Выбрать главу

Niaj amikoj nun pasigis feliĉajn tagojn sur sia insulo. La hundo servis kiel noktogardisto, la papago estis ilia kunulo ĉetable kaj kelkfoje ĉe la laboro, kaj la lamoj provizis ilin per butero kaj fromaĝo kaj trenis la plugilon kaj la erpilon.

ĈAPITRO XXVI.

Al la feliĉo de Vendredo mankus nenio, se nur estus ĉe li lia patro. Kiel li tial ĝojis, kiam Robinsono proponis al li, refoje fari boaton por povi transporti la patron. Jam frue en la sekvinta mateno ili komencis la proponitan laboron, kiu prosperis tre rapide pro la novaj ĉarpentiloj.

Kelkajn tagojn pli poste Vendredo iris al la marbordo por kapti testudon. Tamen antaŭ ol pasis hor-kvarono, li rekuris preskaŭ senspire. Nur kun peno li povis eligi la vortojn: "Jen ili estas! Jen ili estas!" Robinsono tre ektimis kaj demandis: "Kiuj estas tie?" "Ho, mastro, unu- du-tri-ses boatetoj." Pro sia angoro li ne povis tuj nomi la nombron.

Rapide Robinsono supreniris la monteton kaj ĉe la unua rigardo ekvidis, ke Vendredo ne trompis sin. Sur la marbordo kuŝis ses boatetoj, plenaj de sovaĝuloj, kiuj estis surbordiĝintaj. Robinsono tuj forkuris de la monteto, kuraĝigis Vendredon kaj demandis, ĉu li povus fidi lin se okaze ili devus batali kontraŭ la venantaj sovaĝuloj.

"Ĝis la morto!" respondis Vendredo, kiu intertempe rekonsciiĝis de sia angoro.

"Nu, tiam ni klopodos kontraŭstari la abomenan intencon de la sovaĝuloj. Mi diros al vi survoje, kion ni faros; nun ne estas ĝusta tempo por paroli, sed por agi." Unu el la kanonoj ili trenis malsupren. Ili metis je siaj zonoj po du pistoloj kaj glavon, ĉiu metis tri pafilojn sur la ŝultron kaj provizis sin per kugloj kaj pulvo. Tiel armitaj ili eliris el la pordego. Robinsono diris: "Ni devas iri ĉirkaŭ la monton kaj tra la arbaron por ke la sovaĝuloj ne ekvidu nin. Kiam ni proksimiĝis al ili kiom eble plej proksime, ni pafos kuglon trans iliajn kapojn. Eble ili tiam tiel multe ektimiĝos, ke ili forkuros kaj lasos post si la kaptitojn."

Irinte tra la arbaro ili ekhaltis. Robinsono fingre montris al Vendredo dikan arbon post kiu li devus kaŝi sin kaj rigardi, kion faros la sovaĝuloj. Kiam Vendredo vidis ĉion, kio okazis, li sciigis tion al sia mastro.

La sovaĝuloj, tiel li rakontis, sidis ĉirkaŭ granda fajro kaj frandis la karnon de unu el la kaptitoj. Alia kaptito, firme ligita, kuŝis sur la tero je kelka distanco. Ankaŭ tiu estos baldaŭ buĉata, sed li ne estis sovaĝulo, sed blanka viro. Singarde Robinsono ŝteliris al la arbo kaj vidis, ke Vendredo ne trompis sin. Nur kun peno li retenis sin. Lia sango bolis kaj lia koro batis aŭdeble.

La arbaro, sur alia loko, sin etendis pli proksimen al la maro. Tie Robinsono lokis la kanonon kaj celis tiel, ke la kuglo devos flugi trans la kapojn de la sovaĝuloj, ĉar li volis nur mortigi ilin, se la neceso nepre tion postulus. Li flustris al Vendredo, ke tiu imitu lin en ĉio. Du pafilojn li metis teren apud si, la trian li tenis en la mano. Vendredo faris tion saman. Poste li tuŝis la ellastruon per la brulanta meĉo kaj.... la kanono ektondris.

Ĉiuj sovaĝuloj falis teren, kvazaŭ trafitaj. Sed minuton poste ili stariĝis. La timemaj kuris al la boatetoj, sed la aliaj kaptis la armilojn. Malfeliĉe ili estis aŭdintaj nur la bruegon, la fajron ili ne estis vidintaj, nek la kuglon. Montriĝis, ke ilia timo ne estis tiel granda, kicl Robinsono supozis. Baldaŭ ili rekvietiĝis, ankaŭ l;i forkurintoj revenis kaj jen ili aŭdigis teruran kriadon, dum ili komencis milit-dancadi kaj svingis la armilojn.

Sendecide Robinsono rigardis tiun vidaĵon, sed kiam li vidis, ke du sovaĝuloj iris por alporti la blankan viron, li ne hezitis pli longe. Li rigardis Vendredon kaj flustris: "Celu maldekstren, mi celos dekstren!"

