Выбрать главу

Malgraŭ ĉio ĉi mi ne kuraĝis ekmoviĝi. Fine ja la opinio ne estas trankviliga cent procente.

Sed sinjoro Vanek pensis tion, ke mi lokiĝas al nia vespera parolado tiel komforte en florbedo, ĉar la humida, printempa tero estas utila al mia malvarmumiĝo.

Min ekregis tiu terura sento, ke mi devas tuj tusi. Kaj mi ne kuraĝas. Mia pulmo streĉiĝas, preskaŭ ĝi eksplodas, kaj mi kuŝas tie sur la planko senmove apud la leono.

Sinjoro Vanek elprenas cigaron el sia poŝo, lekas ties lankon, por ke regluiĝu deiĝanta, bruna folio, li ekbruligas ĝin kaj diras fumante.

– Estas agrable al mia mastro, li partoprenas leonĉasadon. Li estas vera globvojaĝanto. Nur treege kaprica. Li timzorgas pri siaj mebloj kaj havaĵoj tiel, li postulas tion konstante, ke mi kontrolu ĉiun ĉambron, la seruron de la pordoj, kvazaŭ iu manĝus liajn havaĵojn… Ĉu vi kuŝas komforte tie?… Sciu, mia avino estis tia. Se ne estis gasto ĉe ni, estis permesate nur stari en la salono, por ke ni ne difektu la ŝirmtegaĵon sur la seĝoj. Li tremas, ke eble mi enlasos luanton ĉi tien, aŭ mi lasos malfermita pordon, mi ne fermos bone la fenestrojn, tial li skribas longajn leterojn konstante, kaj li trudas kaj insistas demandojn kaj similajn… Nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, vi ja estas verkisto: kio estas interesa por vi en tio, se la filo de la lavistino – mi rekonas, ke li estas gangstero, sendube – batrompas la fenestrojn ie! Tiam li ekzakte skribas kaj demandadas min, kiu fenestro rompiĝis, ĉu eble iu estis malfemita iu fenestro sur la etaĝo, sed tie kompreneble, nur mi loĝas. Mi do skribis al li, ke oni ja devas malfermi la fenestrojn kelkfoje, se estas varme?! Tiam li reskribis, kiu sentas varmon kaj kial? Mi respondis tion, ke nun ĉiu sentas varmon, ĉar printempiĝis. Tiam li skribis tre kolere, ke mi ne informas lin bone! Mi tuj iri en ĉiun ĉambron de la domo, kaj mi skribu precizan kaj detalan raporton pri ĉio. Tiam mi sendis al li inventaron. Vi povas imagi, mi estas sperta pri tio. Ĝi estis preciza, bona inventaro. Mi notis ankaŭ la ratojn, kun demandosignoj, ĉar mi ne povis kalkuli ilin. Ĉu vi pensas, ke li ĝojis pro tiu inventaro? Tute ne! Li skribis kolran respondon, se mi malfermos eĉ unu ĉambron, aŭ mi enlasos iun en la donon, mi tuj informu lin, cetere okazos io kaj tio. De tiam mi malfermas nek unu ĉambron! Mi dormas sur sokloj. Ĉar li bolas kaj krevas en Saharo, kiel frenezulo. Li koleriĝas, kiel raketo. Dume mi en mia etaĝa ĉambro, al kiu vere neniu havas komunan, mi devas ludoni ĝin, ĉar mi havas nenion por manĝi. Sed mi ne kuraĝas malfermi eĉ unu ĉambron, ĉar li, kiel frenezulo skribas, se mi malfermos nur unu ĉambron, mi tuj skribu tion al li… Mi devas dormis sur sokloj, en societo de statuoj kaj suspektinduloj. En la azilejo de senmoraliĝintaj homoj. Sed mi ne malfermas ĉambron… Ĉu vi vere kuŝas komforte? Mi tre ĝojas, ke vi sentas vin tiel hejmece…

La tuso terure premis mian pulmon, kaj mi ankoraŭ ne sentis tian timon, kiel mi kuŝis tie, apud dumetra, suspiranta leono, fidante nur la dubvaloran informon de sinjoro Vanek. Nur mia kapo ne estus en ombro, por ke mi povus palpebrumi al la parolanto…

Sed sinjoro Vanek rigardis ien en la malproksimon revemo tra la fumo de sia cigaro kaj lozigas du butonojn sur sia veŝto…

– Se junulo timzargas tiel pro siaj mebloj, nu ĝi estas en ordo. Li skribis eĉ tion, ke en la aparamento, konfidita al mi, se mi akceptas iun nur por unu horo, mi skribu tion al li. Fine ja nur mia ĉambro estas je mia dispono, do la honesto diktis tiel, ke mi informu lin pri la prohiba lavoĉambro, inkluzive ankaŭ sinjoron Wendriner… Ĉar ĝi ne estas ŝerco por mi. Oni rekoneblas pri sia honesto!

