Выбрать главу

Liajn orelojn ornamis plumoj kaj konkoj. Tio estis preskaŭ ĉio, kion li portis sur la korpo. Robinsono ligis tial ĉirkaŭ liaj koksoj antaŭtukon el lamofelo. Tiam li geste diris al li, ke li eksidu.

Antaŭ ĉio li volis, ke la nova kunulo rigardu lin kun respekto kaj per signoj li komprenigis al li, ke li postulas la plej grandan obeemon. La sovaĝulo nomis lin Kazike. Tio estis titolo de la sovaĝulaj ĉefoj.

Pli multe per tiu vorto ol per la gestoj Robinsono komprenis la sovaĝulon, kiu sin ĵetis kelkfoje teren, ĉiufoje ripetante la vorton Kazike. Kiel signon de sia alta favoro, Robinsono al li donis la manon kun reĝa indeco kaj gesteordonis.ke li refoje sidiĝu. Vendredo obeis, sed anstataŭ sidiĝi sur herbtavola benko, kiel lia mastro li piedsidiĝis (kaŭris) sur la tero.

Robinsono estis nun kvazaŭ reĝo. Lia reĝolando estis insulo, kies konturo havis longon de dek du horoj, li havis aron da lamoj, unu papagon kaj unu subulon.

Post la manĝo Lia Majesto montris liton al sia subulo. Li opiniis, ke pro sia rango li ne povas dormi kun Vendredo en la sama ĉambro. Krom tio li pensis, ke ne estas singarde, dormi en tia proksimeco de kanibalo. Vendredo devis porti fojnon en la kavernon kaj prepari tie sian ripozejon. Dume Robinsono portis ĉiujn armilojn en sian propran dormejon por esti tute sendanĝera.

Poste la laminoj estis melkataj. Tion li faris por la lasta fojo, ĉar estonte tion faros Vendredo. Post la melkado ambaŭ sin kuŝis por dormi.

ĈAPITRO XVII.

La sekvintan matenon Robinsono kaj Vendredo tuj iris al la loko, kie la antaŭan tagon la sovaĝuloj estis manĝintaj la kaptiton. Mezvoje ili pasis la tombon de la kanibaloj. Vendredo per signoj diris al sia mastro, ke li deziras elterigi ilin por manĝi. Sed Robinsono faris tre malkontentan vizaĝon kaj klare komprenigis al Vendredo, ke li tuj mortigus lin, se li volus manĝi homan karnon. Vendredo submetis sin al la volo de sia mastro,sed li ne povis kompreni, kial li ne rajtas regali sin per tia bongustaĵo.

Baldaŭ ili atingis la lokon, kie la abomena manĝo estis okazinta. Kia aspekto! Sur la tero kuŝis duone formordetita] ostoj kaj tie ĉi la tero estis ruĝa de sango. Robinsono ne povis toleri tian aspekton. Li deturnis la okulojn kaj ordonis al Vendredo enterigi la restaĵojn.

Dum ĉi tiu sin okupis pri tio, Robinsono serĉis en la cindro ĉu tie sin trovas fajrero. Sed vane; ĉio estis estingiĝinta. Vendredo, kiu komprenis, kion lia mastro serĉis, subite kaptis hakilon kaj kuris al arbaro. Surprizite Robinsono postrigardis lin. "Kion! Ĉu li estus tiel sendanka forlasi min, kaj ĉu li rabus de mi la hakilon? Ĉu li estus tiel kruela, perfidi kaj liveri min al siaj samlandanoj? Tio estus tro malbona!»

Kolere Robinsono prenis sian lancon por persekuti kaj mortigi la perfidulon. Sed jen Vendredo jam revenis. Rapide kiel la vento, li kuris al sia mastro, tenis en la mano tufeton da fumanta herbo kaj movis ĝin tien kaj reen tiel rapide, ke ĝi ekflamis. Tiam li ĵetis ĝin teren, metis sur ĝin kelkan lignon kaj baldaŭ la fajro hele brulis. Robinsono estis ravita pro ĝojo. Li denove posedis fajron, kiun li malhavis tiel longe kaj kiun li tiel sopiris. Ambaŭ prenis brulantan pecon da ligno kaj reiris hejmen. Robinsono tuj preparis fajron en la kuirejo, buĉis lamidon kaj metis postfemuraĵon sur la rostpikilon. Poste li senŝeligis kelkajn terpomojn kaj ĵetis ilin kune kun peco da viando en la poton. Li ne malzorgis surŝuti iom da salo. Vendredo ne komprenis, kion ĉio tio signifas. Neniam li ekaŭdis pri kuirado kaj boligado. Li tre timiĝis, kiam la akvo komencis kanteti. Estis super lia kompreno, ke malviva akvo povas bruetadi. Kelkajn minutojn poste ĝi komencis bolegi, moviĝadi kaj transflui la potrandon. Nun lin trafis la ekpenso, ke vivanta besto estas en la akvo.

