Выбрать главу
              Graf’ kaj Gervazo disponas,       ¬550 Ordigas, kaj armilojn, ordonojn, disdonas. Fine ĉiuj, tra longa Dobĵina strat-vico, Forgalopis, kriante: «Hejse, je Soplico!»

Libro VIII. — Invado

Astronomio de Vojski • Rimarko de Ĉambelano pri kometoj • Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto • Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn • Nova Dido • Invado • Lasta Vokista protestado • Grafo konkiras Soplicivon • Sturmo kaj buĉo • Gervazo kiel kelestro • Invada festeno.

Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento: Nubo super hom-kapojn transfluginte, haltas, Minacvizaĝe spiron retenas de vento, Silentas, fulm-okule teron ĉirkaŭ-saltas, Signante lokojn, tondrebatotajn laŭ vico: Tia silent’-momento — en dom’ de Soplico; Kaj kvazaŭ antaŭsente de stranga apero, Buŝoj mutas, spiritojn levis revoj-sfero.
Post vespermanĝ’ Juĝisto kun gastoj eliras Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras,       ¬10 Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto; Malserene, mallaŭte tuta societo Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas, Malvastiĝas kaj ŝajne al ter’ proksimiĝas, Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan, Kaj kiel geamatoj, parolon misteran Komencas, klarigante sentojn per tenataj Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj. Strangan vesper’-muzikon formas tiu bruo.
Komencis ĝin ĝemante en mansard’ noktuo.       ¬20 Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj, Al domo, kie lumas fenestro-vitraĵoj; Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj, Allogate de blankaj virino-vestaĵoj; Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas Kaj de helokuletoj ŝiaj allogatas. Insektoj, kolektite ronde en aero, Turniĝas, ludas kiel harmoniko-sfero [1] Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj, Muŝakordon kun falsa duonton’ de kuloj.       ¬30
Kampe koncert’ vespera ĵus komencis ordon; La muzikistoj finis instrument’-agordon. Trifoje kriis kreko, herb-violinisto, El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto. Jam skolopoj, flirtinte supren, volviĝante, Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.
Post muŝ-susuroj, birdo-krioj, por finalo, Du-ĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo, Kiel Kaŭkazo-monta ensorĉita lago, Dum-vespere ludanta, silenta dum tago.       ¬40 Unu, klar-akva, havis bordon sabloplenan, El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan, Dua, kun kota fundo, el faringo sia Respondis per kriego malĝoje-pasia: En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranoj-hordoj. Ambaŭ ĥoroj konsentis en du grand-akordoj: Tiu fortege sonis, ĉi mallaŭte spiras, Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras. Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo, Kiel altern-ludantaj harpoj de Eolo.[2]       ¬50
Krepusk’ densiĝis. Brilis nur el saliketoj, Ĉe l’ river’, lup-okuloj kiel kandeletoj. Ĉe horizonto-randoj malvastaj, pli fore, Paŝtistaj nokto-fajroj ie flamas ore. Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis, El bosk’ irante, teron, ĉielon lumigis, Kiuj nun, el krepusko duon-malkovrate, Apude dormis, kiel geedzoj beate: Ĉielo, pura-brake, ĉirkaŭis silente Bruston de tero, kiu lumas lun-arĝente.       ¬60
Jam, kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria… Jam palpebrumas milo, milion’ ilia. Kastor’ kun frato Polluks’ brilas fronte, hele. Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele;[3] Ilia nom’ vulgara nun estas alia: Unu nomiĝas Litvo, dua — Krono nia.
Plu brilas du teleroj de Pesil’ ĉiela: Sur ili dum kreado (laŭ diro fabela), Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron, Antaŭ ol ilin puŝis en abism’-aeron,       ¬70 Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon: Homoj havis por siaj pesiloj modelon.
Norde briligas rondo de Kribril’[4] stelaron, Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron, El ĉielo ĵetante ĝin al patr’ unua, Elpelita, pro pekoj, el ĝardeno ĝua.
Davida veturilo[5] iom pli levita, Longtimone al polus-stelo ’as turnita; Pri veturilo scias litvanoj maljunaj: Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj,       ¬80 Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer’ [6] sin lokis Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis; Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon, Sed Miĥael’ deĵetis el ĝi Luciferon. Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro; Ĉefanĝel’ ne permesas je ĝia riparo.
La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion: (De rabenoj laŭdire, preninte la scion), Ke tiu Zodiaka Drako longa, dika, Ĉiele volviĝanta per stelar’ artika,       ¬90 Kiun Serpent’ erare baptis astronomo Estas fiŝo: Levjatan — ĝia vera nomo. Dum diluvo ĝi loĝis maroj-profundaĵon, Akvo-manke ĝi mortis; sur ĉiel’-volbaĵon, Pro vidindec’, por fari memoraĵ’-ateston, Anĝeloj elpendigis la malvivan reston. Same el Mir-preĝejo estas pendigitaj[7] Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.
Tiel rakontis Vojski pri stel-historio: Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio.       ¬100 Maljunulo jam vidis malforte vespere: Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia; Sed steloformojn, nomojn li konis parkere Kaj montris fingre lokojn de vetur’ ilia.
Hodiaŭ ne atentis iu al babilo Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo. Ĉies okulojn, penson, nova gast’ altiris, Kiu ekde nelonge sur ĉiel’ vojiris: Kometo de unua grando, forto hela[8], Kuris de okcidento al nordo ĉiela,       ¬110 Sangokule malplenan kaleŝon mezuris, Kvazaŭ ĝin post Lucifer’ ekokupi kuris, Per trenaĵo envolvis ĉielotrionon, Kvazaŭ rete forŝovis steloj-milionon Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon Mezuras norde, rekte en polusan stelon.
Litva popol’ rigardis stranga-antaŭsente Ĉiunokte miraklon tiun firmamente, Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj Signoj: tro ofte birdoj, malbon’-antaŭkriaj,       ¬120 Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante, Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante. Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris, Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris, Malsat’-, milit-aŭgure; arbaristoj vidis Kiel pest-virgulino tra tombej’ rapidis, Kiu frunte plej altajn arb-suprojn atingis Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.
Divers-konkludojn formis, apud palisaro, Laborestro, veninta kun tag-raportaro       ¬130 Kaj spez-skribisto, flustre kun la ekonomo.
Ĉambelan’ inter gastoj, sur sojl’ antaŭ domo Interrompis parolojn, mem parolos nune: Lia grand-tabakujo, ekbrilis ĉe-lune, (Tuta el pura oro, briliant’-kadreto; Meze, post vitro, reĝa Stanislav-portreto) Li sonigis ĝin fingre, flarumis kaj diris: «Sinjor’ Tade’, pri steloj vi al ni inspiris Eĥe, kion vi devis en lernej’ aŭskulti. Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti.       ¬140 Mi, pri astronomio, aŭskultis dujaron En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa Puzina[9] el enspezo ducent-hom-vilaĝa, Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron; Pastro Poĉobut[10], fama vir’, observatoro, De tut-Akademio li estis rektoro, Fine lasis katedron priastronomian, Revenis monaĥejon, silent-ĉelon sian, Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo, Snjadecki-n[11] viron saĝan, kvankam li mondano.       ¬150 Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo Tiel rigardas, kiel karoson[12] urbano: Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas, Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras. Kiu veturis? kion kun reĝo parolis? Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis? Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion, Kiam Branicki[13] iris en karos’ Jassion[14] Malhonestan karoson, da Targoviculoj Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj,       ¬160 Kvankam en publikaĵoj ili ne part-prenis, El trenaĵo perfidoaŭguron divenis. Ĉi kometon popolo nomas balailo, Diras, ke balaata estos miloj-milo».
вернуться

