Выбрать главу

Kiam la patro de Vendredo vekiĝis, li sentis sin sufiĉe resaniĝinta por povi sidi ĉetable.

ĈAPITRO XIVIII.

La patro de Vendredo larĝe malfermis la okulojn, vidante tiom da objektoj, kiujn li ankoraŭ neniam vidis. Vendredo devis servi kiel tradukisto, kiamlia mastro parolis kun lia patro aŭ kun la hispano. Tiu estis vivinta duonan jaron inter la sovaĝuloj kaj lerninta ilian lingvon.

La hispano rakontis:

Nia ŝipo apartenis al sklavokmercisto. Ni venis de la marbordo de Afriko, kio ni estis aĉet-ŝanĝintaj negrojn, orpulvoron kaj eburon kontraŭ ĉiaj bagateloj (valoretaĵoj). Ni havis cent sklavojn en la ŝipo kaj devis vendi ilin en Barbados.

Dudek mortis, ĉar ili sidis er la ŝipkelo kiel enpakitaj haringoj en barelo. Terura uragano, kiu daŭris multajn tagojn, drivigis la ŝipon suden. Anstataŭ apud Barbados, ni fine venis apud la marbordon de Brazilujo. En nia ŝipkelo estis truego, kaj tial ni ne kuraĝis refoje eniri en la maron. Apud la plej norda loko de Sud-Ameriko nin surprizis uragano el la okcidento. Proksime al insulo, nia ŝipo surrokiĝis. Ni alarmpafis kaj decidis, nur forlasi la ŝipon en la plej granda neceseco. La negroj estis malligataj, por ke ili povu helpi al ni. Sed apenaŭ ili estis liberaj, ili alproprigis al si la boatetojn. Kion ni farus? Ne estis eble reteni ilin perforte, ĉar ili estis okdek kaj ni nur dek sep. Tamen ni ne povus resti sen boatetoj, ĉar tiam ni ĉiuj dronus; tial nipetegis al la negroj, eniri kun ili en la boatetojn. Kaj la viroj, kontraŭ kiuj ni antaŭe kondutis tiel kruele, plenumis niajn petojn kondiĉe, ke ni ne kunportus armilojn.

Ni faris nian eblon resti en la proksimo de la insulo, sed tio estis neebla. Ĉiumomente ni timis, ke ni dronus. Spite al nia timo niaj boatetoj ne fundiris sed restis drivantaj kaj post kelkaj horoj ni surbordiĝis sur nekonatan insulon. La insulanoj akceptis nin gastame. Ni loĝis ĉe ili duonan jaron. Ili disdividis kun ni ĉion, kion ili posedis. Antaŭ du tagoj ili estis atake surprizataj de malamika gento. Ni defendis nin kuraĝe, kaj mi batalis ĉe la flanko de ĉi tiu bona viro. Li sin ĵetis sur la malamikojn kiel leono, kies idoj estas forrabataj. Sed li iris tro malproksimen inter la malamikoj kaj mi rapidis por helpi al li. La malamikoj tamen estis tro grandnombraj. Ni ambaŭ estis kaptataj. Du tagojn kaj du noktojn ni pasigis sen trinkaĵo kaj manĝaĵo kaj kun ligitaj manoj kaj piedoj. Hodiaŭ matene ili trenis nin en boateton. Ni sciis, kiu sorto atendas nin. Ni estus buĉataj kaj manĝataj, sed vi savis nin. Al vi ni dankas nian vivon.

Je la demando de Robinsono pri la posedanto de la ŝipo, la hispano respondis, ke ĝi apartenas al du negocistoj en Kadikso, unu el kiuj estis ordoninta aĉeti je lia konto sklavojn ĉe la marbordo de Afriko, laŭ ordono de la alia ili devis ŝanĝaĉeti orpulvoron kaj eburon. Robinsono poste kondukis la hispanon al la gardejo kaj montris al la mirigita viro, ke la plej multekosta parto de la ŝarĝo estis savita.

La hispano rakontis, plue, ke la diamantoj apartenas al angla oficiro, kiu surŝipiĝis ĉe li marbordo de Afriko, sed kiu mortis dum la vojaĝo. Tiam Robinsono aperigis la paperojn kaj dokumentojn, kiujn li estis kunportinta de la ŝipo. La hispano trovis sur unu el ili la nomon de la posedanto de la orpulvoro kaj de la eburo, kaj kiome tiun de l 'vidvino post la oficiro, al kiu nun apartenis la kesteto da diamantoj.

ĈAPITRO XXIX.

Jam frue la sekvantan matenon Robinsono kunvokis siajn subulojn por kune priparoli», kion fari kun la kadavroj de la sovaĝuloj. Oni decidis forbruligi ilin. Granda ŝtiparo estis aranĝita kaj baldaŭ la kadavroj estis bruligitaj ĝis cindro. Por la dua fojo Robinsono kunvokis siajn virojn. Vendredo refoje servis kiel tradukisto kaj Robinsono malfermis la kunvenon, dirante: "Miaj amikoj, ni havas nun ĉion, kion ni povas deziri. Mi tamen ne estas tute feliĉa, sciante ke la posedantoj de la objektoj, kiujn ni havas en nia posedo, troviĝas en mizero. Mi celas la maristojn de la ŝipruinaĵo, kiuj estas ankoraŭ inter la sovaĝuloj."

