Выбрать главу

– Diru, Petro… Kiel vi imagas nian aferon? Mi opinias… vi fotografas bone… Eble ĉe ĵurnalo… fotoraportisto… Ĉar, vi ne estas ĵurnalisto…

– Mi komprenas vin, Maria – mi respondis, anastataŭ kruda rido, kun simpleco de melodramo.

– Kion vi komprenas? Mi ja devas vivi el io? Ankaŭ loĝi kaj manĝi… Tamen estas permesate al mi verki…

Kion respondi? Ankaŭ loĝi, manĝi, verki? La virino ne estas tiel misinformita, ke ŝi konsideru tiun aserton bonfida eraro. Iu mia amiko, restadanta en Parizo, René Kárpát dume skribis al mi, ke nun io estas en la aero ĉi tie. “Mi loĝas en la trankvila hotelo Mikado – li skribas – kaj mi komponas. Vi devas veni ĉi tien!”

Nun mi estas ĉi tie en Parizo. Kaj laŭ Kárpát io estas en la aero.

Sed mi ne sukcesi trovi lin. La pordisto de la hotelo Mikado diris iom timiĝinte, ke sinjoro Kérpét jam ne loĝas ĉi tie. Kie do li loĝas? – mi demandis. Mi ne scias – li respondas, sed ankaŭ lin interesus tio.

Ĉar ĝi estis la Parizo de la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento, kiam la streĉa rilato de la bohemoj kaj la pordistoj de la hoteloj estis komprenebla, la afero iom konsternis min. Kien iri?

Nun, okupiĝante pri la vendo de miaj lastaj vestopecoj, mi ekvidis Ivan Bükk. La arthistoriiston! Mian kolegon! Li estis dekstra avenulo en tiu sama teamo, kie mi ludis, kiel maldekstra halfo.

– Alo! – mi kriis gaje.

– Saluton – li respondas kun kompato. – Ĉu vi havas loĝejon?

– Ĝis la hodiaŭa tago – mi respondis. – Kion do vi faras?

– Mi paroladas kun vi – li respondas per sia ĉiam monotona, trenata voĉo.

– Ĉu vi frenezumas?

– Kelkfoje ĝi apartenas al la parolado. Cetere mi okupiĝas pri arthistoria laboro duonjaron.

– Ĉu vi jam finis tion?

– Jes. Mi ne havas eĉ unu frankon.

Bükk estas bela knabo, li nur ne konvenas al nia entuziasma societo. Bedaŭrinde li estas iom cinika. Ia acerba ŝercemo alternas en li kun lia silentema naturo. Li havas dudek jarojn, sed li razas sin pene, ĉiun duan tagon. Plie la prestiĝo ordonas tion, ol ĝia bezono. Tamen, kvazaŭ li estus maljuna arkadia satiro.

– Mi jam havas – mi montras mian varon – nur tiun ĉi malnovan, vardan jakon, kiun mi povas vendi.

– Bone, ni manĝos ion el ties prezo – li respondas kapbalancante. – Mi apartenas al la asocio de moteoj, kiuj povas vivi longe el vestaĵoj.

– Ĉu do ni tagmanĝos? – mi demandis.

– Vi scias bone, ke tiuj ne kutimas tagmanĝi tagmeze, kiuj apartenas al la pli altrangaj rondoj. Mi estis dekstra avanulo.

Li diris ĉion ĉi per sia monotona, apatia nazvoĉo, kaj dume ni iris.

– Kaj ĉu vi havas loĝejon? – mi demandis.

– Mi loĝas en subluo, kiu ankoraŭ malhavas okonon da aprobo de la ĉefluanto – li respondis.

– Kun Siro Ludoviko, Kárpát, Zombori kaj kun liaj kompanoj mi loĝas en la strato Roi Sicilie, numero 54.

Mia koro ekbategis aŭdinte la nomon de miaj malnovaj, budapeŝtaj, bohemaj amikoj. Mi do trovis ilin!

– Ĉu vi povus akcepti min por kelkaj noktoj, ĝis mi trovos loĝejon? – mi demandis.

– Ĝi estas problemo de proksimbatalo, sed vi povas neglekti tiujn certajn, kelkajn tagojn. Ankaŭ ni komencis tiel antaŭ unu jaro. Kaj de tiam ni nur plimultiĝis.

– Ĉu ankaŭ Stefano Ŝebao estis inter vi? – mi demandis esperante, ĉar Ŝebao estis mia plej bona amiko, kaj venis en mian kapon lia fianĉiono Anna Balázs, kiu sekvis lin en Parizon, kun kiu mi renkontiĝis antaŭ kelkaj tagoj. Mi apenaŭ staris sur miaj piedoj, kaj mi mansignis al taksio, kiam iu subite falis al mia kolo plorante. Ni sidis en la aŭton. Ŝi tuj interesiĝis pri Sebao, ŝi ne kredis, ke mi scias nenion pri li.

– Skribu al li, ke li venu hejmen.

Kaj ŝi ploregis.

