297
For nokto; jen leviĝas hela tago.
Provizas Karlo Zaragozajn turojn,
Restigas tie mil bravegajn anojn,
Por gardi urbon al Imperiestro.
Ekrajdas Reĝo, ĉiuj liaj anoj,
Kaj Bramimundo malliberigita. 3680
Intencas li nur bonfaradi al ŝi…
Reiras ĉiuj ĝoje kaj glorege.
Perforte ili paŝas tra Nerbuno,
Al nobla urb’ Burdelo iras. Karlo
Almetas sur altaron de barono
Sanktul’ Sevrino Olifanton plenan
Je ormoneroj. Tie pilgrimantoj
Ĝin povas vidi. Reĝo per ŝipegoj
Trairas sur Girundo, ĝis Blaivo;
Kondukas nevon, Oliviron, ankaŭ 3690
Ĉefepiskopon tiel saĝan, bravan.
En blankajn ĉerkojn oni metas ilin
Ĉe San Roman’. Nun ili estas tie…
Por ili Francoj preĝas per multnomoj
Al Dio? Karl’ transrajdas valojn, montojn,
Ĝis Ajkso; li ne haltas en rajdado;
Alvenas tien kaj malsupreniras
Ĉe pordo de palaco. En ĉambregon
Irinte, li kunvokas konsilistojn,
Saksanojn, Bajeranojn, Loheranojn, 3700
Frizanojn, Alemanojn, Burginanojn,
Pejtanojn kaj Britanojn kaj Normanojn,
Kaj la plej prudentulojn en Francujo.
Tuj komenciĝos juĝo kontraŭ Genon. Aŭdu.
298
El Hispanujo venis Estro Karlo
Al Ajkso, urb’ plej bona en Francujo.
En ĉambron de palaco li eniras;
Fraŭlino bela, Aldo, al li venas.
Ŝi diras: «Kie estas Estr’ Rolando
› Ĵurinta min, ke li edziĝos kun mi?» 3710
Sed Reĝo ekpremiĝas pro doloro!
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
«Fratino! Pri mortinto vi demandas!
› Mi lin kompensos al vi, Karulino!
› Pli bonan ol Ludviko mi ne konas;
› Li, mia filo, estros miajn terojn!»
Respondas Aldo: «Stranga parolado!
› Min gardu Di’, Sanktuloj kaj Anĝeloj,
› Ke vivos mi post morto de Rolando!»
Ŝi ekpaliĝas, svenas antaŭ Karlo!… 3720
Ŝi mortis!… Dio! Prenu la animon!…
Baronoj francaj ĝemas, ploras pri ŝi! Aŭdu.
299
Ĵus bela Aldo iris al finiĝo!
La Reĝo pensas, ke ŝi nur svenadas;
Li kompatadas pri ŝi, ploras larmojn;
Li prenas ŝiajn manojn, ŝin subtenas,
Sed kap’ de Ald’ kliniĝas sur la ŝultrojn!
Nun, kiam Karlo vidas ŝin mortintan,
Li tuj venigas kvar grafinojn, kiuj
En monaĥejon baldaŭ ŝin forportas, 3730
Kaj gardas korpon ĝis la plentagiĝo.
Ŝin oni bele metis sub altaron;
Funebron grandan Reĝo faris al ŝi. Aŭdu.
300
Imperiestro ĵus revenis Ajkson.
Nun katenata perfidulo Geno
Alkondukiĝas al palac’ de urbo.
Serĝentoj lin alligas kontraŭ fosto,
Kunligas liajn manojn per cervfelaj
Rimenoj, frapas lin per skurĝoj kaj per
Bastonoj, (al li justa pun’); atendas 3740
Li tiel dolorege juĝkunsidon. Aŭdu.
Juĝa kunsido kontraŭ Genon
301
Laŭ priskribaĵo sur antikva Ĝesto
Kunvokis Karl’, el ĉiuj landoj, virojn.
Kunvenis ili en kapelon Ajksan,
Dum glora tago de solena festo
De San Silvestro, laŭ la dir’ de kelkaj.
Nun komenciĝas juĝo; kaj novaĵojn
Pri Gen’ perfida, vi tuj eksciiĝos….
La Reĝ’ ordonas: «Lin konduku al mi!» Aŭdu.
302
Tuj diras Estro Karl’: «Baronoj noblaj, 3750
› Vi juĝu Genon laŭ la justa rajto!
› Li venis Hispanujon kun l’ anaro;
› De mi li prenis dudek mil Francanojn,
› Kaj nevon, kiun vi plu ne revidos,
› Kaj Oliviron noblan kaj ĝentilan,
› Kaj dek du konsilistojn… por riĉiĝi!»
