Выбрать главу

ROBINSONO KRUSO

LEGOLIBRO POR GEKNABOJ LAŬ

CAMPE

KOMPILITA DE H. J. BULTHUIS L. K.

(skanita en 2006 de A. Grigorjevskij laŭ la tria eldono, aperinta en

1932)

ENKONDUKAJ VORTOJ

«Robinsono Kruso» estas klasika verko.

Niaj geavoj vivis kun la heroo de "Daniel Defoe" sur lia insulo kaj niaj genepoj kun li suferos, esperos kaj ĝojos pro ĉiu eltrovo, per kiu lia vivo fariĝas pli elportebla. Robinsono unuigas en si ĉiujn krakterajn ecojn, kiuj faras lin aminda ĉe infanoj, kaj lia akompanado estos por ili bona en morala kaj intelekta sencoj.

El la multaj eldonoj de "Robinsono" en nia lando troviĝas preskaŭ neniu, kiu taŭgas kiel legolibro en la lernejoj. Ili ĉiuj estas tro dikaj, kelkfoje pli ol tricent paĝaj, en kiuj dronas la simplaj aventuroj de Robinsono. Per la grandega superfluaĵo la portreto de la heroo estas ŝovata flanken. Tial mi prenis sur min la taskon, verki tian simplan rakonton pri la aventuroj de Robinsono por junaj geknaboj, kian «Roussseau» deziris meti en la manojn de siaj lernantoj. »

La supre starantajn liniojn skribis en la jaro 1898a la nederlanda lernejestro M. K. De Jong en Deventer. Li ne verkis sian rakonton senfrukte, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ nun, estas multe legata en lernejoj kaj en la jaro 1928-a aperis la kvara eldono.

Mi libere tradukis la verketon de la nederlanda lernejestro kaj se mi sukcesis, liveri ion taŭgan kaj uzindan por la junaj esperantistoj, kiuj ĝis nun havas nur malmultajn legaĵojn, mi estos feliĉa, ĉar tiam mi utile uzis la horojn, kiujn mi bezonis, tradukante ĉi tiun libreton kaj aldonante al ĝi klarigajn notojn, ĝis nun mankantajn al preskaŭ ĉiuj libroj por la junularo.

H. J. BULTHUIS. L.K.

Den Haag, 1928

En la komenco de la deksepa jarcento vivis en Hamburgo negocisto, kies nomo estis Robinsono. Li havis tri filojn. La du plej maljunaj mortis en sia juneco.

La gepatroj metis tutan sian esperon sur la restintan infanon, kiu estis nomata Kruso.

 

ĈAPITRO I.

Tiu Kruso, plej ofte nomata Robinsono Kruso, estis vigla knabo. Sed li tute ne ŝatis studadi. Anstataŭ sidadi sur la benkoj de la lernejo, li ofte vagis tutajn tagojn tra la stratoj de Hamburgo. Lia patro deziris, ke lia filo fariĝu komercisto, sed Robinsono malĝoje kapneis, kiam lia patro parolis pri tio.

Li tute ne volis stari ĉiutage en malluma oficejo post pupitro, kie oni vidas nenion krom enuigaj ciferoj li pli ŝatus eniri la vastan mondon, li deziris vojaĝi malproksimen trans la maron!

Tio estis malsaĝa. Laŭdinde estas, ke knabo ne deziras ĉiam resti en la gepatra hejmo, sed necesas, ke li antaŭe lernu kaj utile pasigu la junecon, se li volas fari progresojn en fremdaj landoj.

Iun tagon, kiam Robinsono promenis laŭlonge de la haveno, li renkontis kamaradon, la filon de ŝipestro, kiu kun sia patro estis forvojaĝonta Londonon.

«Ĉu vi dezirus akompani nin, Robinsono?»

«Volontege! Se nur estus permesite al mi!»

«Sensencaĵo, la vojaĝo ne longe daŭros; sciigu al viaj gepatroj, ke vi iros kun ni, tiam ili ja ne bezonos esti maltrankvilaj.»

«Mi ne kuraĝas, kaj.... mi ne havas monon.»

«Tio ne estas grava, tio ne estas necesa; vi povas senpage kunvojaĝi.»

La delogo estis tro granda. Li pripensis momenton kaj ekkriis: «Nu, mi akceptas, mi kuniros!»

Li skribis letereton al siaj gepatroj kaj iris surŝipen kun sia amiko.

Horkvaronon poste la ankroj estis levataj, la ŝipo forlasis la havenon kaj baldaŭ ĝi naĝis (ŝipiris) sur la maro. Kiel mirigita estis Robinsono, kiam li vidis antaŭ si tiun vastan maron.

Malrapide la lando malproksimiĝis kaj baldaŭ estis videbla nur la lumturo de Helgolando; kaj kiam ankaŭ tiu estis malaperinta, Robinsono vidis plu nenion krom la ĉielo super kaj akvo ĉirkaŭ si.

Dum la unuaj du tagoj la vetero estis bela kaj la vento favora.

