Выбрать главу

Per unu salto mi estis en la ĉambro kun balkono, poste en la alia, kaj kuŝis tie… en la krepusko ĝi estis bone videbla… la silueto de senmova, homa korpo.

Flankenpuŝiinte la frenezan paŝaon Emin, mi kuregas sur la straton.

Nenie estas policisto. Kuregante mi atingas la distriktan policejon, du stratojn malproksime.

Mi staras antaŭ la deĵoranta policisto, spiregante…

Mi ne povas ekparoli dum kelkjaj sekundoj. La kapitano sidas kun dormema vizaĝo, kiu portis malbutomitan, cindrokovritan kamizolon, en ledodora, mucida ĉambro. Mi rakontas, kion mi vidis. Li aŭskultas min atenteme. Poste li ekstaras, ekpremas butonon kaj murmuras ion en la telefonon:

– Alarmo…

Kiam ni estas ekstere, la polica aŭto jam staras tie kun la personaro. Ankaŭ ni ascendas.

Post kelkaj minutoj ni altenvas tien.

Ni desaltadas ĉe la pordego. Mi gvidas la kapitanon. Mi staras tie mirante…

Paŝao Emin, la sangaj ĉifonoj… Nenie. Interese… Li ĵetis la sangajn ĉifonojn ĉi tien. Eĉ ties postesigno troviĝas nenie.

La tagĉambro estas fermita! Oni malfemas ĝin facile per ŝtelŝlocilo. Ni iru plu! Oni ŝaltas la lampojn ĉie.

Mi nur miregas. La viktimo estas… nenie!

Li surgenuiĝas. Nek sur la tapiŝo, nek sur la planko li trovas sangomakulojn.

La traserĉas la apartametnon kun balkono! Neniu!

Mi tusas preskaŭ sufokiĝante. Mia vizaĝo estas varmega pro la febro. La kapitano rigardas sur min.

Ankaŭ la serĝento.

– Vi ja havas febron!

Mi ĉirkaŭrigardis ekzakte, kaj eĉ postsigno ne troviĝis, kion mi vidis antaŭe. Mi ne insistis. Oni tute ne kredus min, kaj kion komunan mi havas al tio? Mia homa devo estis informi la policon.

La ceteraj apartenas al li! Kaj al la baroka vilao.

– Vi havas febron, amiko mia, kaj vi eble drinkis.

La policistoj ne estas koleraj. Kvankam ili pensas, ke mi venigis ilin ĉi tien superflue. Mi tusas forte.

– Kiu vi estas? – demandis la kapitano.

– Verkisto.

– Hm… vi do ne havas loĝejon… kaj vi estas malsana je influenco.

– Mi loĝas ĉe mia iu amiko… ĉar…

– Mi konas tiun vian amikon – kapjesis la kapitano kun serioza grimaco, – multaj homoj loĝas ĉe li. Mi donas dudek frankojn al vi, kaj transloĝiĝu de via amiko, ien, kie vi povas havi tegmento super via kapo.

…La aŭto forveturegis.

Mi staris ĉe la krada pordego kaj rigardis la nigrajn fenestrojn de la vilao.

Krepuskis.

Duraj, blankaj makuloj brilis sur la mortaj vitrotabuloj. La pordoj de la balkono estis ŝlositaj, kiel la kapitano fermis tiujn malataŭ si.

Nun limiĝas la balkono.

Kaj la vizaĝo de paŝao Emin aperas en iu fenestro.

Li estas tiu! Li elrigardas ridetante kaj kapbalancas al mi. Poste du aliaj manoj fermas la ĵaluzion kaj fariĝis mallumo.

4

Mi reŝanceliĝadis en la lavĉambron. Sinjoro Vanek kaj sinjoro Wendriner dormis. Mi kuŝis en la trogon, en kiu troviĝis ankaŭ kuseneto.

Eble mi havis altan febron, mi estis inerta, kaj mi ekdormis profunde.

Klakadas, veturegas, kuregas la trajno, subite oni krias la nomon de Innsbruck… Nun paŝao Emin kuregas en noktosurtuto, kaj mil policistoj persekutas lin. En la tute granda, forviŝiĝanta veturego kelkfoje la kapo de sinjoro Wendriner, ankaŭ la supro de la lavĉambro aperas, malantaŭ la konfuza grupo de altmontoj, arbaroj kaj konduktoroj. Mi alvenas la la Suda Stacidomo ambaŭmane preninte la randojn de la trogo, sed la trajno veturas plu tra la Batalkampo… Jen vidu, ĝi estas la placo de la Francikanoj, kie kolomboj paŝetadas, kaj la radoj de la tramo zumas per konata bruo… Miaj plandumoj klakas sur la asfalto de la strato Ludoviko Kossuth, malnovaj konatoj venas renkonte al mi, ni kriadas gaje, ni ridadas, kaj tamen doloras tiel premege, terure io… eble la randj de la trogo, kiel kelfoje mi sentas tiujn en miaj manoj, aŭ la postrestinta odoro de sinjoro Wendriner, kio miksas la realaĵon en tiun belegan sonĝon por dekono da sekundoj. Sed la skuiĝo de la trajno nun jam estas konstanta. Mi malfermas miajn okulojn…

– …Ĉu vi ne komprenas, Petro! Petro!.. De kiam vi kuŝas ĉi tie?… Sankta Dio, vi ja havas febron!

El ia kaoso mi revenas en la realon.

Mi vidas Nedda-n. Ŝi genuas apud mi.

– Venu – diras la knabino. – Sinjoro Vanek rakontis, ke vi estas malsana. Ekkuŝu en mia ĉambro…

– Dankon… Ĝi estas malproksime, kaj tute ne estas certe, ke… ke… mi…

– Nun venu kun mi kaj trinku teon… Ne prolu! Mi ne volas aŭdi ĝentilajn stultaĵojn! Ĉu vi povas leviĝi?

Mi memoras tion, ke miaj brakoj estis ĉirkaaŭ ŝia kolo, kaj estintus bonege, sed fine evidentiĝis, ke ŝi nur kondukas min… Kaj mi kuŝiĝas ie, kaj la trajno veturigas min denove. Ni atingas tunelon, aŭ noktiĝis, en la ĝardeno de la enigma domo, kaj tusante, sufokiĝante mi kuregas febre, mi spiregas kaj bru-klakas, ĉar mi estas la lokomotivo, kaj mi flugas kun la alkroĉitaj kupeoj tra valoj kaj montoj.

…Mi malfemas miajn okulojn. Eble mi dormis longe. Estis vespero. Lumis amika lumo de lampo kun rozkolora ŝirmilo, knabino sidis ĉe la tablo kaj legis. Iom post iom mi rekonis Nedda-n. Mi sentis plumban, obtuzan doloron en miaj membroj. Mi povis leviĝi nur kun granda fortostreĉo.

– Ĉu vi fartas pli bone?

– Jes. Mi penas, ke mi estis nur dormema.

Mi etendis mian manon por preni mian ĉapelon

– Kien vi iros nun? – ŝi demandis. – Kie vi volas iri? Ne, ne eblas nun vagadi denove ĝis mateno – ŝi diris aplombe. – Estus stultaĵo, se vi nun irus malsane en la nenion, en la malvarman nokton pro etiket-problemoj, kvankam… kvankam en tiu ĉi varma ĉambro troviĝas malplena kanapo, sur kiu vi povas dormi!

Ĝi estis komprenebla. Kaj tamen… ni ambaŭ konsterniĝis…

Ĉu resti kune dum la nokto?

Sen ĉiu kontakto, nur pro deviga situacio, kiel geamikoj… Viro kaj virino?

– Situacio ne povas decidi la honoron de du homoj, en kiun ili falis. Se ili estas firmkarakteraj, tiam okazos nenio. Se ili havas moralan purecon en si, nek tiom da tento estas bezonata. Mi petas vin resti ĉe mi, vi ja estas malsana.

Kion mi povis respondi? Mi restis!

Ni sidis embarasite tie, kiam ni trinkis la teon.

Mi estis freneze enamiĝinta.

– Al tio, ke ni fariĝu bonaj geamikoj – diris Nedda, – promesu, ke vi neniam estos enamiĝinta al mi. Ĝi gravas!

– Bone – mi respondis leĝere, – tio ne kaŭzu problemon al vi.

Ŝiaj brovoj leviĝis alten, kaj ŝi nervoze pikpuŝadis la flankon de la tablo per krajono:

– Ĉu vi pensas ekskludita, ke iu enamiĝu al mi?

– Mi ne pensas tion ekskludita, sed mi sentas tiel, ke mi senhezite estus kapabla fari eĉ la neeblon por vi, mi do respondis senhezite.

Kiam ŝi denove turnis sian al mi, mi ekparolis solene:

– Mi petas vin, Nedda, ankaŭ vi devas kompreni, ke vi neniam estos enamiĝinta al mi… Atendu, kien vi iras?! Ĉar, se tiu katastrofo okazus, kvankam mi pensas, ke vi havas multe pli bonan guston, mi ne povus respondi al mia solena promeso, kaj mi nuligus tion.

– Vi estas tre frivola homo… Kaj nun… – ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro indiferente, kvazaŭ ŝi zorgus ankaŭ pri alia afero dum siaj sensignifaj direndoj, – nun ni enlitiĝos por dormi. Estas malfrue.

– Nu, jes – diris ankaŭ mi samtiel objektive, kiel maltalenta aktoro. Nedda estingis la lampon. Ni okupis niajn dormlokojn en la mallumo, ŝi en la lito,mi en la alia flanko de la ĉambro sur sofo.

Mallonga silento.

En la foro aŭdiĝas sono de hupo averte.

Alumeto ekflagris antaŭ la lito de Nedda. Ŝi ekfumis cigaredon.

– Ĉu viaj gepatroj vivas? – ŝo demandas.