Выбрать главу

"Tiam la ĉielo sendas vin!" respondis unu.

"Ĉiuj savo kaj helpo venas de Dio», respondis Robinsono, sed kiuj vi estas?»

La alparolito respondis: «Mi estas la kapitano de la ŝipo, kuŝanta tie en la maro; ĉi tiu viro estas mia direktilisto kaj tiu estas pasaĝero. La maristoj ribelis kaj prenis mian ŝipon. Unue ili intencis mortigi nin, sed post nia ripetita peto ili metis nin sur ĉi tiun insulon.

"Mi savos vin je du kondiĉoj", diris Robinsono. La unua estas: ke vi faru ĉion, kion mi ordonos al vi; la dua estas: "ke vi kunvojaĝigu nin al Anglujo, se vi refoje estos posedanto de la ŝipo."

"Volonte ni akceptas la kondiĉojn. Ni kaj la tuta ŝipo estos je via dispono."

Robinsono diris: "La ribelantoj kuŝas tie sub arboj kaj dormas. Jen, ĉiu el vi prenu pafilon kaj glavon; sed ne uzu ilin, antaŭ ol mi tion ordonos, ĉar mi esperas malliberigi, sed ne mortigi ilin."

ĈAPITRO XXXI.

Singarde Robinsono kaj liaj helpantoj ŝteliris al la arbaro. Vendredo portis la ŝnurojn, per kiuj la tri savitoj estis ligitaj. La unua ribelanto dormis tiel profunde, ke liaj manoj kaj kruroj jam estis ligitaj, antaŭ ol li komprenis, kio al li okazis. La dua, la tria ĝis la sesa estis ligataj en la sama maniero. Sed kiam ili volis ligi la du, kiuj kuŝis la plej malproksime, ĉi tiuj salte leviĝis kaj kaptis la armilojn.

"Mizeruloj", ekkriis Robinsono", jen kuŝas ligitaj viaj kamaradoj,tuj formetu la armilojn, se via vivo estas al vi kara!"

Vidante, ke konstraŭstaro estas vana, ili lasis sin ligi. Ĉiuj estis malliberigitaj en la kaverno, post kiam iliaj tranĉiloj estis forprenitaj de ili. Poste oni trenis la ŝalupon sur la marbordon.

Je la tria horo kanonpafo de la ŝipo donis la signalon, ke la ok viroj returnen iru. Post kiam du pluaj ekpafoj estis sekvintaj la unuan, alia ŝalupo estis malsuprenigata en la maron kaj direktis sin al la insulo. Robinsono kaj la liaj supreniris la monteton, por okulsekvi la ŝalupon kaj por interkonsiliĝi, kion plue fari.

En la dua ŝalupo sidis dek armitaj maristoj. Ili miris, vidante la alian ŝalupon sur la marbordo, sed ili nevidis lakamaradojn. Serĉante ili kuris ĉien, laŭte rokante, sed vane.

La ŝipestro estis rakontinta al Robinsono, ke inter la malliberuloj estas tri, kiuj nur pro timo estis helpintaj la ribelantojn. Vendredo kaj la direktilisto iris al la kaverno por demandi, ĉu ili volus ree fariĝi fidelaj al la ŝipestro, se ĉi tiu pardonus al ili. La tri viroj respondis jese. La ŝipestro poste donis al ĉiu pafilon, dirante, ke ili sekvu fidele la ordonojn de la estro.

La laste venintaj maristoj daŭrigis pafadi kaj vokadi. Sed ĉar neniu respondis kaj vidante neniun, ili reiris al la ŝalupo kaj ankrumis cent paŝojn malproksime de la marbordo. Robinsono kaj la kapitano timis, ke ili returnos sin al la ŝipo, ne plu atentante siajn kamaradojn. Feliĉe

Robinsono elpensis artifikon, por eviti tion. Li sendis Vendredon kaj mariston al la arbaro, kuŝanta du mil paŝojn de la marbordo. Per krioj ili devis veki la atenton de la maristoj en la ŝalupo. Se ili sukcesus kaj vidus, ke la ribelantoj sin direktas al la krioj, ili devus penetri pli profunden en la arbaron, por logi ilin kiel eble plej malproksimen de la marbordo. Tiu artifikto sukcesis. Apenaŭ la ribelantoj aŭdis la vokadojn, ili revenis refoje al la insulo kaj eniris la arbaron. Du postrestis, por gardi apud la ŝalupo. Vendredo kaj la maristo logis la ribelantojn profunden en la arbaron. Poste ili rekuris kiel eble plej rapide al la monteto.

Kiam mallumiĝis, Robinsono kaj liaj helpantoj ŝteliris al la boato. Ĝis dudek paŝoj ili proksimiĝis; tiam subite kaj laŭte kriante, ili kuris al la du maristcj kaj minacis mortigi ilin, se ili ne submetus sin tuj. La terurigitaj viroj estis ligataj sen kontraŭstaro. Oni trenis la ŝalupon sur la marbordon kaj kondukis la ligitojn en la plej proksiman arbetaĵon.

