Выбрать главу

Vojaĝo de Baliganzo

231
El ŝipoj elirinte, Idolanoj   2810 Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj, Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?) Ekiriginte ilin, Baliganzo Alvokas tuj amikon Gemalfinon: «Ĉar mi ordonas, regu la anaron.» Sur sia brunĉevalo li ekrajdas, Foriras kune kun kvar el la Dukoj, Ĝis Zaragozo li senhalte rajdas; Malsupreniras sur marmoran ŝtupon. Kvar grafoj piedingon al li tenas.   2820 Ŝtuparon de palac’ li supreniras; Renkonten de li, iras Bramimundo; Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min! › Mi honte edzon mian perdis, nevo De Karlo lin mortigis, malglorigis!» Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas; Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon.   Aŭdu.
232
Je vid’ de Baliganzo, Reĝ’ Marsilo Alvokas du hispanajn Saracenojn: «Min prenu sub la brakoj, min relevu!» Li prenas ganton per maldekstra mano,   2830 Kaj al li diras: «Reĝ’, Sinjor’, Emiro, › Mi donas al vi tutan mian landon; › Mi donas Zaragozon, ĉirkaŭaĵon; › Mi perdis min mem, ankaŭ tutan genton!» —Emiro: «Mi pri tio malĝojegas! › Kun vi mi ne longtempe parolados, › Ĉar certe Karl’ min ne atendos tie! › Nun tamen mi ricevas vian ganton!» Li dolorege ploras kaj eliras, Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas,   2840 Per spronoj pikas al la gento, tiel Rajdadas ĝis la fronto de l’ anaro, Kaj oftajn fojojn krias: «Idolanoj! › Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!»   Aŭdu.

Karlo en Rencesvalo

233
Je la tagiĝ’ unua, frumatene Imperiestro Karl’ vekiĝis; super Li, Sankta Gabriel’, anĝel’ gardanta, Etendis manon, faris krucan signon. Sin levas Reĝo; li formetas siajn Armilojn; same faras kavaliroj.   2850 Jen ili ĉiuj rapidege rajdas Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj, Por vidi teruregan malfeliĉon, En Rencesvalo, sur batala kampo!   Aŭdu.
234
En Rencesvalon Karl’ returnen iras. Je vido de mortintoj, li ekploras, Al Francoj diras: «Iru malrapide, › Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj, › Por ke mi povu trovi nevon mian! › En Ajkso, iam, en solena festo,   2860 › Kuraĝaj knaboj brave paroladis › Pri noblaj, fortaj batoj de militoj; › Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se › En Fremdolando iam li mortiĝus, › Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj, › Kun la vizaĝ’ al malamiko, tiel › Li montros, ke li noble, brave mortis!» Pli longe ol forĵeto de baston’, li Antaŭen iras, supreniras monton.   Aŭdu.
235
Imperiestro serĉas sian nevon;   2870 Li paŝas sur herbejo, kies floroj Ruĝiĝis per la sango de baronoj, Kaj, kortuŝite, li nur plori povas! Jen, supre, sub du arboj, li rekonas Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando; Sur verda herbo, li ekvidas nevon!… Se Karlo ekkoleras, vi ne miru! Piedirante, ne haltante, Reĝo Al Grafo kuras, kaj lin ĉirkaŭprenas Kaj dolorege svenas sur la korpo!   Aŭdu.   2880
236
Imperiestro nun rekonsciiĝas; Naimo Duko kun Aslino Grafo, Gefrejz’ de Anĵo, lia frat’ Tiero Sidigas Estron Karlon sub abio. Li vidas tere korpon de la nevo, Kaj kortuŝite li sopiras pri li: «Amik’ Roland’, al vi kompatu Dio! › Neniam oni vidis similulon › Por regi, fini tiajn batalegojn! › Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!»   2890 Ne povas Karlo sin deteni sveni!   Aŭdu.
237
Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis, Per manoj, kvar baronoj lin subtenas. Li vidas tere nevan korpon, kies Mieno fieriĝis kaj paliĝis, Okuloj renversiĝis, malheliĝis! Jen kore, ame, Karlo plendas pri li: «Amik’ Roland’! Vin Dio metu inter › Glorulojn de Ĉiel’, en sanktajn florojn! › En Hispanujon vi por morti venis!   2900 › Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi! › Foriros de mi forto kaj honoro! › Neniu plu starigos mian gloron! › Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter › Parencoj, kiu estus inda je vi!» Li per du manoj tiras siajn harojn, Kaj kortuŝite svenas sur la nevo! Tiele malĝojegas cent mil Francoj, Ke ili ĉiuj varme ploregadas!   Aŭdu.
238
«Amik’ Roland’, mi iros al Francujo! › Min, post reveno Laŭnon, en Palaco,   2910 › Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj › Demandos: «kie estas Grafa Estro?» «Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!» «Mi malĝojege regos mian Regnon! › Mi ĉiutage ploros kaj plendados!»   Aŭdu.
239
«Amik’ Rolando, brava, belejuna, › Se post reiro Ajkson, en kapelo, › Fremduloj venos kaj demandos pri vi; › Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro: › Ve, mortis nevo, kiu ĉiam venkis!»   2920 «Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj, › Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!… › Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo, › Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno! › Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos! › Ĉu iu povus tiel alkonduki › Anaron kiel vi ĵus mortiĝinta! › Francujo dolĉa, vi orfin’ fariĝis! › Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!» Li tiam tiras sian blankan barbon,   2930 Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn! Jen cent mil Francoj svenas, falas teren!   Aŭdu.
240
«Amik’ Rolando, vi la vivon perdis! › Animo via loĝu en Ĉielo! › Ve! Mortiginto malhonoris dolĉan Francujon! Pro dolor’ mi nun vivadi › Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis! › Favoru Dio, Fil’ de Sankta Manjo, › Je la trair’ en Sizraj Intermontoj, › Disiĝu el la korp’ animo mia,   2940 › Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj, › Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!» Li ploras, tiras sian blankan barbon! —Kaj Duk’ Naimo: «Karlo korŝiriĝas!»   Aŭdu.
241
Gefrejz’ de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto › Detenu sin pri malĝojeg’! Pli bone › Mi serĉu tra la kamp’ korpaĵojn, kiujn › Mortigis Idolanoj! Vi ordonu › Por enfosigi ilin ĉiujn kune!» Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!»   Aŭdu.   2950