Выбрать главу

Je tagiĝo kaj preskaŭ sonĝante, li reiris al sia loĝejo. Jen li vidis la lamojn, kiuj saltetante venis renkonte al li.

La malprofito, kiun kaŭzis la tertremo, ne estis tiel granda, kiel li antaŭe timis. Kvankam la tiel nomita subtegmentejo de la domo estis ruinfalinta, ŝajnis tamen al Robinsono, ke estus eble al li, forigi la falintajn ŝtonpecoĵn kaj kuraĝe li komencis senigi sian loĝejon de la rubaĵo.

Tion li baldaŭ estis farinta. Sed la rokpecoj devis esti forigataj kaj estis al li neeble, forporti aŭ forruli ilin. Feliĉe Robinsono rememoris,

ke laboristoj ordinare uzas levilon por forigi pezajn

A" ' i

■ ·" 'V

objektojn. Dika bastono povus anstataŭi tian levilon kaj kun streĉitaj fortoj li rulis la rokpecojn el la kaverno. Tiam Robinsono kuraĝis refoj e iri al la vulkano. Kiel li malĝojis vidante, ke la varmega lafo estis fluinta en la direkto al la terpomkampo. Li timis, ke ĉiuj terpomoj estas perditaj. Feliĉe tio ne okazis; la kreskaĵoj tute ne suferis, ĉar la lafo estis forfluinta flanke de la kampo.

En tre simpla maniero Robinsono faris kalkon.

La vulkano estis ĵetinta

..v- \

—a. -

grandan amason da kalkaĵo. Tiu kalkaĵo devas esti bruligata en forno antaŭ ol oni povas ĝin uzi. ĉi tiu kalkaĵo tamen ne bezonis tion, ĉar la vulkano jam faris, kion alie faras la forno. Robinsono tial havis nenion por fari krom fosi

truon, enĵeti la kalkaĵon, surverŝi akvon kaj miksi unu kun la alia. Tiel la kalko fariĝis taŭga por servi kiel masonkalko. En mallonga tempo la du muroj estis sufiĉe alte masonitaj por la celo.

ĈAPITRO X.

La vintro proksimiĝis kaj tial Robinsono devis zorgi pri la vintroprovizaĵo. Li kaptis ok lamojn kaj kelkajn el ili li metis en la ĉirkaŭbarilon ĉe la malsovaĝiĝintaj kaj la aliajn li buĉis. La viandon li peklis kaj pendigis poste en la fumelirejo. Li nun ne bezonis timi malsaton.

Sed kie li metos la fumaĵitan viandon? Tre apud la kaverno, parto de la roko estis enfalinta ĉirkaŭ du metroj, per kio estis formiĝinta groto, kies elirejo troviĝis sur la antaŭkorto. ĉi tiu groto estis bonega loko por viando. Li tial posedis loĝejon, kuirejon kaj kavon kiel eble plej proksimaj unualalia.

Tri laboraĵoj estis ankoraŭ penumotaj: li devis ankoraŭ fari fojnon, kolekti brullignaĵon kaj elterigi terpomojn. La faritan fojnon li amasigis. Ĉiufoje kiam li alportis alian, li knedis ĝin kiel eble plej dense, por ke la pluvakvo ne povu penetri en ĝin.

Estas proverbo, kiu instruas al ni, ke homoj estiĝas saĝaj per malgajno kaj Robinsono spertis la verecon de tiu proverbo; nome lia fojno komencis varmiĝi, ĉar ĝi ne sufiĉe sekiĝis. Li tre miris, vidante, ke la fojnamaso sekvis la ekzemplon de la vulkano; fulmonubo eliris el ĝi, dum la fojno estis brule varmega. Plej rapide li disĵetis ĝin en la sunradioj, por ke ĝi povu kiel eble plej bone sekiĝi kaj tiam li faris novan amason, kiun li kovris per tegmento el kanoj.

La sekvantan matenon li kolektis grandan kvanton da brulolignaĵo, kiun li metis en la kavon; poste li deŝiris la maturajn citronojn.

La unua vintro tre malrapide proksimiĝis. Estis jam en la fino de Oktobro kaj ankoraŭ ĉiam estis somero.

En la komenco de Novembro la vetero subite ŝanĝiĝis. Ekpluvegis kaj la pluvego daŭris dek kvar tagojn; dum tiu tempo Robinsono ne povis eliri sian kavernon. Apenaŭ li povis ĉiujage forlasi ĝin dum momento poralporti manĝaĵon kaj brulolignaĵon en la kelon kaj por nutri kaj melki la lamojn. Kiel li enuis en tiuj tagoj!

Kion li volus doni por libro, aŭ por papero, plumoj kaj inko! «Ho», li ofte diris al si, «kia malsaĝulo mi do estis, pli volonte promeni sur la stratoj, ol lerni en la lernejo. La plej enuiga libro estus nun al mi trezoro, kaj unu folio da papero kaj skribilaro estus por mi pli valoraj ol trezoroj."

