Выбрать главу

Timante sovaĝajn bestojn, li pasigis la nokton inter la branĉoj de arbo. Je la tagiĝo li iris pluen. Post du horoj li atingis la sudan parton de la insulo. Subite li ekhaltis terurite; li fariĝis morte pala kaj tuta lia korpo ektremis. Li vidis en la sablo.... postsignojn de homo. Li do ne estis la sola homo sur la insulo, ankoraŭ aliaj tie troviĝis. Sed ili ja ne estis homoj kiel li, ne homoj kun kiuj li povus vivi, ne homoj, kiuj povus helpi lin kaj kiuj farus lian vivon malpli unutona kaj malpli soleca; ĉar la postsignoj estis de nudaj piedoj. Li pensis: "Eble ili estas de homomanĝantoj, aŭ kanibaloj!"

Sendecida pro angoro li forkuris, kvazaŭ la sovaĝuloj j am persekutis lin; subite li ekhaltis kaj deturnis la okulojn kun naŭzo kaj abomeno. ĉirkaŭ truo, en kiu antaŭe estis fajro, kuŝis kranioj, piedoj, manoj kaj aliaj partoj de homaj korpoj, kies karno estis formordetita.

Jam ne estis dubo. Robinsono staris tie antaŭ loko, kie antaŭ nelonga tempo sovaĝuloj estis manĝintaj homojn. Kiel eble plej baldaŭ li forkuris de tiu loko. Lancon, pafarkon kaj sagojn, eĉ sian hakilon, ĉion, kio malhelpis lian forkuron, li forĵetis. Li tiel malbone atentis pri la vojo, ke li kuris laŭ granda cirklo kaj post unu, horo revenis sur la saman lokon. Sed Robinsono ne rimarkis tion; li imagis.ke li venassur alian lokon, kie aliaj sovaĝuloj estis manĝintaj homan karnon. Li iris pluen, ĉiam pluen. Fine li falis teren pro laciĝo. La lamino kuŝiĝis apud la piedoj de sia mastro. Okaze Robinsono estis falinta sur la loko, kien li estis ĵetinta siajn armilojn. Kiam li rekonsciiĝis el sia angoro, li ekstaris kaj kolektis la armilojn. Li esperis atingi sian kavernon antaŭ la noktiĝo, sedtioestisneebla. La nokto lin surprizis, kiam li estis ankoraŭ duonan horon malproksime de ĝi. Feliĉe li atingis sian dumsomer-loĝejon. Tio estis laŭbo, kie li ofte pasigis la nokton, ĉar tie la moskitoj turmentis lin pli malmulte ol en la alia loĝejo. Tie li kuŝiĝis. Sed kio estis tio? ĉu li aŭdis voĉon, kiu klare kompreneble vokis: "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis, kiel vi venis tien ĉi?" Tremante kiel folio de arbo, li salte leviĝis. Kion li farus? Ĉu forkuri? Sed kien en la malluma nokto? Ĉu li devus resti? Tion li ne kuraĝis. "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis?" Sed tio estis la voĉo de lia papago! La birdo sendube enuis kaj forflugis al la laŭbo por serĉi sian mastron.

Li vokis al si la fidelan beston. Ĝi ne hezitis, sed flugis sur la ŝultron de sia mastro, premis la bekon al lia vango kaj denove vokis: "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis, kiel vi venis tien ĉi?"

Robinsono ne povis dormi; image li vidis nenion krom la kranioj, brakoj, kaj kruroj. Li projektis centojn da planoj, sed unu estis ankoraŭ pli malsaĝa ol la alia. Li eĉ intencis neniigi ĉion, kion li estis farinta kun tiom da peno. Se sovaĝuloj tiam venus en tiun regionon, ili ne rimarkus, ke tie troviĝas homo.

ĈAPITRO XV.

Estis feliĉe, ke la nokto malebligis al Robinsono efektivigi la planon. Kiam tagiĝis, la estonteco ne timigis lin plu tiel multe. Li pensis, ke la danĝero ne povas esti tiel granda, ĉar ĝis nun li ankoraŭ neniam renkontis sovaĝulojn. Eble kelkfoje venis loĝantoj de najbaraj insuloj, sed ili restis tuj apud la marbordo. Estis tamen singarde, ke li sin preparu por eventuala surpriz-atako kaj ke li fortikigu sian loĝejon. Li tial ĉirkaŭigis la kavernon per densa salikaro. Poste li fosis subteran koridoron de la kaverno ĝis la kontraŭa flanko de la nelarĝa monto. Tra tiu koridoro li eble povus sin savi en la plej granda danĝero. La elfositan teron li ĵetis al la interna flanko de la ĉirkaŭbarilon. Per tio fariĝis tera remparo ĉirkaŭe, ok metrojn alta.

Multaj jaroj pasis de post tiu tempo kaj okazis nenio eksterordinara. Sed fine io okazis, kio estis de la plej granda influoje la vivo de Robinsono. Iun matenon li vidis supreniri densan fumnubon je kelka distanco. Kiel eble plej baldaŭ li supreniris la monton post sia loĝejo. Kiel li ektimis, vidante kvin boatetojn, kuŝantajn sur la marbordo. Pli ol tridek sovaĝuloj dancis ĉirkaŭ granda fajro, dum ili faris ĉiajn sovaĝajn gestojn.

