Выбрать главу

ĈAPITRO VII.

Ĉar la varmego dum la tagmezo estis preskaŭ ne eltenebla, Robinsono decidis fari la malfacilan laboron ĉiam matene aŭ vespere. Tial li ellitiĝis la sekvantan matenon antaŭ sunleviĝo, metis lignon sur la fajron kaj matenmanĝis duonan kokosnukson, kiu restis al li de la antaŭa vespero. Post la matenmanĝo li volis meti pecon da viando sur la rostpikilon; sed kiel li malĝojis vidante, ke ĝi estas nemanĝebla. Li tial devis kontentiĝi sen viando.

Li pensis: "Se mi rostus en la varmega cindro la de mi trovitajn fruktojn, eble ili estus "bongustaj". Kaj por provi tion, li metis kelkajn en la cindron. Tiam li refoje turnis sin al la argilo. La laboro prosperis tiel bone, ke li faris sufiĉe da ŝtonoj antaŭ la tagmezo.

._!„ r-':-l-' T7T

Poste li iris al la marbordo. Li tamen ne trovis ostrojn, sed grandan testudon, kiu pezis pli ol kvindek kilogramojn. Robinsono batis tiel longo la malsupran flankon de la ŝelo, ke ĝi dispeciĝis. Tiam li mortigis la testudon, trenis ĝin al sia kaverno kaj baldaŭ li rostis pecon da testudviando sur la rostpikilo. Nun li demandis al si, kiel agi por konservi la ceteran parton de la viando. Li ne povis pekli ĝin, ĉar li ne posedis barelon nek salon. La bongusta viando, per kiu li povos nutri sin dum multaj tagoj, tial devis esti forĵetata jam la sekvantan tagon.

Feliĉe lin frapis la ekpenso, ke la supra parto de la ŝelo bone povus utili kiel barelo kaj li povus uzi marakvon anstataŭ salo. Intertempe la sur la rostpikilo pendanta viando estis rostita. "Nu", diris Robinsono, "ĉe ĉi tiu delikata viandpeco, iom da pano estos bonvena."

Nun li pensis pri la napoj metitaj en la cindron. Li elprenis ilin; kia surprizo! La terpomoj estiĝis molaj. Kiam li rompis unu el ili, ĉi tiu odoris tiel agrable, ke li tuj sen pripensado metis ĝin en la buŝon. Robinsono manĝis kiel reĝo.

Estis tro varme por eliri. Tial li kuŝiĝis sur la fojnliton por kviete pripensi, kion li plue faros. Multaj tagoj devis ankoraŭ pasi antaŭ ol li povos komenci masonadi. "Mi do povas fari nenion krom ĉasi. Sed, kiel mi konservos la viandon!" li pensis, "se mi tiel konstruus mian kuirejon, ke mi povus fumaĵi la viandon". Rapide li salte leviĝis, ekstaris antaŭ la loko, kie li volis konstrui la kuirejon kaj pripensis, kiel li plej bone povos trafi sian celon. Baldaŭ li vidis, ke li sukcesos. En la muroj estu nur kelkaj truoj, tra kiuj bastono povus esti metata. Volonte li tuj komencus masoni, sed li devus havi paciencon kaj atendi ankoraŭ kelkajn tagojn.

Li intencis intertempe kapti lamojn kaj malsovaĝigi ilin. Sed kiel kapti tiujn bestojn? Baldaŭ li trovis la rimedon. Li tord-faris longan dikan ŝnuron, ĉe kies fino li faris banton. Ĉi tiun banton li ĵetos se eble, ĉirkaŭ la kolon de la unua lamo, kiun li renkontos.

Li prokrastis la ĉasadon ĝis la sekvanta tago, unue ĉar la loko, kie la lamoj kutimis trinki, estis malproksime de lia loĝejo, due ĉar li ne sciis, ĉu la besto] kutimas trankviligi sian soifon en la vesperoj. Intertempe li ordigis ĉion, kion li bezonos la sekvantan tagon. Unue li metis kelkajn terpomojn en la ĉasosakon, due li tranĉis pecon da viando de la testudo kaj superverŝis ĝin per marakvo. Ne vesperiĝis ankoraŭ; li tial promenis kelkan tempon laŭ la marbordo, kie freŝa orienta vento plidolĉigis la varmegon. Dum la promeno lin kaptis la deziro bani sin. Robinsono estis lerta naĝanto. Sen peno li naĝis al insulolango, kiu nur ĉe la alfluo kuŝis sub la maro. Kiam komencis la forfluo, multaj testudoj, ostroj kaj mituloj postrestis sur la ŝlimaĵo. Surtiu lokosvarmis amasego da fiŝoj. Se li posedus reton, li povus kapti grandan fiŝaron. Sed reton li ne posedis. Li tamen ne dubis pri tio, ke li sen peno povos fari unu. Li sukcesis jam en tiel multaj aferoj; kial do li ne povos plekti reton? Refreŝiĝinte de la bano, li sin vestis kaj plenkuraĝe returnis sin al sia kaverno.

ĈAPITRO VIII.

