Выбрать главу

Kaj Anna elprenis mia naztukon el mia supra poŝo. Ŝi jam plor-malsekigis la sian.

– Skribu al li! Li revenu hejmen. Li devintus deadmoni min! Sed li arogis… Li revenu hejmen! Skribu al li…

Kaj ŝiaj larmoj falis, kiel pluvego.

Tiu sceno reviviĝis en mia memoro, kiam mi demandis ŝin pri Ŝebao.

– Ankaŭ Ŝebao estis inter ni, sed jam pasis proksimume pli ol duonjaro, ke subite li dungiĝis al la fremdula legio.

– Sed kial?

– Iun tagon ni laboris en la filmstudiaro, kiel statistoj, kaj aperis la ĉefrululino, la reĝino, Anna Balázs! Preteririnte la halebardistojn, ŝi rimarkis Ŝebaon, la statiston, ŝi, la stelulino kaj haltis antaŭ li ridetante. Forĵetinte la helebardon, la kaskon, Ŝebao kuregis el la filmstudiaro, kaj li vagadis du tagojn en la suburboj de Parizo malsate-soife. Poste li dungiĝis al la legio, kaj nur tial li restis vivanta, ĉar li ankoraŭ volas montri…

Baldaŭ ni atingis la domon en la strato Roi Sicilie n-ro 54. Ni supreniris sur la trian etaĝon. Bükk malfermis la pordon, poste li triumfoplene montris al mi kaj ekkriegis:

– Jen vidu, alvenis Almási

La malgranda ĉambro ŝajnis tro plena malgraŭ la malmulte da mebloj kaj multe da subluantoj. Kvankam poste ili trankviligis min, ke kelkiuj el la loĝantoj ankoraŭ mankas.

En la ĉambro gasa flamo lumis kaj siblis, kiel ia kolera vipuro, ĉar iu tiel nomata ŝtrumpo mankis de sur ĝi.

La komponisto Kárpát brakumis min, li ploris kaj rompadis siajn manojn histerie. Kárpát estis maldika kaj fervora, li konstante prenis pilolojn kontraŭ amemio. Tuj malesperigis aŭ entuziasmigis lin tio, kion li aŭdis. Tiuj du intensivaj esprimiĝoj karakterizis lin.

– Kárpát! – mi diris akuze. – Vi skribis tion, ke io estas en la aero ĉi tie.

Kárpát mallevis siajn oklojn.

– Li skribis la veron – diris Ribári el la lito, kiu havis propran noktoĉemizon. – De kiam Bükk ŝtelis iun volframan ŝtrumpon, konstante fluegas la gazo.

– Ĉar vi ne estas hazardulo – respondis la arthistoriisto triumfe, kiu estis deksta avanulo. Vi ne kuraĝis pendigi vin sur la lustron de sur la seĝo, kaj vi iris al la najbaro pruntepeti leksikonon por meti ĝin sur la seĝon. Dume mi supengrimpis tien!

– Kio estis el la ŝtrumpo? – demandis Rudolfo, la skulptisto.

– Kravato – respondis Bükk. – El tio mi aĉetis bluan-flavan. Tiuj estas la koloroj de mia ŝatata junulara teamo.

– Nu estas egale – mansvingis Ribári. – Oni donis kvin frankojn ankaŭ por la leksikono.

Ribari estis la plej eleganta inter miaj kunloĝantoj. Stefano Ribári, la elmigrinto. Oni estimis lin aparte, ĉar li honorigis sin en Parizo, kiel la modernan romanheroon de la dudekaj jaroj de la jarcento. Neniu tuŝis la dolorajn vundojn de la paseo, kaj li enfermiĝis de antaŭ ni kun tiu nuba malĝojo, kiu karakterizas tiel la elmigrintojn. Nur post longa tempo ni eksciis, ke Ribári devis elmigri el la Landa Komerca Banko por financa kontrolo.

Ribári sian unusolan vestaĵon, ĝenerale ĉiun sian havaĵon povis konservi tiel, gladi siajn kravatoj kaj poluri siajn ŝuoj, eĉ plendumi, ke li ŝajnis posedanto de riĉa vestoŝranko en la kafejo, precipe pro sia aktujo, kun kiu li aranĝis diplomaciajn aferojn laŭ lia aserto. Rilate lian profesion unuavice li ludas bonege ĉiuspecajn kartludojn, biliardas, klarigas, decidas diskutoj, informas malspertajn eksterlandanojn pri negoceblecoj, kaj tiuj baldaŭ longtempe interesiĝas ĉie pri li. Sed kio estis tute individua rekordo ĉe li: ĉikani. Li direktas la novalvenintojn ekzemple, kiuj serĉas tranoktejon aŭ al la tombejo, aŭ al la buĉejo sen palpebrovibro.

