Выбрать главу

Peter Peneter

Sekretaj sonetoj

Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo

Leganto, se vi estas pruda, kaj naŭzas vin la amo nuda, se indignigas vin la bolo de la temperamento suda, se ĝenas vian delikaton la grimaceto amo-luda, pripensu bone antaŭ lego: tute ne estas mi altruda, forĵetu min, retiru vin al via dika ŝel’ testuda.
Leganto! Mi avertas due! Pripensu, ĉu vi legos plue! Pilate lavas mi la manojn, se mi efikos misinflue. Neniu vin devigas legi; anstataŭ indigniĝi brue, forĵetu min, forĵetu min ankoraŭ estas ne malfrue.
Leganto! Jen la lasta voko! Tuj sekvas jam danĝera loko! Forĵetu min! Bedaŭrus mi, se vin mortigus nervo-ŝoko!

Sonetoj sub sep sigeloj

La ardan amon trans ĉemizo mi pentros, Kara, sen mensog’. Kuraĝa estas la devizo de mia eta versprolog’.
Vestinte sin per pruda tog’, poetoj haltas ĉe la kiso. Sed ardan amon trans ĉemizo mi pentros, Kara, sen mensog’.
La kis’ pli dolĉas, ol ĉerizo, pli ebriigas ĝi ol grog’. Sed ĉu ni vivus sen la log’ al pli profunda paradizo?
Jen arda amo trans ĉemizo …

I

En hejma balo, sub la lustro-flamoj, mi vagis sola. Tedis min la bru’. rigardis mi malplaĉe, kun enu’ al la gladitaj dandoj, pucaj damoj.
Brilegis la juveloj kaj ornamoj, la vestoj montris formojn per alglu’, dekoltoj estis preskaŭ ĝis genu’: aŭkcio de krurkarnoj kaj de mamoj.
Sed pudra blanko kaj ŝminkita ĉarmo, femuro, kokso, kruro kaj kalkan’, ĉi tiu tuta duonnuda svarmo
min nun devigis nur je mok-rikan’. Jes ja. Mi inter multa, multa karno naŭziĝis, kiel la vegetaran’.

II

Nun mi ekvidis vin! De l’ vangoj ĉarmaj al virga brusto kaj al rasa krur’ okuloj miaj glitis kun plezur’, tra mia koro fluis ondoj varmaj.
Subite haltis mi sub sentoj svarmaj, min kvazaŭ tiris al vi sorĉa ŝnur’, sed mi admiris vin kun ĉasta pur’, ne estis en mi ekdeziroj karnaj.
Jes, ĉaste, sen malpuro de pasio mi vin ornamis per admira kron’… Kio okazis do en subkonscio,
ke, ne timante brilon de l’ salon’, levante kapon, sin anoncis io: fripona bub’ en mia pantalon’?

III

Oni prezentis min. «Ho, la poeto!» vi diris, kun ekbrilo de l’ okul’, kaj ni sidiĝis flanke en angul’, tuj konstatante: «Teda societo.»
Kaj vi babilis dolĉe, kun rideto, la tempo pasis kun rapida rul’, kaj mia koro, pro l’ kreskanta brul’, fajrerojn ŝutis, kiel la raketo.
Mi estis sprita. Trilis via rido, Sonore, kiel la arĝenta kord’, kaj mia Bubo dume, kun insido,
frapetis sur la pantalona pord’, levante ĝin je eta piramido. Ĝi evidente celis al rekord’.

IV

Bruegis gaje jam la societo. Pro miaj vortoj, pro l’ ioma drink’ vizaĝon vian per natura ŝmink’ koloris jam facila ebrieto.
Kaj dum en dolĉincita malkvieto nin ĉirkaŭbaris kvazaŭ sorĉa ring’, jen sian kapon kun subita sving’ ekmovis mia vira amuleto.
Vi ĝuste alrigardis, kaj ekvidis ke sin balancas mia amkompas’, kaj forrigardi vane vi rapidis:
la lipomordo, arda embaras’, okuloj nebulitaj vin perfidis: vi sentis ĝin penetri kun frakas’!

V

El gramofon’ sinkopis, disonancis kaj plandojn tiklis la ĵazbanda bru’. «Ni dancu!» Dancis ni kun granda ĝu’, la lulajn koksojn rave vi balancis.
Miksiĝis spir’ al spiro dum ni dancis, kaj mi premiĝis en ardanta glu’ al viaj sorĉaj pelvo kaj genu’. Ebriis mi. La Bub’ eĉ plie prancis.
Mi sentis, ke sur via brust’ sin levis du dolĉaj pintoj kun ekscita ŝvel’, kaj mia pranca ŝvelo preskaŭ krevis.
La koro batis en freneza pel’. Mi amis jam, kaj ĝin sigeli devis; sur la kalsono restis la sigel’.

VI

La hejma balo estis jam finita. Mi akompanis vin dum hejmenir’, kaj antaŭ pordo, ĉe l’ adiaŭdir’, mankise dankis vin pro l’ vort’ invita.
Ho, dolĉa Morgaŭ! Rava tag’ vizita! Mi hejmeniris kvazaŭ en delir’, duone senkonscie pro l’ sopir’, al fraŭla ĉambro, al la lit’ ermita.
Kaj hejme mi rigardis kaj gratulis la Bubon, kaj dum dolĉa rememor’ vizio sorĉa antaŭ mi nebulis:
en lit’ vi interpremis kun langvor’ per la femuroj lokon, kiu brulis kaj larmis pro la pafo de Amor’.

VII

La postan tagon iris mi vizite, prezentis min, laŭ etiket-regul’, al famili’, sed, kvazaŭ somnambul’, mi rigardegis sole vin ravite.
Vi havis ĝuste gastojn. Kaj subite, jen, ree sidis ni en la angul’, kaj mia dekstra man’ kun trema brul’ en vian manon sin alŝtelis glite.
Kaj dum sekrete ĉirkaŭ mia fingro fermiĝis via man’ kaj ĝis radik’ ĝin ĉirkaŭpremis kvazaŭ arda ringo,
tra nia spino vibris dolĉa pik’ pro tiu kuŝ’ en humid-varma ingo, pro l’ erotike arda simbolik’.

VIII

Ho, sopirata horo rendevua en maja bosko! Kaj dum la promen’ en kaŝa loko trema ĉirkaŭpren’ kaj longa, longa, longa kis’ unua.
Kaj kiso dua, tria, kvara, plua! Malŝpara dono kaj avida pren’! Al mia korpo en duona sven’ alpremis sin la dolĉa korpo glua.
Gluiĝis al mi via dolĉa ventro, Kaj sub ĝi, kun ekstaza fandiĝem’, tra l’ vestoj via plej sekreta Centro
bruliĝis, alpremiĝis ĝis ekstrem’, Ekstaze dum ĉi sorĉa korpkoncentro mi helpis vin de poste per manprem’.

IX

Kaj sub la dolĉa trudo de l’ sopiro la lipojn vi malfermis kun soif’, kaj la malsekon varman de l’ gingiv’ eksentis mi, ĝuante ĝin sen spiro.
Kaj trinkavide, kiel la vampiro, la mieldolĉan sukon de l’ saliv’ mi sorbis, kvazaŭ akvon de la viv’; kaj vi, en duonsvena amdeliro
ekmordis mian lipon ĝis eksango. Volupte ĝemis mi, kaj en ebri’ penetris vian buŝon mia lango