– Vi ne havas kaŭzon… plori – mi diris, kiom mi povis fari tion pro mia ebria stato. – Estas tutecerta, ke Ŝebao amas vin…

Mi sciis, ke mi diras iditotaĵon. Sed en tia stato eĉ tio estas bela de mi. Ĉar tiu freneza ŝoforo ne vidas, ke du homoj venas renkonte al ni… Kia karambolo… iel ni glitas duonflanke ĝis la kvara etaĝo, kaj eblas, ke mi kroĉiĝos al tiu granda stelo… Sed nun la aŭto turniĝas en la sama loko, kaj bonŝance la severa konstruaĵo de la Invaliduloj, ja kontraŭregule, sed antaŭas nin, kaj tiel ni refaletas sur la pavimon, kie la grincado de la bremso denove memorigas min pri Anna. Ĉar Ana konstante parolis. Kaj ne ĝenis ŝin, ke mi estas tie. Nek tio, ke ŝi parolas al mi. Sed nun mi aŭdas hazarede…

– Tio estas la vero – ŝi ploregis, – ke oni rekonas ĉiun apud Ŝebao… Tio estas terura. Lia bona amiko, komencanta krititkisto por ellevi lin el la aliaj, diris siajn plej belaj epitetojn, skribis la plej bonegajn kritikojn pri la finekzamena ludado de Ŝebao… Ie, ĉe la ino de malgranda semajna ĵurnalo. La sekvan tagon la plej granda gazet-konserno de la lando dungis lin, kiel ĵurnaliston. Sed Ŝebaon kaj min dungis la asembleo de urbo Kecskemét. Ŝebao trudis min al la direktoro, ke li ne dungiĝos sen mi. – Kaj ŝi falis sur min ploregante. – Vi sciis, kiel maltalenta mi estis…

Mi sciis tion eĉ ebrie, mi do kapjesis. La genia, la estonta, granda artisto, Ŝebao venigis inter nin la grizan, malgrandan paseron, sian amatinon Anna Balázs. Ŝi estis studentino en la artistlernejo, sed ŝi lernis ĉe iu sesaranga majstro. Kelkfoje ŝi prezentis ion tre maltalente tie, kie ŝi povis roli iafoje je la peto de Ŝebao. Tiam Ŝebao sufloris timiĝinte el malantaŭ la kurteno, ĉar li, kaj tio estis la plej granda plenumaĵo de sia vivo, kion li faris por virino: li lernis la malgrandan ŝlagron, kies titolo estis Hopla ho!

Ŝebao!

Nur tial, ke li povu suflori al Anna! Li lernis ĝin tiutage, kiam li devis lerni ankaŭ la rolojn de la dramoj Reĝo Johano aŭ Faŭsto, kaj dume li malhonorigi siajn plej saktajn klasikulojn, rilate tiun ŝlagron.

Sed Ŝebao estis amanta. Kaj ankaŭ Anna. Tiaĵo ne estas demando de talento. Ŝebao dungiĝis sen Anna. Sed la direktoro vidis en li tian unuarangan dram-heroon, ke li dungis Anna Balázs-on pro li.

Nia societo, kiu neniam fondiĝis kaj funkciis laŭ la nomo “Ĉiel-kurantoj”, sed ni konstante estis kune, akceptis Anna Balázs-on nur tiel, kiel la direktoro en urbo Kecskemét. Pro Ŝebao. Kun ŝebao, Siro Ludoviko, Kárpát, Zombori, eĉ kun la mokanta Ivan Bükk kaj Ribári, kiu tiam deziris fariĝi filmreĝisoro, kun Maria Pataki kaj mi. Ni diskutis pasie pri arto kaj pri iuj verkoj, pri la konservativeco kaj progreso de la arto, kaj dume Anna dormis sur la ŝultro de Ŝebao.

Kaj nun, iom post iom ekideis en mia sobriĝanta kapo, kiam Anna Balázs rakontis la sekretojn, okazintaj en urbo Kecskemét kun la internacia plorego de amantaj virinoj.

– Mi mi kulpas pri tio, ke dume Raketo fariĝis fama ĵurnalisto? Li estis la unua, kiun oni rekonis anstataŭ Sebao. La kritiko faris tion… Kaj Raketo (ĉar ni moknomis lin tiel, de kiam oni elĵetis lin el la kafejo) urĝis lin la dankemo, kaj li venigis faman budapeŝtan direktoron provincen. La direktoro rigardis la ludon de Ŝebao, sed la terurulo diris tion, ke li ankoraŭ devas maturiĝi. Sekvan tagon ni ludis la opereton kun la titolo La kvaliro de Mimi, kie mi, la dua subreto, faras skandalon en la finalo. Mi interkverelis kun Ŝebao en la vestoĉambro, kiu kuregis en la kafejon, kaj mi haste metis la ĉapelon sur mian kapon, kaj hazarde mi disŝmiris la ruĵon sur miaj lipoj. Sed mi ne sciis pri tio, kaj pro kolero mi faris tiel grandan skandalon antaŭ arkiduko Harlovitz dum la kortega balo en Anatolio, ke la pluvombrelo rompiĝis je du pecoj en miaj manoj, kaj defalis la flankenŝovita ĉapelo. Eĉ pli korere mi metis ĝin sur mian kapon denove, kaj la Disinjoro scias, kio okazis. Mi miris pleje dum la eliro sur la scenejon, kiam tiel tondra ovacio akceptis min, ke la teatro tremis pro ĝi. Kaj hazarde estis tie la direktoro el Budapeŝto. Li malfruiĝis al la trajno, kaj li envenis post dek minutoj en mian vestoĉambron, ĉu mi deziras dungiĝi al unuaranga rolo? Mi ploregis. Mi petis tempon por pripensi tion… Kaj mi kuregis al Ŝebao en la kafejon. Li tute ne aŭskultis min! Vi scias, kia li estas! Li persistis, ke mi tuj subskribu la kontrakton. Ŝebao estas forta, ŝebao volis, mi do dungiĝis, ke mi fariĝu mondfama… Sekvan tagon Ŝebao forveturis en Parizon sen adiaŭo antaŭ la prezentado de la teatraĵo Epifanio… kvankam mi ne povas vivi sen Ŝebao!