Libro III. — Koketado
Ekskurso de grafo en ĝardenon • La mistera nimfo paŝtas anserojn • Simileco de fungokolektado al promenado de elizeaj ombroj • Specoj de fungoj • Telimeno en la sanktejo de meditado • Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo • Grafo kiel pejzaĝisto • De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj • De Grafo opinioj pri arto • Sonorilo • Bileto • Urso, sinjoro!
Graf’ ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno
Kaj rigardis, turnante kapon al ĝardeno;
Al li refoje ŝajnis, ke el fenestreto,
Ekbrilis pure blanka, mistera robeto
Kaj, ke io malpeza defalis el alte
Kaj momente trakuris tutĝardenon salte;
Inter verdaj kukumoj ree lumis io:
El nubeto eliĝas tiel sunradio
Kaj inter glebo, trafas silikan buleton
Aŭ sur verda herbejo akvan vitraĵeton. ¬10
Graf desaltis, hejmsendis servistaron sian
Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian:
Li alkuris barilon, apertaĵon trovis,
Kiel lup’ en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis.
Malfeliĉe li puŝis sekan grosarbeton:
Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton;
Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis,
Tamen, al dua flanko de l’ ĝarden’ rapidis:
Grafo, flanke tra granda ĉeval’-rumeksaro,
Tra lap-folioj, herboj, sur finaĵoj-kvaro, ¬20
Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante.
Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:
Kelk-ĉerizujoj kreskis tie en ĝardeno;
Inter ili intence kunmiksita greno:
Tritik’, horde’ liphara, fabo kaj maizo,
Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo,
Al sia kortbirdaro, tian kort-estrino
Elpensis ĝardeneton: fama domestrino
Kokoŝnicka, kun patra Jendikoviĉ-nomo[1].
Ŝia invent’ epokon prezentas en domo- ¬30
Mastrumado; hodiaŭ jam ĉie konata,
Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo, donata
Al nemultaj personoj kaj kiel sekreto,
Ĝis kalendar’ ĝin presis sub titol’: «Rimedo
Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo
Eduki kortbirdaron» — jen la ĝardeneto.
Do apenaŭ la koko, kiu gardon faras,
Supren levinte bekon, senmove ekstaras
Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo,
Ke pli facile celu ĉielon okulo, ¬40
Ekvidas akcipitron inter nubetaro
Kaj krias: — tuj ĝardenon kuras kokinaro;
Eĉ anseroj kaj pavoj kaj alarm’-terure
Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.
Sur ĉiel’ ne vidiĝis, en momento nuna,
Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna,
Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable,
Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.
Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj,
Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino; ¬50
Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj,
Pli alta kape, haroj pli longaj — knabino.
Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo
Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan,
Sur kiu blondkapetoj, kiel sur pentraĵo,
Brilis, ĵetite sur la fonon blumalhelan,
Konturite de pavaj okuloj, en greno,
Kiel steloj kroneto en aer’-sereno,
Meze de la maizaj bastonetoj oraj,
Angla herbo, en strioj arĝentokoloraj, ¬60
Merkurial’ korala, alteoj verdantaj,
Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj,
Kunplektis kvazaŭ kradon, el or’ kaj arĝento,
Kiel kurten’ malpeza, moveblan de vento.
Super densaĵ’, kolora, spik- trunketoj-plena,
Papili’-helnebulo pendis baldakena:
Ĉi «avin’-papilioj» kun kvar flugiletoj,
Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj
Pendante en aero, pen-videblaj estas,
Kaj, kvankam zumas, ŝajne tutsenmovaj restas. ¬70
Knabino svingis tufon per mano levita,
Similan al pavpluma fasko kunplektita;
Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap’ de infano
Papilian orpluvon. En la dua mano
De ŝi, lumetas io kornforma, orbrila,
Al vazo por infanoj-nutrado simila:
Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino,
Kvazaŭ oran abundokornon de feino.
Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata,
Al grosarbusto, pro la bruet’ memorata, ¬80
Sen sci’, ke atakanto, tra l’ bedar’ silente,
El kontraŭflank’ proksime alrampis serpente:
Ĝis, el lapoj saltinte, li staris proksime,
For kvar bedoj kaj klinesalutis estime.
Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte,
Kiel garol’ ektime, por forflugi salte;
Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro
Kiam infanoj time, pro fremdul’-eniro
Kaj pro knabin’-forkuro ekkriis momente.
Ŝi, aŭdante, eksentis, ke tre malprudente ¬90
Estus lasi idetojn en terur’ kaj sole
Kaj haltante, revenis, kvankam kontraŭvole,
Kiel laŭ sorĉalvoko spirit’, malvolonte;
Ŝi alkuris kun ido plej kria ludonte,
Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon,
Sur duan karesvorte ŝi metis la manon:
Ili trankviliĝinte, premis per manetoj
kaj kapetoj genuojn siajn, laŭ birdetoj
Sub flugil’ de patrino. Ŝi diris: «Ĉu bone,
Ĉu bele tiel krii? Timos senbezone ¬100
Vin la sinjor’. Ne venis kun sak’ almozulo,
Sed gast’ sinjoro bona, vidu, jen belulo!»
Ŝi ekrigardis. Grafo, per ridet’ afabla,
Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla;
Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte
Kaj kiel rozburĝono, tute roziginte.
Vere, li estis bela, mezkreska, ovalan
Havis vizaĝon freŝan, kvankam iom palan,
Okuloj — bluaj, mildaj; helblonda hararo:
Sur ĝi folioj, viloj, kiujn, el herbaro, ¬110
Graf’ deŝiris, tra bedoj rampante vizite,
Kaj kiuj verdis, kiel krono malplektite.
«Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo,
Ĉu diaĵo, aŭ nimfo, spirit’, aŭ fantomo!
Diru, ĉu propavole vi sur teron venis,
Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis?
Ho! mi divenas: certe rifuzit’-amanto,
Potenca grand-sinjoro, ĵaluza zorganto,
En ĉi parko vin gardas, kiel ensorĉitan!
Vi indas kavaliroj-batalon armitan, ¬120
Kaj iĝi de romanoj heroino; bela!
Malkovru la misterojn de sorto kruela:
Jen savonto! Al gesto via de ĉi horo
Obeas mia brako, kiel mia koro».
Li etendis la brakon.
Ŝi roziĝis honte,
Sed, kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte;
Kiel infanon logas bildar’ helkolora,
Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora,
Ĝis ekkon’ de valoro: same ŝi, aŭskulte,
Kaptis belvortojn, kiujn komprenis malmulte, ¬130
Kaj fine ŝi demandis: «Vi venas el kie,
Sinjor’? Kaj kion serĉas sur bedoj ĉi tie?»
Graf’ malfermis okulojn konfuze, mirante,
Silentis; alparolotonojn mallevante,
Li diris: «Fraŭlineto, pardonu! Laŭvide
Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiel rapide
Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus;
Vi scias, ke, sur vojo, mi ĉirkaŭe irus;
Tra l’ ĝardeno pli rekte al domo biena…»
Knabino diris: «tie estas voj’ ebena; ¬140
Jen vojet’; ne difektu moŝto la bedetojn…»
«Ĉu dekstre aŭ maldekstre?» la moŝto sinjora
Demandis. Ŝi, levinte bluajn okuletojn,
Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem’ esplora;
Ĉar domo, for mil paŝojn tutvideble staris
Kaj Graf’ demandis vojon? Sed li tion faris,
Por ion diri, serĉe je motivo ia —
«Fraŭlin’, vi tie loĝas, proksime al via
Ĝardeno, aŭ vilaĝe? Mi, en domo, laste,
Vin ne vidis … Vi eble ĵus alvenis gaste?» ¬150
Knabino skuis kapon — «Pardon’, fraŭlineto,
Vi loĝas tie ĉambron, kun ĉi fenestreto?»