Bone faris Protazo, akcelante vojon,
Ĉar ne longe li sentus pro l’ invoko ĝojon.
En Soplicovo ŝanĝas sin plano milita;
Al Juĝisto enkuris Vermo enmedita
Kaj diris: «Ve, Juĝisto, pri tiu onklino,
Sinjorin’ Telimeno, koketflirtulino!
Kiam Zonjo malriĉa restis infaneto,
Jacek al Telimeno por eduk’ ĝin donis,
Aŭdante, ke ŝi estas bona, mondon konis; ¬110
Kaj mi vidas: ŝi kaŭzas al ni malkvieton,
Intrigas kaj laŭŝajne logas Tadeeton:
Mi ŝin observas; eble ŝi Grafon koketas,
Aŭ ambaŭ. Do pripensu rimedojn, mi petas
Por ŝin forigi; tiel povas kreski klaĉoj,
Skandalo kaj malpaco inter junulaĉoj,
Kio povas traktaton konfuzi subite».
«Traktat’?» kriis Juĝisto, tree ekscitite,
«Mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite».
«Jen kio? interrompis Vermo, kie senco? ¬120
Vi babilas pri nova malpacokomenco?»
«Kulpo ne mia, diris Juĝist’, juĝ’ supera
Klarigos, ke malpacon kaŭzis Graf’, fiera
Stultulo kaj Gervazo fripono. Ne plaĉis
Al vi, domaĝe, Pastro, kunmanĝi kastele;
Vi atestus, ke Graf’ min ofendis kruele».
«Kial vi, kriis Vermo, kastelon iraĉis?
Vi scias, mi malamas ĝin; piedo mia
Ne paŝos tien. Ree kverel’! puno Dia!
Rakontu! oni devas aferon glatigi. ¬130
Tiom stultaĵoj fine tedi min komencas:
Pligravaĵon, ol fari pacojn, mi intencas,
Sed vin ankoraŭ foje pacigos». — «Pacigi?
— Piedfrape Juĝisto rompis — al damnito
Iru kun via paco! jen monaĥa sprito!
Ĝentile akceptante, nazgvidi min volas!
Sciu moŝto: Soplicoj pri pac’ ne parolas,
Sed invokinte, gajnas; ofte familio
Procesadis ĝis sesa la generacio.
Mi kunvokis, tre stulte, laŭ konsilo via, ¬140
La ĉambelanan juĝon, jam por fojo tria.
Paco de nun ne estos, ne estos! — Kun krio
Li marŝis per piedoj frapante — Krom tio,
Por sia malĝentila kondut’ en kastelo,
Li devas min depreki [2], aŭ estos duelo!»
«Sed, Juĝisto, se Jacek sciiĝos pri ĉio?
Li mortos malespere! Pri kastel’ ĝis dato,
Ĉu ne sufiĉe kulpis Soplicoj? Ho frato!
Mi eĉ ne memorigu terurakcidenton.
Vi scias ankaŭ: grundoj-parton, Targovico[3] ¬150
Preninte de Horeŝko, donis al Soplico.
Jacek ĵuris por sia pek’ farante penton,
Ĉe absolvo, bienojn redoni, do prenis
Li Zonjon, el Horeŝkoj, malriĉan, subtenis
Ŝin, por eduko ŝia pagis karan renton,
Kun Tadeeto volis ŝin kunigi svate,
Ambaŭ malpaciĝintajn domojn ligi frate
Kaj al heredantino rabaĵon bonvole
Cedi» — «Afero, kriis Juĝisto, ĉu mia?
Mi ne konis, ne vidis lin, pri Jacek sole ¬160
Iom aŭdis, pri vivo hajdamaka lia;
Mi estis tiutempe retoriklernanto[4]
Poste, ĉe l’ Vojevodo, kortega servanto.
Ricevinte bienojn, Zonjon kun volonto
Mi akceptis, edukis zorgas pri estonto,
Laŭ lia vol’. Jam tedas min la historio
Virina! Kial Grafo miksiĝis krom tio
En aferon? kun kia rajto pri kastelo?
