Выбрать главу

Du tagojn poste la ŝipo ekvelveturis.

La dua vojaĝo estis pli prospera ol la unua.

Sen danĝeroj ili atingis Maderon, kie ili ankrumis, ĉar la lipo bezonis kelkajn rebonigojn. Kiel Robinsono admiris la belan naturon de ĉi tiu fruktodona insulo. Kiel li ĝuis la bongustajn fruktojn kaj la vinberojn kreskantajn sur la deklivoj de la montoj. Sed jam baldaŭ li enuis. Lia karaktero estis tia, ke nenie li povis longe elteni.

Unu tagon enhaveniĝis portugala ŝipo, kiu estis vojaĝanta al Brazilujo. "Al Brazilujo! La lando, kie oni bezonas nur sin klini por kapti la oron, tien!" parolis Robinsono al si. Li adiaŭis la anglan ŝipestron; kaj jen li iris rekte al la orlando!

Multajn sinsekvantajn tagojn la vojaĝo estis prospera. Sed oni ne estis malproksime de Brazilujo, kiam subite eksplodis terura uragano, kiu daŭris ses tagojn. La ŝipo tiel deflankiĝis de sia irado, ke la direktilisto ne sciis, kie ili estas; eble en la Karaiba maro, sed tion li ne povis kun certeco diri.

En la mateno de la sepa tago la maristo en la observejo ekvidis landon. Kiel ĉiuj ĝojis! Sed en la sama tempo la ĝojo ŝanĝiĝis en malĝojon. La ŝipo renkontis ŝtonegon kaj kunpuŝiĝante kun ĝi, restis sidanta senmove. La ondoj ruliĝis per tia forteco trans la ferdekon, ke ĉiuj forkuris en la kajuton por ne esti ĵetataj en la maron. Jen iu ekkriis: "La ŝipo rompiĝas!" Tuj boato estis metita en la maron. La ŝanco, savi la vivon, estis tamen malgranda. Kun streĉitaj fortoj de ĉiuj oni batalis kontraŭ la furiozaj ondegoj. Ĉio estis vana. Alta ondo alproksimiĝis, sin ĵetis trans kaj en la boaton, kaj boato kun maristoj malaperis en la profundaĵon. Ĉiuj dronis, esceptinte Robinsonon. Granda ondo levis lin kaj ĵetis sur la marbordon. Senkonscie li kuŝis tie. Rekonsciiĝante kaj malfermante la okulojn, li vidis plu nenion de la ŝipo, de la boato kaj de

Senvole li genufleksis kaj

dankis Dion pro

siaj kunuloj. Li estis tute sola. sia mirinda saviĝo.

ĈAPITRO III.

Kiam Robinsono rekvietiĝis, li pripensis serioze la situacion, en kiu li sin trovas. Li vidis nenion krom arbetaĵoj kaj arboj, sed nenie pruvon, ke tie loĝas homoj. Li timis esti sola en tiu fremda lando. Sed li ne kuraĝis tuj iri pli malproksimen en la landon. Kun timo li restis staranta ĉe la bordo de la maro, sed post kelka tempo pelis lin la soifo antaŭen kaj serĉinte kelkajn horojn, li trovis rivereton. Trinkinte, li deziris ripozi. Li estis tiel laca, ke la kruroj ne povis plu porti lin. Sed kie li kuŝiĝus? Sur la tero? Tion li ne kuraĝis, ĉar li timis sovaĝajn bestojn. Li rigardis ĉirkaŭen kaj rimarkis arbon kun dikaj, kurbaj branĉoj. Rapide li grimpis sur ĝin, sidiĝis kiel eble plej oportune inter du branĉoj kaj ekdormis.

Jam antaŭ la sunleviĝo li vekiĝis, rigida pro la maloportuna sintenado sur la malmola lito inter la branĉoj, sed li ne kuraĝis malsupreniri la arbon antaŭ ol estas tute lume. Fine la suno ruĝe koloris la ĉielon en la oriento. La nova tago tamen ne portis al li konsilon, li sentis sin ankoraŭ pli soleca ol la pasintan tagon kaj krom tio, la malsato turmentis lin en terura maniero. Sed kiam la mizero estas granda, la saviĝo ofte estas proksime. Ĉe la marbordo li trovis kelkajn ostrojn, kio lin tre ĝojigis, kaj li povis kvietigi sian malsaton.

Li sidiĝis ĉe la marbordo, esplorrigardis trans la maron antaŭ si, sed nenie ŝipo estis videbla, nur kelkaj marbirdoj flugis kriante tien kaj reen; la ondoj sin ĵetis al la ŝtonegoj, per kio aŭdiĝis unutona bruado.

Robinsono pensis pri siaj patro kaj patrino, kiuj estis tiel malproksime; li pensis pri la agrabla hejmo en Hamburgo, kiun li eble revidos neniam. Sed jen li rememoris kanton, kiun tiel ofte kantis lia patrino:

Sed kiu fidas sian Dion

Eĉ en plej granda la mizero,

Ho, tiu timu do nenion.

Li helpas ĉiam en danĝero.

Tiu kanto kaj kun espero estontecon.

