Выбрать главу

– Eble vi pravas! Sed se iam mi vidos ŝin fari tion… Je mia dio, ŝi amare pentos ĝin!

– La afero estas tute sama. Ĉar la oficiro forkomandos Borodin-on. Sed antataŭ li venos Pipettin, kaj restos la aliaj suboficiroj, kaj ili rompos tiun, kiu denuncis la serĝenton. Li povas iri en la alian finon de Saharo, sed la informo sekvas lin eĉ tien: “Li denuncis la legian serĝenton!” Kaj jam la unuan tagon oni ordonas al li plenumi dudek kvar horan deĵoron.

– Sed kion utilis la tuto, se la komitato foriros, kaj daŭros la revenĝo?

– Jen vidu! Foje vi kaptas surprize vian edzinon, kiam ŝi rompas teleron, vi vangofrapas ŝin, sed ĝi ne utilas. Se se vi vangofrapas ŝin la duan fojon, eble ŝi enuos tion.

– Vi pravas, mi provos ĝin – kapjesis la kantinestro. Nekredeble, kiom da teleroj rompiĝas ĉi tie!

…Gorĉev kaj Ŝebao venis en la kantinon. Tute kot-kovritaj. Ili purigis la stalon de la kameloj.

– Jen vidu – diris Donald mallaŭte al la ĉirkaŭsidantoj. – Jen estas la rompiĝintaj teleroj.

4

La fato ekiris sur sia admirinda vojo kun la afero de Borodin. Kiam komenciĝis la revenĝo, oni tute ne menciis Borodin-on.

Apenaŭ alvenis Pipettin, kaj kompreneble li faras inspekton. Ĝi estas lia devo!

Nun okulfrapas al li tio kaj ĉi tio.

– Kia estas tiu butonon? Kvartaga puno en salle de police.

– Ĉu vi ne scias, ke rimenzono estas bezonata al la laborvestaĵo? Vi ne ricevos viajn leterojn kaj vi ne rajtas forlasi la garnizonon dum tri semajnoj!

– He! Maljuna hispano! Ĉu vi forgesis kunporti la stativon de la mitralo? Pro tio gardostaru ĝis vespero ĉe la dezerta puto!

Kaj tiel plu. Kiu povus kontraŭdiri? Nuraj malregulaĵoj en la legio. Sed la suboficiro vidas ĝin nur tiam, kiam li volas.

…La fama aventuro komenciĝis ĝuste tiun posttagmezon, kiam la Reĝino finis sian servon, la purigadon de la staloj, poste li venis kun Gorĉev en la kantinon. Tre malesperiĝinte. Li do havis malbonan humoron. La plej kruelan doloron, krom la multe da malfacilaj servoj aŭ la ricevintaj punoj, kaŭzis la konstanta reteno de la leteroj.

Letero alvenis en Afrikon, en la fortikaĵon La Grenelle! Tio kuŝas en la kontoro du semajnojn, kaj la adresito ne ricevas ĝin!

– Kion vi pensadas? – akre alparolis Gorĉev sian amikon kaj eksidis apud lin. – Ni dizertu. Cetere oni mortigos nin.

– Bedaŭrinde mi ne povas – respondas la Reĝino. – Kion mi faru? Mi ne estas taŭga por dizerti. Sed vi provu! Fine mi ja havas neniun kaj estas egale… Vi certe havas iun.

– Nu, edzinon, infanojn kaj tiaĵojn – li respondis leĝere. Lia vizaĝo tamen serioziĝis pro tiu ŝerco kaj lasis Ŝebaon tie. Poste li iris sur la ekzercterenon, serĉis la skribiston de la regimento, staris senpere malantaŭ lin kaj flustris en ties orelon:

– Okazos sinmortigo en la fortikaĵo!

– Kio?!.. Ĉu vi scias, se vi frenezetumas min… vi amare pentos tion!

– Pst… Mi vidis vin nokte malantaŭ la kantino. Vi povis paŝis sur la vojon nur el la fenestro aŭ de sur la Luno. Se mi diros tion al la kantinestro, li mortigos vin posttagmeze. Ĝi estas certa, kiel veneno. Tio estas eĉ pli bona. Ĝi estas reletive pli rapida kaj milda morto, ĉar la kantinestro murdas per la spililo. Tio estas ĝena. Estus plej bone, se vi mortpafus vin. Ĝi estas pli bona negoco. Ĉar tiu afero per la spililo!.. – Kaj li masvingis malgaje. – Eĉ tiam estas malbone pensi pri tio, se vi fariĝos la viktimo.

– Ĉu… vi diros tion – li balbutaĉis – al la kantinestro, ke mi?

– Sendube. La reteno de la leteroj tre kolerigas min… Ankaŭ tio povas okazi, ke la kantinestro venos kun buĉisthakilo.

– Iru malantaŭ la vestaĵlavejon, vi, fripono – siblis la kaporalo, – mi kunportos viajn leterojn. Sed forsekretu, ke vi kaŝobservis min!

