Выбрать главу

Eble ankoraŭ vivos taŭga verkisto, kiu skribos en multaj volumoj, ke la malnova kafejo Paco estas eterna minejo de kiaj tempoj kaj etosoj.

Ties teraso donis vidon al la placo de la Operdoo! Akcesore oni faris terason sur la bulvardon de Kapucenoj, kaj vespere oni metis tien ankaŭ kelkajn koaksajn fornojn.

En la bunta kaoso, inter la bruantaj gastoj sidas senhejmaj almozuloj en senmankaj vestoj, lakŝuoj, kelkfoje kun iomete pudrita vizaĝo. Homoj sen hejmo kaj helpo, kun brile glata frizaĵo, portante neĝe blankan kolumon. Ili aĉetas ĉi tie tre multekostan cigaredon Clisma por siaj lastaj centimoj. Ĉar eble ili ĝuste hodiaŭ havos bonŝancon. Kaj cigaredo Clisma estas benozata al tio…

En Parizo nenio estas antaŭvidebla!

Tio certas.

Jen mi estas ekzemple. Tute ne ekzemple. Jen estas mi, ekskluzive kaj sole, la akso de la mondo, ĉirkaŭ kiu turniĝas la tuta Tero, se mia modesteco ne malpermesus, mi povus diri eĉ tion, ke la sunsistemo. Rigardante tion de interne, ĝi estas difinita kaj rigora fakto, en konkreta epoko, tutcerta optika iluzio. Mi do kontrolis hazarde la gravecon de la konsterna kaj okaza interludo.

La granda hazardo okazis jen tiel.

Mi eniras la kafejon Paco. Unue mi puŝiĝas al Ribári. Li rakontas pozeme, ke li konatiĝis kun brazila vidvino, nome sinjorino Tourtelet. Li prezentis ŝin ankaŭ al sinjoro Vanek. Siro Ludoviko havis tranoktejon. La virino estas tre humana.

Tiam alvenas Eŭgeno Kupro! Li estas tiu, kiu havas tre multajn lentugojn, kaj li ĉiam rikanas, kiel usona cigared-reklamo, Eŭgeno Kupro, kiu estis tre laŭtega. Krome li uzis tro tenerajn epitetojn, rilate siajn homkunulojn, senkonsidere al sekso kaj aĝo, li nomis ilin dolĉa, sukera, rosoguto kaj konvalo mia. Bedaŭrinde li klopodis, ke lia ĉiuspeca renkontiĝo en la vivo estu sensacio, nek tio gravas, se ĉiu rigardas tien, kiam li ĵus ekkrias, aŭ li ridegas ŝrikante kaj ĝissvene pro malbona ŝerco.

Tiam povas okazi ankaŭ tio, ke li ne aŭdis la ŝercon.

– Atentu, ne rimarku lin… Venas la Kupro! – flustras Ribári kaj flankeniĝas, sed dume li ankoraŭ aldonas rapide: – Vi ne vidis min en Parizo…

Post minuto la gastoj de la kafejo ekatentas pri sovaĝ, indiana batalkrio, kelkaj nervozaj piedirantoj enrapidas de sur la strato. Kio okazis?!

Eŭgeno Kupro estas fotorapirtisto, kaj jam dum nia fura junaĝo, kiam ni ankoraŭ kredis nian stipendion, diplomon kaj la arton, li jam eĉ tiam, malgraŭ lia ĉiu gajeco estis rigora materialisto. La fotografoj preskaŭ senescepte estas objektivaj indivuduoj. Eŭgeno Kupro havis apartan fotografan filozofion. Ekzemple: la fotografo estas materialisto, ĉar li devas kredi tion, kion li vidas, ĉar li eternigas tion konstante. Krome li rigardas la mondon tra strikta vidkamp-diafragmo de pligrandiga lenso. Kaj ni atentis, kiuj pligrandigas ĉion, tiuj ĝenerale estas homoj kun strikta vidkampo. La homoj kun stirkta vidkampo scias tre malmulte, sed tion tre bone. Ni povas atenti tion ĉe la diafragmo-alĝustigilo. Ju pli ni striktigas la aperturon de la diafragmo, des pli akran bildon montras la objetivo. Ceratagrade ni opiniis Eŭgenon Kupro malaltranga, kvankam li estis simpatia, malgraŭ lia krudeco, kion unuavice kaŭzis tio, ke li ofete nomis la homojn konvalo mia. “Atentu mi konvalo mia, mi supreniros en la Fortikaĵon fotografi, se vi havas ion farendan tie, mi veturigos vin per aŭto.” Survoje li babilaĉis, parolis konfuze, eble eĉ kantis, li ĵetadis sian fotoaparaton supren kaj kaptis ĝin, dume li timegis konstante, ke li faligos tion.

Li havis ankaŭ moknomon. Ĉar li mem skribis la tekston al siaj fotoraportaĵoj, kio signifis al li certagradan malestimon, rilate la metion de la verkistoj, sciante, ke li skribas malbone. Sed fine ja gravas la fotografaĵo. Kiun interesas nuntempe, kion oni skribas? La lingvo de nia epoko estas la foto. Tiel do li nomiĝis Bildo la Skribista, Ĉefo la Granda. Eĉ oni jam nomis lin Bildo la Granda, la Ĉefo la Skribista. Li estis malalta, dika kaj gaja kanbo, malgraŭ nia superema konduto li ŝatis nin. Ankaŭ nun, ekvidinte nin, li ĝojkriis:

– Sukera Almási! Alo, konvalo mia! Ĉu vi estas ĉi tie?!

