Выбрать главу

– Ĉu nun vi ĉiuj estas kune?

– Escepte Marian Pataki – diris Reneo Kárpát, – ŝi estas malinda fianĉino de Petro Almási, kiu nun el ni rondo forpasas al pli bona, burĝa vivo. Sed ŝi ne nur forpasas, sed komercas kaj manĝas, pro kio ni funebris ŝin dece.

Sendube, ke Nedda interŝanĝis preterkuran ekrigardon kun sinjoro Vanek. Kial? Eblas, ke nun jam mia ekscitita imago reagas ĉion kun suspektemo.

Sed nin ĉiujn eksterordinare ekscitis la sensacia okazaĵo: estas virino! Estas virino inter ni! Eĉ se ni scius la sekreton de la enigma domo kaj migranta lumo!

Tiutempe feliĉe eĉ sen ekscitaj flankcirkonstancoj la societo estis taŭga al tio, ke ni iomete freneziĝu pro virino! Sen virino ne estis ĉi tie multe da normalaj homoj, sed tiel nur febraj, plie animan travivaĵon, ol spiritan aventuron avidantaj rigardoj algluiĝis al Nedda.

Ni staris malbonhumore sur la bulvardo St. Michel, kiun ni nomis mallonge Boul’ Mich’.

– Ne akumpanu min hejmen – diris Nedda lakone. – Ĝi estas humiliga ĝentileco.

– Nu sed nun… sola.

– Mi ne estas sola. Mi iras kun skurĝo. Bonan nokton.

Kaj ŝi forrapidis. Ŝiaj paŝoj klaki eĥe. Kiam nia societo turniĝis ĉe la stratangulo, mi postrestis kaj… Ĝi estas malbela afero, sed mi devas konfesi: mi ŝtelumis post Nedda-n.

Ŝi rapidis sur trivitaj-foruzitaj stratoj, inter zigzagaj stretetaĉoj. Eble pasis unu horo, ke tiel, egalritme, sed per rapidaj paŝoj ŝi iris. Eĉ unufojon ŝi ne rerigardis. Kvankam kie ŝi iris!

En Belleville!

Ĝi estis iam la misfama apaĉa kvartalo de Parizo. Kaj nek hodiaŭ ĝi burĝiĝis grandmezure.

Ne.

Tute ne temas pri tio. Nun post noktomezo, kiam finiĝis la vespera turista trafiko, malpleje estas sekura tiu ĉi ĉirkaŭaĵo.

Sed Nedda iras. Rezolute, celkonscie, kun klakantaj paŝoj al kel-taverno. Ĝi estas tia romantike malpura kaj timiga retoracio, aŭ diboĉejo. Harmoniko muzikaĉas en ĝi malgaje. Nun ŝi alvenis tien! Ŝi malfemas nur la pordon kaj haltas antaŭ la ŝtuparo.

Kion ŝi serĉas ĉi tie?

Mi staras en la najbara pordegenirejo, kiam ŝi denove aperas kun trampa, blankhara, dika homo, kiu havas morale kadukiĝintan aspekton. Lia frunto estas la plej okulfrapa sur tiu ĉi persono. Ĝi estas kurba. Kvazaŭ oni estus enkavigitaj tion, ĝi havas tian formon. Mi aŭdas kelkajn vortojn sporade el tio, kion ili parolas.

– Ne zorgu pri la mono… – flustras Nedda ekskcitite.

– Mi povos sidi en la karcero du jarojn pro tio… – mi aŭdas la malcertan respondon. Tiu kurbfrunta, trampa, ŝvelpufiĝinta apaĉo estas tia apud la knabino, ke mia koro tordiĝas. Ili flustradas. La viro diras: “Pri kio mi rekonas…?” Kaj mi aŭdas nur la fragmenton de la respondo de Nedda: “La eksploda grenado…” Ĝi estas la signo…!” “Mi ne rompŝtelos tiel… aŭdiĝas klare, kion la viro flustras.

Grendado!.. Rompŝtelo.

Kio ĝi estas? Ĉu atenco? Ĉu ili estas anarkistoj? Kiu estas tiu virino?

Kaj ŝi iras, iras, denove sur malproksimaj, longaj vojoj, rapide, celkonscie, energie, per klakantaj paŝoj de siaj botoj. Atinginte la bulvardon Sebestopol, ŝi iras al Rivoli, ĉiam pli rapidante. Ie ĉe la preĝejo Madeleine ŝi enturniĝas kaj haltas antaŭ pordego. Elpreninte ŝlosilon, ŝi malfermas ĝin kaj eniras.

Ŝi do loĝas ĉi tie en la strato Forbin, n-ro 18.

Mi staras, elblovas la malbonodoran fumon de la cigaredo Caporal, kaj mi komprenas subite, kia estas tio, kiam iu lasas en peĉo amikon, fraton, eĉ kelkfoje siajn infanojn pro virino.

Baldaŭ mi ekiras hejmen.

