Выбрать главу

Por ne miksi la tagojn, Robinsono faris almanakon. Li serĉ-elektis kvar arbojn, starantajn unu post la alia kaj kiuj havis glatan trunkon. En la plej altan li faris ĉiuvespere tranĉaĵon. Tiu tranĉaĵo signifos unu tagon. Kiam sep tranĉaĵoj staros sur la trunko, li faros tranĉaĵon en la duan arbon; tiu signifos unu semajnon. Kiam monato estos pasinta, tiam estos farata tranĉaĵo en la trian arbon, dum pli profunda en la kvara arbo montros, ke pasis tuta jaro.

Intertempe Robinsono malkvietiĝis pri tio, kiel trovi nutraĵon en la estonteco. Jam pli ol la duona parto de la nuksoj estis (konsumita) manĝita kaj nur malmultaj ostroj troviĝis sur la marbordo. Li tial decidis entrepreni malkovran ekskurson en la sekvanta tago. Unue li plektis sunombrelon el salikbranĉoj por protekti sin kontraŭ la varmegaj sunradioj. Poste li faris ĉasosakon por enmeti kelkan manĝaĵon.

ĈAPITRO V.

La suno ankoraŭ ne leviĝis, sed Robinsono jam staris preta por ekvojaĝi. La ĉasosakon li pendigis ĉe la flanko; ŝnuron, tenantan la hakilon, li ligis ĉirkaŭ la talio, la sunombrelon li tenis en la mano kaj kuraĝe li forlasis la kavernon.

Poste li prenis kelkajn kokosnuksojn kaj ostrojn, trinkis iom da akvo el la rivereto kaj ekpromenis.

Estis bela mateno. Miloj da birdoj, grandaj kaj malgrandaj, kantis sian matenkanton. La kreskaĵoj kaj floroj disvastigis la plej agrablajn odorojn. Robinsono sentis sin ĉiam pli kaj pli bonhumora kaj vole nevole sonis el liaj lipoj gaja kanto. Sed kiel ajn bonhumora li estis, li ne estis sen timo pro sovaĝaj homoj kaj bestoj. Tial li ne kuraĝis penetri en la arbarojn, sed restis sur la ebena tero.

Multajn horojn li jam marŝis ne rimarkinte ion neordinaran, kiam lian atenton tiris kreskaĵoj, al li tute nekonataj. Li kredis, ke iliestas malaltaj arbetaĵoj. Sur kelkaj pendis ruĝaj, sur aliaj bluaj aŭ blankaj floretoj. Inter ili estis ankaŭ kelkaj, kiuj portis malgrandajn verdajn pometojn. Li deŝiris pometon, mordis en ĝin, sed kiel malbongusta ĝi estis! Li ekkoleris, volis venĝi sin kontraŭ la kreskaĵo kaj ĝin eltiris el la tero, sed tiam li vidis, ke multaj grizaj napoj sidas ĉe la radiko.

Kaj, kvankam ili ne estis manĝeblaj, li metis kelkajn en sian ĉasaĵujon2.

Fine li alvenis al arbaro. Li decidis matenmanĝi tie. Li sidiĝis sub ombroriĉa arbo kaj bonapetite manĝis la kokos-nuksojn kaj ostrojn.

Sed ĉu li subite ne aŭdis la bruon de paŝoj? I.i rigardis posten kaj vidis alproksimiĝi grandan aron da sovaĝaj bestoj, kiuj tre similis cervojn. Ili estis lamoj. Robinsono sentis grandan deziron manĝi pecon da rostita viando. Tial li volis klopodi mortigi aŭ kapti unu el la bestoj. Kun la hakilo en la mano li kaŝis sin post arbo. La senzorgaj bestoj pasis la arbon, post kiu Robinsono estis kaŝinta sin. Kiam unu el la lamoj estisapud li, li tiel proksimiĝis, ke li povis trafi ĝin per la hakilo. Li batis ĝin tiel forte sur la nukon, ke la besto ,falis. La mortigitan lamon li surŝultrigis kaj portis hejmen. Dum la iro tien li tre ĝojis, malkovrante citronarbon, sub kiu kuŝis maturaj fruktoj kaj vinberoj. Veninte hejmen, li senfeligis la lamon per akra ŝtono, ĉar tranĉilon li ne havis.

La felon li streĉis en la sunlumo por sekigi, ĉar li komprenis, ke ĝi povus esti al li tre utila. Post kiam li estis distranĉinta la beston, li devis fari rostpikilon. Robinsono dehakis de arbo belan rektan branĉon, senŝeligis kaj pintigis ĝin. Poste li serĉis du fork-formajn branĉojn, kiuj devis servi kiel portiloj de la rostpikilo. Pintiginte tiujn, li metis ilin en la teron je malgranda distanco unu de alia, trapikis pecon da viando kaj metis ĝin sur la forkojn. Sed nun mankis al li la plej bezona: nome fajro! Robinsono multfoje ekaŭdis pri tio, ke la sovaĝuloj faras fajron, frotante du pecojn da seka ligno unu sur alia, kaj tion li volis klopodi mem. Li prenis du tiajn pecojn kaj frotadis ilin unu sur la alia, ĝis kiam la ŝvito gutfalis de lia vizaĝo. Sed ĉiu

peno estis vana. La ligno varmegiĝis, eĉ ekfumis, sed ne volis ekflami. Senkuraĝiĝinte, li forĵetis la lignopecojn. Feliĉe li memoris, ke la Tartaroj, anstataŭ rosti la viandon, rajdas tiel longe sur ĝi, ke ĝi moliĝas. Pensante pri tio, li metis senostan viandpecon inter la ŝtonojn kaj batetadis sur la pli supran tiel longe, ke la viando fariĝis mola. Poste li manĝis kun tiom da apetito, kiel li ne estis manĝinta dum longa tempo.