– Ankoraŭ ne, sed mi alvenis per la rapidtrajno vespere. Kiam vi estos atendebla? Kion vi pensas, ke mi nur ŝajnas?

– Grandioze! – Kaj li ridegis tiel laŭte, ke la kelnero turniĝadis nervoze. – Ĉu vi scias, ke vi estas eksterordinare bona gemutulo.

Sur la alstrato fronto de la kafeoj, donanta vidon al la bulvardo de Kapucenoj staris longa, mallarĝa tablo plena de kukoj, bifstekoj, sinkoj, tatarsaŭco kaj sandviĉoj, li tuj kuntrenis min tien, dume oni debatis lian ĉapelon hazarde, sed li ne zorgis pri tio. Li havis treege ĉifitajn, malbelajn ĉapelojn, kaj li asertis, ke li eksterordinare rapide foruzas siajn ĉapelojn pro sia profesio.

– Ĉu la hungara selektitaro estas ĉi tie en Parizo? – mi demandis?

– Jes. Alvenis en Parizon la selektitaj gemutuloj.

Li manĝis kaj instigis ankaŭ min konsumi kelkajn kukojn.

Li staris tie kun nekutima eleganteco, vivgaje kaj bone nutrite, kio kompreneble nervozigis min.

– Diru, violo mia – li demandis, – kion vi faras?

Mi koleriĝis. Li ne komencu tuj kompati min!

– Mi tute ne povas plendi… Mi estas fotoraportisto. Mi prosperas.

– Ĉu vere? – li respondas kun estimo, admiro, scivoleme, demandante kaj fervore. Jam hejme estis videbla tio sur vi.

Ribári – kiu ĝis nun staris apogiĝinte al loĝio kaj atentis nin – nun preteriris nin leĝere kun orgojla vizaĝo, sulkiginte sian frunton kaj fiksrigardis antaŭ sin.

– Ribári! – stridis Kupro, kiel sireno. La granda homo turniĝas, li tenas sian aktujon ĉe ties rando per la mano, sur kiu estas blanka ganto, kaj li rigardas Kupron kun hezitema vizaĝo.

– Vi… Atendu! Ne diru al mi!.. – li pensadas iomete. – Mi scias, kiu vi estas! Vi estis biletkontrolisto en la vaporbanejo.

– Sed sinjoro Ribári… – li blabutaĉas – mi estas Eŭgeno Kupro… la fotoraportisto.

Sed nun la eleganta sinjoro ekvidas min subite!

– Jen Almási! – kvazaŭ li ne estus vidinta min de jaroj, – kion vi faras ĉi tie en Parizo? Kial mi ne vidis vin ĝis nun?

– Ribári! – mi kriis tuj kompreneme, kaj mi falis al lia kolo. – Se mi estus konjektinta, ke vi estas en Parizo!

– Ĉu vi ne kutimas legi ĵurnalojn? Nu, ne gravas. Venu morgaŭ al ni en la hotelon Claridge, se mi ne estus hejme, serĉu min en la Ministerio pri Militaj aferoj… Ĉu vi, Kupro, kion vi deziras fari ĉi tie?

Kaj li frapetis lian ŝultron bonvoleme.

– Nu konval’… sinjoro Ribári, sciu, ke mi estas raportisto… kaj mi forografas. Mi venis ĉi tien provi mian fortunon. Kie estas bona restoracio, ke ni povus tagmanĝi? Mi havas monon.

– Tio ne gravas.

Ni sidis sur la terason de la restoracio, kaj Ribári mendis kun granda faksperto. Li petis krabon, kiel antaŭmanĝaĵon. Kaj li kverelis longe kun la kelnero, ĉar laŭ li la plej bona itala vino chianti el la devenjaro 1920 momente ne estis altebligebla.

– Sinjoro Ribári, kion vi faras en Parizo?

– Diru konvalo mia, kie vi vivas? Mi estas dungita apud la franca ministro de eksteraj aferoj, kiel la anstataŭganto de la gazetara ataŝe de la hungara komerca kabinetkontoro. Kaj vi, Almási morgaŭ iru al mia tajloro kaj pretigu smokingon por vi.

Estas vere, ke li havis tajloron en Parizo, sed ni ĉiuj evitis tiun, ĉar foje Reneo Kárpát kuntrenis lin al policisto por eldevigi la adreson de Ribári. Li tre konsterniĝus, se mi vizitus lin por pretigi smokingon al mi je la konto de Ribári.

– Bonvolu diri, ĉu vi ne povus proponi al mi lertan fotoraportiston? – li demandis indiferente.

– Jes – balbutaĉis Eŭgeno Kupro, – jen mi estas…

– Dio scias… Nu, bone, telefonvoku min, post duonhoro en hoteloClaridge. Ĉu vi havas smokingon?

– Kompreneble!

Tiam aperis Frederiko, la dresita telefonisto de Ribári, kaj tiu komplice, mallaŭte flustris ion en la orelon de la granda homo.