Выбрать главу
61
Sonĝinte tiel, li denove sonĝas. Jen en Francujo, en kapel’ de Ajkso La dekstran brakon urso mordis tiel, Ke tranĉis ĝi la karnon ĝis la osto: Jen, el Ardeno, kuras leopardo; Ĝi ankaŭ kruelege lin atakos… Sed jen, el ĉambro, tuj ĉashundo kuras   730 Al Karl’ per galopegoj, risortiĝoj; Elmordas hundo dekstran ursorelon, Kaj brave ekatakas leopardon. —«Batalo granda—diras Francoj; ili › Ne scias, kiu estas la venkonto…» Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis.   Aŭdu.

Ordono

62
Post nokto, la tagiĝo hele venas. Imperiestro tre fiere rajdas; Nun mil trumpetoj tra la gent’ sonoras. «Baronoj noblaj, diras Estro Karlo,   740 › Rigardu tien, intermontvojetojn… › Decidu, kiu marŝos postgvardie.» Sed Gen’: «Rolando, mia duonfilo; › Neniu estas pli kuraĝa ol li; Li estas la savonto de la gento.» Aŭdinte, Reĝ’ fiere lin rigardas, Kaj diras: «Vi ja estas mem Diablo; › Ekscit’ mortiga prenis vian korpon; › Sed kiu do por mi antaŭgvardios?» Respondas Gen’: «Ogiro de Danujo Plej bona estas por plenumi tion.»   Aŭdu.
63
Aŭdinte, ke lin oni nomas, Grafo Rolando ekparolas kiel Estro: «Mi, duonpatro, devas vin tre ami, › Mi, ŝuldos al vi, ke mi postgvardios. › Francestro Karlo, ja, nenion perdos, › Ĉar mi zorgeme gardos pri ĉevaloj › Pri muloj kaj mulinoj surrajdeblaj, › Kaj pri portilaj brutoj. Kiu ilin › Forprenus, ilin pagos per glavbato.» —Gen’: «Vi ja veron diris, mi vin konas.»   Aŭdu.
64
Roland’ aŭdinte, ke li postgvardios, Parolas kun koler’ al duonpatro: «Perfido kaj malbon’ de via sango › Kredigis vin, ke mi ellasos ganton, › Ĉar antaŭ Karl’ faligis vi bastonon!»   Aŭdu.
65
Rolando grafo alparolas Karlon: «El via mano, donu la pafarkon; › Mi kredas, mi riproĉon ne meritos. › Ĝi, ja, ne falos de mi, kiel falis › De Geno dekstra ganto kaj bastono.»   770 La Reĝo staras, kapon mallevinte, Li elkaresas barbon kaj lipharojn, Kaj li ne povas sin deteni plori.   Aŭdu.
66
Alvenas siavice Duk’ Naimo, Barbulo kaj harulo heleblanka. Li estas plej ŝatinda kortegano; Li diras al la Reĝo: «Vi lin aŭdis; › Rolando grafo estas kolerega, Kaj furioza, ankaŭ terurega; › Al li vi komisiis postgvardion; › Baronon tian vi neniam trovos. › Streĉitan de vi, donu la pafarkon   780 › Al li, kaj li kunprenu bonhelpantojn.» Pafarkon donas Reĝ’—Roland’ ĝin prenas.   Aŭdu.
67
Kaj Reĝo Karlo diras al Rolando: «Sinjoro nevo, ja, vi scias, al vi › Duonon de l’ anaro mi fordonos; › Ĝin gardu, ĉar ĝi estas la savonto.» —Sed Grafo: «Ne! Mi tion ĉi ne faros; › Pro Di’ je mia gent’ mi restos inda. › Nur restu dudek mil kuraĝaj Francoj; › Senriske, vi trairu intermontojn;   790 › Neniun timu, dum mi estas viva!»   Aŭdu.
68
Rolando grafo staras sur altaĵo; Li vestis sin per la kiras’ plej bela, Surmetis kaskon indan je barono, Ĉe l’ flanko orprenilan Durendalon, Al kolo sian ŝildon florpentritan; Li volas rajdi nur sur Vejlantifo; En man’ pikstango; la standardo blanka Per oraj franĝoj tuŝas glavprenilon. Montriĝos kiu lin amegas aŭ ne! Ekkrias Francoj: «Ni vin sekvos tien!»   Aŭdu.

Postgvardio

69
Rolando graf’ ekrajdas sur ĉevalo; Ĉe lia flank’, kolego Oliviro, Gerin’ kaj Gerier’ la nobla grafo, Otuno ankaŭ, kaj Berengiero Kaj duk’ Sansuno, kaj Ansejs’ fiera, Ivono, Ivori’ de Reĝ’ amataj, Girard’ de Rusiluno, la grandaĝa Engeliero Gaskujano. Diras Ĉefepiskop’: «Pro mia kap’! mi iros!» Kaj Galtiero: «Ankaŭ mi kuniros,   800 › Mi Rolandano, mi lin ne forlasu!» Jen estas tuj dudek mil kavaliroj.   Aŭdu.
70
Roland’ alvokas Human[6] Galtieron: «Vi, kun mil Francoj de Francujo nia, › Okupu intermontojn kaj altaĵojn, › Por ke Imperiestr’ neniun perdu.» —Kaj Galtier’: «Pro vi, mi faros tion!» Kun tiuj ĉi mil Francoj de Francujo Li iras tra altaĵojn, intermontojn. De tie, kiaj ajn novaĵoj estos,   810 Li ne revenos, antaŭ ol vidvigi[7] Sepcent glavingojn. Reĝo Almariso Belferna lin hodiaŭ batalegos[8].   Aŭdu.

Foriro de Karlo

71
Jen Estro Karl’ trairas Rencesvalon. Barono Duk’ Ogir’ antaŭgvardias; El tie do, nenio timeginda. Rolando malantaŭe postgvardias Kun Oliviro, dek du konsilistoj, Dudek mil anoj, Francoj de Francujo. Al ili helpu Dio dum batalo Proksima. Tion scias Gen’ perfida; Sed li ricevis oron, kaj silentas!   Aŭdu.
72
Montaro estas alta! Val’ malluma! Ŝtonego nigra! intermont’ terura! Jen Francoj iras, ne sen dolorego! Ĝis dek kvin mejloj sonas forirado! Sed, alveninte Teron Altan, ili Je vido de Gaskuja patrolando Rememoriĝas pri propraĵo, hejmo,   820 Pri junulinoj, pri edzinoj ĉastaj; Je kortuŝeco ili ĉiuj ploras! La plej sentema estas Karlo, lasis Li nevon en Hispanaj intermontoj! Dolore, li ne sin detenas plori!   Aŭdu.
73
En Hispanujo restis Konsilistoj, Dudek mil Francoj ankaŭ estas tie. Ne tremas ili, kaj ne timas morton. Imperiestro iras al Francujo, Li ploras, tiras sian blankan barbon, Malĝojan frunton kaŝas per mantelo,   830 Ĉe lia flanko rajdas Duk’ Naimo Dirante: «Reĝo, kia pens’ vin premas?» Respondas Karlo: «Ve! Demand’ ofenda! › Mi estas kortuŝita ĝis la larmoj! › De Gen’ Francujo estos detruita! › Ĉi tiun nokton sonĝis mi, ke Geno › En miaj manoj rompas mian lancon. › Al postgvardio li irigis nevon › Rolandon, mi lin lasis en fremdlando! › Ve! se li mortos, kiu helpos al mi?»   Aŭdu.
вернуться

[6]

De urbo «Humo».

вернуться

[7]

Senigi je glavo.

вернуться

[8]

Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a.