Kaj ne estis mia amiko Siro Ludoviko, la subjekta poeto, kiu en la poŝo kun la lasta eldono de ĉiu poemo de la pastra poeto Benedikto Virág kun longa paŝtista, kurba bastono, kun malmultega mono kaj tolaĵo li alvenis en Parizon, kun tiu konkreta celo, ke li tute reformos la koncepton de la lirika poezio de la ĝisnuna mondliteraturo.

Rudolfo Schalk Zombori estis pentristo, sed tion ĝis nun rekonis nur lia plej strikta ĉirkaŭaĵo kaj liaj amikinoj, starintaj modele pro volonteco. Li nomis la tendencon de sia arto kun nobla simpleco “novromantika ekspresionismo”, kaj same kun multegaj reformoj kaj kun modesta ŝparita mono alvenis en Parizon.

Jen estas Rudolfo Ŝaroltai, la skulptisto, kiu en fabriko tranĉas Maria-vitron el mineralo mike pokilograme.

Kiu estus kredinta tion? Kio do estas en la aero ol alia, kio estas karakteriza, ol tio, ke li rigardadas mian verdan jakon, ĵetitan sur mian brakon tiel, kiel anas-femuron tuj tranĉotan. Ŝaroltai glutegis tiel, ke ĝi preskaŭ estis aŭdebla.

– Kárpát – mi diris akuze.

Kárpát mallevis siajn okulojn denove.

– Li pravis – defendis lin Ribári, rigardante la vidvan gasflamon. – Ĝi ankoraŭ ne bolas, nur siblas kaj krepitas io en la aero konstante. Bedaŭrinde eblas, ke subite ĝi komencas boli, kaj tiam la ŝtrumpo disfalos.

– Diru Kárpát! – krias Ŝaroltai kolere, – kial estas tio, ke vi konstante skribas al ĉiu la momentan staton de tiu mizera gaskrano?

– Mi diras tion al vi, Almási – instigis min la benita Bükk, – nek ĉi tie estas pli malbone, ol aliloke, en tiu kazo, se aliloke estas tre malbone.

Studento pri medicino, nome Tulai, kiu dormis sur la planko, sed li faris kuseneton el kelkaj kovritaj volumoj ĉe la piedoj de la lavujo, nun li fulminis.

– Ĉu estos silento ĉi tie, aŭ ne? Fine ja frumatene mi portos korbojn ĉe la foirhalo! Se ne plaĉas al tiu pomogrizulo ĉi tie, li iru al la hotelo Ritz aŭ Claridge. Kaj fino!

– Mi demandos ne vin – mi respondis agreseme – kien mi iru?

– Nu eble estas pli bone… – li murmuris kaj brakumis la volumon, kiel ian kuseneton, li ekdormis.

Ĉiu ridaĉis pri la vorto “Pomogrizulo”. Ivan Bükk rulumis cigaredon. Kaj mi jam ne sentis la ĉambron tiel rigida. Kárpát pravis. Mi apartenas al ili.

2

Siro Ludoviko per inko nigrigis la ŝnurojn en siaj ŝuoj, por ke tiuj veku la impreson de laĉoj de malproksime kun pentrista efiko. Zombori senkonsile turnadas sian kolumon dekstren-maldekstren, sed li ne povas decidi, kiu estas la pli malpura parto. Temas pri tio, ke filmado estas ĉe la Pt. De lillas, kaj jam la antaŭan posttagmezon sur la bulvardo Strasburgo en kafejo por artistoj ni transprenis tiun ruĝan slipon, per kiu ni povos statisti, tiel ni perlaboros proksimume okdek frankojn po persono, kiu estas nekredebla alta monsumo.

Kiu scias laŭ la ĵus diritaj, kial ni skribis al Ŝebao? Eble, ĉar pro la salajro de la statistado ni povos vespermanĝi, kaj tiu nekutima evento, faris nin ĉiujn ekscititaj.

– Ni devas skribi al Ŝebao en la legion, ke io moviĝas ĉi tie.

– Prave! Ni bezonas lin!

Ne estis tute klara, kial li estas bezonata, se ni jam proksimume naŭope mortadas pro la malsato ĉiupaŝe en malgranda ĉambro. Sed ni ĉiuj trasentis, ke ni vere bezonas Ŝebaon. Ni do skribis al li, ke io bolas ĉi tie. La artistoj de la nova epoko parolas interesajn aferoj en la kafejoj Dome kaj Rotonde, kaj se eblas, li venu ĉi tien, ni atendas lin, kaj kion ni havas, tio estos ankaŭ lia… Tio do povis esti lia!

Kiel malmulton ĝi signifis tiutempe, mi ne devas rakonti tion aparte. Sed ĝi estis narkota vespero. Ĉar mi havis monon, mi tre ĝojis tiun tagon, mi do trinkis. Mi vizitis la elegantajn restoraciojn kaj amuzejojn unu post la alia. Mi enrigardis, kiuj estas tie, kaj mi jam ŝanceliĝadis plu.