Mi do skribis al li, ke en la lavĉambro estas loĝanto – kaj li ridetis ruze. – Mi pensis, nun li timzorgos pri sia havaĵo, kaj li postulos kun la kolero de dommastro, ke mi tuj elĵetu la koncernulon, kiel mi kureĝis akcepti iun sen lia permeso, kiu eble difektos la trogon… Kiel mi diris, lastfoje mi skribis al li sen mencio de nomoj, ke iu estas en la lavĉambro, kiu estas tre kara la lia koro… Mi pensis, se li riproĉos min… mi skribos ties nomon, kaj tio hontigos lin… Kaj mi, kiel Galileo, kant-eligos al li la altan tonon co: sinjoro Wendriner estis tiu! Voilá! Jen estas la besto!..

Ŝtonero sub mia nuko preskaŭ frenezigis min. Oni sentas tiel teruran doloron nur tiam, kiam li jam kuŝas paralele, kaj la milda premo pliiĝas netolerebla perforto… Kaj la tuso!..Kio okazos, se sinjoro Vanek eraras? Se mi tusos, kaj la bestio leĝera surfrapos min per sia campo, kaj ne atrofiiĝis ĉiuj ĝiaj muskoloj, supozeble nur ties duono? Kaj sinjoro Vanek diros dum mia enterigo: “Kiu estus pensinta pri tiu bestio… Kompreneble mi mencias la leonon kaj ne la mortinton!” Nur la luno prilumus mian vizaĝo, ke mi povus mansigni!..

– Sed imagu! Antaŭ du semajnoj alvenis letero de li… Li furiozis! Mi tute ne skribu la nomon! Li ne estas scivola pri ĝi! Li scias bone, pri kiu temas! Ĉu iu skribis tion?!.. Certe la ĝardenisto insidis… Li ŝatus esti domprizorgisto. Li pensas, ke tio eblas tiel simple! Do mia mastro furiozis. Mi neniam estus kredinta, ke li tiel freneze ŝatas tiun bestion. Imagu, li ordonis, ke sen ĉiu plua korespondado kaj demandado en tiu momento, kiam mi ricevos leteron, mi malfermu la maldekstran alon de la vilao, kaj mi transloĝigu tien la loĝanton de la lavĉambro! Mi jam aŭdis pri bestamiko, ankaŭ mi havas koron, vi scias bone, kia via amiko mi estis… Sed iu tiel forte ŝatas tiun bestion, ke li enloĝigas ĝin ĝuste en la plej delikatajn ĉambrojn… Mi rimarkas, ke tiu homo ĉiam havis kapricojn, sed mi havas nenion komunan al tio… Mi estas dungito ĉi tie. Mi plenumas mian devon. Sed tiu bestaĉo… aŭ la leono, ne estas kulturita besto, aŭ ĝi ne legis la leteron de mia mastro… pro Dio ĝi ne volas enloĝiĝi en la apartamento kun tri ĉambroj, biblioteko, banĉambro kaj teraso por sunbaniĝi…

Estis mokincito! Dum mi trenis ĝin… tian leonon… Mi konstante timegis, ke ĝi teruriĝos, ĝia koro komencos forte bati, kaj la bestkuracisto petos dudek frankojn, tute ne parolante pri tio, ke li konstante lavas siajn manojn, kaj ĉiufoje ĝi signifas puran viŝtukon… Mi jam proponis al li, ke mi banos la bestaĉon antaŭ la ekzameno… Sed tiuj bestkuracistoj kunlaboras kun la vaporlavejoj. Kaj ĉio ĉi ankoraŭ estas nenio! Mia mastro skribis la sekvajn: poŝmono, matenmanĝo, ĵurnalo! Ĉu vi jam aŭdis tiaĵojn?!

– Kiel ni komforte babiladas vespere – daŭrigis sinjoro Vanek, kaj lekinte la finon de sia cigaro, li premis ĝin en sukcenan cigaringon, – neniu estus kredinta, ke troviĝas tiel malbonfida, suspektema frenezulo, kiel mia mastro. Kial li timas pri tiu kvieta, paca domo, troviĝanta en la kvartalo de la riĉaj burĝoj?… Notu bone jen tiun mian diron: neniu volu scii pli multe ol la aliaj!

Li ĉirkaŭrigardis triumfe kaj oscedis.

– La sola afero, kion mi prisilentas antaŭ li, ke mian propran ĉambron, al kio li havas nenion komunan, mi disponigis ĝin al eleganta virino. Ĉu mi kuraĝu skribi tion al li, se iu estas tiel mania, rilate la meblojn kaj tapiŝoj? Vi estas saĝa homo, kvankam vi estas verkisto, diru al mi sincere, ĉu mi kuraĝu skribi tion al li? Kvankam vi havas nenion komunan al tio. Mi do domaĝos lin de la nervoziĝo, ĉar bona sekretario divenas ankaŭ la plej kaŝitajn pensojn de sia mastro. Kaj kio estas la plej kaŝita penso de tiu junulo? Ĝi estas evidenta: “nur tiu sinjoro Vanek, eĉ se li estas tiel pedanta, honesta kaj lerta sekretario, ne akceptu iun, kiu domaĝus miajn memblojn”. – Li oscedis. – Ni do iru dormi… aŭ eĉ morgaŭ estos tago. Sed ĉar mi vidas, kiel agrable estas al vi kuŝadi ĉi tie, ni ankoraŭ povas babiladi. Mi havis sufiĉe interesan travivaĵon, el kio la junuloj povas lerni.