Li pensis, ke li Grafon ĝojigis konsole ¬550
Kaj dume, lian koron li akre traboris;
Ĉar kiam Graf’ pafistan ĉambron rememoris,
Li rigardis levinte kapon malgraŭvole
Al cervaj kapoj, branĉaj kornoj: laŭrarbaro,
Kiun patroj al filoj semis por kronaro.
La portretornamitaj vicoj de kolonoj
En arkaĵ’ Duonkapro, antikvaj blazonoj,
Per voĉoj de pasinto ekparolis ĉie.
Li vekiĝis: ĉe kiu li gastas? kaj kie?
En propra dom’, Horeŝka gastas heredanto! ¬560
Ĉe malamik’ Soplico, kiel festenanto!
Kaj, kiun por Tadeo li sentis, envio
Kontraŭ Soplicoj Grafon movas ekster tio.
Do li diris maldolĉe: «Ĉar dometo mia
Ne indas je donaco grandioza tia,
Do inter ĉi kornuloj restu ursa felo,
Ĝis Juĝisto ĝin donos al mi kun kastelo»
La Ĉambelano, kio minacas vidante,
Sonigis tabakujon, pri voĉo petante.
«Tre laŭdinde, li diris, mia Graf’, najbaro, ¬570
Vi eĉ manĝante, zorgas pri negoc’-afero,
Ne tiel, kiel moda, juna sinjoraro,
Vivanta sen kalkulo. Laŭ dezir’, espero,
Mia juĝo finiĝos per paco bonvola;
Pri grund’ biena restas malfacilo sola.
Interŝanĝon proponi tial mi intencis,
Laŭ manier’ sekvanta». — Paroli komencis
Li orde (laŭ kutimo) pri plan’ intencita,
Kiam, duonparole, mov’ neatendita ¬580
Komenciĝis ĉe fino de tablo. Kelkaj
Ion rimarkis, fingre ĝin montris aliaj,
Ĝis fine kapoj, kiel spikoj, reklinite
De vent’, al kontraŭflanko turniĝis subite,
Al angul’.
Tie pendis Tablestro-portreto,
De lasta el Horeŝkoj gento; el pordeto
Tie kaŝita inter kolonoj, jen homo
Mallaŭte elŝoviĝis, kiele fantomo:
Gervazo, laŭ staturo kaj vizaĝo grava,
Kun arĝent-Duonkaproj sur jako flava.
Li paŝis rekte, mute, severe, la ĉapon ¬590
Ne depreninte, eĉ ne klininte la kapon;
Kaj li, ponardebrilan ŝlosilon tenante,
Malfermis ŝrankon, ion en ĝi ŝraŭbturnante.
En du vestibl’-anguloj, kolon’-apogite,
Staris du lud-horloĝoj, en ŝrankoj fermite:
La malnovaj stranguloj, en malpac’ konstanta
Kun sun’ tagmezon montris ĉe sun’ subiranta.
Ripari maŝinaĵon Gervazo ne provis,
Sed ankaŭ sen streĉado ĝin lasi ne povis
Kaj per ŝlosil’ turmentis en ĉiu vespero; ¬600
Ĵus nun okazis tempo de tiu afero.
Do kiam Ĉambelano okupis atenton
De partioj, Gervazo pezilon ektiris.
Grincigis rustaj radoj la fenditan denton;
Ĉambelano skuiĝis kaj haltinte diris:
«Vian urĝan laboron vi prokrastu, frato»
Kaj li daŭrigis planon. Ŝlosist’, dum traktato
Duan pezilon forte-pli ektiris spite,
Kaj tuj pirolo super horloĝo lokite
Komencis sian kanton kun flugilojbato. ¬610
Birdo artefarita, difektita tute,
Ekbalbutis kaj pepis, ĉiam pli balbute.
Gastoj ridis; rompiĝis Ĉambelan’-traktato;
Li ekkriis: «Ŝlosisto, pli ĝuste noktuo[10],
Se vi ŝatas la bekon, sufiĉe da bruo!»
Sed Gervazon minaco tute ne tuŝetis;
Dekstran manon li grave sur horloĝon metis
Kaj ĉe kokso preninte sin maldekstramane:
«Ĉambelaneto! kriis li, vi ŝercas vane;
Paser’, pli eta, hejme pli kuraĝa estas ¬620
Ol noktu’, kiu fremdan kastelon eknestas.
Ne mi — noktu’, sed kiu nokte sin enŝtelas
Fremdan domon — noktuas, kaj mi lin forpelas».
