Выбрать главу

Jen refoje li devis baki patojn kaj en malmultaj tagoj li estis masoninta fornon. La patoj estis metataj en ĝin kaj granda fajro estis ekbruligata. Kiel scivola Robinsono estis je la rezulto! Sed kia elreviĝo lin atendis, ĉar kiam en la vespero li elfornigis la patojn, nur unu estis kovrita de maldika tavoleto el vitro. Kio estis la kaŭzo de tio? Li memoris, ke en tiu pato antaŭe estis iom da salo. Robinsono tiel tre okaze malkovris, ke li bezonas salon por vitrigi la patojn.

ĈAPITRO XII.

La sekvantan matenon li ripetis la provon. Kelkajn patojn li malsekigis per sala akvo, en aliajn li metis sekan salon. Kiam li enfornigis la patojn, li subite sentis sin malsana. Li havis teruran kapdoloron, apenaŭ li povis teni sin sur la piedoj kaj liaj kruroj preskaŭ ne povis porti lin. Li sin trovis en la plej malĝojiga situacio, kiun oni povas imagi. Senigita de ĉiu homa helpo, li verŝajne pereos en mizera maniero. Li eksidis, apogante la dorson al arbo. Post kelka tempo li treniris al sia loĝejo, ĉerpis kun peno iom da akvo en kelkajn kokos-ŝelojn, metis ilin apud la liton flanke de kelkaj kuiritaj terpomoj kaj kvar citronoj. Tiam li falis senforta sur la liton. Ĉiun esperon li perdis kaj li deziris morti. Sed tuj poste li pentis pro tiu deziro. Li pensis: "ĉu mi ne estas infano de Dio, ĉu Li ne estas mia amplena Patro, ĉu Li ne zorgos pri mi?»

Kelkan tempon poste lin atakis terura febro. Du horojn li tremetadis pro malvarmo; tiam al li fariĝis varmege. Estis al li, kvazaŭ fajro trafluas liajn vejnojn. Li spiregis kiel iu, kiu kuris ĝis kiam li perdis la spiron. Kun peno li metis la kokosŝelon al la lipoj. Fine li komencis ŝviti, per kio li sentis sin iom pli bona. Horon poste li rampis al la fajro kaj enĵetis iom da ligno, por ke ĝi povu bruli ĝis la venonta tago. La nun proksimiĝanta nokto estis la plej malĝoja el lia vivo. Malvarmo kaj varmego turmentis lin laŭvice kaj sen interrompo.

Kiam li vekiĝis la sekvantan matenon, li sentis sin pli bona, sed je la vespero la febro refoje lin atakis. La fajro intertempe estingiĝis kaj la akvo fariĝis netrinkebla. Robinsono estis tiel malsana, ke li ne povis plu sin turni. Li pensis, ke li mortos, sed fine li ekdormis.

Kiam Robinsono vekiĝis, la suno staris jam alte sur la ĉielo. Mirigite, kiel iu, kiu ne dormas, sed tamen ne tute vekiĝis, li rigardis ĉirkaŭen. Kvankam li sin sentis laca, li tamen ne estis plu malsana. Post la febro li estis ŝvitinta sanige.

Terura soifo turmentis lin, sed la akvo apud lia lito estis netrinkebla. Feliĉe li pensis pri la citronoj. La suko freŝigis lin kaj li refoje ekdormis.

Li dormis la tutan nokton kaj kelkajn horojn de la sekvanta tago. Kiam li fine malfermis la okulojn, li sentis sin kiel alia homo, li estis tute resaniĝinta.

Lia unua penso estis pri la lamoj, liaj fidelaj kunuloj.

Malfacile li iris eksteren; rideto glitis sur lia vizaĝo, kiam li vidis la bestojn en la ĉirkaŭbarilo. Sukcesis al li melki la laminon. La dolĉa lakto refreŝigis lin; li nutris la lamojn kaj kun peno li rehejmiĝis, kie li baldaŭ ekdormis. La dormo efikis tiel sanige, ke li la postan matenon povis promeni kelkan tempon. Li atingis la antaŭkorton; la suno lumis hele; estis al li kvazaŭ li renaskiĝis el la morto.

"Dankon, mia Dio", li balbutis, "ĉar Vi ankaŭ nun ne forlasis

min!"

La freŝa aero, la dolĉa lakto, la pura akvo, kaj ne malpli liaj ĝojeco kaj dankemeco kunlaboris al lia baldaŭa resaniĝo.

ĈAPITRO XIII.

Post malmultaj tagoj li povis denove eklabori.

