Ĉirkaŭe rigardante, Tadeo ekvidas:
Telimeno! solece, pens-profundiĝinte, ¬250
Laŭ figur’, vest’ — alia ol hieraŭ sidas,
En blankaĵo, sur ŝtono, kvazaŭ ŝtoniĝinte;
La klinitan vizaĝon en manojn ŝi premas
Kaj kvankam ne aŭdiĝas, videble plorĝemas.
Vane Tadea koro sin defendi provis.
Li sentis, ke kompato lian koron movis.
Li mute rigardadis, fine eksopiris
Kaj mem al si kolere: «Stultulo! li diris,
Ĉu estas ŝi la kulpa de mia eraro?…»
Do li elŝovis kapon el post arbetaro — ¬260
Ŝi subite leviĝas kaj en ĉi momento
Ĵetiĝas ĉiuflanken, saltas tra l’ torento,
Diskrucas brakojn, harojn dislasinte, palas,
Kuregas en arbaron, ekgenuas, falas,
Ne povante leviĝi sur herbo turniĝas
Kaj el movoj teruro de l’ turment’ vidiĝas:
Ŝi kaptas bruston, kolon, genuojn; do time
Saltis Tade’, pensante pri epilepsia
Atako aŭ frenezo. Sed kaŭzo alia
Estis de l’ movoj.
Apud betular’ proksime, ¬270
Estis grand-formikejo. Insekt’ laborema
Ĉirkaŭe herbe svarmis, nigra, moviĝema;
Ia bezono, plaĉo, aŭ celo kaŝita
Ĝin speciale logis al Sanktej’ medita.
De l’ ĉefurba altaĵo ĝis fonto flustranta
Eltredis vojon ĝia vicaro marŝanta.
Telimen’ malfeliĉe sidis sur vojeto.
Formikoj brillogite de blanka ŝtrumpeto,
Dens-enkuris, komencis tikleti, mordadi;
Do ŝi devis forkuri, ilin forskuadi, ¬280
Fine sur herb’ sidiĝi kaj insektojn ĉasi.
Ne povis ja Tadeo sen helpo ŝin lasi.
Purigante robeton li teren kliniĝis,
Al ŝia frunt’ okaze per buŝ’ proksimiĝis,
En ĉi amika pozo, ili ne parolis
Pri kvereloj kaj tamen paciĝi bonvolis;
Eble pli longe daŭrus la interbabilo,
Sed ilin Soplicova vekis sonorilo:
Signo al vespermanĝo…
Temp’ al revenado,
Precipe, ĉar aŭdiĝis branĉetoj-krakado. ¬290
Oni serĉas? ne decas kuna hejmreveno;
Do Telimen’ ŝteliĝas dekstren al ĝardeno
Kaj Tadeo maldekstren kuras sur la straton.
Ambaŭ sentis revene timan korobaton.
Al ŝi el post arbusto foje kvazaŭ brilis
Vizaĝo kapuĉita, ĝi Vermon similis;
Tadeo vidis bone, ke al li refoje
Longa kaj blanka ombro montriĝis dum voje.
Kiu estis? ne sciis li, sed antaŭsentis,
Ke, en angla surtuto, Grafo sin prezentis. ¬300
Oni manĝis kastele. Obstina Vokisto
Malgraŭ, ke ne permesis tion la Juĝisto,
Ree sturmis kastelon kaj prenis posedon
Kaj intromitis[2] (kiel li diras) bufedon.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris:
Ĉe tabl’ unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ’, ofic’, la digno al li apartenis.
Irante, li al ĉiuj klinsalutojn faris;
Kvestant’ forestis; lokon de la Bernardino
Havas dekstre de l’ edzo la Ĉambelanino. ¬310
Juĝisto stariginte la gastojn konvene,
Manĝotablon latine krucosignis bene.
Viroj ricevis brandon; poste sidiĝante,
Ĉiuj malvarman supon manĝis, silentante.
Sekvis kankroj, kokidoj, legom’ asparaga,
En akompan’ de vinoj hungara, malaga.
Ĉiuj manĝas kaj trinkas sen parol’-murmuroj
Ŝajne de kiam staris la kastelaj muroj,
Kiuj regalis tiom da nobeloj frate,
Aŭdis tiom vivuojn kaj eĥis rebate, ¬320
Ne estis vespermanĝo tiom malserena;
Nur ŝtopiloj-frapado, teleroj-tintsono
Aŭdiĝas en vestiblo granda kaj malplena,
Kvazaŭ la buŝojn laĉis spirit’ de malbono.
