16
17
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
› En Zaragozon al Marsilo reĝo?»
Jen duk’ Naim’: «Mi iros, se vi jesos;
› Fordonu tuj al mi bastonon, ganton!»
Sed Reĝo diras: «Vi, saĝulo estas;
› Pro barbo kaj lipharoj, mi al vi ne
› Permesos tiel malproksimen iri! 250
› Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu.
18
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
› Al Saraceno, Zaragoza estro?»
Rolando diras: «Mi ja povas iri!»
—«Ne, certe», diras grafo Oliviro,
«Ĉar bola kaj fiera via koro,
› (mi tion timas) vin malbonkondukus;
› Mi vole iros, se al Reĝo plaĉas.»
Imperiestro mallevetas kapon,
Kaj tiam diras: «Ambaŭ vi silentu!
› Nek unu nek l’ alia forvojaĝos! 260
› Pro tiu barbo blankiĝinta, unu
› El dek du konsilistoj ne eliru!»
Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu.
19
Delegado
20
«Vi Francaj Kavaliroj», diras Karlo,
«Voĉdonu pri baron’ el mia tero,
› Por ke li portu al Marsil’ la skribon,
› Kaj, se necese estos, li ekbatu.»
—Roland’: «Jen Geno, mia duonpatro;
› Se restos li, pli bonan vi ne sendos.»
—Kaj Francoj: «Li je tio estas inda;
› Se Reĝo volos, li sukcese iros!» Aŭdu.
21
«Alproksimiĝu Geno», diras Reĝo, 280
«Vi tuj ricevos ganton kaj bastonon.
› Vi aŭdis, vin elektis voĉ’ de Francoj.»
—Sed Geno: «Tion ĉi Rolando faris!
› Neniam plu, dum vivo, mi lin amos,
› Nek plu kolegon lian Oliviron,
› Nek (lin amantajn) dek du Konsilistojn;
› Mi ilin, antaŭ vi, provokas, Reĝo!»
—Sed Reĝo diras: «Vi ja tro koleras!
› Vi tien iru, jen ordono mia!»
—«Mi povas iri, sed ne trovos helpon! 290
22
«Mi nepre devas iri Zaragozon!
› Ve! kiu iras tien … ne revenos!…
› Memoru pri l’ edzin’, fratino via,[5]
› Pri l’ filo, ja, el ĉiuj la plej bela,
23
24
Sed Gen’ respondas: «Vi ne iros pro mi!
› Servisto?… Nek mi via, nek vi mia!
› Ordonas Karlo fari lian servon;
› Mi iros Zaragozon al Marsilo. 320
› Mi faros tie ian malsaĝaĵon,
› Por kvietigi mian koleregon!»
—Roland’, aŭdinte tion, ekridetas. Aŭdu.
25
Ĉar Geno vidis ridon de Rolando,
Dolore li koleras, korŝiriĝas,
Kaj preskaŭ svenas, sed rediras: «Grafo
› Roland’ mi certe vin neniel amas;
› Sur min vi ekfaligis tiun sorton!…
› Imperiestro prava … jen mi estas,
› Kaj preta por plenumi vian servon!» Aŭdu. 330
26
«Sinjoro Geno, diras Karlo, aŭdu:
«Mi scias, tiun sendon vi plenumos.
«Je mia nomo, al Marsilo diru,
«Ke li, manplekte, mia an’ fariĝu,
«Kaj ankaŭ li ricevu sanktan bapton.
«Al li mi donos duonhispanujon,
«L’ alia estos al Roland’ barono.
«Ĉu li ne volas interkonsentiĝi,
«Mi iros por sieĝi Zaragozon;
«Li estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Per juĝo tie li elperdos vivon,
«Li mortos kun doloroj kaj kun honto.
«Leteron tiun sigelitan donu
«Al l’ idolano en la dekstran manon.» Aŭdu.
27
Al Geno, Karlo montras dekstran ganton.
Pli volus grafo esti for de tie.
Li volas preni ganton, sed ĝi falas
Sur teron.—Francoj: «Dio! Kio estos!
› De tio nur malbono ekfariĝos.»
—Kaj Geno: «Vi pri tio eksciiĝos!» Aŭdu.
28
Li diras: «Reĝo, donu forpermeson:
› Ĉar forironta mi plu ne prokrastos.»
29
En sian hejmon iras Grafo Geno;
Kaj tuj li sin vestigas per armaĵoj
Plej belaj el la eltroveblaj tie;
El oro spronoj al piedoj ligas,