Por malebligi, ke ĉiu akvo elfluos el la poto, li enmetis la manon, por kapti tiun beston. Sed sammomente li eligis penetrantan krion. Robinsono pensis, ke Vendredo estis surpriz-atakata de sovaĝuloj. Sed kiel li miris, vidante, ke Vendredo saltis tien kaj reen, kriante kiel frenezulo. Li ne komprenis,kion tio signifas. Fine Vendredo komprenigis al li, ke lin mordis la besto, kiu elĵetis la akvon el la poto. Feliĉe, ke tiu besto ne posedis akrajn dentojn, alie li sentus ĝin ankoraŭ pli. Post multa peno sukcesis al Robinsono kvietigi sian kunulon. Kiam la supo estis tute boligita, Robinsono verŝis ĝin en du potetojn, por trinki ĝin el tiuj. Sed Vendredo ne kuraĝis porti ĝin al la lipoj, timante, ke la supo estas sorĉita. La viandon kaj la terpomojn tamen li manĝis kun bona apetito. Kiel pli feliĉa nun estis Robinsono ol antaŭ kelkaj tagoj. Li ne estis plu sola. Li havis samhejmanon, kun kiu li ankoraŭ ne povis paroli sed kiu tamen estis homo, kiel li mem; li havis refoje fajron kaj sufiĉe da provizo de saniga, bongusta nutraĵo. Li estus vere tre feliĉa, se la eventuala reveno de la sovaĝuloj ne malkvietigus lin. Jam longe Robinsono pripensis pri tio, ŝanĝi sian loĝejon en veran fortikaĵon. Li ne povis fari tion dum la tempo kiam li estis sola, sed nun Vendredo povus helpi al li kaj kune ili ja sukcesos. Baldaŭ li decidis, kiel entrepreni sian planon. Li volis ĉirkaŭigi sian loĝejon per profunda kanalo kaj alta remparo. Krom tio li volis provizi la remparon per palisaro. Sed kiel li fluigos la akvon en la kanalon? Ankaŭ tio estos ebla. La akvon de la fonto li povus fluigi laŭ kanaleto en la kanalon kaj eĉ en la domon. Tio estus granda utilaĵo, ĉar tiam ili ĉiam havus akvon en okazo de sieĝo. Post kiam li kun granda peno komprenigis ĉion tion al Vendredo, ĉi tiu portis de la marbordo akrajn platajn ŝtonojn, kiujn ili volis uzi kiel fosilojn. Jen la laboro komenciĝis! Sed por la du viroj tio estis laboro de gigantoj. La kanalo devus esti profunda du metrojn, larĝa tri metrojn kaj longa almenaŭ cent metrojn, por ke ĝi taŭgu por la celo. Kvarcent palisoj estis bezonaj kaj ĉiuj devis esti pintigataj per la hakilo. Ĉio tio Ŝajnis esti neebla. Sed Robinsono ĉiam plenumis, kion li intencis. Ankaŭ ĉi tiun laboron li fine pretigis. De la frua materio ĝis la malfrua vespero ili laboradis diligente. Feliĉe dum du monatoj blovis forta vento kaj tial ili ne bezonis timi, ke la sovaĝuloj neatendite vizitos denove la insulon.

ĈAPITRO XVIII.

Robinsono jam baldaŭ komencis instrui al Vendredo iom de la germana lingvo. Li fingre montris kelkajn objektojn, elparolis iliajn nomojn, kiujn Vendredo devis ripeti. Vendredo estis saĝa lernanto, kiu tre deziris lerni. En duona jaro li sciis sufiĉe de la germana lingvo kaj ili povis kompreni sin reciproke. La amikeco inter Robinsono kaj Vendredo pligrandiĝis ĉiutage. Iun matenon ili supreniris monteton, malproksime de la marbordo. Longe Vendredo rigardis okcidenten. En la malproksimo estis videblaj kelkaj insuloj. Subite li ekdancis kiel infano, ekkriante: ,Jen, jen estas mia patrujo, tie loĝas mia popolo!" Liaj okuloj brilis kaj diris klare, kiel li sopiras sian landon. Robinsono trovis tiun deziron tre natura.sed ne agrabla. Li timis, ke Vendredo forlasos lin ĉe la unua sin prezentanta okazo, por returni sin al sia propra popolo. Por esti certa pri tio, li demandis al li:

Ĉu vi volonte irus returnen al via patrujo, Vendredo?"

"Ho jes, mi tre ĝojus,se mi refoje estus ĉe mia popolo."

"Tiam vi denove manĝos homan karnon, ĉu ne vere?"

"Ne, mi instruos al miaj amikoj, ke ili trinku lakton kaj manĝu viandon de bestoj, kaj ne homan karnon."

"Sed se ili manĝus vin mem?"

"Ili ne manĝos min, nur karnon de kaptitaj malamikoj."

"Ĉu sukcesus al vi fari boateton, per kiu vi povus returnen iri al via patrujo?"

"Mi kredas, ke jes"

"Nu, faru ĝin!"

Strange, anstataŭ ekdanci kaj danki sian mastron pro tiu konsento, Vendredo mallevis la okulojn malĝoje.