ĈAPITRO XXXII.

Ne longe post kiam la du maristoj, kiuj estis gardintaj la ŝalupon, estis kondukitaj en la arbaron, la kvar ribelantoj revenis lacaj ĝismorte. Kiel ili ektimis, ne trovante la ŝalupojn ! Unu el la pardonitaj maristoj estis sendata al ili pordemandi, ĉu ili volas submeti sin 3. Se ili rifuzus, la insulestro, kiu estis kun tridek armitaj viroj, agus severe kontraŭ ili. Ili devis elekti inter mallibereco aŭ la morto. Fine unu el ili demandis: "Ĉu ni ricevos pardonon?" La ŝipestro, staranta post arbo, respondis: "Tomaso Smit, vi rekonas mian voĉon; formetu la armilojn kaj mi indulgos vian vivon, sed Atkins devas morti!" Atkins nome estis la plej granda ribelulo.

Ĉiuj tuj transdonis la armilojn. Atkins sin ĵetis sur la genuojn kaj petegis: "Ho, sinjoro, pro la volo de Dio, pardonu, pardonu, la aliaj ja ne estis pli bonaj ol mi, pardonu, pardonu!"

La ŝipestro respondis, ke li ne povos pardoni lin, ĉar la insulestro decidas pri vivo kaj morto. Vendredo ligis al ĉiuj la manojn kaj piedojn. Postu venis la tri, kiuj estis postrestintaj. Kiam ili tion vidis, kio okazis, ili sin submetis sen kontraŭstaro.

Nun la kapitano kaj Robinsono, kiun oni rigardis kiel insulestron, proksimiĝis. La unua elektis kelkajn el la malliberuloj, pri kies pento li estis konvinkita. Ĉi tiujn oni kondukis al la fortikaĵo, kaj ili devis eniri en la kavernon, kie ili estis malliberigataj. La dek viroj, kiuj estis ricevintaj pardonon, staris garde antaŭ la fortikaĵo. Robinsono sciigis al ili, ke ili ne bezonas timi esti punataj, se ili helpus sian kapitanon militakiri la ŝipon. Ĉiuj promesis tion. Robinsono diris plue, ke ili per tiu helpo savos ne nur siajn vivojn, sed ankaŭ tiujn de siaj kamaradoj. Se la ŝipo ne estus perforte prenata tiun nokton, iliaj kamaradoj estus pendigataj antaŭ tagiĝo.

Nun la du ŝalupoj estis tirataj en la maron. La kapitano estis la estro de unu kaj la direktlisto komandis en la alia. Post kiam la armiloj estis disdonitaj, la maristoj eniris en la ŝalupojn kaj tuj oni ekremis al la ŝipo.

Robinsono, pri kies sorto estos decidata en ĉi tiu nokto, estis tre malkvieta. Jen li iris al la fortikaĵo, jen li direktis sin al la marbordo, jen li supreniris la monteton. Lia malkvieteco pligrandiĝis ĉiuminute. Se la ŝipo estus prenita perforte, oni pafus tri fojojn per kanono. Estis jam en la mezo de la nokto, sed nenia ekpafo aŭdiĝis. Robinsono jam perdis la kuraĝon, kiam la unua pafo interrompis la silentadon de la nokto; tuj poste dua kaj tria pafo eksonis. La ŝipo do estis prenita kaj la saviĝo de Robinsono proksime. Li ne povis plu regi sin, sed supreniris la monteton, genufleksis kaj dankis Dion. La tutan nokton li ne dormis. Fine tagiĝis, sed.... kia elreviĝo! La ŝipo estis malaperinta. ĉu la maristoj velveturis for sen Robinsono? Tion li ne povis kredi.

Sed kio estis tio? ĉe la alia flanko de la monteto li aŭdis paŝojn kaj momenteton poste la kapitano aperis. La ŝipo kuŝis ankrumita en la malgranda golfo de la insulo.

La kapitano rakontis, ke pro la mallumeco ili estis suririntaj sur la ŝipon, nerimarkitaj de la ribelantoj. Kelkaj el la ribelantoj volis defendi sin, sed baldaŭ ilirimarkis, ke kontraŭstaro vana. "Al vi", tiel la kapitano parolis al Robinsono, "mi mian liberecon kaj la reakiron de mia ŝipo. Jen ĝi kuŝas, ĝi estas via". Robinsono tamen postulis nenion por si mem. Li diris: "Mia unua peto estas, ke vi restu ĉi tie, ĝis revenos la patro de Vendredo; mia dua peto estas, ke ĉiuj hispanoj forlasu per via ŝipo ĉi tiun insulon kaj ke vi surbordigu ilin apud Kadikso; la tria, ke vi pardonu la ribelantojn, sed ke ili restu sur la insulo"