Выбрать главу

"Nu, kio estas al vi, kial vi aspektas tiel malĝoje?"

"Mi malĝojas, ĉar mastro koleras je mi."

"ĉu mi koleras!? Kial vi pensas tion?"

"Mastro volas foririgi min."

"Ne, mi ne volas forigi vin, sed mi permesas al vi returnen iri al via patrujo. Tion vi ja tiom deziras."

"Jes, sed se mastro restos tie ĉi, Vendredo volas resti ankaŭ."

"Mi ne kuraĝas iri kun vi; mi timas, ke via popolo manĝos min."

Tiu respondo malĝojigis Vendredon. Li puŝmetis la hakilon en la manon de Robinsono kaj metis sian kapon sub ĝin.

"Kion tio signifas?"

"Mastro mortigu min; pli volonte mortigu ol foririgu min."

Larmoj venis en la okulojn de la bona junulo.

Kortuŝite Robinsono kaptis lian manon .

"Bona Vendredo, estu trankvila. Mi nur volis ekzameni, ĉu vi ŝatas min kiel mi ŝatas vin."

Nun li sciis, kiel multe li ŝatas sian amikon.

Kun ĝojo Robinsono ekaŭdis, ke Vendredo povos fari boateton. Li kondukis lin al la loko, kie la panarbo kuŝis. Vendredo skuis la kapon, kiam lia mastro rakontis, kiel longe li jam laboris super ĝi. Ĉiu tiu laboro, diris Vendredo, ne estis bezona. Per fajro oni povas kavigi arbon multe pli rapide. Oni decidis, ree komenci baldaŭ fari boateton; sed la sekvantan matenon la pluvsezono komenciĝis. Estis neeble labori ekster la domo. Sed la du monatojn, dum kiuj la amikoj estis kvazaŭ malliberigataj en sia loĝejo, estis bone uzitaj. Ili instruis unu la alian pri multaj aferoj.

Vendredo instruis inter aliaj aferoj, fari matojn el speco de arbobasto, kiu estis tiel fleksebla, ke oni povus fari el ili eĉ vestaĵojn. Robinsono do povos fine forigi la malmolajn lamfelojn. Tiel pasis la pluvosezono.

ĈAPITRO XIX.

Du monatojn poste la ĉielo klariĝis. Kun ĝojo niaj amikoj salutis la reaperantan sunon kaj kuraĝe ili refoje komencis labori.

Vendredo kavigis la arbon per fajro. En tio li tiel bone prosperis, ke li finis tiun laboron en kvar semajnoj. Poste li plektis grandan maton, kiu povis utili kiel velo. Intertempe Robinsono faris kvar remilojn.

La tago, kiam la boato eniris la maron, estis por ili festotago. Nun ili povus forlasi la insulon. Sed kien iri? Vendredo plej volonte reirus al sia patrujo; sed Robinsono prefere atingus la kontinenton de Ameriko. La insulo de la sovaĝuloj kuŝis kvar horojn malproksime, sed la distanco inter tiu de Robinsono kaj la kontinento estis sen dubo multe pli granda. Se oni unue irus al la kontinento, tiam oni malproksimiĝus ankoraŭ pli multe de Patrujo de Vendredo. Sed la deziro de Robinsono vidi civilizitajn homojn, fariĝis tiel forta,ke li decidis pretigi ĉion, por unue fari vojaĝon al la kontinento kaj de tie al la patrujo de Vendredo.

La tago de la forvojaĝo fine alvenis; dum Robinsono ordonis al sia amiko iri al la marbordo, li mem supreniris la monteton post sia loĝejo. De tie li transvidis lastfoje la insulon, kiu fariĝis al li tiel kara. Kun larmoj en la okuloj, li rigardis ĉiun arbon, sub kies ombro li estis kuŝinta, ĉiun objekton, kiun li estis farinta kun tiom da peno. Vidante la sin paŝtantajn lamojn, li devis turni sin por povi persisti pri sia intenco. Ankoraŭ unu fojon li transrigardis la tutan regionon kaj poste li iris marbordon. Irante tien, li rimarkis sian papagon, kiu flugis de arbo al arbo kaj tiel sekvis lin. Robinsono ne povis kontraŭstari la deziron, kunpreni la birdon. Li vokis al si la birdon kaj ĝi flugis sur lian ŝultron. Vendredo intertempe malpacience atendis sian mastron.

Estis la trideka de Novembro, jam frue en la mateno, kiam ili forlasis la insulon kaj ekremis en la maron, kiu kuŝis kvieta kaj ebena antaŭ ili, ĉar la vetero estis bela.

Apenaŭ ili velveturis kelkajn minutojn, kiam ili atingis rifon, sin etendantan oblikve pli ol tri horojn de la promontoro en la maron. Ŝajnis al Robinsono tro danĝere, veliri trans la rifon. Li tial decidis ĉirkaŭiri ĝin. Sed atinginte la finaĵon de la rifo, ili subite sin trovis en forta marfluego, kiu terure rapide fortrenis ilin. Kiel ajn ili streĉis siajn fortojn, ili neeble povis eliri el la fluego. Ili ne povis direkti la boateton kaj malproksimiĝis pli kaj pli de la insulo. En duona horo ĝi estos j am nevidebla, ĉar nur kelkaj montopintoj montriĝis malklare en la malproksimo. Ili estis trenotaj en la grandan oceanon, kie ili mortos pro soifo kaj malsato. Ili jam perdis ĉiun esperon, sed ankaŭ min Robinsono spertos, ke savo estas baldaŭ proksima, se nenie oni vidas liberiĝon. Li rimarkis, ke la rapideco de la boateto fariĝis malpli granda. La fluego jam disduiĝis. Unu parto, kiu estis la pli forta, iris norden kaj la alia. suden. En ĉi tiu ili troviĝis, Kun neesprimebla ĝojo Robinsono ekkriis al sia amiko: "Kuraĝon, Vendredo, Dio ne volas, ke ni pereu!" Ili denove prenis la remilojn kaj post mallonga tempo ili estis ekster la fluego. Ili suprentiris la velon kaj la boato iris malrapide al la orienta flanko de la insulo. Kiam la lastaj radioj de la subiranta suno orumis la pintojn de la montetoj, ili atingis la marbordon. La boato estis ŝovata en la malgrandan golfeton kaj la du vaguloj reiris al sia loĝejo por ripozi de la laciga vojaĝo.

