176
Rolando tie svenas sur ĉevalo,
Kaj Olivir’ sangadas el la vundo 1990
Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas;
Proksime, malproksime, li ne povas
Plu eldistingi kiun ajn vivantan.
Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas.
Li frapas oran kaj juvelan kaskon,
Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo.
Feliĉe, glavo ne eniras kapon.
Roland’ je tiu bato, lin rigardas,
Kaj dolĉe, kvietege, al li diras:
«Amik’, ĉu vi intence faris tion? 2000
› Roland’ mi estas, kaj vin mi amegas.
› Vi ne elvokis min al dubatalo!»
—Kaj Olivir’: «Mi aŭdas, sed ne vidas
› Vin parolantan! Dio vin rigardu!
› Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!»
—Roland’: «Negrava bato! jes, mi al vi
› Pardonas nun, kaj antaŭ Dio ankaŭ!»
Salutas ambaŭ unu la alian;
Kun tia amo ili sin disigas. Aŭdu.
177
Eksentas Olivir’ ke mort’ lin premas; 2010
Okuloj vidturniĝas en la kapo!
Li plu ne aŭdas kaj li plu ne vidas!
Li piediras, kaj kuŝiĝas teren,
Kaj laŭte petas pri pardon’ de pekoj,
Manplektas al ĉiel’, al Dio preĝas,
Por ke li donu al li Paradizon,
Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan,
Rolandon karan al li pli ol ĉiujn…
Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo;
Li falas teren tute sterniĝinta… 2020
Jen grafo mortis!… Jen finiĝis ĉio!…
Rolando ploras kaj sopiras pri li!
Pli plendan homon vi neniam vidos! Aŭdu.
178
Rolando, kiam li amikon vidas
179
Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis
El sveno, maldolĉege li revivas,
Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon!
Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn
Krom du: Ĉefepiskop’ kaj Galtiero
180
Rolando diras: «Nobla Galtiero,
«Vi bataladis idolanan genton,
«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,
«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;
«Redonu ilin al mi; ili estis
«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»
—Sed Galtier’: «Vi plu ne vidos ilin
«Lasintajn sur terura kampo, kie
«Ni trovis tiel multajn Saracenojn,
181
Rolando dolorege koleradas,
Kaj forte frapas en interpuŝego.
Hispanojn dudek kvin li mem mortigas;
Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo.
Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj! 2060
› Ni gardu nin, ke ili elturniĝu.
› Al forkuranto estu honto! Honto
› Precipe al preterlasonta ilin!»
Hispanoj rekomencas kriadadi,
Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn.
Al ili helpu Dio, Li Memvero! Aŭdu.
Karlo alvojiras
182
Rolando estas brava kaj fiera,
183