Выбрать главу
Graf’ el balkono cedis, sed antaŭ foriĝo Li rigardis ankoraŭ tra l’ breĉo por pafo; Lumojn en dom’ Soplica vidante, la Grafo Ekkriis: «Iluminu! morgaŭ en kastelo Ĉi hore estos lumo, kaj ĉe vi — malhelo!…»
Gervazo tersidiĝis; ĉe mur’ apogite, Al la brusto la frunton li klinis medite. Luna lumo defalis sur kapokalvaĵon: Sur ĝi Gervazo fingre faris desegnaĵon: Estontan milit’-planon li al si prezentas.       ¬880 Pezaĵon de palpebroj li ĉiam pli sentas; Kolbalance, li vidis dormon jam proksiman Kaj komencis vesperan preĝaron kutiman; Sed inter Patro-Nia kaj Salut’-Mario, Aperis volve-preme fantomoj-serio: Jen li vidas Horeŝkojn: malnov-estroj liaj, Kun karabel’, kun estra bastono aliaj, Ĉiu minacrigardas, lipharojn tordante, Skermas per karabelo, bastonon svingante; Silenta, malserena, unu ombro poste       ¬890 Kun sanga brust’… Gervazo rekonis tremfroste Tablestron kaj komencis krucosignojn fari Kaj por certe terurajn sonĝojn kontraŭstari Pri puriĝej’-animoj flustris litanion. Okuloj kungluiĝis, sonor’ en oreloj — Li vidas nobelaron, brilas karabeloj; Invado! Koreliĉojn! gvidas kompanion Rimŝa! Sur grizĉevalo, mem Gervazo kuras, Rapiron super kapo svingante, teruras; Malbutonite, vente bruas taratatko[21],       ¬900 De orel’ posten falis la konfederatko[22]; Li renversas rajdantojn, piediran vicon Kaj fine en garbejo bruligas Soplicon. Revoj-peze, sur bruston falis kap’ senmova; Tiel ekdormis lasta Ŝlosist’ Horeŝkova.

Libro VI. — Nobeletejo

Unuaj militaj moroj de l’ invado • Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero • Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo • Ĉapitro pri kanabo • Nobeletara sidejo Dobĵin • Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵiński.