ĈAPITRO XX.

La sekvintan matenon dum la matenmanĝo Robinsono diris: "Vendredo, ĉu vi dezirus denove entrepreni tian vojaĝon?"

"Ho ne!"

"Ĉu vi do volus resti sur tiu ĉi izolita insulo?"

"Jes, sed volonte mi havus ĉe mi mian patron." Robinsono, pensante pri siaj gepatroj, trovis tiun deziron tre natura.

Kelkajn minutojn poste Robinsono diris:

"Kuraĝon, kara Vendredo, via patro ja vivos ankoraŭ kaj se Dio volas, ni post kelkaj tagoj transvelveturos, por serĉi kaj konduki lin ĉi tien."

Pro ĝojo Vendredo ne povis eligi unu vorton. Li sin levis, ekdancis kaj saltis tien kaj returnen.

Tiam Robinsono demandis al li, ĉu la transveliro al lia patrujo estas danĝera.

"Ne", li respondis. "Mi jam tiel ofte veliris kun miaj amikoj al ĉi tiu insulo, ke mi eĉ nokte kuraĝus entrepreni la transveliron."

"ĉu vi foĵe ĉeestis, kiam homoj estis buĉataj?"

"Ho jes!"

"ĉu vi kunmanĝis ankaŭ?"

"Jes, mi ne sciis, ke tio estas malbona ago."

"Kie via popolo kutime surbordiĝis?"

"Ĉe la suda flanko, kiu estas la plej proksima kaj kie kreskas kokosarboj."

Post tiu interparolado ili denove eklaboris. Ili fosis, semis kaj plantis.

En la tempo, kiam ili ne povis labori pro la pluvego, ili faris pli belajn laborilojn. Robinsono ne estis plu kontenta pri la plej bezona, sed klopodis aranĝi pli komforte sian loĝejon, li eĉ plibeligis la ĝardenon. Li partigis ĝin en simetriajn partojn, tra kiuj kondukis rektaj vojetoj. Li plantis tie dorn-barilojn kaj laŭbojn, kelkfoje ili fiŝkaptis kaj naĝis. Robinsono povis bone naĝi, sed Vendredo superis lin en tio. Ordinare Vendredo serĉis la rokecan marbordon, kie la ondoresaltoj estis la plej grandaj. Tiam li de supre saltis malsupren en la ondojn. Ofte li restis tiel longe sub la akvo, ke lia mastro timis, ke li ne superakviĝos plu. Sed neatendite li reaperis sur tute alia loko, ol Robinsono estis atendinta. Tie li lasis sin luladi sur la ondoj kaj faris ĉiajn artaĵojn.

En aliaj tagoj ili ĉasis birdojn kaj lamidojn.

Vendredo ankaŭ lernis knedi paston el la frukto de la panarbo. Tiu pasto estis tiel bongusta kiel pano, precipe se ĝi estis rostita, Ankaŭ la kakaoarboj, kiuj staris amase sur la insulo, liveris agrablan nutraĵon. Sur ĝi pendis fruktoj tiel grandaj kiel kukumoj, sed ili estis pintaj. La fazeoloj, kiujn ili enhavis, estis sekigataj, rostataj kaj pistataj. La pudron ili miksis kun lakto: tiel ili trinkis ĉokoladon, nur la sukero mankis al ili.

Kiam la laboro en la ĝardeno estis finita, ili fiksis tagon en kiu ili iros serĉi la patron de Vendredo. La boato kun provizo da manĝaĵoj estis ŝovita en la maron. La sekvantan tagon ili forvojaĝus. Sed granda elreviĝo atendis ilin. En la nokto eksplodis terura uragano, la vento muĝegis, la ĉielo kelkfoje ŝajnis esti nur fajro, kaj la fulmotondro tremigis la teron. En mezo de la rulado de l'tondro, aŭdiĝis laŭtega ekpafo. Vendredo kredis, ke tio estas fulmotondro, sed Robinsono, ke ĝi estas ekpafo de kanono. Se li ne trompis sin, ŝipo estis pereonta en la proksimo. Li saltis de la lito kaj kuris kun Vendredo al la kuirejo. Tie li kaptis brulantan pecon da ligno kaj supreniris la ŝtuparon. Sur la pinto de la monteto ili klopodis ekbruligi grandan fajron por montrosciigi al la ŝiprompiĝuloj la lokon, kie ili povus albordiĝi. Sed apenaŭ la fajro ekbrulis, tuj la pluvego estingis ĝin. Pli ol dek fojojn. Robinsono klopodis ekbruligi alian fajron, sed vane; ĉiufoje ĝi estingiĝis pro la pluvego.