Tade’, domaĝe! sentis, kia malbezono
Atenti tro belaĵon; hontinde, spiono
Esti de amatino sia; abomene, ¬390
Ŝanĝi guston — sed kiu regas koron plene?
Tutvane volas helpi konscienc’ al amo.
Revarmigi animon ĉe l’ rigardoflamo.
Jam ĉi rigardo kiel lun’ senvarme helas.
Do ĝisfunde rigida anim’ ne degelas…
Li tiel memriproĉis sin kaj koropente
Klinis kapon kaj mordis la lipojn silente.
Dume malbonspirito lin allogas tente,
Kaŝaŭdi, kion Zosja al la Grafo diras.
Graf’ afable favoron de l’ knabin’ akiras. ¬400
Ŝi mallevas okulojn, roziĝas de honto,
Sed poste ili ridas; sekvis babilado
Pri ia, en ĝardeno, subita renkonto
Kaj pri ia sur lapoj kaj bedoj paŝado.
Tadeo eble-longe orelojn streĉante
Glutis maldolĉajn vortojn, anim’-digestante
La teruran festenon. — Kiel en ĝardeno
Viper’ pikile trinkas el herbaĉ’-veneno,
Poste kunvolviĝante, kuŝiĝas sur strato,
Minace al sengarde-kura piedplato. ¬410
Tiel, ĵaluz’-venenon trinkinte abunde,
Li, ŝajnindiferenta, koler’-ŝaŭmis funde.
Se gaja societo havas kelk kolerajn,
Malserenec’ ilia influas ceterajn.
Ĉasistoj jam silentis; dua part egale
Eksilentis: Tadeo ĝin infektis gale.
Eĉ Ĉambelano sidis tree malserene,
Sen babilem’, vidante kiel sidas jene
Liaj dothavaj, belaj kaj junaj filinoj,
Laŭ distrikt’-opinio unuaj fraŭlinoj, ¬420
Silente, neglektite de la junularo.
Juĝist’ gastama same ĉi tion atentas;
Kaj Vojski rimarkinte, ke ĉiuj silentas
Diris: tiel ne manĝas poloj, sed luparo!
Hreĉeĥa je silento estis tre sentema.
Li amis babilulojn, mem tre babilema.
Ne miru! li pasigis vivon je festenoj,
Sejmetaj konsiliĝoj, pelĉasoj, kunvenoj.
Al li kutime io al orel’ tamburis,
Eĉ kiam li silentis, aŭ muŝon postkuris ¬430
Kun klakil’, aŭ ferminte okulojn ekrevis;
Tage — diskutoj, nokte — murmuradi devis
Ies rozari’-preĝoj, aŭ rakont’ fabela.
Do li sentis malamon al pipo malbela,
Invento de germanoj, por nin fremdlandigi:
Ĉar Polujon mutigi — estas ĝin mortigi[5].
Aĝon trababilinte, li dormis en bruo;
Silent’ lin vekis. Tiel mueliston skuo
Kaj radoj-knar’ dormigas; kiam aksoj haltas:
Vort’ karnigis! [6] li time kriante eksaltas. ¬440
Vojski kapkline turnis sin al Ĉambelano.
Al Juĝist’ signodonis ĉe buŝo per mano,
Petante voĉon. Ili ambaŭ kapokline
Respondis, tio estas, invitis inkline.
Vojski komencis:
«Volu, sinjoroj junuloj,
Ĉe vespermanĝ’ amuzi laŭ malnovreguloj,
Ne silenti kaj maĉi. Ĉu kapucenaro
Ni estas? Silentanto inter nobelaro
Similas al ĉasisto, ŝargon en pafilo
Rustiganta. De avoj emon al babilo ¬450
Mi laŭdas: ne nur manĝi post ĉasado ili,
Sed ankaŭ reciproke volis satbabili.
Malpezigante korojn, laŭdis kaj mallaŭdis.
Pri pafistoj, pelantoj, hundoj oni aŭdis
Opiniojn; leviĝis por ĉasist’-orelo,
Bruo agrabla, kvazaŭ dua ĉasopelo.
Mi scias: Nub’ da nigraj zorgoj viapense,
El kapuĉo de Vermo ekleviĝis dense!
Vi hontas pro maltrafoj! Ne hontu pri pafoj:
Al plej bonaj ĉasistoj okazas maltrafoj; ¬460
Trafi, maltrafi estas sort’ de pafisteco.
Vagante kun pafilo ekde infaneco,
Mi maltrafis! Tuloŝĉik, fam-pafisto, same;
Eĉ Rejtan, la mortinto, ne trafis ĉiame.
Pri Rejtan mi rakontos poste. Koncernante
Ellason el sieĝo: ke lancon havante,
Ambaŭ sinjoroj antaŭ best’, kiel mi aŭdas,
Ne staris firme, tion ja nek iu laŭdas,
Nek mallaŭdas; forkuri kun ŝargo pafila
Signifis ĉiam esti timul’ sensimila ¬470
Kaj ankaŭ (kiel faras multaj) pafi blinde,
De fore, sen celpreno, estas tre hontinde;
Sed kiu al si beston allasas, mezuras
Kiel konvene celon, kaj poste forkuras
Maltrafinte, li tute reniras sen honto.