Sed Gen’: «Malben’ al mi, se mi ne jesos!
› Roland’ min domaĝigis je arĝento
› Kaj or’; mi tial volis danĝeriĝon
› Kaj morton lian. Tio?… ne perfido!» 3760
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
303
Nun staras Geno antaŭ Reĝo. Per la
Korpaĵo vigla kaj mieno bela,
Se li verema estus, ŝajnus nobla!
Ĉirkaŭe, li rigardas Francojn, ĉiujn
Juĝontojn, kaj apude, siajn tridek
Parencojn. Jen li per laŭtvoĉo diras:
«Pro Dio, petas mi, baronoj, aŭdu!
› Mi estis en l’ anar’ kun Reĝo, kaj mi
› Plenumis lian servon fide, ame. 3770
› Rolando, lia nev’, min ekmalamis,
› Li volis puŝi min al mort’ dolora!
› Mi iris kun sendaĵ’ al Reĝ’ Marsilo!
› Nur pro lerteco mia mi ne mortis!
› Rolandon bravan, Oliviron, ĉiujn
› Iliajn anojn tiam mi provokis,
› Min aŭdis Karlo kaj baronoj noblaj.
› Ĉi tio estis venĝo… ne perfido!»
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
304
Vidinte, ke juĝego komenciĝas, 3780
Kunvokas Geno tridek el parencoj;
El ili la plej rimarkinda estas
Sorenca kastelestro, Pinabelo.
Li estas plej ŝatinda, ĉu li devas
Kontraŭparoli aŭ kontraŭbatali.
Ekdiras al li Gen’: «Mi fidas al vi.
› Eltiru min de morto, de malgloro!»
—Kaj Pinabelo: «Jes, mi vin defendos!
› Se franco vin kondamnos al la morto
› Aŭ min batalos (laŭ l’ ordono reĝa), 3790
› Per ŝtala glavo mi lin malpravigos!»
Jen antaŭ li sin klinas grafo Geno. Aŭdu.
305
Nun konsiliĝas Saksoj, Bajeranoj,
Kaj Francoj, kaj Pejtanoj, kaj Normanoj,
Grandnombraj Alemanoj kaj Tejdanoj.
Pli malseveraj estas Alvernanoj,
Pli bonintencaj kontraŭ Pinabelo.
Ĉar ili diras: «Kial ni daŭrigu?
› Forlasu ni la juĝon, kaj ni petu
› La Reĝon, ke al Geno li pardonu! 3800
› Lin Geno servos de nun ame, fide;
› Rolando mortis, vi lin plu ne vidos,
› Eĉ per elspez’ de oro kaj arĝento!
› Ja, dubatalo estus malsaĝaĵo!»
Baronoj ĉiuj jesas, krome unu:
Tiero, frat’ de Lia Moŝt’ Gefrejzo. Aŭdu.
306
Al Karl’ irinte, la baronoj diras:
«Ni petas Vian Reĝan Moŝton, por ke
› Al grafo Geno de nun vi pardonu;
› Ĉar de nun li vin servos fide, ame; 3810
› Lin lasu vivi, ĉar li estas nobla.
› Rolando mortis, ni lin plu ne vidos,
› Eĉ per elspez’ de oro kaj arĝento!»
Ekkrias Reĝ’: «Vi estas perfiduloj!» Aŭdu.
Duelo inter Tiero kaj Pinabelo
307
Ĉar vidas Estro Karl’, ke ĉiuj serĉas
Por elturniĝi, li mallevas kapon,
Dolore diras: «Ve! Malfeliĉulo!»
Jen antaŭ li stariĝas kavaliro:
Tiero, frat’ de Duk’ Gefrejz’ de Anĵo.
Tiero estas je korpaĵ’ gracia, 3820
Maldika, nigraj haroj, brunkolora
Vizaĝo, kaj nek granda nek malgranda.
Li afablege diras al la Reĝo:
«Nun trankviliĝu, via Reĝa Moŝto;
› Vi konas min al vi tutsindonema;
› Ĉar pro prapatroj, mi voĉdoni devas,
› Nu, kiel ajn Rolando domaĝigus
› Al Gen’, ĉi tiu devis sin deteni
› Pro vi. Sed Gen’ perfidis vian nevon,
› Kaj, per ĵurrompo li sin montris kulpa. 3830
› Li estas inda je pendiĝo, morto!
› Jes! oni ĵetu for al hundoj korpon,
› Ĉar tia estas pun’ al perfiduloj.
› Se iu el parencoj kontraŭdiros
› Min, per ĉi tiu glav’, ĉe mia flanko,
› Mi estas preta por tuj min pravigi!»
Kaj Francoj diras: «Ja, li estas prava!» Aŭdu.