Robinsono malsupreniris la monton, prenis siajn armilojn kaj decidis, defendi sin ĝis ekstremo. Kiam li refoje supreniris la monton, li vidis, ke du viroj estas trenataj el boateto al la fajro.

Sen dubo ili devos esti buĉataj kaj manĝataj. Unu el la kompatinduloj estis batata teren per granda bastonego. Samtempe du aliaj viroj sin ĵetis sur lin por mortigi kaj prepari lin por la manĝo. La alia kaptito ĉeestis kaj rigardis kun klinita kapo. Post kelka tempo lia vico venis. Li tamen esperis ankoraŭ, ĉar li ne estis ligita kaj tial eble li povus forkuri. Subite li salte leviĝis kaj kuris for. Du sovaĝuloj persekutis lin! Kvankam li kuris pli rapide ol la persekutantoj, restis tamen al li malmulta ŝanco por sin savi. Neatendite aperas helpo. Robinsono kaptis sian lancon, saltas trans la ĉirkaŭbarilon, kuras tra la arbaro, kien la malfeliĉulo estis forkurinta kaj sin trovas inter ĉi tiu kaj liaj persekutantoj. "Haltu!" li ekkrias laŭtvoĉe. La kompatinda viro teruriĝis, vidante estaĵon tute kovritan de feloj. Ĉu li forkuros pluen aŭ sin ĵetos antaŭ tiu stranga estaĵo? Li sin ĵetas teren kaj atendas. Nun Robinsono rapidas renkonte al la sovaĝuloj. La unuan li morte vundas per la lanco. La alia streĉas la pafarkon, kaj celas al Robinsono. La sago trafas la maskon. Sed ne vundas lin. Antaŭ ol li povas pafi la duan fojon, Robinsono atingas lin. Ankaŭ tiun li mortigas per la lanco. Nun Robinsono sin turnas al la savito. ĉi tiu kuŝas ankoraŭ sur la sama loko. ĉu tiu felkovrita estaĵo ankaŭ mortigos aŭ ĉu ĝi savos lin? Robinsono per gesto ordonas, ke li alproksimiĝu. Li obeas. Je distanco de dek paŝoj li genufleksas kaj klinas la kapon teren por montri siajn respekton kaj dankon.

Robinsono forigis la maskon kaj ia sovaĝulo vidis la vizaĝon de blankulo. Sen timo li alproksimiĝis, sin ĵetis al la piedoj de sia savinto kaj metis ties dekstran piedon sur sian nukon. Robinsono, kiu ne deziris sklavon sed amikon, starigis lin amike. Poste Robinsono komprenigis al li, ke li alportu la pafarkon kaj sagojn de la mortigitoj; sed per gestoj la sovaĝulo diris, ke unue la korpoj devos esti enterigataj. Per tio li montris siajn ruzecon kaj singardemecon. En malmulta tempo li per la manoj estis fosinta grandan truon kaj enteriginta la du malvivajn sovaĝulojn.

ĈAPITRO XVI.

Robinsono ne estis ankoraŭ kvieta. Verŝajne la aliaj sovaĝuloj serĉus siajn kamaradojn, malkovrus la loĝejon kaj kio tiam okazos? Kaŝite post arbo, li vidis en la malproksimo la dancantajn sovaĝulojn. Singarde, kaŝite de la arbetaĵoj, li rampis al sia loĝejo kaj komprenigis per signoj al la savito, ke li sekvu.

Ĉi tiu larĝe malfermis la okulojn, kiam li venis en la loĝejon. Estis al li kiel al iu, kiu por la unua fojo eniras grandan urbon. Per gestoj Robinsono komprenigis, ke li timas atakon, sed ke li volas defendi sin ĝis ekstremo. La sovaĝulo faris koleran vizaĝon, kaptis la hakilon, svingis per ĝi super la kapo kun la vizaĝo turnita al la malamikoj, kvazaŭ por eksciti ilin al batalo. Robinsono nun sciis, ke li povos fidi al li. Li donis al li pafarkon, lancon kaj lokis lin kiel gardiston ĉe malfermaĵo de la ĉirkaŭbarilo, tra kiu oni povis transvidi la interspacon ĝis la arbaro. Li mem lokis sin apud malfermaĵo ĉe alia loko de la antaŭkorto.

Pli ol horon ili staris tie, kiam ili aŭdis sovaĝajn kriadojn en la malproksimo. Ambaŭ sin preparis por la batalo. Sed subite ĉio kvietiĝis. Ili tamen restis sur la posteno ĝis la vespero, sed neniu sovaĝulo sin montris. Sendube ili ne plu serĉis siajn kamaradojn kaj estis forlasintaj la insulon.

Robinsono kaj lia nova kunulo returnen iris al la kaverno kaj formetis tie la armilojn. Estis vendredo, kiam Robinsono liberigis sian novan kunulon el la manoj de la kanibaloj; li tial decidis nomi lin per tiu nomo. Vendredo estis vigla, forta junulo, ĉirkaŭ dudekjara. Lia haŭto estis malhelbruna kaj brilanta, liaj haroj ne estis krispaj nek lanecaj kiel tiuj de negroj, sed glataj kaj brile-nigraj. Li havis mallongan, sed ne platan nazon, maldikajn lipojn kaj dentojn kvazaŭ el eburo.