj rondoj, celas direktiĝi ĉiam pli al la tuta homaro. Eĉ la lastaj grandaj militoj — tiuj plej krimaj atakoj kontraŭ la homecon, tiuj monstroj, detruantaj la tuthomaran solidarecon — estas, tamen, samtempe pruvoj pri la universaleco de la mondo. La fakto mem, ke la militoj devis ĝeneraliĝi, ke ili ne povis resti limigitaj nur al kelkaj terpartoj, montras klare, ke la mondo — vole-nevole — havas radikajn komunajn interesojn: sangado de unu parteto sangigas la tutan homaron, prospero en unu parteto prosperigas la tuton!

Kontraŭ tiun ĉi normalan marŝadon de la homaro al unueco, leviĝas la malnovaj kaj maljuniĝintaj, sed ankoraŭ tre fortaj, venenige mordantaj potencoj de mallumo kaj malprogreso.

Sur kampo ekonomia: la lastaj provoj de memsufiĉa aŭtarkio; sur kampo politika: naciismo kaj diktatoreco; sur kampo idea: ekskluziveco de la nacia kulturo kaj penadoj altrudi ĝin kaj sian propran nacian lingvon al la aliaj!

Giganta estas tiu lukto inter la putriĝantaj restaĵoj de la pasinteco kaj la brilantaj perspektivoj de la estonteco, lukto en kiu estas mobilizitaj ĉiuj fizikaj kaj moralaj fortoj kaj kies atestantoj kaj partoprenantoj estas ankaŭ ni!

Malfacile kaj peze la universalismo traboras al si la vojon tra marĉoj, nebuloj kaj tempestoj, inter fajro kaj glacio, sub insidoj kaj obstakloj al la ore sunumitaj pintoj de ekonomia bonstato, al la lazuraj serenoj de socia justeco kaj libereco! Sed nehaltigeble, venke ĝi marŝas antaŭen.

Estis Kant kiu diris, ke ekzistas postulatoj de la racio kaj postulatoj de la historio. Estu al mi permesite iom ŝanĝi la penson de Kant kaj diri: la universalismo estas poslulato racia, ĉar ĝi estas postulato de la historia evoluo de la homaro, kiu — kondiĉite de la teknika progresado — iras de diverseco kaj plureco al konkordo kaj unueco.

La homaro fariĝas konscia pri si mem! Ĉiam pli kaj pli!

C

Kia estas la pozicio de la Esperantismo en tiu situacio?

La ideo pri Internacia Lingvo estas esprimo de la universalismaj tendencoj. La realigo de tiu ideo en formo de nia Esperanto estas la plej konkreta, preskaŭ fizike palpebla manifestiĝo de tiu celado al tuthomeco. Sed, samtempe, ĝi estas ankaŭ la plej forta apogilo, la plej potenca antaŭeniganto de tiu sama universalismo, kiu ĝin kreis.

La lingvo — tute egale kiu, la lingvo ĝenerale — estas socia fenomeno, kiu troviĝas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ĝi elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reciprokan komunikadon de ideoj, sed ĝi ankaŭ kreas certan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de la socio, ĝi mem cementigas la socion, ŝirmante ĝin de disfalo.

Tute same: la Internacia Lingvo ne estas sole teknika rimedo de pensado, nek nura peranto de pensointerŝanĝoj en internaciaj kadroj. Ĝi havas ankaŭ profundan idean signifon. Same kiel la naciaj lingvoj ludis kaj ludas unu el la ĉefaj roloj en la formiĝo de la nacioj, same tiel la Internacia Lingvo — neŭtrala, supernacia interkomprenilo — formas kaj stimulas la tuthoman, universalan solidarecon.

La uzado mem de la samaj vortoj proksimigas la homojn. Eĉ se Esperanto limiĝus nur al tio, ĝia rolo estus granda. Sed la Internacia Lingvo, ebligante rektajn, senperajn kontaktojn tra la tuta mondo, klare evidentigas la esencan samecon de la homa naturo.

Multnombraj sciencaj verkoj estas skribitaj pri tiu temo. Diversaj religioj proklamis la principon kiel unu el fundamentoj de la respektiva religia koncepto. La filozofio pridiskutis la demandon ĉiuflanke. Multe kaj ofte oni parolas pri ĝi. Tamen nur ni, la uzantoj de la Internacia Lingvo, ne nur parolas pri tuthomara solidareco, ne nur mense ĝin komprenas, sed ankaŭ sentas ĝin. Ni konkrete sentas, ke ĉiuj homoj — sen ia ajn konsidero al la diferencoj rasaj, naciaj, lingvaj aŭ religiaj — estas kaj devas esti egalaj en sia kvalito de homoj. Tial ni ankaŭ sentas, ke devas malaperi ĉiu ajn formo de subpremado aŭ de superregado de unu popolo super la alia, ke devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj. Mallonge, ni profunde sentas la veran universalismon, kies konsistaj partoj estas egaleco de ĉiuj homoj, spirita libereco, socia justeco kaj interpopola paco.

