Выбрать главу

Li dubis, ĉu tiu estas lia mastro kaj momenton kredis, ke estas supernatura estaĵo kun glavo je la flanko kaj kasko sur la kapo. Robinsono ridante donis al li la manon kaj diris: "Vendredo, mia knabo, ĝi estas mi; nur miaj vestoj ŝanĝiĝis, sed mi restis la sama viro!"

Vendredo devis surmeti vestaĵaron de maristo. Sed daŭris longe, antaŭ ol li estis preta. Jen li malbone surmetis tion, jen tion ĉi. Li ŝovis la krurojn en la manikojn de la ĉemizo, de la pantalono li surmetis la tubojn unue, de la jako li surmetis la antaŭaĵon sur la dorson.

Sed kiel li ĝojis, kiam fine li estis vestita! Li agis kiel infano, kunfrapis la manojn, ruliĝis sur la sablo, salte leviĝis, dancis kaj ridegis pro plezuro.

ĈAPITRO XXIII.

Robinsono posedis nun bonegajn laborilojn. Li povis haki, raboti, segi kiel la plej sperta ĉarpentisto. Dum Vendredo estis en la domo, Robinsono dehakis arbon kaj faris el ĝi maston por la floso. Al tiu masto li povus ligi velon.por ne ĉiam esti dependa de la tajdo.

Vendredo ne konis paf-armilojn kaj ne komprenis, kion Robinsono faras, kiam li ŝargis pafilon. Jen Robinsono ekvidis maraglon kun fiŝo en la beko. Rapide li kaptis la pafilon kaj ekkriis: "Tiun mi mortpafos!" Samtempe li pafis kaj la birdo falis. Sed ankaŭ Vendredo falis, kvazaŭ li mem estis trafita. Subite li refoje pensis pri Tupan, la tondrodio. En la unua momento li eĉ pensis, ke lia mastro estas tiu tondrodio. Nenion dirante, li sin levis, genufieksis antaŭ Robinsono, etendis al li la manojn kaj petegis pardonon. Sed Robinsono levis lin kaj faris sian eblon rekvietigi lin, en kio li fine sukcesis. Refoje li ŝargis pafilon kaj transdonis ĝin al Vendredo, sed tiu ne kuraĝis preni ĝin en la manojn, opiniante, ke ĝia ventro enhavas la tondron kaj lafulmon. Poste Robinsono markis arbon, starantan je distanco de cent paŝoj, kaj celis ĝin. Li ekpafis, kaj la kuglo penetris profunde en la trunkon. Robinsono tiam atentigis Vendredon pri tio, ke ili ne plu timu atakojn de la malamikoj.

Vendredo sentis profundan respekton por la eŭropanoj kaj precipe por sia mastro pro ĉio, kion li ekaŭdis kaj vidis; tial estis al li neeble, konduti tiel intime je Robinsono kiel antaŭe.

La sekvintan matenon ili ellitiĝis frue. Kiam la objektoj estis portitaj en la arbareton, la du amikoj refoje iris al la ŝipo. Ilia unua laboro estis, meti sur la floson ĉiujn malfiksajn tabulojn, troveblajn sur la ŝipo. Per tio la flosfundo fariĝis tiel forta, ke ĝi povis porti duoblan ŝarĝon. Poste ili denove serĉis en la ŝipo. ĉion ili ne povis kunporti samtempe, tial estis saĝe, elekti la plej utilajn objektojn. Robinsono decidis, kunporti unu el la malgrandaj kanonoj. Krom tiu kanono estis metataj sur la floson: 1. kelkaj sakoj da sekalo, da maizo, da hordeo kaj da pizoj; 2. kesto da najloj kaj ŝraŭboj; 3. dekduo da hakiloj; 4. bareleto da pulvo; 5. velo kaj, 6. akrigilo.

Antaŭ ol ili forremis, Robinsono ekzamenis la staton de la ŝipo. Li vidis, ke multaj tabuloj de la ŝipkelo estas rompiĝintaj. Tial ili devis rapidi. Dum la returnen-vojaĝo al la insulo Robinsono bedaŭris, ke li ne kunportis la oron kaj la diamantojn. Li ne bedaŭris tion, ĉar li mem deziris posedi ilin, sed estus eble, ke li povus iam redoni ilin al la posedanto. Tial li returnen remis al la ŝipo ankoraŭ la saman tagon pro tiuj multvaloraj objektoj. Dum tiu okazo li kunprenis ankaŭ du puŝveturilojn, tolaĵon, lanternon kaj ĉiujn paperojn de la ŝipestro, kiujn li trovis en la kajuto.

ĈAPITRO XXIV.

Ankoraŭ ses sinsekvantajn tagojn Robinsono kaj Vendredo reme iris al la ŝipo, kelkfoje tri fojojn en unu tago. Ĉiuj tabuloj , kiujn ili povis rompi de la ŝipo, la kanonoj , feraĵo, per unu vorto, ĉio forportebla estis transportata al la insulo. Jam dek ok fojojn ili entreprenis la vojaĝon sen ia akcidento. La deknaŭan fojon dum, la returnen-vojaĝo ili estis surprizataj de terura uragano. La ondoj ruliĝis trans la floson kaj ĉio, kion ĝi surhavis, perdiĝis en la maron. Robinsono kaj Vendredo devis kroĉiĝi per ĉiuj fortoj al la traboj por ne esti fortrenataj de la ondoj. Fine la ŝnuroj rompiĝis, per kiuj la traboj estis kunligitaj, kaj la floso dispeciĝis.