«For, for kun li!!» ekkriis Ĉambelan’. — «Sinjoro
Grafo! vokis Ŝlosisto, kion vi aranĝis:
Sufiĉe makuliĝis jam via honoro,
Ke vi kun ĉi Soplicoj kune trinkis, manĝis;
Jen vi toleras: oni kastel’-oficiston
Min, Gervazon Rembajlon, Horeŝkaj-Ŝlosiston,
Insultu, nepunate, en Tablestra domo?» ¬630
Tiam vokis Protazo: «Silentu! En nomo
De leĝo! Mi Protazo, Baltazar’ Bĵeĥala,
Dunoma, Generalo iam tribunala,
Vulgo[11] Vokisto, faras mian obdukcion[12]
Vokistan kaj samtempe formalan vizion,[13]
Mendante ĉeestantoj-ateston; sinjoro
Asesor’, mi vokas vin por juĝesploro
Pro Juĝista Soplica moŝt’; pri inkursio
Aŭ liminvado! estas superforto tio
Pri kastelo, en kiu Juĝist’ leĝe sidas, ¬640
Ĉar tie li manĝadas, kiel ĉiuj vidas.
«Bĵeĥaĉ![14] kriis Ŝlosisto, vi ĉesos, fripono!»
Kaj li, preninte ferajn ŝlosilojn ĉe zono,
Ĉirkaŭ kap’ ilin svingis, ĵetis el tutforto;
La fasko flugis, kiel el ĵetilo ŝtonoj,
Certe Protazan kapon fendus je kvaronoj;
Sed Vokisto sin klinis kaj savis de morto.
Ĉiuj saltis de sidoj; mallaŭtiĝis plene,
Ĝis Juĝisto ekkriis: «Ligu lin katene!
Hola servistoj!» — Ili alvenis en kuro, ¬650
Tra mallarĝa irejo inter benk’ kaj muro.
Sed Graf’ per seĝ’ al ili meze vojon baris,
Kaj sur redut’ malforta per pied’ ekstaris:
«Garde! Juĝist’! li vokis, neniu ofendu
En mia dom’ serviston; kiu volas, plendu
Al mi, sed ne kuraĝu tuŝi maljunulon»
Ĉambelano al Grafo strabis en okulon:
«Sen via help’ mi scios puni senprokraste
La impertinentecon de la nobeleto;
Graf’, kastelon proprigas vi antaŭ dekreto; ¬660
Ne vi ĉi tie mastras, nek akceptas gaste,
Se vi eĉ ne respektas kapon pro grizeco,
Distriktan altoficon estimu laŭ deco!»
Graf’ murmuris: «Sufiĉe da babilo via
Pri respektoj, oficoj; enuu alia!
Mi faris stulte, kiel kun moŝtoj miksata
En drinkadon, kun fino tre maldelikata;
Pri honoroofenda, respond’ ĉe okazo
De sobra revidiĝo! Sekvu min Gervazo!»
Ĉambelano respondon ne supozis tian. ¬670
Ĝuste tiam plenigis li kalikon sian;
Malrespekto lin trafis kiel fulmobato:
Ĉe kalik’ apogite, botel’ en manplato,
Kun kapo flanktirnita, orelo streĉita,
Larĝ-apertaj okuloj, buŝo malfermita,
Li silentis, sed premis kalikon en mano
Potence; vitro krevis, vinon ŝprucigante
En okulojn kaj kvazaŭ fajron enverŝante
En animon: vizaĝe flamis Ĉambelano,
Okuloj ardis; vorton li maĉis, post maĉo ¬680
Ĝi elflugis tra dentoj: «Stultul’!… Grafidaĉo!
Mi vin tuj! Mi ĉi tie! Tomaŝ’, karabelon!
Mi vin instruos mores! [15] en karceron sendos!
Respektoj enuigas delikatorelon!
Mi tuj la oreletojn per sabro forfendos!
For! ekster pordon! Sabron! Tomaŝ, karabelon!»
Tiam saltis amikoj al la Ĉambelano;
Juĝist’, vokante: «Haltu!» kaptas lin je mano;
«Antaŭe li provokis min! Protaz’, palaŝon![16]
Kiel urs’ ĉe bastono, li faros danc-paŝon». ¬690
Sed Tade’ Ĉambelanon kaj onklon retenas:
«Moŝtoj, ĉu kun la dando batiĝi konvenas
Al vi sinjoroj? estas ĉi tie junuloj;
Konfidu: mi lin punos laŭ ĉiuj reguloj,
Kaj vi, kiu provokas aĝulojn kverele,
Ni vidos, ĉu vi estas kavalir’ duele.
Ni morgaŭ fin-decidos pri loko, armilo;
Nun kuru, dum vi sanas!»
вернуться
[10]
вернуться
[14]
вернуться
[15]