ĈAPITRO VI.

Post la manĝado Robinsono pripensis pri tio, kio estas farota. Li decidis, buĉi tiom da lamoj, kiom li povus kapti, por ke li havu grandan kvanton da viando por la venonta vintro. Kun tiu decido li ekdormis. Li vekiĝis, kiam la suno staris jam alte sur la ĉielo. La decido de la antaŭa tago tamen devis esti prokrastata, ĉar pluvis tiel, ke eliri estis neeble. La pluvon akompanis uragano, kiu rekvietiĝis je la posttagmezo. Poste Robinsono pretigis sin por eliri. Dum li sin klinis por kapti la ĉasosakon kaj la hakilon, li estis ĵetata teren per forta tertremo. Duone sveninta li kuŝis kelkan tempon sur la tero. Kiam li rekonsciiĝis, li eliris la kavernon. Tiam li vidis, ke la arbo, al kiu estis ligita la ŝtuparo, kuŝas sur la tero. La arbo estis trafita do la fulmo. Sed feliĉe, la trunko brulis.

Jen li subite posedis, kion li antaŭ ĉio bezonis: la tiel necesan fajron. La supra parto de la trunko al kiu estis ligita la ŝtuparo, estis sendifekta. Robinsono prenis brulantan pecon da ligno kaj faris grandan fajron por rosti la viandon, kiu pendis ankoraŭ sur la rostpikilo. Poste li estingis la fajron de la brulanta arbo.

La antaŭa manĝo de Robinsono estis sen salo, sed nun li ĉerpis kelkan marakvon per la kokosŝelo kaj ŝprucigis ĝin sur la viandon.

Kun kia ĝojo li enbuŝigis la unuan bone rostitan pecon da viando! Li devis de nun zorgi pri tio, ke la fajro ne plu estingiĝu. Li vidis, ke ĉirkaŭ metro super la tero elstaras el la roko granda ŝtono, kaj eĉ tiel malproksimen, ke la tero sub tiu ŝtono estis ankoraŭ seka. Li tuj sciis, ke tiu loko ne nur estas taŭga kiel fajrejo sed ankaŭ, ke li povos konstrui tie kuirejon kun fajroloko kaj fumtubo. Tuj li komencis labori. Per la ŝovelilo li faris truon sub la ŝtono sufiĉe larĝan en la monteto. Poste li volis masoni muron ĉe ambaŭ flankoj de la truo ĝis la elstaranta ŝtono.

Robinsono ĉiam bone atentis kaj tial li estis rimarkinta, ke argilo troviĝas en la proksimo de la kaverno. Kiam li estis farinta la truon, li iris al la loko, kie li antaŭe vidis la argilon. La tero moliĝis per la pluvo kaj

tial li sen peno povis elfosi kelkajn argilpecojn, kiujn li faris brikformaj.

Baldaŭ granda nombro da tiaj brikoj estis farita. Li metis ilin unu post alian, por ke ili sekiĝu en la sunradioj. Poste li kun apetito manĝis la restaĵon de la rostita viando kaj la kokosnukson. Kiel feliĉa li sentus sin, se li havus ĉe si nur unu homon, kiu povus esti lia akompananto.

La suno staris alte sur la ĉielo kaj tial Robinsono ne volis jam kuŝiĝi por dormi. Por uzi la tempon plej utile, li refoje prenis la ŝovelilon por fari la truon ankoraŭ pli profunda. Subite lia ŝovelilo tuŝis malmolan objekton. Li pensis, ke ĝi estas ŝtono; sed kiel li miris, kiam anstataŭ ŝtono aperis peco da pura oro. La oro tamen estis al li tute indiferenta. Malŝate li puŝis ĝin flanken. "Ĝi estas nur oro", li diris; "tiu metalo estas al mi sen valoro. Pli volonte mi estus trovinta pecon da fero, el kiu mi eble povus fari bonan ŝovelilon aŭ tranĉilon. Kiel volonte mi donus tiun oron por plenmano da najloj, aŭ por ia laborilo!" Kaj li jam ne tuŝis la trezoron kaj eĉ ne pensis plu pri ĝi. Poste li iris al la marbordo kaj esplor-rigardis trans la grandan akvoebenaĵon por vidi. ĉu ŝipo proksimiĝas. Sed li vidis nenion krom aero kaj akvo; kaj kiel volonte li dezirus returnen iri al siaj gepatroj! Intertempe la suno malaperis post la horizonton. Robinsono iris al sia dormejo, dum la fajro malrapide bruladis.