Unue li iris al la forno, por vidi ĉu liaj potoj bone sukcesis. La potoj kaj patoj estis kovritaj de maldika tavolo el vitro. Li tiel ĝojis, ke li ne pensis pri tio, ke la potoj povos utili al li nur malmulte, ĉar lia fajro estis estingiĝinta. La potetojn li volis uzi por enverŝi kaj konservi lakton, la plej granda estos lia buterigilo. Anstataŭ buterigil-

bastonego li povis uzi dikan arbobranĉon. Poste li metis kremon en la poton kaj kirlis ĝin tiel longe ĝis butero apartiĝis. Sed por kio li ĝin uzos? Fajron li ne posedis; same kiel en la unuaj semajnoj de sia restado sur la insulo li devis nutri sin per ostroj, lakto, kokosnuksoj kaj nekuirita viando.

Li nun kredis posedi ĉion, kion povus fari liaj manoj kaj tial restis al li nenio, krom pasigi la tempon sen laboro. Sed tio estis al li neebla. Ĉiam li pensis pri tio, ĉu li povos fari boaton por forkuri el la senkonsola izoleco. Plena de tiu penso li serĉis arbon, sufiĉe dikan por fari el ĝi boateton. Longe serĉinte li trovis unu, kiu ŝajnis al li taŭga por tiu celo. Ĝi estis arbo, portanta fruktojn tiel grandajn kiel kokosnuksoj. Pli malfrueli eksciis, ke tiu arbo estas panarbo. La dika trunko estis kaviĝinta pro maljuneco. Li sekve bezonis nur faligi la arbon kaj plikavigi ĝin. Kiam li denove returnis sin hejmen, li estis tiel feliĉa kapti junan papagon. Kiel li ĝojis!

Se li instruus al ĝi iom paroli, li denove aŭdus ion, kio similas homan voĉon.

La sekvantan matenon li komencis sian grandan laboron. Sed la farado de boateto postulis pli longan tempon ol ĉio, kion li ĝis nun entreprenis. Li tamen ne estis homo, kiun ektimigis malfacilaĵoj. Kiam li laboris la tutan antaŭmatenon, la kavaĵo, farita en la trunko, ne estis ankoraŭ sufiĉe profunda por enmeti ion. Kiel longe li devus labori, antaŭ ol li estus dehakinta, elkaviginta la arbon kaj farinta el ĝi boateton! Ŝajnis al li necese projekti laborplanon.

Jen la maniero en kiu li partigis la tagon.

Ĉe sunleviĝo li ellitiĝis kaj iris al la rivereto por bani sin.

Poste li supreniris la monteton kaj preĝis. Neniam li forgesis preĝi por siaj gepatroj. Poste li melkis la laminojn. Parton de la lakto li portis en la kavon kaj alian parton li uzis ĉe la matenmanĝo. Poste li prenis la hakilon, la pafarkon kaj la lancon kaj iris al la arbo aŭ al la marbordo, kiam estis tempo de forfluo. Je la deka horo la varmego plej ofte estis tro grancla por longe labori. En tiu horo li ree banis sin. Je la dekunua horo li melkis la duan fojon, faris fromaĝon el kazeiĝinta lakto kaj preparis la matenmanĝon. Plej ofte ĝi konsistis el fromaĝo, lakto, ostroj kaj kelkfoje el duona kokos-nukso. Sed baldaŭ tedis lin tiu sama manĝaĵo kaj li sopiris viandon. Same kiel antaŭ la uragano li Tee devis batetadi la viandon por fari ĝin manĝebla.

Dum la manĝado li sin okupis je la papago. Jam baldaŭ la birdo komencis iom paroli. Post la manĝado Robinsono ree laboris du horojn super la arbo. La ceterajn horojn li laboris en la ĝardeno. Terpomoj estis plantataj, branĉetoj de la panarbo estis greftataj sur aliajn trunkojn, arboj estis branĉ-tranĉataj kaj tiel plu. Robinsono bedaŭris, ke la plej longa tago daŭris nur dek tri horojn; je la sepa horo jam estis tro mallume por labori. Se restis al li iom da tempo antaŭ vesperiĝo, li prenis siajn armilojn por ekzerci sin manuzi la pafarkon kaj hakilon. Post tio li melkis por la tria fojo la laminojn, vespermanĝis en la lumo de la luno kaj fine kuŝiĝis por dormi.

ĈAPITRO XIV.

Jam pasis tri jaroj post kiam Robinsono komencis fari sian boateton kaj li pensis, ke la tempo venis, ke li devos konatiĝi kun tuta sia insulo. Unu el la laminoj li ŝarĝis per vivrimedoj, kiuj sufiĉos por kvar tagoj; li sin armis kaj kuraĝe komencis li esplor-vojaĝon.

La anuan tagon li iris proksimume kvar horojn. Ju pli malproksimen li iris, des pli fruktodona la insulo fariĝis. Sur multaj lokoj li trovis fruktarbojn, kiujn li ĝis tiam ankoraŭ ne estis vidinta.