Multaj estis silentokaŭzoj. Ĉasistaro
Revenis babileme, gaje el arbaro,
Sed pensante pri ĉaso, kiam la fervoro
Malvarmiĝis, rimarkis ili, ke sen gloro
Ili revenis: iu pastraĉ’, kapuĉulo
El ie saltis, kiel el kanab’ grizulo[3] ¬330
Kaj venkis la ĉasistojn de l’ distrikt? Fi, honto!
Kia estos en Lido, Oŝmjano, rakonto[4]
Kiuj kun ni batalas de pli ol jarcento
Pri ĉasart’? Tiel pensis ili en silento.
Krom komuna aflikto, Rejent’, Asesoro,
Freŝan honton pri hundoj havas en memoro.
En okul’ ili vidas: jen fripon’ leporo
Streĉas saltilojn, voston movas, per svingilo
Mokas kaj vipas korojn, kiel per batilo;
Sidante, ili klinis vizaĝon al plado. ¬340
Asesor’ havis novan kaŭzon de plendado:
Telimenon kaj siajn rivalojn li vidas.
Al Tade’ flankturninte Telimeno sidas,
Konfuzite, rigardi lin, al si ne fidas;
Ŝi volis iom distri la Grafon sinjoron
Per diskuto bonigi lian senhumoron;
Ĉar Grafo malserene venis de promeno,
Pli ĝuste, laŭ Tadeo, el embusk’-posteno.
Fiere levis frunton Grafo, ŝin aŭdante,
Kuntiris brovojn, poste preskaŭ malestime ¬350
Rigardinte, sidiĝis ĉe Zonjo proksime,
Plenigas ŝian glason, telerojn ŝanĝante,
Kliniĝas kaj ridetas, ĝentilaĵojn diras,
Iafoje okulojn turnas kaj sopiras.
Tamen, kvankam li lerte simulis komence,
Vidiĝas, kiu-spite li Zonjon koketas,
Ĉar kapon returnante, kvazaŭ ne intence,
Al Telimen’ rigardon minacan li ĵetas.
Telimeno ĉi tion kompreni ne povis,
Ekpensis: jen strangulo! kaj ŝultrojn ekmovis. ¬360
Pri nova koketado de l’ Graf’ eĉ kontente,
Ŝi al dua najbaro sin turnis atente.
Tadeo ne aŭskultis, nenion manĝante,
Ne trinkis, al telero okulojn fiksante;
Telimen’ al li verŝis vinon; li kolere
Je l’ trudec’ demandite pri sano — oscedas.
Li indignas (ŝanĝite tiel ĉi vespere),
Ke tro da koketeco Telimen’ posedas;
Tro dekoltita vesto skandalas junulon,
Kiel maldeca — dume li levis okulon! ¬370
Li ektimis, li havis nun pupil’-spegulon
Pli klaran, ĉar al ŝiaj vangoj rigardeton
Ĵetinte, tuj malkovris teruran sekreton:
Ŝi estas ruĝumita!
Ĉu malbona speco
De koloril’? ĉu iel viŝiĝis ruĝeco,
Kelkloke haŭto estas maldense kovrita…
Eĉ eble mem Tadeo en Sanktej’ medita
Parolante proksime, viŝis el blankilo
Ruĝon, malpezan kiel polvet’ de flugilo
Papilia. Ŝi troe rapidis revene, ¬380
Mankis tempo bonigi kolorojn konvene.
Ĉirkaŭ buŝo vidiĝis lentugaj makuloj.
Kiel ruzaj spionoj de Tade’ okuloj,
Malkovrinte perfidon unu, la restaĵon
De ĉarmoj vicesploras kaj trovas falsaĵon:
En buŝ’ — du dentoj mankas; sur frunt’, sur tempio —
Sulkoj, mil sulkoj — sub la menton’ antaŭ ĉio!
вернуться
[3]
Originale: Kiel Filip el Konopie t.e. malĝustatempe (proverbe). Laŭ tradicia klarigo de la proverbo iam la parlamenta delegito «Filip el Konopie» komencis dum kunsido paroladon, kiu tute ne koncernis la objekton de la debato. La delegitaro laŭte ekridis kaj la malĝustatempa ekparolo fariĝis proverba. Ĉar leporon oni nomas ankaŭ en kelkaj distriktoj «Filipo» kaj «Konopie» signifas «kanabo», do la proverbo povas esti simple klarigita kaj ĉi tiun pli simplan klarigon sekvas la traduko.