La hispano tuj sin prezentis por rekonduki siajn kamaradojn per unu el la kaptitaj boatetoj. Ĵaŭdo tiun nomon Robinsono estis doninta al la patro de Vendredo volis akompani la hispanon. Estis tial decidite, ke ili iros kune por rekonduki la hispanojn.

Antaŭ ol ili iris for, la hispano donis tre saĝan konsilon al Robinsono.

Li diris: "Miaj samlandanoj estas necivilizitaj viroj, ili tamen ne estas malicaj, sed iom krudaj, eksplodemaj kaj ĉiumomente disputas kaj eĉ batalas unu kontraŭ la aliaj. Tial ni agus prudente, se ni akceptos ilin sur ĉi tiun insulon je kelkaj kondiĉoj. Se ili ne volas akcepti tiujn kondiĉojn, tiam mi konsilas al vi, ke ni ne okupu nin pri ili, sed lasu ilin tie, kie ili estas nun."

Robinsono opiniis tiun konsilon tre saĝa. Li tiam redaktis la jenajn kondiĉojn, kiujn ili devus subskribi, se ili dezirus esti akceptataj sur la insulon:

Ĉiu, kiu metos siajnpiedojn sur la teron de la insulo de Robinsono, devas obei lin en ĉio kiel rajthavan sinjoron kaj mastron.

Li devas konduti virte kaj laboreme. Malbonaj homoj ne estas tolerataj sur la insulon.

La insulestro estas la sola juĝisto, al kies juĝdecidoj ĉiuj devas submeti sin.

Ĉiu plenumu sen kontraŭstaro la laboron, kiu al li estos ordonata.

En okazo de danĝero, ĉiu devos ĝismorte fidele helpi la insulestron.

Tiu, kiu ne submetos sin al ĉi tiuj kondiĉoj, estospor ĉiam ekzilata for de la insulo.

Al ĉiu mi admonas, ke li ne subskribu la supre starantajn kondiĉojn, se li ne firme intencas sekvi ilin fidele.

ROBINSONO.

Post kiam la hispano estis tradukinta la kondiĉojn en la hispanan lingvon, la du viroj adiaŭdiris unu alian kaj velveturis for de la insulo. La bona Vendredo staris sur roko kaj senparole postrigardis sian patron, ĝis la boateto ne estis plu videbla.

ĈAPITRO XXX.

Ok tagoj jam pasis post la forvojaĝo de ĵaŭdo kaj la hispano, tamen ili ne estis ankoraŭ revenintaj. ĉiutage Vendredo iris pli ol dudek fojojn al la marbordo, por rigardi, ĉu la boateto jam revenas. Sed nenie li vidi; ĝin. En la oka tago tamen li vidis boateton en la malproksimo. Li estis certa pri tio, ke ĝi estas la boato, per kiu revenas lia patro. Li rapidis al sia mastro, por sciigi la ĝojigan novaĵon.

Robinsono supreniris la monteton. Tra la teleskopo li klare vidis la boateton proksimiĝantan al la insulo. Sed rigardante pli atente, li skuis la kapon, dirante: "Vendredo, mi kredas, ke ĉio ne estas en ordo pri tiu boateto, mi ne fidas ĝin." Vendredo tre ektimis, aŭdante tion. La boato intertempe proksimiĝis kaj Robinsono vidis, ke ĝi estas forte armita ŝalupo. Tre malproksime en la maro kuŝis ankrita granda angla ŝipo. Ĝojo, sed ankaŭ timo kaptis Robinsonon. La ŝipo ne povis esti deflankiĝinta de sia irado, ĉar la vetero estis bela dum la lastaj semajnoj. Kaj tamen ĝi ne iris laŭ la kutima irado. Kion farus angla ŝipo en regiono, kie la angloj ne havas koloniojn kaj kie ili ne negocadis?

Eble la viroj en la ŝalupo estis piratoj?

Klare li vidis, ke ili estas vestitaj kiel angloj, sed estis eble, ke ili perforte prenis ŝipon kaj poste surmetis la vestaĵojn de la ŝipanoj. Robinsono kaj Vendredo sin kaŝis post la arbetaĵoj kaj de tie povis vidi ĉion, kio okazos.

Kiam la ŝalupo atingis la marbordon, dekunu viroj eliris. Ok el ili estis armitaj, la ceteraj ligitaj. Tuj kiam ili staris sur la marbordo, la katenoj estis forigitaj. Unu el la tri sin ĵetis surgenue kaj petis pardonon; la du aliaj levis la manojn, kvazaŭ por peti helpon al la ĉielo. Tuj poste la armitaj viroj disiris kaj ne plu atentis la tri malfeliĉulojn. ĉi tiuj sidiĝis sur la tero kaj rigardis sencele antaŭ sin. Robinsono decidis savi ilin. Li tial sendis Vendredon al la fortikaĵo por alporti de tie tiom da pafiloj, pistoloj, glavoj, kugloj, pulvo, kiom estus eble al li. Robinsono vidis post sia arbetaĵo, ke la armitaj viroj dise kuŝigis en la ombro d: arboj por dormi. Li atendis ankoraŭ hor-kvaronon kaj tian ŝteliris al la tri forlasitaj viroj, kiuj sidis ankoraŭ sur la ama loko. Ekterurite ili salte leviĝis, vidante subite antaŭ si Robinsonon, kiu kriis al ili angle: "Kiuj vi estas?" En la unua momento ili volis forkuri, sed Robinsono baldaŭ rekvietiĝis ilin. Li diris, ke ili ne timu, ĉar li venis kiel savanto.