Выбрать главу

Li elprenas el la korbo, sur metala pleto…

Ĉu sonserpenton? Eblas.

Sorĉon de barba nano mi tute ne mencius!

Kio povas esti tio, kion en tiu situacio antaŭ leono, ekskluzive sinjoro Vanek povas elpreni en la tuta mondo, neniam kaj neniu alia?!

Ĉi vi alkorĉiĝis al io?

Tiel nomatan, kompletan, kafejan matenmanĝaĵon.

– Nu! Je mia honorvorto!

Mi vertiĝis! Tiaĵo ne povas ekzisti.

Sur bela, brila, metala pleto: kafo, marmelado, butero, ovo, ŝinko kaj en nikela ujeto estis kelkaj kubosukeroj! Ĉio ĉi estis en la korbo. Ĝi ne estas sonĝo.

Li verŝas la kafon en pladon, kirlas ĝin per kulereto, li metas la marmeladon, la kremon antaŭ sinjoron Wendriner kaj ŝmiras la buteron, sur du bulkojn! Li faras regulan sandviĉon

Poste li metas paketon da cigaredoj antaŭ la leonon!

Mi vidas, ke apud mi, la homo kun enkaviĝinta frunto, kiu dume rekonsciiĝis, faras krucosignon sub la tablo. Ĉu eblas, ke sinjoro Wendriner tamen estas artisto, mizere vivanta en Francio, kiu loĝas en haŭto de besto? Tiel ĝi tuj elŝovos sian manon tra sia buŝo, entiros la cigaredon, la alumeton kaj ekfumos. Tiuokaze la homo kun enkaviĝinta frunto ĉi tie, apud mi, mortos! Feliĉe la sorto indulgas min de tiu spektaklo. Sinjoro Wendriner ekflaras la cigaredojn kaj rigardas sur sinjoron Vanek kun tiuj demandaj, enuaj okuloj, kiam oni kelkfoje kredas tion, ke la bestio tuj eklevos siajn ŝultrojn.

– Vidu – klarigas sinjoro Vanek al la rabobesto kaj li depuŝadas ĝin de sur la cigaredoj, – vi ne devas fumi tiujn, sed eĉ distreti estas superflue. Se vi volas promeni, tie troviĝas la persa tapiŝo por vi. Kaj jen estas viaj cent frankoj.

Ĝi ne estas ŝerco! Li metas cent frankojn antaŭ la beston. Mi vidas nur nun, ke sinjoro Wendriner ankoaŭ avas sufiĉe da ŝparita mono. Minimume trimil frankoj da papaermonoj amasiĝas en la angulo sub pezaĵo. El tio la bestio jam povos vivteni sin dum siaj maljunaj tagoj!

Poste la domprizorgisto foriras, fermas la fenestron, kaj mi iomete malfermas la alian. Sinjoro Wendriner voras sian kompletan matenmanĝon

La afero estas mistika, sed fine ja ĝi estas batatelo, rilate tiujn enigmajn okazaĵojn, kiujn mi ne komprenas. Ankaŭ la gazeto Matin estas ĝia. Kvazaŭ kafejo. Mi ne surpriziĝus, se iu subite frapetus sur la pordo petante, ke sinjoro Wendriner iru al la telefono.

Dume la homo kun enkaviĝinta frunto levadas iun sian ŝultron, kvazaŭ detonacio de grenado estus trafinta lin. Nur nun li teruriĝas vere, de kiam li vidis sinjoron Vanger. Se la granda viro estus veninta pro ia hazardo, portante liphar-reton kun sia kompleta matenmanĝaĵo, tiu rompŝtelisto jam ne vivus. La situacio ĉiuokaza havas siajn avantaĝojn, tiujn ni ekspluatas:

– Ĉu vi parolas aŭ ne?! Kio estas al tiu grenad-markita objekto? – mi draste alkriis lin. Li glutis kaj ekparolis tre malfacile.

– Mi liberiĝis duonjaron… La fraŭlino venis kaj proponis laboron al mi. Ŝi venis ofte, sed proponis malmulte da mono. Foje mi akompanis ŝin ĝis la pordego, tiel do mi rimarkis la numeron de la domo.

– Diru, kian laboron vi devintus fari?

– Temis pri rompŝtelo. Mi devintus ŝteli objekton, en kiun estas stampita sepflama grenado.

– Al kiu vi devintus rompŝteli?

– Al verkisto, nomata Petro Almási.

Kvaza mi estus batita je la kapo, mi staris tie paraliziĝinte. La homo kun enkaviĝinta frunto havis sufiĉe da tempo ekspluati tion kaj fuĝi. Mi ŝirmis lin de la leono.

Mi rigardas sur sinjoron Wendriner. Ĝi sur min. Eble ĝi scias, nun kiel forte doloras mia koro?

Tial do estis la amikeco. La platona fabelo?

