Выбрать главу

– Jes… Mi tre volonte veturigus vin al ili.

Mallonga paŭzo.

– Mi estas ofino. Ĝis nun mi vivis en Londono kun mia onklino.

Ni ruliĝadis longe, ĝis ni ekdormis.

…Mi vekiĝis aŭrore.

Kaj nun!

Mi aŭdis klare, ke iu iras en la ĉambro sub ni. Tute ne singarde. Per ritmaj paŝoj tien-reen.

Poste silento. Kiom multe mi donus, se mi scius, kiu li estas?

Kio okazas ĉi tie, enigmo, krimo?

Iu venas supren sur la ŝtuparo!

Li staras ĉe la pordo. Ĉu li streĉas siajn orelojn? Li frapetas trifoje, kaj io susuras ĉe la sojlo. Nedda salte leviĝas, rapidas tien kaj alprenas la leteron, ĉar iu ŝovis tion tra la breĉo de la pordo. La koncernulo foriras. Nedda heziteme rigardas al la divano, sed ŝi ne povas vidi, ke miaj okuloj estas duone malfermitaj. Ŝi rerapidas al la lito, ekfumas cigaredon kaj tenas la alumeton super la letero, dum ŝi legas tion.

Poste ŝi vestas sin rapide kaj foriras sur la piedfingroj. Nun ek, post ŝin!

Ne…!

Ĉu mi sekvu ŝin kaj kaŝrigardadu, ĉar li akceptis min kun vera kunsento, kun tenera bonkoro?

Mi turnas min al la muro kaj fermas miaj okulojn devige. Mi ne volas scii pri tio…

Mi volas ekscii nenion malbonan pri Nedda, mi volas scii nenion, tute nenion…

Mi iras al la fenestro por enspiri iom da freŝa aero. La ĉambro estas sufoke varma.

Mi elrigardas.

…La muta ĝardeno kuŝas en la kretokolora blanka lumo inter la densaj arboj. Bruo de ŝtoneroj aŭdiĝas tre mallaŭte… Nun aperas ombro inter la arboj… Li enbuŝigas siajn du fingrojn kaj ekfajfas mallaŭte.

Kaj timiga, fantomeska procesio proksimiĝas el la ĝardeno, sur la kahelita vojo. Du homoj kun brankardo, kiun kovras tuko, kaj sub la kovrilo videbliĝas la silueto de senmova, peza korpo, la kapo kliniĝas malantaŭen, la torako reliefiĝas. La fantomeska procesio foriras.

5

Aŭrore mi reloĝiĝis denove en la lavĉambron. Nek sinjoro Vanek, nek sinjoro Wendriner estis hejme. Ekscitis min la sekreto de la baroka vilao. Certas, ke ĝi havas interrilaton kun Nedda. Mi devas klarmeti la aferon. Eble, se mi rompŝtelus en la vilaon. Ŝajnas, ke tio venis en la kapon de aliulo. Iu duone suprenlevis rulŝutron.

Nur rompŝtalisto povis fari tion.

Mi iris tien, staris sur miajn piedfingrojn kaj saltis sur la kornicon. Kion mi vidis estis tia, ke ĉio groteska kaj eksterordinara naniĝis apud tio.Ĝi estis tia, kion oni vidas unufoje dum cent jaroj. Mi gap-malfemis mian buŝon.

Alta ĉielo!

En la ĉambro estis du homoj. Sinjoro Wendriner, la leono – kiun sinoro Vanek fine sukcesis transloĝigi al alia,difinita loko, – kaj tiu trampo kun enkvaiĝinta frunto, kiu parolis kun Nedda pri la grenado.

La apaĉo kun enkaviĝinta frunto sidis apud la fenestro sur la planko en kompatinda stato. Kvazaŭ li estus freneziĝinta, tiel li kaŭris en la angulo. Liaj elstraiĝintaj okuloj direktiĝis al unu punkto, li estas morte pala, tremas kaj… kiel strange: Li estas kolombgriza! Lia hararo blankiĝis pro io. Kaj ŝajnas tiel, kvazaŭ li nun estus travivinta la teruraĵon, pro kio li fariĝis tia.

Li rigardis sur min, sed li ne povis ekparoli, kvazaŭ li estus mutiĝinta pro teruro. Li nu hapas, li signas ion nur per siaj okuloj. Mi sekvas lian rigardon…

Viv-al-vide al mi, komforte, etendiĝinte, sur persa tapiŝo… kuŝas sinjor Wendriner!

Jes. Ĝi estas tiu! Ĝi palpebrumas trankvile, melankolie interesiĝante al la homo kun enkaviĝinta frunto. Sciiĝinte pri mia ĉeesto sur la kornico, ĝi pigre ekmovetas la iaman lokon de la kvasto, estinta sur la fino de sia vosto, kvazaŭ distrite eklevinte ĉapelon, poste ĝi oscedas kaj turnas sin alildirekten, ĉar ĉaro bruas ekstere.

La vagabondo malfermis sian buŝon, sed nun ne eliĝis voĉo tra lia gorĝo. Bela mokincito ĝi estas! Li rompŝtelis, baldaŭ li renkontis sinjoron Wendriner, kaj li ne plu kuraĝas ekmoviĝi. Pose li blankhariĝis pro la teruro ĝis mateno! Ĉu vi aŭdas tion, sinjoro Wendriner?! Bravo! Tiu absurda spektaklo estis tia nekredeble supera limo de la tragikomiko, ke mi ne plu povis regi min: mi ekridis tiel laŭte, ke mi falis el la fenestro. Sinjoro Wendriner salte leviĝis timiĝinte kaj iris en la angulon de la ĉambron… La vagabondo reagis tion kun simptomo de kaptremo pro teruriĝo, kaj li singultus, sed li ne kuraĝas, li nur levadas sian kapon, kaj lia brustokesto ekkonvulsias.

