Выбрать главу

Mi ekiris kun vertiĝanta kapo, meditante, en kiun direkton?

Kaj aŭrore, kiam mi renkontis min denove, super la Bois de Boulogne mi sidis sur ia marmora balkono, konversaciante kun sinjoro. La koncernulo diras:

– Mi tre ĝojas, ke vi invitis min al si, sinjoro, ĉar nur unu afero estas pli terura, ol mia senhejmeco, la malbona societo. Vi ne havos multe da problemoj pri mi, kaj se mi ĝojas, ke vi havas lakeojn, persajn tapiŝojn, akciojn kaj kahel-tegitan banĉambron, mi ne deziras uzi ĉiun ĉi.

Ĉu mi estus invitinta tiun homon? Eblas, ke mi havas kahal-tegitan banĉambron, sed mi ebriiĝis tiel, ke mi ne scias pri ĝi. Mi decidis rigardi mian konaton. Ĝi sukcesis iel-tiel. Li havis antaŭendirektiĝintan liphararon, krokodilsimilan nazon, okulvitrojn. Li estis okulfrape elegante vestita, kompare lian senhejmecon, pluvombrelo pendis sur lia antaŭbrako, lia preskaŭ funebre senmakula, nigra, felta ĉapelo estis metita tiel sur la mezo de lia kapo, ke ties rando kliniĝas profunde al lia vizaĝo, sur liajn akvokolorajn, elstarajn, flavajn okulojn. Li ĵus diras, ke liaj melankolie elstara rigardo rilatas lian tiroidon, sed antaŭ du jaroj li havis herinon, kaj estas malpermesate al li restadi sub la suno. De tempo al tempo li glatigis siajn flavajn gantojn super siaj fingroj, se tiuj sulkis.

– En mia infanaĝo, estimata sinjoro – li diras ĝemante, – ĉiu antaŭdiris tion, ke mi estos dentoteknikisto, ĉar mi estis granda oratoro. Sed la vojoj de la sorto estas nediveneblaj. Foje supre, foje malsupre. Mi tamen ne fariĝis dentoteknikisto.

– Pardonon… ĉu ni sidas longe ĉi tie?

– Vi iomete ebriiĝis hodiaŭ, kaj mi atentigas vin, ke la ĝuado de la alkoholaĵoj estas damaĝa. Mia kuzo fordrinkis sian teretaĝan domon. Ankaŭ vi estis malŝparema. Vi invitas min vespermanĝi. Dume mi malbonfartis, kaj tiel ni venis ĉi tien. – Li montris de la balkono al la arboj. – Ĝi estas agrabla pejzaĝo, kvankam ĝenas min iomete tio, kiam vi sidigis min en aŭtomobilon, vi ankoraŭ havis barbon kaj okulvirtrojn, de kiuj intertempe viaj malamikoj senigis vin. Aha! Iu do sidigis nin unu apud la alian. Tiu homo havas lakeojn, persajn tapiŝojn kaj kahelojn.

– Kaj kiu estas tiu tria sinjoro apud ni? – mi demandis.

– La statuo estas la ĉefluanto de tiu soklo. Ĉar nun ni sidas sur soklo.

– Ĉu ni ne grimpos malsupren?

– Ĉu ni povas fari tion?

Ĉiuokaze ni ankoraŭ ripozis iomete. Poste ni sukcesis grimpi malsupren kaj ekiris en la aŭroro.

– Mi atentigas vin – mi diris, – ke miaj malamikoj forigis miajn ĉambrojn, kahelojn kaj persajn tapiŝojn kun miaj barbo kaj okulvitroj. Mi loĝas kun miaj sep amikoj en mizerulejo.

– Egalas. Ili ne ĝenos min. Ĉar mi devas dormi ĉe vi. Tio sendubas. Mi ne dormis tri tagojn, kaj hodiaŭ mi manĝis iel. Ĉu vi ne nomiĝas Henry Brison?

Dirinte mian nomon, la eleganta, senhejma sinjoro transdonis kartonpaperon. Ĝi estis eleganta karto:

Vizitkarto

VANEK B. EDUARDO

privata sekretario kaj domprizorgiso

ekslegiano, posedanto de la Honormedalo

kaj pensiigita korespondanto

27. Bl. St. Honoré Por servitoj kaj portistoj

Ĉefŝtuparejo dekstre sur la flankŝtuparo

– Venun nun tien!

Ni alvenis al krada pordego. Tre malnovmoda, en delikata, baroka stilo konstruita sinjora domo estis videbla malantaŭ la abundkreska parko. Sinjoro Vanek elprenis ŝlosilon el sia poŝo kaj malfemis la kradan pordegon.

– Ĉu vi bonvolus atendi min! Mi kunportos mian noktoĉemizon.

– Mi pensis, karas sinjoro Skvarek…

– Mi nomiĝas Vanek – li respondas iom orgojle.

– Kara mia amiko Vanek…

– Mi estas sinjoro Vanek.

– Se vi ne instruos min ĝis mateno, kiel mi devas paroli kun vi, mi lasos vin ĉi tie.