La enuo estis kaŭzo, ke li entreprenis ĉiajn laborojn. Jam longe li estis pripensinta, ĉu li povus fari argilajn paton kaj lampon. Kvankam pluvis ankoraŭ, li kolektis korbon da argilo kaj komencis knedi kaj formi ĝin; fine li estis farinta kelkajn objektojn, unu el kiuj similis paton, alia lampon.

Nun li klopodis fari fiŝreton. Ŝnurojn li havis abunde. Unue li ne sukcesis fari taŭgan banton, sed ripetado estas la plej bona lernado fine li sukcesis. En du semajnoj estis farita reto, kiu preskaŭ ne malsuperis ordinaran fiŝreton.

Li tamen ne povis eliri. Kion do li faros? Nu, eble li sukcesos fari pafarkon kaj sagojn!

Per ili li povus ĉasadi kiel vera ĉasisto, kaj, kio estis ankoraŭ pli grava, li povus pli bone defendi sin dum eventuala atako. Kvankam pluvegis ankoraŭ daŭre, li forlasis la kavernon por serĉi fortikan sed malfacile rompeblan kaj elastan lignon. Trovinte ĝin, li tuj komencis labori, dum li precipe sentis, ke al li mankas ŝtala tranĉilo. Kiel malrapide li progresis! Nur post naŭ tagoj li estistranĉinta pafarkon kaj kelkajn sagojn. Sur la pintoj de la sagoj li fiksis akrajn fiŝostojn. Poste li faris lancon el longa rekta branĉo. Ĉe ĝia fino li fiksis akran fajroŝtonon. La lanco fariĝus terura armilo en la mano de Robinsono, se li nur sin ekzercus regule.

La pato kaj la lampo ŝajnis nun esti sufiĉe sekaj. Sed lampo ne povas esti uzata sen oleo kaj oleon li ne havis. Robinsono tamen trovis rimedon! Fanditan grason li uzis kiel oleon. Li ĵetis pecon da graso en la paton kaj metis ĝin sur la fajron. Sed la pato ŝajnis esti spongo: ĉiu fandita graso penetris en la porojn de la argilo. Kia elreviĝo! "Kial do", tiel li ekkriis, "ne ensorbas la potoj, faritaj de potistoj kaj kiuj tamen ankaŭ estas el argilo, kaj kial mia poto estas tiel poreca?" "Jes, jes", li diris post kiam li pripensis momenton, "tio okazas, ĉar la potoj estis kovritaj de tavoleto vitrigita, kaj ne la mia." Li memoris esti leginta, ke ne nur sablo sed ankaŭ argilo ŝanĝiĝas en vitron, se ĝi estas forte varmegigata. Li pensis: la potistoj sendube metas la potojn en varmegan fornon kaj ilin elprenas, kiam la argilo komencas fandiĝi. Per tio ili estas kovrataj de tavolo el vitro."

Robinsono tial lokis la paton en grandan fajron. Li timis ke ĝi krevus. Tio ne okazis, sed ankaŭ ne formiĝis tavoleto el vitro. Li diris al si: "Eble tio ne okazis, ĉar la varmego estis tro malforta. Se mi nur havus fermeblan fornon. En tiu mi sendube trafus la celon" Kaj li decidis masoni fermeblan fornon tuj post kiam la pluva sezono estos pasinta. Sed pluvegis ankoraŭ torente dum du monatoj. Poste la suno denove komencis lumi tra la nuboj.

ĈAPITRO XI.

Robinsono pensis.ke la vintro nun estas komenciĝonta. Sed li trompiĝis, ĉar post la pluva sezono la vetero fariĝis ankoraŭ pli varma. La naturo daŭre ornamiĝis per sia printempa vesto, sur la arboj kreskis novaj folioj inter la juna verdaĵo. Kun ĝojo li salutis tiun belan sezonon. Sed multe mankis al li. Liaj vestoj estis preskaŭ tute eluzitaj kaj li ne sciis, el kio li faros por si novajn. Kaj kiel li estus turmentata de la ĉie svarmantaj kuloj kaj moskitoj, se la lastaj ĉifonoj defalus de lia korpo.

Plej multe li tamen bezonis ŝuojn kaj ŝtrumpojn, ĉar la moskitoj tiel senkompate pikadis liajn krurojn, ke li estis senespera pro doloro.

Tiam, li elpensis, tranĉi kelkajn felojn je longaj bendoj kaj ruli ilin ĉirkaŭ la krurojn kaj piedojn. Ankaŭ li faris maskon el rigida peco da felo. Liaj kruroj kaj vizaĝo nun estis protektataj kontraŭ novaj atakoj de la insektoj. Robinsono por tio fariĝis sia propra ŝuisto, sed li ne ripozus antaŭ ol li estus ankaŭ sia tajloro. Kaj post kelka tempo li faris jakon kaj pantalonon el lamofeloj. Imagu vidi Robinsonon tiel strange vestitan! De la kapo ĝis la piedoj li estis kovrita de vilaj feloj; je lia zono pendis hakilo; sur la dorso li havis ĉasosakon, pafarkon kaj sagojn; en la dekstra mano li tenis la lancon, en la maldekstra la sunombrelon kaj lian kapon kovris alta ĉapo anstataŭ ordinara ĉapelo.