Robinsono jam frue leviĝis en la sekvanta mateno. La ĉasosakon li plenigis pcr rostitaj terpomoj kaj viando de testudo, li sin armis pcr la hakilo, kiun li pendigis per ŝnuro ĉirkaŭ la talio, kaptis la sunombrelon kaj ekmarŝis. Li decidis iri laŭ ĉirkaŭvojo. Jen por la unua fojo li vidis papagojn. Kiel li deziris posedi iun! Tuj poste li malkovris inter la ŝtonegoj la tiel longe deziritan salon. Per malpezaj paŝoj Robinsono sin direktis al la loko, preter kiu ordinare iris la lamoj. Tien venante, li malkovris neniun postsignon de ĉasaĵo. Li havis ankoraŭ multan tempon por manĝi; li tial ekmanĝis. Kiel bongustaj estis nun la terpomoj kaj la viando pro la salo, kiun li povis uzi. Fine la lamoj proksimiĝis kuretante en la malproksimo. Robinsono kun la ŝnuro kun banto sin kaŝis post arbo. La plej granda parto de la bestoj estis jam pasinta, kiam sukcesis al li ĵeti la banton ĉirkaŭ la kolon de lamo. La kaptito estis patrino de du lamidoj. Ili sekvis ŝin al la loĝejo de Robinsono. Sed kie loki la bestojn, ĉar li ne havis stalon. Li dehakis kelkajn branĉojn de la arboj kaj metis ilin en la teron, unu tiel proksime al la alia, ke ili formis ĉirkaŭbarilon. Interne de tiu ĉirkaŭbarita spaco, kies enirejon li fermis per ŝnuroj, li lokis la bestojn. Kiel feliĉa Robinsono nun sentis sin! Ne nur ĉar li posedis vivantajn estaĵojn kiel akompanantojn kvankam ili estis nur bestoj sed ankaŭ ĉar li de nun havos lakton kaj kelkfoje li povos fari buteron kaj fromaĝon. Krom tio li eble sukcesus fari al si vestaĵojn el la lano de la lamoj.

La bestoj baldaŭ kutimiĝis al sia mastro kaj eĉ tiel, ke ili saltetante venis renkonte al li, kiam li rehejmiĝis. Ili tiam flaradis liajn manojn por esplori, ĉu li kunportas freŝan herbon, kiun ili tiel ŝatis. Kiam la idoj estis trimonataj, li apartigis ilin de la patrino. Post tiu tempo li ĉiam havis abundon da lakto.

Intertempe la ŝtonoj fariĝis sekaj kaj malmolaj. Anstataŭ kalko li uzis argilon kaj plata ŝtono servos kiel trufo. Li eĉ sciis fari nivelilon kaj plumbofadenon. Sed kiel li transportus la ŝtonojn? Post multa streĉita laboro Robinsono sukcesis plekti paron da korboj. Li kunligis ilin per ŝnuro; tiun li tiel metis trans la dorson de lamo, ke ĉe ĉiu flanko de la besto pendis korbo. Vole la lamo servis lin kiel ŝarĝobesto. En malmultaj tagoj la bezonaj ŝtonoj estis transportitaj. La masonado prosperis rapide kaj unu el la muroj estis jam sufiĉe alta, kiam neatendita okazintaĵo subite ruinigis tutan lian laboron.

ĈAPITRO IX.

Estis nokto. Robinsono kviete dormis, kiam subite lin vekis terura subtera bruado. La tero tremis. Terurite li salte leviĝis, ne sciante, kion fari. Unu tremego sekvis alian; la teruriga, subterabruo daŭradis; uragano eksplodis; arboj.estis ĵetataj teren, pecoj da ŝtonegoj ruliĝis malsupren kaj super ĉio tio aŭdiĝis la muĝado de la koleranta maro. Preskaŭ freneza pro teruro la kompatinda Robinsono forkuris al la antaŭkorto kaj lin sekvis la lamoj. Sed tie neniu estis sekura pro la ruliĝantaj rokpecoj. Li forkuris sur la monton, sed kun teruro rapidis returnen, ĉar tie estiĝis kratero, ĵetanta supren grandan amason da cindro kaj koto, kaj varmega lafo ruiniganta ĉion sur sia vojo, fluis malsupren.

Robinsono forkuris al la marbordo. Sed ankaŭ tie li estis en danĝero. Giganta pluvego ŝanĝis en malmultaj minutoj la tutan marbordon en maron ondmoviĝantan. Apenaŭ li sin savis, grimpante sur arbon.dum la lamoj estis fortrenataj de la akvo.

Iom post iom, scd tre malrapide, la uragano kvietiĝis; la tertremoj ne ripetiĝis, la steloj eklumis tra la nuboj kaj la vento kuŝiĝis.

Malĝojaj pensoj amasiĝis en la kapo de Kobinsono. Li sin sentis pli malfeliĉa ol iam antaŭe. Lia kaverno, lia sola rifuĝejo sen dubo estis plena de pecoj da roko; liaj lamoj, kiujn li tiel ŝatis, eble estis dronintaj; ĉio, kion li konstruis kaj faris kun tiom da peno, estis eble ruinigita. Senkuraĝiĝinta li apogis sin al arbo.