Eliri el humida krepusk’ ne rapidas La mateno senruĝa; lumokul’ ne gvidas Tagon, kiu jam estas, sed ĝin al vidsento Kovras nebul’ sur tero, kiel pajltegmento Super litva kabano. Nur blanketa helo En orienta flanko, montras sur ĉielo Kie suno leviĝis, kaj kvazaŭ malĝoje Irante super teron, dormetas dumvoje.
Ĉiel’-ekzemplo ĉion sur tero influis:       ¬10 Brutaro sur paŝtejon eliri malfruis Kaj trafis ĉe matena manĝo leporaron; Ĝi kutimas pli frue reveni arbaron, Nun pinĉas en nebulo alsine’-herbetojn, Aŭ kolektiĝas pare, fosante kavetojn, Volas ĝui ripozon, freŝaeron spiri, Sed devas antaŭ brutoj, arbaron reiri.
Arbar’ silentas. Birdo ne kantas, vekite, Skuas roson el plumoj, al arbo premite, Ŝovas kapon al ŝultroj, okulojn fermetas, Atendas sunon. Apud marĉeto klaketas       ¬20 Cikonio. Sur garboj sidas, tutmalseke, Kornikoj kaj babilon daŭrigas larĝbeke: Abomene al mastroj nun pluvon antaŭdiris. Kampistoj jam de longe al laboro iris.
Falĉistinoj ekkantis kanteton matenan, Laŭ pluva tag’ sopiran, des pli malserenan, Ĉar seneĥe ĝi sonas, nebulon sorbante. Ektintis rikoltiloj en gren’; respondante Sur herbejo, falĉistoj tintigas kaj kante Fajfetas, — haltas fine de ĉiu strofeto,       ¬30 Akrigas ŝtalon: takte frapas marteleto. Nebulo kovras homojn; sonas nur falĉantoj, Nevideble, per voĉoj de tintoj kaj kantoj.
Meze, sur grena garbo, ekonomo sidas, Enue turnas kapon, laboron ne vidas, Sed rigardas al strato, disiĝo vojara, Kie okazas io eksterordinara.
Ekde mateno regas moviĝado ia Nekutima sur vojoj. Veturilo tie Kampula knare kuras; nobela el ie       ¬40 Pretergalopas klake ĉe dua kaj tria; El voj’ maldekstra oni kurieron vidas» El dekstra voj’ vetkure rajdantoj rapidas Kaj ĉiuj al diversaj flankoj sin direktas: Kion signifas tio? ekonom’ konjektas. Li leviĝis el garbo, ekiris al stratoj Kaj demandis, sed vane: ne haltis vokatoj; En nebul’ preterkuras ĉiu, laŭ fantomo; Nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado, Kaj kio estas stranga, palaŝoj-tintado:       ¬50 Tial ĝojas kaj kune timas ekonomo; Ĉar, kvankam estis tiam en Litvo kviete, Pri milit’ ĉirkaŭkuris jam famo sekrete, Kaj pri francoj, Dombrovski, pri Naoleono. Ĉu militon aŭguris de armiloj sono? Ekonom’ al Juĝisto kuris diri ĉion, En espero, ke ankaŭ mem li aŭdos ion.
Post kverel’ hieraŭa, leviĝis matene, Pri si mem nekontente, ĉiuj malserene. Vane Vojski-idino kabalon proponas,       ¬60 Vane oni al viroj ludokartojn donas: Neniu volas ludi, distriĝi; silente Viroj fumas, virinoj trikas diligente; Eĉ muŝoj dormas.
              Vojski klakilon forĵetis. En kuirejon el la silentej’ kuretis. Tie, de domestrino kriojn li aŭskultis Kaj kiel kuiristo helpantojn insultis; Ĝis fine lin ekregis agrabla revado, Ĉe movo de rostiloj, rostaĵoj-turnado.
Sin ferminte en ĉambro skribis la Juĝisto       ¬70 Ekde maten’; sur sojlo atendis Vokisto. Juĝist’ invokon finis, al Protazo plendon Kontraŭ Grafo laŭtlegas, koncerne ofendon De honoro nobela, per insultaj vortoj, Kaj kontraŭ la Ŝlosisto pro batoj, perfortoj; Pro minac’ ambaŭ ilin, pro kosto afera Meti en traktregistron[1] ĉe l’ juĝo supera; Invokon komuniki buŝe; memkomprene       ¬80 Antaŭ sunosubiro — Vokisto solene Streĉis aŭdon kaj manon; li antaŭ invoko Staris grave, sed ĝoje li saltus en loko: Ĉe penso pri proceso, li june sin sentis, Kiel li antaŭ jaroj invokojn prezentis, Por ricevi tuberon, sed riĉe pagitan. Tiel soldato, kiu pasigis militan Vivon, maljune ĝuas hospital’-kvieton, Ekaŭdas malproksime tamburon, trumpeton, Krias sonĝe el lito: «Moskvuloj, batalo!» Saltas per ligna kruro el la hospitalo, Ke lin apenaŭ kapti povas junflegisto.       ¬90
Protazo tuj surmetis veston de Vokisto. Tamen li nek ĵupanon, nek kontuŝon prenas: Al granda juĝparado ili apartenas; Por vojaĝo lin vestas: rajdopantalonoj Kaj jako, kies baskojn pere de butonoj Oni refaldas supren, aŭ genu’-pendigas; Ĉapon, kun orelumoj, laĉo supre ligas: Bonvetere por levo, pluve por surtiro. Tiel vestite prenis li por piediro Bastonon; ĉar vokistoj, laŭ milit’-spionoj,       ¬100 Antaŭ proces’ kaŝiĝas sub diversfasonoj.
вернуться

[21]

Vidu la noton [28], Lib. IV.

вернуться

[22]

Konfederatka, kvarangula ĉapo kun borderaĵo el ŝafida pelto.

вернуться

[1]

Nomaro de la juĝaj aferoj.