145
Rolando graf’ alvokas Oliviron:
«Sinjor’ amiko, ĉu ne pensas vi, ke
› Ĉefepiskopo estas vera majstro!
› Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom
› Li frapas per pikstango kaj per hasto!»
—Kaj Olivir’: «Ni iru helpi al li!»
Jen tiam Francoj ree bataladas;
Fortega estas bata interpuŝo!
Kristanoj dolorege suferadas! Aŭdu.
146
Armilojn perdis Francoj de Francujo;
Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili
Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn.
Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,
Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,
Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!
—Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,
«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!
Aliras ili rekte al Marsilo,
Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»
Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:
«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,
«Ĉar via gento venkis mian genton,
«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn
«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!
147
Perfidaj Saracenoj, per pikstangoj
Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn.
Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;
Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!
Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!
Roland’ en sia koro ekpremiĝas
Vidante morti tiom da bravuloj;
Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,
Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,
Li, vole aŭ nevole, elreviĝas. Aŭdu.
148
Rolando kuras en la interpuŝo.
Kaj tie li ne ĉesas batalegi.
Li tenas Durendalon, eltiritan
El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,
Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,
Mortigas Idolanojn, kiuj falas
Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj! Aŭdu.
149
Jen aliflanke staras Oliviro;
Por atakado li antaŭenkuras,
150
Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon 1680
Batadi per tranĉrando de glavegoj!
Ĉefepiskopo frapas per pikstango.
La kvanton da mortintoj oni scias:
Ilia nombro estas sur nomaroj;
Sonora korno
151
Rolando vidas francan defalaĵon!
Li diras al kolego Oliviro:
«Sinjor’ amik’, vin benu Dio! Vidu
› Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn!
› Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela,
› De nun vidvinigita je bravuloj!
› Ho! Reĝ’ amiko, se nur vi ĉeestus!
› Ho! Frato Oliviro! Kion fari
› Por sendi al li pri novaĵoj niaj?»
—Kaj Olivir’: «Mi tion ĉi ne scias! 1700
› Sed mort’ pli bona ol malhonoriĝo!» Aŭdu.
152
Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon,
› Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
› Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!»
—Sed Olivir’: «Hontiga tio estus!
› Kaj hont’ al tuta via parencaro
› Malhonorigus ĝin dum tuta vivo!
› Pli frue mi konsilis vin, nenion
› Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas,
› Ĉar sonorigi nun ne estus brave! 1710
› Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!»
—Rolando: «Jes! fervore mi batalis!» Aŭdu.
153
Rolando diras: «Varma batalego!
› Mi sonorigos kornon, Karl’ ĝin aŭdos!»
—Sed Olivir’: «Ne estus kuraĝaĵo!
› Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis!
› Se Karl’ ĉi tie estus ĉeestinta,
› Nun ni ne estus tiel domaĝitaj!
› Al ili tie oni ne riproĉu!»
«Pro mia barb’, rediras Oliviro,
154
Rolando: «Kial pri mi vi koleras?»
—Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa;
› Kuraĝo saĝa pelas malprudenton;
› Deteno pli valoras ol kolero;
› Pro via malsingardo Francoj mortis!
› Neniam Karl’ de ni ricevos servon!
› Neniel vi min kredis! Reĝo estus
› Estinta kun ni, kaj ni… elvenkintoj,
› Kaj Reĝ’ Marsil’ kaptita, mortigita! 1730
› Braveco via ĵus malhelpis al ni!
› Vi mem ne helpos plu al Karlo glora,
› (Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo)
› Francuj’ malhonoriĝos, vi mortiĝos,
› Tuj nia nobla amikec’ finiĝos!
› Ni estos dolorege disigitaj!»
Jen ili ploras unu pri l’ alia! Aŭdu.
155
Ĉefepiskopo aŭdas inter ili
Disputon; li per oraj spronoj pikas,
Alproksimiĝas ilin por riproĉi.
«Rolando kaj vi Oliviro, mi vin 1740
› Petegas, tiel vi ne ekscitiĝu!
› Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!
› Sonora korn’ nin ne sendanĝerigos,
› Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!
› Pli bone tamen estas sonorigi,
› Ĉar alveninte, Reĝ’ nin venĝi povos,
› Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje!
› Piedirante de ĉevaloj, Francoj
› Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn,
› Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,
› Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj,
› Plorados pro doloro kaj kompato,
› Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;… 1750
› Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!»
—Roland’: «Sinjor’, vi estas tute prava!» Aŭdu.