Li povis lancbatali, sed nur laŭ volonto,
Ne laŭ devo, ĉar lanco servas, ĉe pafilo
Ne por atak’, sed sole kiel defendilo.
Tia estis regulo. Do fidu sinjoroj
Al mi kaj retiriĝon ne prenu al koroj, ¬480
Kara Tadeo, same via moŝto, Grafo!
Kiel ofte vi pensos pri tiu maltrafo,
Rememoru averton de Vojski refoje:
Neniam baru unu la alian voje,
Kaj ne pafu duope al sama ursino…»
Kiam Vojski parolis la vorton: ursino,
Asesor’ duonlaŭte sufloris: knabino.
Brave! kriis junuloj, kiel brua eĥo,
Ripetante averton de sinjor’ Hreĉeĥo,
Nome vorton: ursino, aliaj: knabino, ¬490
Vokis ridante. Flustris rejento: virino.
Koketulino, diris Asesor’ rigardojn
Al Telimen’ ĵetante, kiele ponardojn.
Vojski neniun iel pikaludi volis,
Nek li atentis, kion flustrantoj parolis;
Tre kontenta, ke povis li gastojn ridigi,
Li diris en kalikon enverŝante vinon:
«Vane miaj okuloj serĉas Bernardinon
Al okazaĵo — turnus mi lian atenton, ¬500
Similanta ĉi tagan nian akcidenton.
Nur unu viron konis Ŝlosisto ĝishore,
Pafantan, kiel Vermo, celtrafe de fore.
Mi konis duan, kiu per celtrafo same
Savis du vivojn; tion mi vidis; tiame
Iris en Nalibokajn[7] arbarojn al ĉaso
Sendit’ Tadeuŝ’ Rejtan kaj duko de Nasso[8]:
Sinjoroj ne enviis gloron de nobelo,
Lian sanon ĉe tablo trinkis en kastelo.
Grand-donacojn ricevis li, sen nombro iu, ¬510
Kun fel’ de mortigita apro. Pri ĉi tiu
Apro kaj paf’ rakontos mi, kiu atestas
Okulvide: afero tre simila estas
Kaj okazis al gravaj pafmajstroj de ĉaso,
Al sejm-sendito Rejtan’ kaj duko de Nasso».
Tiam Juĝist’ kun plena pokalo en mano
Diris: Vojski, nun mi trinkas por Verma bonsano!
Ne povante Kvestulon rekompenci riĉe
Ni almenaŭ por pulvo lin pagu sufiĉe.
Por urso mortigita de Verm’ en ĉasejo ¬520
Dujar’-kuirprovizon havos monaĥejo,
Sed felon mi ne donos al Verm’; ĝin posedos
Mi per fort’, aŭ monaĥo humile ĝin cedos,
Aŭ mi felon aĉetos, eĉ por dek ribeloj;
Ni laŭvole disponos pri ĉi tiu felo.
La glorokronon prenis jam servisto dia;
Felon donos moŝtulo, Ĉambelano nia,
Al ĉi, kiu por dua rekompenc’ meritis».
Ĉambelan’ glatumante frunton, ekmeditis.
Pafistoj ekmurmuris: ĉi tiu sinjoro ¬530
Trovis beston, alia faris al ĝi vundon,
Tiu returnis beston al ĉasejo, hundon
Tiu vokis. Kverelis Rejent’, Asesoro,
Unu laŭdante ecojn de Sanguŝka ĉasa
Sia pafil’, kaj dua de la Sagalasa.
«Juĝist’, najbaro! fine Ĉambelano diris,
Unuan rekompencon la Pastro akiris.
Kiu ricevu duan, juĝi malfacile;
Ĉiuj ŝajne meritis ĝin tute simile
Kaj egalas laŭ sperto, lerto, kuraĝeco. ¬540
Du ĉasistojn distingis sort’ per danĝereco,
Du estis plej proksime de urs-ungoj-celo:
Tade’ kaj Graf’; al ili apartenas felo.
Sinjor’ Tade’ (mi certas pri lia intenco),
Cedos, kiel pli juna kaj mastra parenco;
Do prenos moŝto Grafo opima spolia.[9]
Ĉi ornamo de ĉambro ĉaspafista lia
Estu de hodiaŭa amuz’ rememoro,
Signo de ĉasfeliĉo, impulso al gloro».
вернуться
[5]
Originale:
вернуться
[8]
Duko Karlo de Nassau-Siegen (nask.1745, mort.1808), fama militisto kaj aventuristo. Li estis rusa admiralo kaj venkis Turkojn ĉe Lemano; poste li estis tute venkita de Svedoj. Kelkan tempon li restadis en Polujo kaj havis polan civitanecon.