– Sciu kion fari, por ke vi ne devu tiom multe peni, kunportu ankaŭ la letrojn de la Reĝinio kaj Manuelo. Tiuokaze la kantinestro dormu posttagmeze. Nu, levu la kapon, oldulo mia! Imagu, kiom malbona estas la situacio de la leterportisto!

Post kvin minutoj la leteroj de ilia trio estis ĉe li! Gorĉev ricevis du leterojn, Manuelo kaj Ŝebao po unu. Unue li malfermis tiun leteron, kiun skribis sian juna fratino. Nun neniu estus nominta lin Pajac’, ĉar li estis serioza.

“Karega Ivan!

Mi enloĝiĝis en la malgajan domon sur la bulvardo St. Honore. Kiel mi jam antaŭsignis en la pasinta monato, tute ne eblas, ke mi revenu al mia onklino en Londonon. Mi miras, ke via domprizogisto, sinjoro Vanek, ne skribis je via interesiĝo pri la situacio. Kvankam mi luas la ĉambron de li. Mi opinias, ke vi troigas tiun aferon en Nico, sed mi obeos, kaj laŭ via deziro, mi forsekretos eĉ antaŭ li, ke mi estas via fratineto. Mi vivas en Parizo sub la nomo Nedda Harloff, kaj sinjoro Vanek ne konjektas, ke iam mi aŭdis la nomon Gorĉev. Mi ne komprenas vian malpeciencon, ke vi ne ricevas sciigon de sinjoro Vanek. Ĉu vi kedus al sinjoro Vanek, ke mi fartas bone, kaj mi ne suferas pro manko de kio ajn? Vi povas kredi tion ankaŭ al mi! Sed Vi, Ivan! Bonvolu skribi tuj, se vi malhavas ion! Mi scias, ke nun vi ne povas disponi pri via mono. Nadnjo hieraŭ ĝiris monon el Londono, kaj aldone mi sendas ducent frankojn. Gardu vin, kaj mi tre petas ne miksiĝi en ĉiun senpripensan frenezaĵon, kiel vi kutimas fari tion. Mi maltrankvilas nur pro ĝi. Mi kisas vin multfoje:

Nedda”

5

Kompatinda, kompatinda Nedda!

Nun jam ŝi vivas sub la nomo Harloff. Pro li! Li mem agitis en Nico la teruraĵon.

Li rigardis la alian leteron.

Sinjoro Vanek skribis ĝin!

Tiu homo preskaŭ puŝis lin en la tombon per siaj leteroj!

La bona, olda sinjoro Vanek!

Li renkontis lin en Nico, antaŭ du jaroj, kiam sinjoro Vanek ankoraŭ estis senhejmulo! Sed li fariĝis riĉulo, li do povis dungi sinjoron Vanek eterne.

Li estis lia sekretario, sed plie ŝajnis tiel, kvazaŭ li estus la mastro de Gorĉev. Ĉar li postulis la absolutan estimon kaj ne toleris la konfidencon.

Kaj Gorĉev, neniu scias kial – multaj homoj opinias same, – li donis tiun estimon al sinjoro Vanek, kiu kelkfoje skoldis sian mastron, sed cetere li faris nenian laboron.

Sed li faris tion dignoplene kaj impone!

Sinjoro Vanek estis filistro, kaj li sentis tiel, ke tio devigas la socion rilate lin. Ni vidu do, kiu estas tiu sinjoro Vanek?

Li servis en la legio. Hazde!

Oni distingis lin per la honormedalo. Ĝi estis ne lia kulpo.

Vivoj, amoj kaj la sorto de malpli grandaj nacioj aranĝiĝis tiel, ke sinjoro Vanek havis fatale decidan rolon en tiuj aferoj.

Sed li eĉ konjekton ne havis pri tio. Se iu estus rakontinta tion al li, li ne estus kredinta ĝin!

Li, kiel la blinda sorto iradis kun la kredo de burĝaj virtoj, orgojle, fervore, kun fidela gajeco kaj arogante.

Kiu estas tiu Gorĉev, kies sekretario kaj nun domprizorgisto li estas? Li ne scias tion. Li scias nek pri liaj parencoj. Li estas suspektinda homo, tio certas. Li tute ne konjektis lian aĝon, naciecon, profesion. Lia nomo estas rusa, li naskiĝis en Parizo, sed li parolas angle kun sia bopatro. Kiu vidas klare en tiu konfuza afero, li demandas.

Ĝorĉev kun siaj edzino kaj infano loĝis en Nico ĉe sia bopatro. Tie li implikiĝis en strangan skandalon. En iu klubo. Ĝi aperis ankaŭ en la ĵurnaloj. Ĉiu sciis tion. Nur sinjoro Vanek ne!

Kiu legas ĵurnalojn nuntempe? “Ĉiu publikas la saman aferon” – li diris plurfoje kaj kredis tion.

Sinjorino Gorĉev subite forvojaĝis kun siaj infano kaj patro en Svislandon.

“La maljunulo certe estas malsana je raŭmatismo” – opiniis la sekretario.

Li bone konis la ĝardeniston de la najbara domo. Tiu, vespere diris al li: