Выбрать главу

– Nu!

– Pardonon, mia nomo estas Vanek B. Eduardo.

– Mi ĝojas! – li diris kolere, kaj preminte Siron Ludovikon al Stefano Bükk, li dormis plu. Mi aŭdis nur tiom el la nokta rolo de sinjoro Vanek.

– Vi ĉiuj estas tre nervozaj homoj. Ĝi povas esti pro neŭrastenio. Mi havis onklon, kiu mortis tial, ĉar li malsaniĝis je naŭralgio. Entombigis lin la multe da elspezoj. Ja! Nuntempe partopreni elektran terapion… bonan nokton.

– Kiu estas tiu idioto? – demandis voĉo langvore, je kio sinjoro Vanek respondis jam per ronkado.

3

Sinjoro Vanek iom post iom fariĝis nemalhavebla. Neniu sciis en kio kaj kial, sed li estis tio. Kaj lia persono postulis respekton, kiu kategorie rifuzis ĉiun konfidencon. Matene li ligis sian noktoĉemizo ĉirkaŭ sian trunkon, kaj per sia terura sinlavado pro ia enigma maniero li surŝprucigis ĉion, eĉ la objektojn sur la supro de la ŝranko. Poste li gargaris tiel laŭte, ke la najbaro, kiu estis dungito de la trafika entrepreno, menciis lin ĉiam: “tiu sinjoro oper-kantisto”.

Fininte la sinlavadon, li demetis kaj kunrulis sian har-reton kaj pasigis du tutajn minutojn kun sia lipharbroso antaŭ la restintaj pecoj de la spegulo, poste li elprenis sian pantalonon el sub la litotuko, pro kio li havis oftan konflikton kun siaj kundormintoj, ĉar tiuj postulis salajron, ke li laborigas ilin dum dormo pro la pantalon-gladado.

Sinjoro Vanek alparolis al ĉio, tre saĝe, ĝenerale averte, kvazaŭ antavidante, ke ni tro hastas la aferon, tiam li levis sian manon, retiris ĝin al sia ŝultro, kaj seriozaj sulkoj aperis ĉe lia nazradiko.

– Vi ankoraŭ estas tre malspertaj. La arto estas serioza afero, sed kromprofesio laŭ mi. Ne decas, ke la aritistoj dormas ĝis tagmezo, kaj mi aŭdis pri iuj verkistoj, ke ili edziĝas plurfoje. Ĝi estas malbona kutimo, kaj ankaŭ via konduto havos tiajn konsekvencojn.

Estis interesa tio, ke sinjoron Vanek, kiu vivis inter ni kun ia supereco, ni tamen devis estimi lin. El kio li vestis sin, tio estis enigmo. Li neniam parolis pri siaj privataj aferoj, ni sciis pri li, ke li estas domprizorgisto kaj ĉiutage vizitas sian oficenon, ni vivis eniri lin en la domon, kiu troviĝas sur la bulvardo St. Honoré, n-ro 27, ĉar se li perdis sian loĝejon intertempe, lia ofico restis. Sed li neniam parolis pri tio kun ni. Se ni ne havis monon, li ne manĝis dum tagoj, sed neniu vidis lin porti malpuran aŭ ĉifonan ĉemizon. Foje du tagojn li kuŝis en la lito malsane, ĉar li perdis la tegaĵon de sia pluvombrelo.

Ĉiuvespere okazis la antaŭ-enlitiĝa ceremonio de sinjoro Vanek laŭ horara precizeco.

Unuavice li demetis sian jakon. Poste li ĵetis dorsen la alojn de sia ŝelko, li eksidis sur la randon de la lito, oscedis, ektiris la laĉon kaj diris:

– Jen vidu! Mi preskaŭ forgesis!

Kaj li streĉis sian horloĝon. Poste li levis ĝin al sia orelo, de tie sur la seĝon, staranta ĉe la lito kaj kapjesis. Apud la horloĝon li metis siajn naztukon, fontoplumon kaj aliajn objektojn.

Nun li ekstaris kaj daŭrigis la malvestadon. Li agis same, rilate siajn demetitajn vestoj de tago al tago. Li kovris la dorsapogilon de la seĝo per siaj jako kaj veŝto. Li alĝustigis la malsuprajn refaldaĵojn de sia pantalono, li premis tiujn albrusten per sia mentonosto, per ses fingroj li alpinĉis meze la kvar gladrandojn, poste li levis sian mentonon, pro kio la vesto falis duoble faldita.

Ankaŭ tiun li metis sur la dorsapogilon de la seĝo.

Tiam – ankaŭ laŭ horara precizeco – falis iu manumbutono de sinjoro Vanek, la unuanombra, ĝenerala malamiko de la malvestiĝo, kaj ĝi malaperis sub la lito kun moka ruliĝo.

Sinjoro Vanek malgaje ekprenis la vakajn butontruojn, turnante sian kapon duoncirkle dekstren-maldekstren super la planko, li diris:

– Nun mi bele sidas en la kaĉo…

Kaj proksimume duonhoron li agaĉis sub la lito, ĝis fine troviĝis la butono. Nun sinjoro Vanek kuŝiĝis sub la kusenegon, lokiĝis komforte, fermis siajn okulojn, poste tuj ellitiĝis, kaj diris la sekvan rimarkon.

