Выбрать главу
135
Alvenis de Afriko, afrikano,   1550 Li Malkvidido (fil’ de Reĝ’ Malkvido) El oro estas lia armilaro, Pli ol aliaj ĝi je sun’ rebrilas. Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto, (Rapida pli ol ĝi ne estas, certe). Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj, Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon, Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn, Disŝiras la flankaĵon de kiraso, Trapikas lian korpon per pikstango. Ansejs’ mortiĝas… li la vivon finis!   1560 Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!»   Aŭdu.
136
Ĉefepiskop’ Turpin’ trairas ĉien. Neniam tia pastro kantis meson, Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li Al l’ Idolano: «Dio vin malbenu! › Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!» Li ekgalopas sur ĉevalo vigla, Frapegas lin sur ŝildon de Toledo, Faligas lin senvivan sur herbejon. —Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!»   Aŭdu.
137
Kaj jen Grandojno, idolano, filo   1570 De Kapuelo, reĝ’ de Kapadoco. Li rajdas sur ĉevalo Marmorio, (Pli rapidmova ol fluganta birdo), Forlasas bridon kaj per spronoj pikas, Gerinon furioze ekatakas, Mirindan baton frapas, ŝildon rompas, Sambate tutan la kirason ŝiras, Kaj lin trapikas per standardo blua, Lin faligante apud alta ŝtono. Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron,   1580 Berengieron, Gion, Antonion; Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion, De Rono kaj Valenco estron, kaj lin Mortigas. Idolanoj ĝojegadas; Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!»   Aŭdu.
138
Rolando tenas sangoruĝan glavon, Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras. Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn, Premiĝas pro doloro lia koro. Li diras al Grandojno: «Dio venĝu! › Vi kare pagos kiun vi mortigis!»   1590 Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras. Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo.   Aŭdu.
139
Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa, Kaj maltimema en batalo. Jen li Tra vojo renkontiĝas kun Rolando; Neniam lin vidinte, li lin konas Pro lia fiereco, korpbeleco, Kaj pro rigard’ kaj nobla eksteraĵo. Li vidas sangoruĝan Durendalon, Ne povas sin deteni ektimegi, Kaj volus kuri for. Sed li ne povas.   1600 Roland’ atakas tiel forte, ke li Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto, Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon, Kaj tutan korpon, kaj kirason retan, El ora selo du arĝentajn pletojn, Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo; Kaj li mortigas ambaŭ senespere…. Dolorokrias la Hispanujanoj; —Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!»   Aŭdu.

Batala kampo

140
Mirinda la batalo kaj rapida.   1610 Varmege, kolerege Francoj frapas, Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn, Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa! Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj! Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj! Sur verdan herbon sango defluadas! —Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti! › Ho Tero Granda! Maho vin malbenu! › Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!» —Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo, › Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!»   Aŭdu.
141
Mirinda kaj grandega batalado!   1620 Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas! Vi povus vidi multojn suferantajn, Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn, Sur ĉiuj flankoj, unu sur l’ alia! Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto! Nun Idolanoj plu ne povas resti, Kaj vole aŭ nevole forkuradas. Sed Francoj varme persekutas ilin; Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas!   Aŭdu.
142
Rolando frapas forte, kuraĝege; Ne haltas nek ripozas lia gento, Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj, Galope, trote, sekvas Idolanojn Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono, Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis, Armiloj nun malestas por sin gardi! Sed ili memoriĝas pri trumpetoj, Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas —Jen Idolanoj: «Ni malprave venis «En intermontojn por domaĝo nia!» Kaj turniĝante, ili forkuradas… Frapegas ilin Francoj. De mortintoj Puŝado iras ĝis la Reĝ’ Marsilo!   Aŭdu.
143
Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn. Li mem ekrajdas kun anaro tuta.   1630 Abismo, Saracen’, unue rajdas; Pli perfidulo ol li ne troviĝas Nek pli krimulo. Li neniel kredas En Dio, fil’ de Sankta Manjo. Nigra Li estas, kiel peĉ’ fluidiĝinta; Perfidon kaj mensogon li preferas Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin Neniu iam vidis ridi, ŝerci! Li estas kuraĝega kaj bravega; Pro tio amas lin Marsil’ perfida.   1640 Li portas standarddrakon, kunvensignon. Ĉefepiskopo lin ne povus ami, Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi. En sia koro li kviete pensas: «Ĉi tiu al mi ŝajnas herezulo! › Mi ŝatas nek timulojn nek timecon, › Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!»   Aŭdu.

Daŭrigo de batalego

144
Ĉefepiskop’ atakas. Li rajdadas Sur la ĉeval’ prenita jam al Reĝo Grosajo, mortigita en Danujo.   1650 Ĉevalo estas vigla kaj rapida; Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj, Femur’ mallonga kaj postaĵo larĝa, Riparo longa kaj dorsspino alta, Belforma ĝia kol’, de kap’ ĝis brusto, Kaj vosto blanka, kolhararo flava, Orel’ malgranda kaj brunruĝa kapo. Nenia besto kun ĝi komparebla. Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas, Forlasas oran bridon kaj gvidilojn. Bravege li alkuras al Abismo; Ekfrapas sur la miregindan ŝildon   1660 Brilantan per belŝtonoj, ametistoj, Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj, Donacon de Emir’ Galafr’, al kiu El Valmetaso ĝin Diablo donis. Turpin’ ĝin frapas (post fortega bato Ne unu groŝon plu valoras ŝildo); Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon, Kaj teren faligante lin senvivan, Li krias: «Je Munĝoj’, deviz’ de Karlo!» —Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono › Ĉefepiskopa estas bontenita,   1670 Al Karlo donu Dio multon tiajn!»   Aŭdu.