Li al Horeŝkoj deka akvo sur kisjelo[5]
Min insultu? Mi cedu, por pacon proponi?» ¬170
«Frato! gravaj motivoj estas por ĉi tio:
Jacek ja volis filon al armeo doni,
Poste lin hejme lasis: kaŭzo estis kio?
Jen hejme lin Patrujo povos pli bezoni.
Vi aŭdis, kion ĉie jam rakontas oni,
Pri kio mi portadis famojn el ekstere;
Nun — tempo, diri ĉion, nun — jam tempo vere!
Gravaĵo, frat’! tre baldaŭ — milit’ de popoloj!
Milito pri Polujo! frat’ ni estos Poloj!
Certa milit’! Sendite ĉi tien sekrete, ¬180
Antaŭpostenojn vidis mi, ĉe Njemen prete:
Napoleon grandegan armeon disponas,
Kian homoj ne vidis, histori’ ne konas;
Apud francoj, armeo pola marŝas flanke:
Nia Juzef[6], Dombrovski, agloj flirtas blanke!
Sonu de Napoleon lasta vorto sola:
Trans Njemen! — kaj revivas, frat’, Patrujo pola!»
Okulvitrojn demetis Juĝist’, aŭskultante,
Ne parolis, la pastron fikse rigardante,
Eksopiris profunde; eklarmis okulo… ¬190
Fine li ĉirkaŭkaptis kolon de Kvestulo:
«Mia Vermo, vokante, sed ĉu estas vere?
Mia Verm’, ripetante, sed ĉu estas vere?
Tro ofte ni trompiĝis! Famo sin etendis:
Napoleon jam venas! kaj ni jam atendis.
Oni diris: En Krono[7] — li, Prusuj’ venkita,
Li enpaŝas! Kaj iris li — al pac’ Tilzita![8]
Estas ver’? Vi ne trompas vin mem pri ĉi tio?»
«Ver’, vokis Vermo, kiel en ĉielo — Dio!»
«Benata estu buŝo tion anoncanta! ¬200
Diris Juĝisto, manon alsupre levanta.
Vi ne bedaŭros, Vermo, ĉi tiun sendaĵon,
Nek monaĥejo: ducent ŝafojn, elektaĵon,
Ricevos monaĥejo. Pastro, vi aplaŭdis
Hieraŭ kaŝtanulon, brunĉevalojn laŭdis:
Do ambaŭ veturile tiros la Kvestulon.
Hodiaŭ vi laŭplaĉe petu, mi postulon
Ne rifuzos. Sed Grafo min tree ofendis;
Do lasu ĉi aferon; invokon mi sendis;
Ĉu konvenas?»
Plektinte manojn, Pastro miris, ¬210
Rigardis lin kaj ŝultrojn movinte, rediris:
«Dum Napoleon portas al Litvo liberon,
Dum tuta mondo tremas, vi, proces’-aferon
Pripensante, post ĉio aŭdita kvietos?
Anstataŭ agi, frato, vi manojn kunmetos?»
«Agi, kiel?» demandis Juĝisto — «Do tion
Vi ne legis el mia okulo? Nenion
Ankoraŭ pri ĉi tio via koro diras?
Se da Soplica sango eĉ guto rondiras
En vi, pripensu: Francoj batas el-antaŭe … ¬220
Kaj, se leviĝus dorse popolo ĉirkaŭe?
Ekhenu la Postkuro[9], muĝu samogita[10]
La Urso! — Se almenaŭ milo bonarmita,
Eĉ kvincento atakus dorse la moskvulojn
Kaj ĉirkaŭe etendus de leviĝo brulojn;
Se ni kanonojn, signojn de Moskvo akirus,
Venkintoj al renkonto de savantoj irus?
Napoleon demandas, vidante taĉmentojn:
Kia arme’? — Ni krias: Polaj insurgentoj
Imperiestro! Litva volontuloj-vico! — ¬230
Li demandas: Ĉefestro? — Juĝisto Soplico!