– Vi ne diris, ke rekompence por la tranoktejo mi devas toleri ofendojn

– Vi tute ne devas fari tion – mi respondis, kaj kiom eblis, mi retenis mian ridon, ĉar la dignosento kaj burĝa memkonscio de mia nova konato efikis kun la forto de nekontraŭstarebla komiko. – Sed mi ne komprenas, ke vi nun iras en la domon por via noktoĉemizo, kvankam mi pensis, ke vi ne havas loĝejon.

– Mi ne havas loĝejon – li respondis elegante, – sed noktoĉemizon jes. Mi havas razaparaton kaj certagrade ankaŭ vestoŝrankon. Sinjoro ne nur en la infero, sed ankaŭ sen hejmo estas sinjoro.

– Ne prenu kiel ofendon, mi volonte akceptas vin en nia subluo, konsistanta el mitinge troplena amika sociteto, inter miaj amikoj, sed kial oni ne toleras vin tie, kie vi tenas viajn havaĵojn?

– Ĉu loĝas jam iu en tiu loko, kiu cetere estas malkomforta?

– Tre estimata sinjoro – mi avertis lin iom maltrankvile, – tamen ŝajnas, ke vi havas iluziojn, rilate nian subluon, kien mia modesta persono invitis vin. Des pli malkomforta loko ekzistas nur ĉe la fakiroj, kaj ekskluzive dum liaj spektakloj, kiam ili dormas sur najloplena matraco.

– Ĝi estas ju pli bona. Atendu do, junulo! Aŭ oni diras: juventus ventus! Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro!

Mi restis sola antaŭ la pordego. Nun eklumis la elektra lampo por sekundo en iu teretaĝa fenestro de la kvieta domo. Poste fariĝis mallumo. Baldaŭ eklumis la lampo en alia ĉambro, kvazaŭ iu estus iranta de ĉambro al ĉambro.

Fine ekbrilis lumo sur la etaĝo por sekundo, poste mallumiĝis ankaŭ tie. Citromuziko aŭdiĝis el malproksima drinkejo, tre mallaŭte, eble nur ĝis tiam, kiam iu malfermis la pordon. Nun paŝoj grinci sur la vojo de la ĝardeno, kaj aperis sinjoro Vanek, kiun fine mi povis vidi vid-al-vide en la lumo de la strata lanterno. Li estis tre taŭzita, tamen videbliĝis sur li, ke li zorgas multe pri sia eksteraĵo, kaj lia nuna stato estas nur momenta neglektemo de amuziĝinta filistro, pro kio sekvan tagon li certe riproĉ-admonos sin mem. Tion pruvis sia pluvombrelo, metita sur sian brakon, kiu estis strikte ŝovita en ties tegaĵon. Nun li portis malgrandan valizon en sia dekstra mano. Li ŝlosis la pordegon denove kaj aliĝis al mi.

– Ni povas iri, junsinjoro.

Kiam ni atingis la senhoman placon Konkordo, jam estis mateno.

– Diru, sinjoro Vanek – mi demandis, nur preterkure interesiĝante, – kiu loĝas en tiu domo, kien vi ĵus eniris?

– Neniu. Ĝi ne estas loĝata du jarojn. Escepte unu ĉambron ĉiu ĉambro estas ŝlosita, la ŝlosiloj estas deponitaj ĉe mi.

Mi tute ne scias, kial ĝi efikis min tiel fantomeske. Kion komunan mi havas al tiu domo? Nenian. Sed tio certas, ke en neloĝata vilao estas tre stranga tiu lumo, migranta de ĉambro al ĉambro…

– Nun kial ne loĝas la posedantoj ĝi?

– La posedanto vojaĝis al Afriko, sed li tute ne loĝis ĉi tie, nur lia patro. Kaj tiu havas bonan kaŭzon ne loĝi ĉi tie! Li mortis. Li mortpafis sin antaŭ kvar jaroj.

Mi ne plu demandis ion, malvarma naŭzo kunpremis mian gorĝon.

Ni ŝanceliĝadis hejmen senvorte. Mi ne demandis mian akompananton pri la stranga lumo. Ĉu li scias pri ĝi, aŭ li estas neinformita? Poste jam ankaŭ mi sciis, ke sinjoro Vanek konjektas nenion, kaj li imagas la mondon senkulpa, gemuta planedo.

Tiel okazis, ke aŭrore mi aperis en la loĝejo, kaj ankaŭ sinjoro Vanek enfalis apud mi.

Sinjoro Vanek, kiu jam nokte vidis malaprobe, ke ne estas vestoŝranko por liaj vestaĵoj, li surpriziĝis, ke oni ne purigas siajn ŝuojn ĉi tie, kaj li estis tiel nervoza, ke li manĝis duonon da patkukon de ie. Li ne volis dormi sur la tablo, kaj li protestis plej kategorie kontraŭ tio. Bonŝance en iu lito ankoraŭ estis loko por li, ĉar tie dormis nur tri homoj, li do kuŝis apud Ribári-on, kiu ekgrublis.