Выбрать главу
«Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano, Kiam al mia patro, en distrikt’ Oŝmjano[23] Alveturis, sur franca veturil’, subite Pokalestrid’, [24] unua laŭ france vestite. Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis[25] Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis       ¬440 La dando kun durada sia fiakreto, Kiu franclingve nomis sin karioleto: Anstat’ lakeoj, poste, sidis du hundetoj; Gvidside: ŝvab’, tabule malgrasa, ostvangoj, Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj, En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj; Peruko, en harsako ligita. Ĉe l’ vido De l’ ekip’, maljunuloj eksplodis per rido, Kampuloj krucosignis sin time kaj diris: Ke diablo en franca kaleŝo vojiris.       ¬450 Skizi Pokalestridon — longa historio; Al ni li ŝajnis kiel papago, simio. Perukon sian nomis li ora lanaro; Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo. Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis, Ol imito de fremda modo, li silentis; Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras, Perfidas! Tia estis antaŭjuĝ’-potenco!
«Pokalestrid’ anoncis pri sia intenco       ¬460 Reformi, civilizi nin laŭkonstitue, Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue Pri homoj-egaleco la granda invento; Kvankam tion jam skribis Dia testamento, Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko. Scienc’ malnova estas, mankas nur apliko! Sed tiam tiom granda blindeco ekregis, Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis, Se en franca gazeto oni ĝin ne legis. Pokalestrido, malgraŭ egalec’, markizo       ¬470 Titoliĝis; titoloj venas el Parizo, Kaj tiam estis moda titolo markizo; Do, kiam aliiĝis poste moda stato, Ĉi markizo titolon prenis — demokrato; Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono, Demokrat’ el Parizo revenis barono. Se li vivus pli longe, eble nova dato El barono lin farus ree demokrato. Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas, Kaj kion franc’ elpensas, tion polo ŝatas.       ¬480
«Dank’ al Dio, ke nia nuna junularo Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro, Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj, Lerni elokventecon en Parizkafejoj. Sub Napoleon, homo saĝa, rapidaga, Ne temp’ al modoserĉo, babilo papaga. Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas; Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas; Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro: El laŭroj ĉiam kreskas liberecofloro.       ¬490 Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime En senagec’! kaj ili ĉiam malproksime! Atendado! novaĵoj malofte aliras! Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras) Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon; Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?» «Ne, nenion», respondis Verm’[26] indiferente, Kiu interparolon aŭdis malkontente, «Politik’ enuigas min, venis letero El Varŝavo, pri nia monaĥa afero;       ¬500 Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili? Ĉeestas ja mondanoj, afer’ ne por ili».
Tion dirante, strabis li al festenano, Gasto rusa, sinjoro Rikov’, kapitano, En vilaĝo loĝanta soldato maljuna, Ĝentile invitita al manĝo komuna, De l’ Juĝist’. Li bonguste manĝis parolante Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante Pri Varŝavo kaj diris: «Ho! Pan Ĉambelano! Sciiemas pri Varŝavo! Bonaparte-ano!       ¬510 Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas: Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas! Vi, poloj, kun mi ruso, ne militas nune; Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune. Rus’ kun franc’, avangarde, ofte ĉe babiloj Trinkas brandon, ĝis krio: hura! — pafegiloj! Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore; Do karesu amike, aŭ batu fervore.
Ni havos la militon! Al majoro Plut-o, Stabadjutant’ hieraŭ venis kun saluto:       ¬520 „Pretiĝu al marŝado!“ Kontraŭ turk’ ordono, Aŭ franco? Ho, ruzulo ĉi Napoleono! Sen Suvorov[27] li povas nin frapi per batoj. Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj, Ke Suvorov’ sorĉadis, same Bonaparto; Do estis tiam sorĉoj kontraŭ sorĉa arto: Bonapart’ malaperis foje dum batalo, Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov’ — hundo; Bonapart’, kiel kato, en sama sekundo, Unge gratas; Suvorov’ tuj iĝas ĉevalo.       ¬530 Rigardu, kion faris lia sorĉrivalo…» Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo, Portis servist’. Subite malfermiĝis pordo.
Venis nova persono, juna kaj gracia. Ŝia aper’ subita, bela kresko ŝia, La vest’ okulojn turnis; ĉiuj ŝin konante, Ekster Tadeuŝ’, klinis kapojn, salutante. Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan, Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan: Kun dekolt’, maniketoj mallongaj, kolumo       ¬540 El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon, (Ĉar ne estis varmege); ventumil’-orumo. Svingate, ĉirkaŭjetis da fajreroj milon. Kapo belforma: haroj, en bukloj volvite, Kaj per rozaj rubandoj, inter si plektite, Ŝajnkaŝis brilianton, kiu lumis brile, Al stelo, en kometa harligo simile. Kelkaj flustris, ke troe eleganta vesto Por vilaĝo kaj tago labora, ne festo. Piedetojn okulo ekvidi ne povis,       ¬550 Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis, Kiel figuroj, kiujn dum Trireĝoj-festo, Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto. Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante, Sur lok’ por si lasita, sidiĝi volante; Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro, Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro. Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi; Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi, Poste inter gastvico kaj tablo apuda,       ¬560 Ŝi rondruliĝis, kiel globo bilardluda. Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo; Per falbalo al ies genuoj kroĉite, Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel distrite, Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo. Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute, Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute. Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton El la brabantaj puntoj iom ĝuste metis,       ¬570 Jen harbuklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.
вернуться

[23]

Proksime al Vilno.

вернуться

[24]

Filo de reĝa pokalestro (podczaszy), titolo.

вернуться

[25]

La sakerfalkon are postflugas birdetoj; el tio devenas la pola proverbo: «Postkuri iun kiel sakerfalkon»

вернуться

[26]

Vermo, pole Robak, kaŝnomo de l’ monaĥo.

вернуться

[27]

Suvorov Aleksandro, rusa generalo, nask. en j.1729 mort. 1800. Post la malvenko de Kościuszko ĉe Maciejowice li okupis Pragon (1794) kaj poste Varŝavon. Li batalis ankaŭ venke kune kun la aŭstroj kontraŭ francoj en Italujo (1799). La rusa popolo rakontis multe pri la sorĉaĵoj de Bonaparte kaj Suvorov.