– Tiu lipharfiksigilo puŝos min en la tombon…

Li surmetis la lipharfiksigilon, kio samtempe estis orel-disigilo, ĉar ties ŝnuro ambaŭflanke disstreĉis la orelojn de sinjoro Vanek laŭ kvardek kvin gradoj supren, perpendikle al lia orelbazo.

Nun fine jam li enlitiĝis, definitive, batetante la kusenegon per sia brako, li ŝmacmaĉis dufoje, ĉar laŭ lia opinio ĉio estis en perfekta ordo, li finis tiun mistikan ceremonion per la sekvaj vortoj:

– Nnu!.. kaj nun ni dormu ĝis morgaŭ!

4

Iun vesperon neatendite aperis inter ni eksterordinare bela, juna virino, kiu portis kostumon, rajdbotojn, ĉapon de studentoj kaj hundoskurĝon. Sinjoro Vanek enkondukis ŝin bark-en-brako, kiel ia fianĉamiko.

– Ĉar mi ekkonis vin, kaj proksimume vi aspektas honestaj homoj, ĉar nuntempe oni ne konsideru tuj la ŝajnon, mi prezentas al vi la solan loĝanton de la domo, kie mi estas domzorgisto, Nedda Harloff-on, kiu estas studentino pri medicino kaj bedaŭrinde histeria. La nokta lernado kaŭzas ĝin.

Ĉiuvespere jam atendis nin nia regula restoracio Katopiedo, kie antaŭ la hejmeniro, rilate nian alternan financan situacion kelkaj el ni kutimas manĝi garnaĵon aŭ trinki bieron.

Tiun vesperon ankaŭ Nedda venis kun ni!

Ni ĉiuj prezentiĝis, kaj kompreneble ni enamiĝis al ŝi. Sed tion ne eblis diri al ŝi. Tuj videbliĝis, ke ŝi havas kvereleman karakteron, kaj ŝi kunportas la hundoskurĝon ne nur pro virina vanteco, kiel ornamaĵon. En Parizo tiu instrumetno havas certan signifon en la mano de virino. Precipe se ŝi sible svingadas per ĝi, kiam iu rigardas al ŝi bele.

Cetere ŝi estis rezoluta, batalema, ĉarmega liberpensulino, precipe tiam, kiam seriozaj sulkoj aperis sur ŝia frunto kaj diris arogajn frazojn. Ŝi ofte diris tiajn.

Ŝajnis, ke ŝi ne havis amikojn, kaj nun fine ŝi decidis komenci societan vivon kun la homoj. Jam tiun unuan vesperon ŝi prezidis inter ili, preskaŭ ofendante la rajtojn de Vanek.

– Vi estas – ŝi diris – sentimentale sentemaj kaj koleraj pri la homaro, ĉar vi ne konsideras vian vantecon. Kvankam ĝi estas bataltejo.

– Tre parve – kapjesis sinjoro Vanek, kiu kelfoje ekparolis, kvankam li neniam aŭdis, kion ni parolis, sed li volis kaŝi tion, do vekiĝinte el sia revado, li neis aŭ asertis ion, li trinkis el sia aŭ el alies biero kaj revadis plu, en sia rigardo kun la karakteriza melankoli de siaj tiroidoj.

– Ĉu la fraŭlino estas verkistino?

– Mi ne estas fraŭlino, sed Nedda, kaj mi ne estas verkistino, mi nur skribas.

La ĉeesto ekzaltis tiom Reneon Kárpát, ke li salte leviĝis kaj proponis: ni aranĝu veperon por verkistoj.

– Ĝi interesa neniun! – Tion diris Rudolfo Schalk Zombori, ankaŭ kiu enamiĝis al Nedda, li do prenis kiel ofendon la iniciaton de la komponisto de la baleto Valpurgis-nokto. – Aranĝu kvina-horan tekunvenon, aŭ elekton de Miss Eŭropo, tiuj eble interesos iun.

Reneo Kárpát petis, ke li ne koleru, se li nomos lin koncize azeno, sed la diritaj perfekte elĉerpas la karakterizaĵojn de tiu azenaĵo, apartenantaj al la epiteto de tiu malgaja tirbesto.

– Ĉar kien ni atingus, se la artistoj konstante agadus pro la modo kaj diversaj financaj eblecoj, sur la surfaco de nia epoko.

– Ĝi estas tre bona konstato – kapjesis sinjoro Vanek.

– Konsideru min tiel, kiel vian artist-kolegon, kiu same luktas en Parizo, li lernas kaj verkas, kaj se vi volas tion, ke mi vizitu ĉi tien, ĵuru, ke neniu el vi estos amanta al mi.

Ni ĉiuj ĵuris solene. Ni povis fari tion, ĉar tiam jam – kiel mi menciis ĝin – ni ĉiuj estis amantaj, sed la virino prenis nian ĵuron laŭ estonta tempo.