– Kiel vi venis ĉi tien?! Ne timu, la besto ne atakos vin, se mi estas ĉi tie.

Ne malutilas, mi pensis, se li timas min iomete.

– Mi… rompo… ŝtelis… – li respondis dentoklake.

– De kiam vi sidas ĉi tie?

– De… la… deka… vespere…

Tiu homo preskaŭ freneziĝis! Ĉar li pensis, ke li estas la ĉefrolulo de terurdarmo. Kvankam li ludis en mondfama burleskaĵo.

– Se vi… estas… ĉi tie… ĉu… ĝi ne… atakos… min? – li demandis malkuraĝe kaj dentoklake, leviĝante iomete, tiam sinjoro Wendriner rigardis la ŝanĝon kun pigra kapmovo. Ĝi ĝuste tiel malpli fidis mian instigon, kiel mi en tiu de Vanek. Kaj li sidis tiel, kiel vaksfiguro.

Sinjoro Wendriner rigardis sur min, preskaŭ ŝultrolevinte, kvazaŭ ĝi dirus tion: “Kiu komprenas tiun ulon?”

Malgaja, grandega, vivanta, sed tuta foruzita komod-ŝuo estas la maljuna Wendriner. Tio estas fakto, kiel la suno!

Ĉiuokaze restu trankvila – mi diris supereme, – ĉar oni neniam povas esti certa pri tiu insida bestaĉo. Mi avertas vin, se mi klaketos per miaj fingroj, ĝi tuj disŝiros vin. La fingroklako efikas lin nekontraŭstareble incite.

– Ĉu vi… lasas min foriri? – li demandis kun petagantaj okuloj.

– Ĝi dependas de tio. Mi lasos vin foriri, se vi rakontos, pri kia grenado vi parolis kun la virino, al kiu vi rompŝtelis.

– Vidu…, ĝi venas…

Aŭdinte tiun rimarkon, injoro Wendriner returnis sin. Sed alia teruro trafis ĝin.

Kio estas tio… Interese.

Tra la breĉo de la fenestro al la korto iu ĵetis gazeton Matin. Por la leono! Gazeton Matin! Ĝi forsaltis timiĝinte kaj venis al mi. Ĝim jam fariĝis tute histeria por la multe da molestado. Mi batetis ĝian kapon, kaj la homo kun enkaviĝinta frunto kaŭriĝis en la proksimi kun bluaj, tremantaj lipoj.

– Ne tiumi. Dum mi estas ĉi tie, ĝi ne atakos vin. Sed se vi ne respondos, kian rilaton vi havis al la virino kaj al la grendado, mi fingroklakos, kaj la rabobesto atakos vin kompleze.

Mi levis miajn kunpremitajn montro- kaj dikfingrojn.

– A… ten… du – li diris kun raŭka flustro kaj fariĝis violkolora. – La eksploda grenado… estas la insigno de la fremdula legio… Ĝi estas… sur ĉiu… armea objekto…

– Kial vi ne plenumis tion, kion la virino petis?

– Ĉar… tiam… ankoraŭ… – Liaj okuloj elstariĝis kaj li preskaŭ svenis. Ĉar sinjoro Wendriner flaradis lin kun iom da interesiĝo, tusis en lian vizaĝon afabel, poste ĝi turnis sian kapon al mi, lekinte siajn lipojn, ĝi ambladis en la angulon, kiel ia maljuna, lamanta lavistino, ĝi ekkuŝis, metis siajn piedojn sur la gazeton Matin kaj suspekteme rigardis la ĉefartikolon. Estis atendebl en ĉiu momento, ke ĝi ekfumos cigaron aŭ metos la okulvitrojn sur sian nazon.

– Ekstaru, kaj ne timu, ĝis mi ne fingroklakos.

Mi rimarkas, ke kiu ajn estus embarasiĝinta, se li dezirus de sinjoro Wendriner, ke ĝi disŝiru se nur la ekzempleron de la gazeto Matin, kuŝanta antaŭ ĝi.

Sinjoro Wendriner eklevas sian kapon scivoleme, nervoze, kaj la homo kun enkaviĝinta frunto ekteruris. Paŝoj! Nun iu kriadas tion ĉe la ĝardena fenestro: – Hopla Wendriner! – Kaj je mia malbonŝanco tiu persono fingroklakas laŭte per siaj du fingroj. Sinjoro Wendriner salte leviĝas kaj la rompŝtelisto tuj sterniĝas svene.

Ĉu mi estas kulpa pri tio? Sinjoro Wendriner ekstaras kaj steĉ-apogiĝinte sur siajn antaŭajn piedojn, ĝi krakigas siajn foruzitajn ostojn. Ĝi signifas atendon ĉe la bestoj. Mi rapide mallevas la ĵaluzion kaj kaŝiĝas. Baldaŭ la pordo malfermiĝas, kaj enpaŝas sinjoro Vanek kun korbo. La duonobskuro de la ĉambro ankoraŭ estas malluma por li, sed li ne ŝaltas la elektran lampon. Li kaŭriĝas al la besto. Kaj kion faras sinjoro Vanek?