Ŝi deziras akiri ion, kion mi havas.

Mi ĉirkaŭrigardas en la ĉambro narkotite. Sur la muro pendas bildo, grandega, nura prtreto. Maljuna homo kun saĝa frunto kaj grandega liphararo, kiu pendas dense ĉe la buŝanguloj, ambaŭflanke dike distarante. Strange, ke iu el la du hirtaj brovoj oblikve kaj duone, la alia, kvazaŭ li fermus ĝin, preskaŭ kovras liajn okulojn. Longa cikatro estas sur lia dekstra vango. Nur en Rusio mi vidis tiajn lipharojn kaj hirtajn brovojn ĉe advokatoj, oficiroj, ĝenerale ĉe intelektuloj aŭ burĝoj. La vizaĝo cetere estas tiu de urbano, saĝa, inteligenta, altfrunta, kun sinceraj okuloj. Ĝi estis vizaĝo de interesa, saĝa, maljuna sinjoro, kiu foje vidi ĝin, tiu neniam forgesos lin. Sur la kadro jen tio estis skribita: al Aleksandro Gorĉev – liaj amikoj. Sub ĝi videbliĝis la morta masko de tiu sama vizaĝo, poste malpli granda bildo: rus-stila tombomonumento, sur kiu unue per cirilaj, poste per francaj literoj estas legebla:

Aleksandro Jermin Gorĉev

Vivis 58 jarojn.

Li estis iu enigma rolulo de la fantomeska poker-tragedio, okazinta antaŭ dek jaroj, kiu kaŝe sekvas min en Parizo, kaj ĝi konstante timigas, spronas, kvazaŭ mi havus ion farendan en la afero, kiun mi ne konas.

Mi eniras en ĉiun ĉambron unu post la alia. Mi vagadas senkonsile en la polvokovrita domo. Estas videbla, ke oni loĝas en du ĉambroj. Iu estas tiu certa kun balkono. Tie mi vidis elrigardi paŝaon Emin.

Plu!

Dum ĉiu paŝo ekkrakas la iped-ronĝita, ligna ŝtupro tiel laŭte, kvazaŭ po unu knalo de fusilo. Ĝi kondukas al la galerio de la vasta manĝoĉambro. Tie, ŝajnas, de jaroj estis neniu. Certe la gastoĉambroj troviĝas ĉi tie.

Mi atingas la supron de la ŝtuparo. Estas tiel, kiel mi pensis. Gastoĉambroj viciĝas unu apud la alia. Sur la muro pendas bildo, kiu prezentas insulon, elmergiĝintan el la ondoj de la maro el flugperspektivo. En la antaŭaĵo estas blanka kastelo kun belegaj palmoj, sube estas skribite sur kuproplato: Galachad. Ties malgrandan faksimilon mi jam vidis en la ĉambro de Nedda. Larĝ-ala pordo malfermiĝas meze de la galerio.

Mi staris antaŭ la plej intima sanktejo de malfeliĉa, fremda familio! Sur la pordo estas surskribo en kadro:

Homo! Konato aŭ Rompŝtelisto!

(Se vi havas animon)

Ne malfermu tiun pordon

Ĉi tie

d-ro ALEKSANDRO GORĈEV

mortigis sin.

Li estis la plej bona, la plej agrabla homo

en la mondo

LA VERO IAFOJE ESTAS

ENTERIGITA

SED LA MENSOGO ĈIAM

EVIDENTIĜAS.

Ĝis tiam restu fermita la pordo

de la plej terura mensogo

Mi vevenos!

Ivan Gorĉev

Eble la solvo de la baroka vilao estis ĉi tie.

Apud mi. Mi nur devintus etendi mian manon… Sed tiu tabulo! Kvazaŭ la fremda familiestro gardostarus apud ĝi.

Mi forkuregis!

III-A ĈAPITRO. Kazino Galachad

1

Mi iris rapidpaŝe sur la stratoj de Parizo, kvazaŭ mi estus havinta tre urĝe farendan aferon. Eble mi ankoraŭ havis febron. Paŝao Emin, Gorĉev, la procesio kun brankardo, la vagabondo kun enkaviĝintan frunon, sinjoro Vanek, la leono saltadis alterne en mia pulsanta cerbo, kaj ĉiam denove Nedda… Nedda! Kiu estas tiu admirinda virino, kiu foje estas anĝelo, foje trompistino, kiun mi tre amas.

Mi devas montri al ŝi, ke mi ne estas ŝia kompatinda amokulo sur la stratoj de Parizo. Mi devas montri al ŝi la vivodeziron, diboĉantanen mi, la volon kaj talenton.

Mi alvenis al la kafejo Paco.

Tiutempe la legendoj, se tiuj ekzistas en la mondo, komenciĝis en la kafejo Paco. Kio estas tiu ĉi kafejo al Parizo, al Eŭropo, eĉ iomete al la tuta mondo?