Tuj poste ili ekpafis samtempe. Du sovaĝuloj estis mortigitaj, kvin vunditaj. Sub teruraj kriadoj la aliaj forkuris, sed momenton poste kelkaj el ili kuniĝis kaj preparis sin por sin defendi. Robinsono kaptis la duan pafilon, Vendredo sekvis tiun ekzemplon, refoje ili pafis kaj du malamikoj estis mortigataj kaj kelkaj vundataj.

"Vendredo", ekkriis Robinsono, kaptante la trian pafilon, "ataku!" Ambaŭ saltis el la arbetaĵo. Robinsono unue kuris al la kaptito por liberigi lin. Ree la sovaĝuloj unuiĝis kaj preparis sin por ataki, sed post mansigno de Robinsono, Vendredo pafis kaj trafis unu el ili.

Intertempe Robinsono tratranĉis la ŝnurojn, per kiuj estis ligita la kaptito. Li demandis al li germane kaj angle, kiu li estas. La kaptito respondis latine: «Kristano kaj hispano.» Kiam la liberigito ekstaris, Robinsono donis al li pistolon kaj glavon. Apenaŭ li havis la armilojn en la manoj, li tuj rapidis al la malamikoj. Baldaŭ li batalis kontraŭ sovaĝulo. Sed, ĉar li estis tre malforta pro la mizero, kiun li suferis en la lastaj tagoj, li ne povis kontraŭstari la sovaĝulon. ĉi tiu ĵetis lin teren, perforte forprenis de li la glavon, levis ĝin por fortranĉi al li la kapon kiam subite ĝuste celita kuglo de Robinsono faligis la kanibalon.

Nun la sovaĝuloj perdis la kuraĝon, forkuris al la marbordo kaj saltis en la boatojn aŭ en la maron. Baldaŭ ili ĉiuj estis malaperintaj.

ĈAPITRO XXVII.

Robinsono deziris rigardi de proksime boateton de la sovaĝuloi. Tial li iris al unu el la du, kiuj kuŝis ankoraŭ sur la marbordo. Kiel li estis mirigita, trovi en ĝi sovaĝulon, kies manoj kaj piedoj estis ligitaj. La malfeliĉulo preskaŭ ne vivis plu.

Robinsono vokis al Vendredon. Sed apenaŭ ĉi tiu vidis la kaptiton, sekvis sceno, kiun li ne povis rigardi ne plorante. Vendredo kuris al la sovaĝulo mM

kaj ĉirkaŭbrakis lin. I.i ploris kaj ridis samtempe kaj pro ĝojo ne sciis, kion fari.

Post kiam Robinsono demandis al li multajn fojojn, kiu estas la kaptito, Vendredo respondis: "Mia patro".

Estas neeble priskribi la kriojn kaj la infanajn esprimojn de amo, kiujn li eligis. Li kaŭris ĉe la maljuna viro, frotis al li la brakojn kaj la manojn, ŝvelintaj n pro la ŝnuroj. Robinsono donis iom da vino al Vendredo, por frotetadi la ŝvelintajn membrojn kaj iris flanken, por ke Vendredo povu esti sola kun sia patro.

Kiam Robinsono revenis al ili, li demandis, ĉu li jam donis al sia patro por manĝi. "Ho, mastro", respondis Vendredo, ridante, "ĉi tiu sentaŭgulo", kaj li montris sin mem, "formanĝis ĉion mem!"

Robinsono diris: "Jen estas mia buterpano, donu ĝin al via patro." Momenton poste Vendredo saltis el la boato kaj kiel eble plej rapide kuris for. Sed baldaŭ li revenis kun kruĉo da akvo en unu mano kaj fromaĝo kun pano en la alia. La akvo estis por lia patro, la pano por lia mastro. Robinsono donis ĝin al la hispano. Kiel danka estis tiu ĉi.

Laŭ ordono de Robinsono, la hispano eniris la boateton en kiu kuŝis la patro de Vendredo. La pafilojn kaj la kaptitajn armilojn Vendredo metis en la alian boaton (kanoton). Poste li saltis en la unuan kaj remis tielrapide, ke Robinsono, kiu sekvis laŭ la marbordo ne povis esti en lia proksimo. Li estis apenaŭ duonvoje, kiam Vendredo jam revenis por alport-konduki la alian kanoton. La dikanotoj nun kuŝis kontraŭ la fortikaĵo. Sed kiel ili transportos tien la patron de Vendredo? Li ne povis marŝi. Restis do nenio, krom fari portilon el branĉoj. La kompatindulo estis metata sur ĝin kaj portata al la fortikaĵo. Vendredo faris liton el folioj, sur kiu baldaŭ ekdormis lia patro kaj la hispano La gastigantoj nun devis zorgi pri la vespermanĝo kaj tion ili faris. Robinsono devis ridi ĉe la penso, ke li ĉiam, pli kj pli eksimilas reĝon. La tuta insulo estis lia propraĵo, kaj liaj subuloj, kiuj dankis al li sian vivon, devis obei lip en ĉio. Intertempe Vendredo kuiris kaj rostis; Robinsono diris; "Ĉi tiu tago devas esti por mi duobla festotago; unue, ĉar mi savis la vivon de du homoj; due, ĉar unu el ili estas via patro."