Kvazaŭ nun la grandegaj flugiloj de vesperto kirlus la aeron, aŭdiĝas delikata brueto, kaj impona, brilanta, nigra landvoja aŭto kun sonizolita motoro turniĝas elegante ĉe la stratangulo, kaj ĝi ruliĝas antaŭ la domon de la strato Forbin, n-ro 18. Ĝi haltas, sed ties motoro funkciadas plu…

Jam ne estas surpriza por mi, kiam Nedda paŝas tra la pordo kaj enaŭtiĝas. Kaj mi mortis nek pro tio, ke ŝi portas pompan vesperfestan robon, sur ŝia jaketo pendas ĝistrunke la plej valoraj zibelpeltoj.

Kaj tre eleganta, blankhara sinjoro sidas apud ŝi en la preterveturanta landvoja aŭto. Tio estis la plej terura super ĉio, kiam virino mensogas, trompas. Krimulo, murdisto, frenezulo, senmoraliĝinto ankoraŭ ne estas la plej malbonaj.

Kio do estas la plej malbona afero?

Se ŝi amas aliulon! Tio estas la plej malbona!

Tion ne eblas elteni. Ĝi ne estas eltenebla. Tio estas finita turmento, kiel la morto. Ne estas repaciĝo! Ĉar ami aliulon ne estas kulpo, tio do estas nepardonebla.

II-A ĈAPITRO. La baroka vilao

1

Komenciĝis la svarmado sur la bordo de Sejno!

Estis printempo en Parizo! Bela, verda, feliĉa printempo!

La loĝantoj de la mansardoj ĝuis feliĉe la subitan sunbriladon!

La homoj, loĝantaj sur la bulvardo Mich’, en la strato Germain kaj en la ĉirkaŭaĵo de la Panteono invadis la bordon de Sejno, kaj sidante sur la balustradoj, ili balancis siajn krurojn super la akvo. Oni lernis, interbatadis kaj diskuis aŭ fajfadis, dume la ŝipistoj dormetis sur la apudriverbora ŝtuparo kun jako, ĵetita surŝultren, kun ĉapo, tirita surnazen. Kelkiuj buŝharmonikis.

Estas vere, ke la printempo estas sufiĉe malvarma, sed la vesperiĝo jam aperigas stelojn supre, kiel la taglumo sinkas en sepiajn kolorojn, kaj la ventro trablovas la urbon per bonodoro!

La multe da publikaj ĝardenoj kaj la longaj, malnovaj stratoj, nun ĉiuj pleniĝas de svarmantaj, buantaj, cent lingvojn vortgalopantaj, trampaj, elegantaj, akrakoloraj kaj fantastaj homoj. Nekredeble maldikaj artistoj kuregas ĉi tie brak’ en brako kun psikozaj medicinstudentinoj, febromalsanaj inventistoj rapidas entuziasme kaj sencele, modeloj, apostoloj, anarkistoj kaj miksa maso de homoj kun nedifinebla ekzistado, kiel abelsvarmo, liberiĝinta el la longa vintro, invadis la ĉirkaŭaĵon kun grandega farivolo, ekscitite, histerie, vortgalopante kaj gestadante.

Tiam okazis la katastrofo…

Nia dommastrino iun printempan matenon malfermis la pordon de nia ĉambro sen frapeto kaj haltis ĉe la sojlo, kiel la vivanta fato. Certas, ke la stalo de Aŭgio povis esti multe pli bonorda loko, ol nia ĉambro tiun matenon, kie senkonsidere de ĉio, ni estis duoble pli multe, ol kiom da homoj povas havi lokon laŭ racia kalkulo en ĉambro kun tiom kubo metro da aero. La starpunkto de la dommastrino estis la jena mallonge: ŝi fermis siajn okulojn antaŭ tio, ke kvin praluanto povas venigi siajn du amikojn, ŝi diris nenion, kiam la du amikoj venigis siajn aliajn tri kompanojn, ĉar nun jam evidentiĝis por ŝi, ke ni deziras fari ŝian loĝejon azilejo de malmoraliĝintaj homoj, ŝi starigis la sekvajn alternativojn antaŭ nin: aŭ ni malplenigos la luaĵon ĝis la dua horo posttagmeze, aŭ ŝi iros al la polico denunci, ke en ŝia loĝejo damaĝadas senlaboraj kaj senmonaj eksterlandaj civitanoj, kies plimulto forgesis anonci sian restadon ĉi tie.

Konante la rigoran kondutmanieron de la polico kontraŭ tiuj eksterlandanoj, ni devis forlasi la loĝejon. Tagmeze la membroj de la mizertaĉmento post vireca, sed kortuŝa adiaŭo disiris en ĉiun direkton de la ventorozo. Reneo Kárpát, kiu estis mia dormkunulo, restis kun mi, kaj ni iris duope, kunportante niajn malriĉajn havaĵojn al Bastille.

Kial ĝuste tien? Mi ne scias. Ni ne havis celon, tiel do ĉiu direkto estis la nia! Tie ni ekripozis por fari militan interkonsiliĝon, dume ĉirkaŭ ni muĝis la tagmeza trafiko kun nepriskribebla plureco. La kompinisto de la baleto Valpurgis-nokto staris malesperiĝinte en la mezo de la surdiga bruego, tiel senkonsile, naniĝinte tiel amare sub la kolosa obelisko, kun lia blonceco, trosentemo, inerte kaj kun tremantaj genuoj, kvazaŭ li preparus sin morti. Poste li rigardis sur min heziteme.