Выбрать главу

Ili staras. Gubov diras al Ditrich.

– Mia iu orelo ŝtopiĝis en la sablotempesto – kaj li rikanas plumpe, – mi aŭdis tiel, kvazaŭ li estus kriinta tion, ke ili kapitulacos.

– Li diris tion… – balbutadis Ditrich konsternite.

Nun alvenas tien profeto Pulovro kaj Delvette kun siaj skioj.

– Kio okazis? – demandas Delvette.

– Li diras tion – li respondas iom palpebrumante, – ke ili kapitulacos.

Pulovro rigardas al la valo rekone kaj kun miro, poste li flustras al si mem kapbalancante:

– Ho, jes… Tiom da dizertintoj!

Dume la oficiro reiris, oni trumpetas el ĉiu direkto, la soldatoj hisas blankajn flagojn kaj levas siajn manojn alten, unu-, du-, trifoje. Trovaĉek pinĉis sian brakon, koŝmara sento premas lian bruston.

– Mi ne komprenas – li demandas nervoze, – ĉu ili volas tion, ke ni eskortu ilin ien?

Dume multaj homoj venas tien, kaj fine iu diras al ili

– Idiotoj! Granda milita ekzercado okazas ĉi tie!

Poste jam neniu okupiĝas pri ili. Intertempe la marŝalo ĉesigis la manovron, oni malkonstruis la tendaron kaj formarŝis.

2

Majoro Percival sidis en sia tendo kaj paroladis kun sia adjutanto. Li estis malbonhumora. La manovro ne signifis pli multe da ŝanco al li, ol tio malhelpis lian karieron ĝis nun. Li neniam povis distingi sin tiel, kiel malpli talentaj, sed malnovaj rutinuloj. Li estus bezoninta veran batalon, kie li povus pruvi sian taŭgecon per fajro, flamo, kun bone elektita, temerara, malgranda trupo, kun kuraĝaj, modernaj ideoj. Li petis, ke oni disponigu al li divizion kaj konfidu lin pri la gvido de la militiro kontraŭ la senegalaj ribeluloj. Se li fariĝos kolonelo, unuavice li devas labori ĉe la ĉefstabo. Sed lia neniu familia grego povas ludi tenison kun la filinoj de la generalkolonelo, kaj li ne povas distingiĝi rakontante iajn gajajn klaĉojn dum la te-kunvenoj de la gubernatoro. Estas vere, ke li verkis du librojn pri la moderna milit-taktiko, kiun eŭropaj, eĉ sud-afrikaj militistaj rondoj trovis boega kaj transprenis liajn metodojn, sed oni nur mansvingis en Francio.

– Kion skribaĉas tiu majoro? Vi scias, kiu? Tiu alta, maldika, kiu ĉiam iradas tiel solene kaj dramece. Li kutimis verki. Ĉu vi estus kredinta tion?

Kiu estis jam profeto en sia patrujo?!

Mahometo. Sed tio estas Turkio.

Eŭropo kaj Sud-Afriko enkondukis la metodojn de Percival, Francio ne.

La profeto povas havi ĉiuspecajn patrujojn. Sed li volis esti tiu, en sia propra patrujo. La profeto jam estas tia!

Li povas iri en Brazikion aŭ en Hispanion, se li serĉas komprenemajn kamaradojn al sia tragedio. Diablo scias, kiel oni opinias pri ĝi. Tamen li atakas ĉi tie la ercan muron de la antaŭjuĝo per sia nura kranio, ĉar lin ne interesas, nur tiu obstina kaj mokanta popolo.

La malbonhumora majoro sidis malgaje. Nek li mem sciis, kie li faris la eraron. Li havis korektan rilaton kun siaj superuloj, klubanoj, kaj tamen…

Kia nevidebla baro staris antaŭ li? Kial silentiĝas la ridante parolantoj, kiam li proksimiĝas, kial oni akceptas lin malbonhumore, kaj jam dekomence kun malmulte da bonvolemo liajn ideojn?

Alvenis spahia oficiro kaj raportis:

– Subkolonelo Gerson subite malbonfartis, oni liveris lin ĝis ĉi tie per ĉaro, kaj ni ŝatus peti aŭtomobilon por transporti lin al Colomb-Béchar.

La majoro tuj elrapidis. La gaja, beleta sapahia kapitano ridetis.

– Ekstere mi finaŭskultis la lamentadon de la kompatinda Percival. Mi ne volis ĝeni lin dume.

– Ĉu vi volas trinki konjakon?

– Tre.

La unuan fojon en la vivo ili vidis unu la alian kaj tuj interamikiĝis. La nura ĉeesto de Percival malebligus tion.

– Ankaŭ mia cigaredo elĉerpiĝis, damne… – diris la spahia oficiro, kaj la alia komplezeme iris en la fonon de la tendo por porti peketon el ĝi.