Li levis sin kaj serĉis lokon, kie li povus dormi sekure (sendanĝere). Kelkcentojn da paŝoj malproksime de la marbordo Robinsono vidis ŝtonegon, krutan altaĵon kaj en tiu li trovis samnivele kiel la tero, kavernon kun mallarĝa enirejo. Se li posedus nur pioĉon, pikfosilon, levilon, aŭ rompilon por plilarĝigi la enirejon! Sed nun tio estis malebla. Krom tio, li ne estos (sekura) sendanĝera en tiu kaverno. Li pripensis rimedon por fari malvidebla tiun rifuĝejon kaj lin kaptis la ideo, ke la arboj en lia proksimo estas speco de salikoj. Tiuj arboj estas facile transplanteblaj.

Li pensis: "Mi elterigos per la manoj multajn kaj plantos ilin unu apud alia, tiel ke ili formos barilon, post kiu mi estos sendanĝera." Tuj li komencis elterigi kelkajn junajn arbetojn kaj plantis ilin sur la loko, kie li volis loĝi.

fJ

i

konsolis lin li atendis la

sfc

La laboro prosperis tiel malrapide, ke li ĉe la vesperiĝo transplantis nur kvin arbetojn.

La malsato pelis lin al la marbordo. Sed ne trovante ostrojn, li estis devigata pasigi la nokton kun malplena stomako. Sed kie li devus dormi? Li decidis fari tion sur la arboj, kiel la birdoj, kaj eĉ tiel longe, ĝis kiam lia loĝejo estos preta. Pro antaŭzorgo li sin ligis per fortika rampkreskaĵo al branĉo de arbo, apogis la dorson sur la trunko kaj ekdormis.

ĈAPITRO IV.

La sekvantan matenon Robinsono tuj iris al la marbordo, esperante trovi nutraĵon. Li elektis alian vojon ol en la antaŭa tago. Kiel granda estis lia ĝojo, kiam li trovis kokospalmon, kiu, kiel ĉiuj palmoj, ne havis branĉojn, sed nur foliaron el longformaj, grandaj folioj, inter kiuj pendis pezaj fruktoj. Per ŝtono li faligis unu, kiu estis tiel granda kiel kapo de infano. La plej eksteran, fibrecan ŝelon li forigis per akra ŝtono, sed jen li renkontis duan ŝelon. Li ne sukcesis trabori tiun ŝelon, sed li tiel longe martelis sur ĝin, ke fine ĝi krevis. Reviviganta suko elfluis kaj ankaŭ la kerno estis bongusta, Kvietiginte sian malsaton, li rekomencis la laboron de la antaŭa tago. Li uzis grandan mitulkonkon; per tiu la laboro progresis pli rapide.

Ankoraŭ la saman tagon li malkovris kreskaĵojn, kiuj multe similis linon. Li esperis povi fari el la basto de tiuj kreskaĵoj, specon de ŝnuro. Li eltiris grandan amason el la tero, kunligis ilin je fasketoj kaj malsekigis ilin per akvo, ĝis ili estis sufiĉe molaj; tiam li sekigis ilin en la radioj de la suno. Poste ili estis batataj per dika bastono, per kio li akiris fibrojn, el kiuj li faris ŝnuron.

Per tiu ŝnuro li ligis konkegon al bastono. La objekto, kiun li per tio estis farinta, povis utili kiel ŝovelilo.

Post kelkaj tagoj la interspaco antaŭ la kaverno estis limigita per vico da arboj. Opiniante, ke unu tia vico ne sufiĉos por protekti lin, li plantis duan vicon post la unua kaj plekt-unuigis ilin per verdaj branĉoj. La interspacojn, kiuj restis ankoraŭ, li plenigis per branĉetaroj, kaj tero. Post tio li faris fortikan ŝtuparon el ŝnuroj. Li opiniis, ke estas malsingarde, lasi malfermaĵon en la plektobarilo kaj tial la ŝtuparo devis esti uzata por eniri en la loĝejon. La ŝtonego, en kiu sin trovis la kaverno, estis alta tri metrojn. Supre sur ĝi staris dika arbo kaj al tiu Robinsono ligis la ŝtuparon . Poste li pripensis pri tio, ĉu m; estus eble, tiel pligrandigi la kavernon, ke ĝi povus utili al li kiel loĝejo. Feliĉe li trovis pintan ŝtonon kun truo. Kun helpo de bastono, kiu servis kiel tenilo, li faris hakilon.

Ĝi ne estis tre akra, sed sukcesis al li faligi per ĝi junan arbeton. Plue li trovis du aliajn ŝtonojn, ol kiuj unu povis esti uzata kiel martelo kaj la alia kiel ĉizilo. Li povis uzi ilin por pligrandigi sian kavernon.

Tuj li iris hejmen kaj komencis labori. La laboro progresis rapide kaj post kelkaj tagoj la kaverno estis sufiĉe granda. Intertempe li estis tranĉinta grandan kvanton da herbo, el kiu li faris fojnon. Ĉi tiun li portis en la kavernon. Nun li povis oportune kuŝiĝi, post kiam li pasigis tiom da noktoj sur la arboj.