[1]

Harmoniko, ĉi tie muzika instrumento, konsistanta el vitraj diskoj kaj rulo (aŭ sfero), kiu turniĝante kaj tuŝante disketojn eldonas sonojn.

вернуться

[2]

Harpo de Eolo, korda instrumento muzika, kiun tonigas ekblovoj de vento.

вернуться

[3]

La steloj hodiaŭ estas nomataj «Ĝemeloj» (dunaskitoj)

вернуться

[4]

Kribrilo, konstelacio nomata «Harplektaĵo de Bereniko»

вернуться

[5]

Davida veturilo, konstelacio nomata de astronomo[j] «Granda Urso».

вернуться

[6]

Satano — ĉefdiablo.

вернуться

[7]

Estis kutimo pendigi en preĝejoj elfositajn skeletojn, kiuj, laŭ opinio de la popolo, estis ostoj de grandeguloj — Mir, urbo en Litvo.

вернуться

[8]

Memorinda kometo el j.1811.

вернуться

[9]

Puzyna Elizabeto, fama fondintino kaj subtenantino de la astronomia observatorio en Vilno, mort. 1767.

вернуться

[10]

Pastro Poczobut Odolanicki, nask.1728, fama astronomo pola, eldonis verkon «Pri Zodiako en Dendera» kaj kunhelpis per siaj astronomiaj observoj al Lalande ĉe liaj kalkuloj pri rondiro de luno. Poczobut estis profesoro kaj rektoro de la Vilna Akademio 1764–1799. Lasinte sian instruistan okupon li revenis al la societo de Jezuitoj en j.1808 kaj mortis 1810.

вернуться

[11]

Jan Śniedecki, nask. 1756, eminenta matematikisto kaj astronomo pola, profesoro de la Krakova akademio kaj post Poczobut rektoro kaj profesoro de la Vilna akademio, mort.1830.

вернуться

[12]

Karoso, kovrita kaleŝego.

вернуться

[13]

Branicki Francisko Ksavero, granda hetmano kronlanda kaj poste generalo rusa; li estis apud Felikso Potocki kaj Severino Rzevuski unu el formintoj de la Targovica konfederacio (komparu la noton [11] en Lib. II).

вернуться

[14]

Jassy, urbo en Rumanujo; en j.1792 kunveturis tien la Targovicanoj.