Tiun ĉi vere revolucian ŝanĝiĝon en la pensomaniero kaj sentado, kiujn kreas la Internacia Lingvo; tiun ĉi transformiĝon de mallarĝe nacia konceptado al universale homa konceptado, kaŭzitan de la Internacia Lingvo, komprenis same bone, aŭ eĉ pli bone, la malamikoj de universalismo, ol ĝiaj adeptoj, ol, kelkfoje, eĉ la esperantistoj mem!

Ne estas hazardo, geamikoj, ke ĉiuj tiranecaj kaj despotecaj reĝimoj levis sin kontraŭ Esperanton, malpermesis la lingvon, persekutis la esperantistojn! Se Esperanto estus ia infanludilo, se pere de ĝi oni ne povus interkompreniĝi, se ĝi havus nenian idean signifon, kredu al mi, ke ili grandskale propagandus ĝin. Sed ĉar la Internacia Lingvo havas grandegan spiritan forton, ĉar ĝi troviĝas ĉepinte de universalismo kaj tuthomeco, ĝi estis kaj estas atakata de ĉiaspecaj ŝovinistoj. Tiuj atakoj ne devas nin timigi nek senkuraĝigi. Kontraŭe, ni fieru pri ili! Ni fieru, se tiraneco nin konstraŭstaras, ĉar tiraneco ĉiam kontraŭstaras noblecon kaj veran progreson. Tiuj atakoj konvinku nin ankoraŭ pli firme pri la praveco, vereco kaj grandeco de nia afero. Ni konsciu, ke la spirito estas nevenkebla krom se ĝi mem rezignas pri defendo kaj rezisto! La ideon oni povas nek enkatenigi, nek aresti, nek mortigi! Ĝuste tial jam okazis, kaj ankoraŭ okazos, ke vastaj imperioj malaperis, ke iam tremigaj diktatoroj kaj aŭtokratoj falis, sed nia Esperanto restis, vivas kaj prosperas, altrudiĝante ĉiam pli impete al la vekiĝanta konscienco de la homaro.

Kun la nepra venkado de universalismo venkas ankaŭ Esperanto. Kun venkado de Esperanto la vera, sincera universalismo akiras novajn poziciojn. Pri tio ni ĉiuj estu profunde konsciaj!

D

La universaleco de la Lingvo trovis adekvatan organizan formon en nia Universala Esperanto-Asocio, en ĝiaj kongresoj, kunvenoj kaj diversaj aranĝoj.

U.E.A. estas neŭtrala. Ĝi troviĝas ekster kaj super la politikaj luktoj, sed en ĝiaj fundamentoj troviĝas la principo de la respekto al la homaj rajtoj kaj liberecoj. Tio signifas, ke ĝi — celante disvastigi la Internacian Lingvon kune kun ĝia nedisigebla apartenaĵo: la spirita proksimiĝo de la homoj — ebligas al ĉiuj siaj membroj konservi siajn proprajn mondrigardojn kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn. La neŭtraleco ne signifas, do, senidiecon aŭ uniformigon de la penso! Male, ĝi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la movado de ĉiaspecaj pensoj kaj ideoj — krom tiuj, kiuj evidente kontraŭas al la esenco mem de la Internacia Lingvo kaj de ĝia idea signifo.

Tial ni — inspiritaj de tiu komuna idealo, armitaj per komuna komunikilo — formas unuecan tuton malgraŭ la diverseco de ideoj, konvinkoj, mondrigardoj kaj opinioj. Tial ni estas komprenemaj kaj toleremaj rilate al ĉio, krom rilate al apertaj atakoj kontraŭ la liberecon kaj toleremon. Ĉar, vere, toleremo toleras ĉion krom maltoleremo!

Ĝuste tial nia Universala Esperanto-Asocio estas la sola hodiaŭ ekzistanta internacia neŝtata organizaĵo, kiu havas efektivajn membrojn en ĉiuj partoj de la mondo; organizaĵo, kiu ebligas, ke ĉe la sama tablo egalece kaj amikece diskutu la reprezentantoj de ĉiuj nacioj, de ĉiuj rasoj, lingvoj kaj religioj! Inter la esperantistoj la respekto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ne estas bela propaganda frazo, sed realaĵo, fundamenta gvidprincipo de la tuta agado, esence, je vivo kaj morto, ligita al la ideo mem de la Internacia Lingvo.