La trian tagon nigre grizaj nuboj en la okcidento antaŭanoncis proksimiĝantan fulmotondron. Baldaŭ unu fulmobato sekvis la alian; jen ŝajnis kvazaŭ la ĉielo estas granda amaso da fajro kaj tuj poste estis tiel mallume, ke oni povis vidi nenion. Pluvis torente, kaj la ondoj leviĝis en terura maniero. La ŝipo dancis kiel nuksoŝelo sur la maro.

Jen ĝin levis giganta ondego, jen ŝajnis, kvazaŭ ĝi malaperus en la profundaĵon. La maristoj devis trahaki la ŝnuregojn de la mastoj, por ke ili ne estu ĵetataj en la maron, ĉar ripete grandaj ondoj ruliĝis trans la ŝipon. Robinsono, kaptita de angoro, kuŝis en la kajuto kaj ĉiuminute imagis, ke li estas tuj mortonta.

«Ho ve, kara patrino!» li ĝemploris. «Neniam mi revidos vin! Ho, kia malbona knabo mi estis, farinte al vi tiom da ĉagreno!»

Subite terura bruego aŭdiĝis. La antaŭmasto estis trafita de la fulmo kaj devis esti forhakata. «Ni pereos!» aŭdiĝis voĉo el la ŝipkelo. «La ŝipo estas rompiĝanta, jam kvar futoj da akvo staras en la ŝipkelo!» Ĉiuj rapidegis al la pumpiloj por, se eble, savi la ŝipon. Ankaŭ Robinsono devis labori. Oni ekpafis per la kanonoj, esperante, ke alia ŝipo estu en la proksimo por helpi al ili kaj akcepti ilin surŝipe.

Intertempe la ŝipo jam fundiris ĉiam pli kaj pli. Feliĉe la ekpafoj estis aŭditaj de aliaj maristoj, kiuj venis kun boatoj por savi la ŝiprompiĝulojn. Kun granda peno la ŝipanaro de la subakviĝanta ŝipo estis savata; ĉar dum la boato dancis supren kaj malsupren, la maristoj devis gliti laŭ la ŝnuroj, por veni en la boaton. Ĉiuj estis akceptataj kun amo. Du tagojn poste oni ankrumis antaŭ Londono.

ĈAPITRO II.

Jen Robinsono staris en la granda vivoplena Londono. Preskaŭ ĉiuj knaboj estus embarasitaj, sed ne li. Dum horoj li iris tra la urbo de unu strato al alia. Sed fine li fariĝis malsata kaj li refoje iris al la hamburga ŝipestro. Gastame ĉi tiu cedis al li lokon ĉe la tablo. Dum la manĝado la ŝipestro demandis al li, kial li estas vojaĝinta Londonon kaj kion li intencas fari plue. Malkaŝeme Robinsono rakontis, ke li estas vojaĝinta por amuzi sin, sed ke la gepatroj scias nenion pri tio.

"Viaj gepatroj ne scias tion!? Fi do, knabo, hontu; se mi estus sciinta tion, mi sendube ne estus kunpreninta vin kun mi. Kiel malpaciencaj ili estos; vojaĝi returne plej baldaŭ al Hamburgo, se eble jam hodiaŭ; petu al viaj gepatroj pardonon, kaj promesu, ke vi estos de nun obeema filo."

"Ĉu mi povas returne vojaĝi kun vi?"

"Kun mi! Vi ja scias, ke mi perdis mian ŝipon. En la unuaj semajnoj mi ne povas pensi pri tio, revojaĝi hejmen. Ne, kun mi vi ne povas returni vin al Hamburgo. Kuru tuj al la Temiso kaj esploru, ĉu tie kuŝas ŝipo, kiu velveturos Hamburgon. Jen vi havas tri gineojn 1 Per tiuj vi povos pagi la transvojaĝon"

Robinsono iris, sed kontraŭvole. En Hamburgo atendos lin tre certe severa puno. Tial li ĝojis sciiĝante, ke neniu al Hamburgo vojaĝonta ŝipo kuŝas en la haveno.

Tion al li diris maristo, kiu kutime vojaĝis Gvineon. La vigla knabo plaĉis al tiu maristo kaj li oferis al li lokon sur sia ŝipo. Robinsono hezitis. Ĉu li akceptos? Ĉu li malakceptos? Lia koro flustris al li: "Knabo, knabo, pensu pri viaj karaj gepatroj; pripensu, kion al vi diris la alia ŝipestro!"

Longe li hezitis. Sed kiam la maristo rakontis al li, ke li perlaboros multan monon dum la vojaĝo, li decidis kunvojaĝi.

"Sed", diris li, "mi posedas nur tri gineojn; kion mi komencos je tia malgranda monsumo!"

"Mi pruntos al vi ankoraŭ ses aliajn. Aĉetu per ili ĉiajn bagatelojn, kiel ekzemple ludaĵojn, koralojn, tranĉilojn kaj spegulojn.

La negroj tiel ŝatas tiajn objektojn, ke volonte ili donos al vi interŝanĝe la centoblan valoron en orpulvoro, eburo kaj aliaj multekostaj objektoj."

Ĉi tio efikis, li forgesis pri gepatroj, amikoj, patrujo, pri ĉio, kaj ĝoje li ekkriis: "Mi kuniros, ŝipestro!"