– Pardonu min, sed mi lasis la vunditon sola – diris Ŝebao. Kaj li rerapidis al Gorĉev. Li demetis sian kamizolon kaj donis ĝin al soldato. Tiu pendigis la belan, sangomakulitan, subkolonelan kamizonon por purigi ĝin.

Nun Ŝebao transprenas de Pajaco koverton, fermitan per kvin sigeloj, sur kiu estas skribita per krajono jen tio: “Ŝebao! Malfermu ĝin post mia morto!”

Sed li jam ne havas tempon por fari tion. Envenas la majoro.

– Kiucele vi estis ĉi tie kun la subkolonelo, antaŭ ol li vundiĝis?

– Pro tre grava… – Ŝebao tre ruĝiĝis. Li ne povas mensogi rekte-al-vizaĝe. Venis en lian kapon, ke li gardas la verkojn de Ervino Haagebeck en la aktujo. – Temas pri enkonduko de grava sanitara reformo… ni studis tion… sur la tereno de la milita profilaktiko… la Ruĝa Kruco…

– Mi arestas vin – diris la majoro. – Transdonu vian glavon!

Ŝebao staris konsternite dum momento.

– Ĉu vi ne aŭdis tion?! Mi diris, ke vi transdonu vian glavon.

Li senvorte transdonis ĝin. La majoro elrigardas. Ĉar Ŝebao portis uniformon de ĉefleŭtenanto, li ordonis, ke envenu la kapitano de la ĝendarm-milicio kun oficira patrolo.

– Kio estas en la aktujo?!

– La militista verko de doktoro Ervino Haagebeck, kies studadon mi menciis…

– Mi konfiskas ĝin… – La majoro forprenkis la aktujon. – Kiu estas la vundito, kaj kiu vi ests?

– Ni estas dizertintaj legianoj. Ni deiĝis de tiu granda trupo, kiun oni jam longe serĉas.

– Kial vi venis en duopo ĉi tien?

– Malgraŭ tio, ke ni estas dizertintoj, ni sendanĝerigis ribelantajn arabojn, transdoninte ilin en Bumalem. Tie la kuracisto diris, ke mia amiko mortos, se li ne estos konvene prizorgata en hospitalo, tial ni disiĝis, kaj la aliaj elektis alian marŝdirketon

La majoro rigardis lin.

– Ĉu vi venis ĉi tien nu tial, ke vi falu en la densan reton de la instancoj, ĉar via amiko vundiĝis kaj li bezonas flegadon?

– Tial mi venis, sed ĝi estas natura, sinjoro majoro.

– Jes… – li kapjesis kaj elprenis sian cigaredujon. Kial dizertas tiuj ŝajne honestaj kaj kuraĝaj homoj, kiel vi?

– Ĉar post la foriro de la oficira komitato tiuj ne havas alian eblecon, kiuj konfesis la veron, ol dizerti de antaŭ la severo de la suboficiroj, aŭ morti pro la dudek kvar hora deĵoro, dezerta skoltado, stalo- kaj prizon-purigado…

– Do… Jes, mi aŭdis pri tio… Vi do…

Li ne finis tion, li pensadis. Poste li malfermis sian cigaredujon kaj donis al Ŝebao manplenon da ĝi.

– Mi dankas, sinjoro majoro.

– Mi ŝatus, se la milita tribunalo imputus tiun nepre konsiderindan moderigan cirkonstancon en sia verdikto, kiu plie decas al ĝisosta soldato, ol al dizertinto. Mi zorgos pri tio, ke tiu ĉi via faro ne restu sekreta antaŭ la kompetentuloj.

– Dankon, sinjoro majoro.

– Kion vi faris al sinjoro kolonelo Larmantier?

– Se ni faris ion al li, tio povis esti nur mansaluto, sinjoro majoro. Nun la unuan fojon mi aŭdis lian nomon.

– Tio karakterizas viajn instruistojn. Kolonelo Larmantier estas la sola soldato, kiu dum la mondmilito ĉe Galipoli, kiu malgraŭ tio, ke li estis franca oficiro, ricevis turkan ordenon de unuaranga soldato pro sia milita agado. Ĝi estas sur lia kamizolo ĉi tie antaŭ la tendo. Tiu kamizolo do apartenas al kolonelo Larmantier.

– Ankaŭ li meritus ian similan distingon. La kompatindulo estas tiel malsana, ke laŭ mi oni trankvile povus fiksi sur lian bruston la ordenon de la Unuaklasa Duonmortulo.

La majoro rigardis antaŭ la tendon, ĉu venas jam la ĝendarm-kapitano.

Anstataŭ li alvenis kurante la telefon-oficiro.

– Sinjoro majoro! Mi gratulas!.. Oni finis la grandan militan ekzercon… Marŝalo Ruff alvenos persone por premi vian manon! Mi estas felia, ke mi povas gratuli al vi, kiel la unua.

– Kio okazis?

– La majoro vertiĝis, sed tuj venis duone razita kolonelo spiregante.