Kiu poste aludus eĉ pri Targovico?
Frat’, dum Ponaroj staros kaj Njemeno fluos,
En Litvo de Soplicoj nomo fame bruos;
Nepojn, pranepojn montros Jagjel’-metropolo[11]
Per la fingroj, dirante: jen Soplico, polo,
El farintoj unue la insurekcion!»
Juĝist’ rediris: «Malpli grave estas, kion
Homoj diras; mi laŭdojn neniam avidas
Mi — senkulpas pri fratopekoj, dio vidas. ¬240
Mi ne multe miksiĝis politik’-aferon,
Plenumante oficon kaj plugante teron.
Nobel’, mi volus lavi domomakulaĵon,
Kiel polo, por lando mi farus gravaĵon,
Eĉ vivon donus. Estis mi sabrul’ negranda,
Tamen de mi prenadis homoj ankaŭ batojn;
Oni scias, ke iam, dum sejmet’ pollanda,
Mi provokis kaj vundis du Buzvikojn, fratojn,
Kiuj… sed malpli grave. Do prefere diru,
Ĉu necesas, ke tuje ni en kampon iru? ¬250
Pafistoj kolektiĝos; pulvo — en tenejo;
Kelk kanonetojn havas pastr’ en prepostejo.
Mi memoras, ke lancoĵetilojn Jankjelo
Havas kaj ilin doni promesis al celo.
Ĵetilojn li venigis en pakoj sekretaj
El Krolevjec[12] teniloj estos baldaŭ pretaj.
Sabroj estas; nobeloj sidiĝos sursele,
Mi kun la nevo fronte, kaj — estos iele!»
вернутьсяDepreki — peti pardonon (de lat. deprecare).
вернутьсяTargovico, t.e. la ĉefoj de la Targovica Konfederacio, formita kontraŭ la Maja Konstitucio (komparu [11], Lib. II). La Targovicanoj opiniis, ke Jacek Soplica, la mortiginto de la Tablestro, estis ilia partiano kaj rekompence por lia faraĵo donis al Soplicoj parton de bienoj restintaj post la mortigito, kiu apartenis al la Maja Konstitucio. Tiu ĉi favoro de la Targovicanoj estis kvazaŭ makulo sur la Soplica familio. La klarigo sekvas ne pli frue ol en la Libro Deka.
вернутьсяEn jezuitaj mezaj lernejoj (kolegioj) la klasoj estis nomataj laŭ principa instruata latina objekto: gramatiko, sintakso, poezio, retoriko (elokventeco).
вернутьсяKisjel (acidaĵo) estas litva manĝaĵo, speco de gelato preparata el avena pasto, kiun oni lavas per akvo, ĝis kiam ĉiuj farun-partetoj estas forigitaj. — El tio devenas la supra proverbo pri malproksima parenceco. Ĉi tie ĝi signifas: Grafo estas tre malproksima parenco de Horeŝkoj; li havas en si malmulte da Horeŝka sango.
вернутьсяPrinco Józef Poniatowski, nask. 1763, nevo de la reĝo Stanisław August, generalo de pola armeo, post enmarŝo de Napoleon I en Polujon ĉefestro de nacia gvardio kaj organizanto de nova armeo pola; li pereis heroe ĉe Leipzig en la rivero Elster en j.1813-a.
вернутьсяKrono estis nomata Polujo por diferencigo de Litvo.
вернутьсяEn j.1807 Napoleon I faris kun Prusujo kaj Rusujo en Tilsit (Tylża) apud Memel (Njemen en Prusujo) pacon, ĉe kiu estis fondita Varsovia Duklando; Litvo restis ĉe Rusujo.
вернутьсяPostkuro (Pogoń), blazono de Litvo: kavaliro sur ĉevalo en plena kuro.
вернутьсяSamogitujo (Żmudź) parto de Litvo, apud Balta Maro, havas urson en blazono.
вернутьсяKrólewiec, germane Königsberg komerca urbo en Orienta Prusujo.