Выбрать главу
106
Engelier’, Burdela Gaskujano, Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon;   1290 Atakas Eskremizon de Valterno. Sur lia kol’ disrompas lian ŝildon, Disŝiras mentonumon de kiraso, Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj; Faligas lin de selo, unubate, Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!»   Aŭdu.
107
Otun’ ekfrapas fremdan Esturganton Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo, Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn, Kaj disrompinte pecojn de kiraso,   1300 Tra lian bruston puŝas fortan haston; Faligas lin senvivan de ĉevalo, Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!»   Aŭdu.
108
Berengier’ Estramarinon frapas, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Tra lian korpon puŝas fortan haston, Kaj lin mortigas ĉe mil Saracenoj… El dek du Konsilistoj, jam dek mortis, El ili du vivantoj nur postrestas: Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo.   Aŭdu.   1310
109
Jen Margariz’ tre nobla kavaliro, Rapida, vigla, forta, bela, pikas Per spronoj. Li atakas Oliviron; Sub ora bulo li disrompas ŝildon, Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj. Sed Dio gardas … bato ne efikas… Kaj hast’ tuŝetas sed ne tranĉas karnon!… Ne malhelpite, Margariz’ foriras; Por voki anojn, sonorigas kornon.   Aŭdu.
110
Batalo estas ĉie miriginda!   1320 Rolando graf’ ne timas riski morton. Li frapas dum en mano restas hasto. Ĝin dek kvin batoj rompis kaj frakasis! Li elingigas bonan Durendalon, Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo, Pecigas karbunkole brilan kaskon, Disigas same ĉapon kaj hararon, Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon, Kirason blankan lerte laboritan, Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj,   1330 Ĝis selo ornamita per oraĵoj; Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas, Disigas spinon, malgraŭ interosto; Faligas ambaŭ sur la densan herbon, Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis! › Al vi ne helpos Mahometo via! › Neniam tia malsatulo venkos!»   Aŭdu.
111
Rolando graf’ trarajdas batalejon. En mano, Durendalon akran, tranĉan, Mortigan ĉie, inter Saracenoj.   1340 Mortintoj amasiĝas sur mortintojn; Sur teron disverŝiĝas varma sango! Ruĝiĝas brakoj kaj kiras’ de l’ Estro, Ruĝiĝas kol’ kaj ŝultroj de l’ ĉevalo! Jen Oliviro ne prokrastas frapi, Jen dek du konsilistoj laŭdindegaj, Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas, Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas! Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj! › Munĝojo!» diras li, «Deviz’ de Karlo!»   Aŭdu.   1350
112
Trarajdas Oliviro batalejon, (En mano restas nur rompaĵ’ de hasto!), Atakas Idolanon Malsarunon, Disrompas oran kaj floretan ŝildon, Elĵetas el la kapo du okulojn, (Cerbaĵo defaladas sur piedojn), Mortigas lin kun sepcent samgentulojn, El kiuj Estorguzon kaj Turgizon. Proksime de la man’ rompiĝas hasto! —Rolando: «Kion faras vi, kolego?   1360 › Batali per bastono vi ne povas! › Per fer’ kaj ŝtalo vi pli bone agas! › Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron Je orprenilo kaj kristala bulo? —Kaj Olivir’: «Ĝin kiel elingigi? › Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!»   Aŭdu.
113
Eltiras Oliviro bonan glavon Pri kiu tiom petis lin Rolando, Kaj montras ĝin al li per nobla gesto. Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas,   1370 De lia kapo faras du pecaĵojn, Distranĉas korpon kaj kirason flavan, Kaj selon, kie brilas or’, belŝtonoj; Samtempe spinon de ĉeval’ distranĉas, Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren. —Rolando: «Nun, en vi mi vidas fraton, › Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!» «Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke.   Aŭdu.
114
Gerino rajdas sur ĉeval’ Sorelo, Kaj Gerier’, l’ amik’, sur Pasacervo;   1380 Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas, Atakas idolanon Timozelon; Unua ŝildon, dua la kirason Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston, Faligas lin senvivan sur la kampon. (Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu El ili tiam estis pli rapida). Engeliero de Burdel’ mortigas Esperverinon, filon de Borelo, Ĉefepiskopo same Siglorelon,   1390 Sorĉiston revenintan de Infero, Ĉar Ĉefdiabl’ lin alkondukis tien. —Turpin’: «Ĉi tiu estis perfidulo!» —Roland’: «Venkita estas malnoblulo! › Frat’ Olivir’ mi ŝatas tiajn batojn!»   Aŭdu.

Interpuŝego

115
Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj; Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj! Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj, Per sango makulitaj aŭ rompitaj!   1400 Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas, Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn, Nek francanaron tie sopirantan! Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas! Por kio? Ve! Nenia helpo venos! Ĉar Gen’ al ili malutilis, kiam En Zaragoz’ li vendis patronomon! De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon, En Ajks’ li juĝe estos disŝirata, Kaj kun li tridek el parencoj liaj,   1410 Al kiuj morto estos devigata!   Aŭdu.
116 (??)
Kun la korpuso, Reĝo Almariso[9] Per flanka kaj mirinda trairejo, Aliras Galtieron, kiu monton Gvardias en hispanaj intermontoj. Ekdiras Galtier’: «Perfida Geno «Nin interŝanĝis por domaĝo nia!»   Aŭdu.
117 (??)
Sur monton iras Reĝo Almariso; Sesdek mil Idolanoj ĉeestantaj Atakas forte, furioze Francojn, Kolere frapas ilin, kaj mortigas Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol Aliaj, Galtiero koleregas. Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon, Antaŭan vicon malrapidirante, Malbone li salutas, kaj stariĝas.   Aŭdu.
118 (??)
Apenaŭ Galtier’ ĉi tie staras, Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas; Fortegan ŝildon ili ekdisrompas, Kirason blankan ŝiras, senornamas. Li, de kvar hastoj trapikita, resti Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas, Kaj, vole aŭ nevole, li foriras! Laŭ povo, li malsupreniras monton, Kaj krias al Roland’: «Baron’! Por helpo!»[10]   Aŭdu.
вернуться

[9]

Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.

вернуться

[10]

Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.