Vendredo klopodis savi sin naĝante, dum Robinsono kaptis trabon. Sed baldaŭ la fortoj forlasis lin. Li ekkriis: "Vendredo, helpu!"

Sammomente li ellasis la trabon kaj malaperis en la profundaĵon.

Feliĉe Vendredo naĝis proksime al sia mastro. Li subakviĝis, kaptis la dronanton per la maldekstra mano kaj perĉiuj fortoj naĝis supren. Kun streĉitaj fortoj li naĝis al la marbordo, kiun li fine atingis.

Sed Robinsono ne donis plu signon de vivo.

Vendredo portis la korpon de sia mastro sur la insulon. Kortuŝa estis lia malĝojo. Li skuis la korpon de sia mastro kaj uzis ĉiujn rimedojn rekonsciigi lin. Fine Robinsono levis la okulojn. "Kie mi estas?" li demandis per malforta, apenaŭ aŭdebla voĉo. "Ĉe mi, ĉe Vendredo, kara mastro!" diris Vendredo, kiu supren saltis pro ĝojo. Per siaj fortaj brakoj li portis Robinsonon domen. La sekvintan matenon li sentis sin iom pli bona kaj baldaŭ li estis tute resaniĝinta.

La uragano estis furiozinta la tutan nokton. La sekvintan matenon kelkaj traboj kaj tabuloj de la floso drivis al la insulo. La unua demando nun estis: Kiel kaj kie ili lokus la akiritajn objektojn. Ili decidis porti ilin al la fortikaĵo. Robinsono lokis kelkajn bareletojn da pulvo sur la puŝveturilon, alligis la hundon antaŭ ĝi kaj veturigis ilin al la fortikaĵo. Revenante, li kondukis kun si sep lamojn, kiuj devis servi kiel portistoj. En kelkaj tagoj ĉio povus esti transportata, sed montriĝis, ke la fortikaĵo estas tro malgranda. Niaj amikoj sekve devis konstrui apartan dometon, por ke ili povu konservi la tutan provizaĵon de la rompiĝinta ŝipo.

Robinsono pensis pri tio, fari pli bonan enirejon al la fortikaĵo. Li decidis fari pordegon en la remparo kaj leveblan ponton super la fosaĵo. Najlojn, ĉenojn, pordhokojn kaj serurojn li havis grandnombre. Post unu monato la pordego kaj la ponto jam estis pretaj. Poste li lokis la kanonojn po du dekstre, maldekstre kaj antaŭ la fortikaĵo. Fine ili faris la novan enirejon.

Niaj amikoj nun kredis esti sekuraj kontraŭ ĉiu eventuala atako de la sovaĝuloj.

ĈAPITRO XXV.

Ni scias, ke Robinsono jam transportis al sia insulo kelkajn sakojn da sekalo, da tritiko, da hordeo, da maizo kaj da pizoj.

Apud la fortikaĵo li ŝovelfosis kampon kaj ensemis el tiuj grenoj kiel eble plej multe,

Kiam la rikoltsezono proksimiĝis, li uzis malnovan sabron kiel falĉilon. Kvankam li posedis ankoraŭ biskvitojn por multaj monatoj, li decidis baki panon tuj post la rikolto. Ĉar li havis la bezonajn laborilojn, li povus masoni fornon. Muelilon li estis trovinta sur la ŝipo kaj kribrilon li faris el peco de delikata muslino.

Robinsono bakis samtempe sekalpanojn kaj maizpanojn, Ĉar la sekalpanoj estis pli bongustaj ol la maizpanoj, li poste semis multe pli da sekalo ol da maizo.

Al Robinsono mankis bona fosilo, li nepre bezonis forĝejon. Se li havus ĝin li povus fari ĉiajn terkulturilojn. Ĉion, kion bezonas forĝisto, li posedis: amboson, prenilojn, blovilon kaj feron en abundo. La eltrovema Robinsono tre facile faris forĝejon. Super la enirejo de la kuirejo li metis larĝan tegmenton el ligno; per tio li akiris lokon, kiu povus utili kiel forĝejo. Tuj li ekforĝis! Sed tio estis pli malfacila ol li pensis, sed laborante oni lernas, kaj fine sukcesis al Robinsono fari sufiĉe bonan fosilon. Sed tio ne tute kontentigis lin; li volis ankaŭ posedi plugilon kaj erpilon kaj post kelka peno li faris ankaŭ tiujn. La lamoj devis treni ilin. Post la pluvsezono Robinsono semis du buŝelojn da sekalo, unu buŝelon da hordeo kaj unu buŝelon da pizoj. Kvin monatojn poste li rikoltis dudekoblan kvanton.